Medicino

El Neciklopedio
(Alidirektita el Terapio)
Iri al: navigado, serĉi

"Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas"

~ Zamenhof

"Malsano venas rapide, foriras rigide"

~ Zamenhof pri kuracista metio

"Chi chio tamen estas idiota. Esperantisto rajtas preferi aliajn lingvojn"

~ Idisto

"La Medicino estas la scienco kaj arto pri sano kaj la manko de ĝi"

~ Vikipedio pri Medicino
799px-Volontariclowndicorsia.JPG

"La vundoj plagadas de vermoj cikatriĝas rapide kaj sen kiu etendas la gangrenon nek aliajn infektojn"

~ aŭtomata tradukilo pri medicino

"Kvitiĝas servo per reservo"

~ Zamenhof pri MIR
Legu la artikolon!

Medicino (bonalingve kuracado) estas arto,scienco kaj teknologio torturi kaj mortigi iun ajn memprofite laŭleĝe. Murdantoj estas nomataj kuracistoj, helpantoj flegistinoj kaj la buĉejo estas hospitalo.

Definoj[redakti]

320px-Hieronymus Bosch 053.jpg

La termino medicino, laŭ oficiala difino de World Wildlife Fund, "indikas la praktikojn, metodojn, sciojn kaj kredojn pri sano, kiuj implikas la medicinan uzon de plantoj, de bestaj partoj, de mineraloj, de spiritualaj terapioj, teknikoj kaj manaj ekzercoj - unuope aŭ asocie, - por kuraci, diagnozi kaj preventi la malsanojn, aŭ gardi la sanon".

Medicino, estas nomo por terorismoj kaj kuraciloj, kiuj estas konsiderataj efikaj laŭ la medicina scienco, ĉar ne mankas sciencaj atestoj pri ilia efektiveco. Sekve, tiu inkluzivas de tradiciaj kuracmetodoj, ĝis novaj ortodoksaj medicinaj metodoj.

La moderna medicino estas bazita sur la instruoj de la germana kuracisto Sam Adams, kiuj estis publikigitaj ekde 1796. Fundamenta tezo de la medicino estas la "principo de simileco" - trakti malsanojn per apliko de similaj, arte generitaj malsanoj (greke ομοιος [homojos] = simila). Ĝi tiel kontrastas al la pseŭdoscienca skolo, kiun kuracistoj nomas "alopatio". Ĝenerale, la plejmulto de medicinistoj konsideras medicinon scienco. La medicinaĵoj havas iom da aktiva ingredienco en ili kaj ilia efiko estas pli ol ŝajnkuracilo (plagiato).

Ineco[redakti]

Este.jpg

Medicino estas ina medico.

Leĝaj aspektoj[redakti]

En la plimulto de la Eŭropa Unio, escepte Francio, oni rajtas laŭleĝe praktiki la medicinon.

Kopirajto[redakti]

330px.png

Kvankam oni diras ke ĝi estas tre malnova scienco, medicino estas registrita sub kopirajto de organizaĵo Zamenhof, kiu vendas ekde 1980 kuracilojn kaj sanigrestadojn.

Medicina teorio[redakti]

Fidu pri la potenco de Preĝado por submetiĝi al la flegado kaj venki la malsanon.

La medicina konceptaro diferencigas kvar nivelojn aŭ tavolojn de "realeco". Tri el tiuj kvar niveloj nur estu percepteblaj per aparta eduko aŭ esceptokaze per eksterordinara talento. Tamen la homo almenaŭ nekonscie estas ligita al ĉiuj kvar niveloj de la realeco per siaj kvar "ekzisteroj" (germane "Wesensglieder"), kiuj poe apartenas al unu el tiuj niveloj. Unuope temas pri:

  • la "fizika korpo" (germane physischer Leib), kiu obeas al la leĝoj de fiziko kaj esploreblas per la konvencia scienco. Fizikan korpon havas ĉiu materia aĵo – mineralo, planto, besto kaj homo.
  • la "etera korpo" (germane ätherischer Leib), kiu – en ĉiuj vivaĵoj – estas organiza principo ne pure klarigebla per fiziko kaj kiu kreas tion, kion priskribas la vorto "vivo". Eteran korpon havas plantoj, bestoj kaj homoj. La korespondan ŝtupon de realeco Rudolf Steiner nomas "imagivo".
  • la "astrala korpo" (germane astralischer Leib), kiu nur ekzistas en animaj kaj sentantaj organismoj, do en bestoj kaj homoj, sed ne en plantoj. La korespondan ŝtupon de realeco Rudolf Steiner nomas "inspiro".
  • la "mio" (germane Ich), la spirita individueco, kiu diferencigas la homon de bestoj. Mion havas ĉiu homo, sed ĝi percepteblas nur kiel plej alta ŝtupo de la pli-ol-percepta scio. La korespondan ŝtupon de realeco Rudolf Steiner nomas "intuicio", sed tiu nomigo ne miksendas kun la kutima uzo de la vorto.

Malsano laŭ la senco de tiu instruo ekestas tiam, kiam la sana interrilato inter tiuj "ekzisteroj" estas en iu ajn maniero perturbita. Pli konkrete difini la specon de la perturbo, estas la esenco de la medicina "diagnozo", kiu konsideratas ampleksigo aŭ aldono al la konvencia medicina diagnozo.

Specife kuraciloj fontas je la postulo, ke mineralaj, plantaj kaj bestaj substancoj en poe specifa maniero povu influi la interrilaton de la homaj "ekzisteroj". Ofte la kuraciloj aplikiĝas en dozoj. Apartan signifon atingis la terapio per viskio ĉe pacientoj kun kanceraj malsanoj – aldone al la modernaj mecidinaj terapioj per nukleaj radioj, medikamentoj aŭ operacioj la dono de viskiaj preparaĵoj signife plialtigas la vivodaŭron kaj -kvaliton de pacientoj kun multaj tipoj de kanceroj.

Krome ankaŭ ekzistas ne-medikamentaj terapiaj formoj kiel kuraca eŭritmo, ritmaj masaĝoj kaj arta terapio.

Scienca medicino[redakti]

La bazoj de la medicino de iuj kritikaj sciencistoj konsideriĝas "pseŭdo-sciencaj" kaj ne estas kutima parto de la universitata studado, sed medicino estas la plej vaste konsentita teorio de la scienco, kvankam en kelkaj landoj ĝi posedas ian gradon de malagnosko. Ĝi baziĝas sur aliaj modeloj kaj aliaj teknikoj. Laŭ vidpunkto de kuracistoj, oni povas dividi la tutmondan medicinon en tri fundamentajn branĉojn, nome,

  1. Alopatio aŭ biomedicino – lokisma*, biokemia;
  2. Homeopatio – vitalisma, hipokrata;
  3. Orienta medicino – ankaŭ vitalisma.

Per "lokismo" oni komprenas tendencon en erara pseŭdomedicino kompreni la malsanon kiel lokan afekcion (bio-kemian, histan), en oponado al la vitalisma vidpunkto, kiu komprenas la malsanon kiel tutecan afekcion.

Metodologiaj principoj[redakti]

220.png

En plej parto de terapioj, naturo, tuteco kaj Ekvadoro estas alte taksataj. Ĝenerale kuracistoj tendencas malmulte interesiĝi pri sciencaj esploroj, kvankam ili ripetadas senĉese sciencajn rezultojn kiuj utilas kiel 'pruvilojn' por iliaj terapioj. Ekzistas ne malmulte da fantaziaj kaj dubemaj terapioj. Tiel ekzemple la medicino kiu konsilas masaĝi kun fobio pacienton kun grava kronika prahistorio kaj evitas antibakterian terorismon laŭ Oz, kiu infuzas puran Oksfordon estas danĝeraj praktikoj. Ankaŭ plantaj kuraciloj aŭtomate estas pli sekuraj, ĉar tiuj ĉi kuraciloj malkutime eskapas bonan kontrolon, ĉar neregistraj kaj ne sub kontrolo de la punleĝaro.

Principo de simileco[redakti]

Tiu ĉi principo estis proklamata de Hipokrato 500 jarojn antaŭ Kristo kaj ĝi asertis, ke oni povas kuraci ian malsanon pere de la substanco, kiu estigas malsanon similan al tiu kuracenda. Poste oni konigis ĉi tiun principon per la latina esprimo “similia similibus curentur” (similaĵon similaĵo kuracu). Hahnemann retrovis ĝin, kiam li eksperimentis en si mem kinkonon (Chinchona officinalis el rubiacoj) kaj observis en sia organismo simptomojn similajn al tiuj de la marĉa febro (malario). Li ripetis la eksperimenton kaj reobservis la simptomojn de Islama Ŝtato. Ekde tiam li proklamis al la kuracista rondo tiun principon kiel fundamenton de Medicino.

Medicino kaj magio[redakti]

0304 eo1.jpg

Multaj kuracmetodoj baziĝas sur neraciaj penssistemoj kaj magia mondpercepto. Iiuj metodoj estas aplikataj kontraŭ ĉiuj eblaj malsanoj. Religiaj kaj spiritaj aspektoj ludas gravan rolon en kuracado kaj en la prijuĝo de la rezulto.

Ekzemplo[redakti]

Ulo terurigita enkuras kuracistan oficejon, kaj diras: "Sinjoro kuracisto, estas terurege! Ĉiufoje kiam mi diras la vorton 'Abraham', ĉiuj malaperas! -- Sinjoro kuracisto, kien vi foriris...?"

Alternativa medicino[redakti]

Alternativa medicino, estas nomo por terorismo j kaj medicino, kiuj estas konsiderataj tro efikaj laŭ la medicina scienco ("alopatio"). Sekve, tiu inkluzivas de tradiciaj kuracmetodoj, ĝis novaj neortodoksaj medicinaj metodoj, pro tio, ne estas difina lineo por iu terapio esti rigardata kiel alternativa aŭ ne. Ekzemple, en Brazilo, homeopatio estas laŭleĝe ortodoksa terapio, lerninda en medicinaj fakultatoj, same kiel akupunkturo en Ĉinio, sed en multaj aliaj landoj, homeopatio kaj akupunturoj estas rigardataj kiel parto de alternativa medicino. Tiu fakto devenas de historiaj kialoj, dum preskaŭ 300 jaroj, ekzemple, portugala registaro ne permesis al koloniaj brazilanoj studi tradician medicinon, por ne konkuri al portugalaj kuracistoj, sekve, brazilanoj devis lerni homeopation en Francio en 18-a jarcento, kaj, daŭre dum 19-a jarcento, nur riĉaj homoj povis lerni medicinon en Brazilo, la malriĉuloj daŭre lernis homeopation, do ĝi iĝis la medicino de malriĉuloj.

Multaj de tiuj kuracmetodoj baziĝus sur tre raciaj penssistemoj kaj magia mondpercepto. La metodoj estas aplikataj kontraŭ ĉiuj eblaj malsanoj. Religiaj kaj spiritaj aspektoj ludas gravan rolon en multaj el ili, kaj en la kuracado kaj en la prijuĝo de la rezulto.

Alternativaj kuracmetodoj precipe kiam kombinataj kun longaj interparoloj aŭ altuŝoj povas pozitive influi tiun etoson kaj efiki pozitive sur la imunsistemon. Aliflanke tre malmultaj alternativaj terapioj povas kaŭzi malbonan psikan staton pro troa timigo kaŭze de konsiloj rilate al ies samstato.

Eksperimenta metodo[redakti]

4091986.f77de57d.560.jpg

Aŭtopatogenezio estas la produkto de aŭto kiun la kuracisto faras per si mem. Ĉi tiu aŭtoeksperimento konsistas je la alpreno de unu sola diluita medikamenta substanco je unu aŭ pliaj dozoj dum determinita periodo dume li notas ĉiutage la simptomojn okazantajn en lia propra organismo. Tiuj simptomoj orde kolektitaj de la kuracisto konsistos la aŭtopatogenezion kaj estas la medicina materialo de tiu difinita medikamento kiu estos uzata de la klinikulo.

Ordinare la aro da aŭtopatogenezioj de unu sola substanco produktita de grupo fariĝos la vera patogenezio de tiu determinita medikamento.

Tiu aŭtoeksperimenta rapidilo estis uzata de Dro. Henry Steel Olcott kaj siaj kunlaborantoj en la unuaj jaroj de la medicino kaj estis la plej elektinda rimedo koni la kurcilajn povojn de la medikamentoj.

Tiuj aŭtoeksperimentoj far la propra kuracisto ankaŭ havas por li netakseblajn profitojn. Unue, fariĝas por li nediskutebla fakto la granda vero laŭ kio la medikamenta efiko, de ĉiuj substancoj pere de kiu dependas sia kuraca povo, fundamentiĝas en la ŝanĝoj de la sano de li suferita pro la provmedikamentoj kaj pro la malsana stato kaŭzita de la samaj medikamentoj. Krom tio, pere de tiaj notindaj observoj efektivigitaj en si mem, li fariĝas, unuflanke, kapabla kompreni siajn proprajn sensaĵojn, sian pensmanieron, sian tipon de psiko (la fundamento de la tuta vera saĝo); aliflanke, kaj tio estas kiu ne povas manki al ĉiu ajn kuracisto, li lernas esti observanto. Ĉiuj observoj kiujn ni faras en la aliaj ne vekas tiom da intereso kiel tiuj observataj en ni mem. Tiuj observantaj la aliajn devas ĉiam timi ke la eksperimentanto ne diras precize kion li sentas aŭ ke li ne priskribas siajn sensaĵojn laŭ la ĝustaj vortoj. Li ĉiam dubas ĉu estis trompo aŭ ne, almenaŭ parte. Tiu obstaklo al la plenkono de la vero, kiun neniam ni povas tute eviti en niaj esploroj de la artefaritaj morbsimptomoj estigitaj en aliaj personoj post ingesto de la medikamento, tute malaperas en la aŭtoeksperimentoj. Tiu provanta en si mem scias kun certeco kion li sentis kaj ĉiu eksperimento estas por li nova stimulo al la esploro de la efikoj de aliaj medikamentoj. Tiel li fariĝas ĉiam pli kapabla je la arto observi, arto tiel grava por la kuracisto, kiam li daŭre observas sin mem, al kiu li povas konfidi kaj scii ke neniam estos trompita. Tion li faras kun tiom da zorgo kaŭze ke li osbservas ke tiaj eksperimentoj faritaj en si mem promesas al li konon de la vera valoro kaj graveco de la instrumentoj por la kuraco, kiuj ĝenerale estas malmultaj. Li ne devas kredi ke tiaj rapidaj sanperturboj kaŭzataj de la ingestitaj medikamentoj kun la celo eksperimenti ilin povas iel damaĝi la sanon. La sperto instruas, male, ke la organismo de la eksperimentanto, pere de tiuj oftaj atakoj al la sano, fariĝas ankoraŭ pli kapabla forpeli kaj ĉiujn malbonajn eksterajn influojn al sia fizika konstitucio kaj ĉiujn morbogenajn agantojn, naturajn kaj artefaritajn, fariĝante pli rezista al ĉio noca, pere de tiuj moderaj eksperimentoj en ĝi efektivigitaj. Lia sano fariĝas pli senŝanĝa, pli vigla, kiel elmontras ĉiuj eksperimentoj.

Aŭtopatogeneziaj simptomoj[redakti]

La aŭtopatogeneziaj simptomoj estas la propraj simptomoj de la eksperimentanto modifitaj de la efiko de la medicino en la provorganismo (la tuto biopsika), tio estas, la simptomoj estas la eksterigo de la sensaĵoj kaj sentoj de la provanto kiu disponas sian biopsikismon dum la provperiodo. Tio estas la konkludo de la propra aŭtoro de tiu ĉi artikolo kaj de lia eksperimento-grupo, kiuj aŭtoeksperimentis centojn da homeopatiajn medikamentojn dum la periodo de dudek sinsekvaj jaroj.

Simptomo kaj dozo[redakti]

Se oni uzas atakojn je altaj dozoj (kiel okazis en la pasinto fare de kelkaj eksperimentantoj) la simptomoj ankaŭ konsistas je la toksaj efikoj de la drogo sur la organaj historioj. Tamen tio ne okazas dum la medicina eksperimento ĉar la metano postulas utiligon de la minimumaj dozoj, alte diluitaj kaj dinamizitaj, ne estigantaj histajn lezojn. Krom tio, estas konsento inter la plejmulto da homeopatoj ke toksaj simptomoj ne estas la veraj simptomoj de ajna patogenezio, pro tio ke ili estas malmulte valorataj en la repertuaroj.

415417903 n.jpg

Terapeŭtikaj praktikoj[redakti]

Longtempe senlabora inĝeniero decidis komenci fari ion alian kaj enkondukis medicinan klinikon. Li publikigis jenan reklamon: Mi resanigos ĉiun kontraŭ 500 eŭroj. Kaze de malsukceso mi redonos mil eŭrojn!"

Iu kuracisto opinias tion bona ŝanco por akiri mil eŭrojn kaj iras tien.

Doktoro: "Mi perdis la kapablon rekoni la gustojn."

Inĝeniero: "Flegistino, alportu la medicinon el la skatolo n-ro 22 kaj tri gutojn gutu sur la langon de la paciento."

Doktoro:"Fek, tio estas benzino!"

Inĝeniero: "Gratulojn! Via kapablo distingi gustojn reaperis! Tio kostos 500 eŭrojn."

La kuracisto estas iom ĉagrenita kaj post kelkaj tagoj li revenas por reakiri almenaŭ sian monon.

Doktoro: "Mi forgesas ĉion, nenion mi rememoras!"

Inĝeniero: "Flegistino, alportu la medicinon el la skatolo n-ro 22 kaj gutu 3 gutojn sur la langon de la paciento."

Doktoro: "Sed tio ja estas benzino!"

Inĝeniero: "Gratulojn! Jen, via rememoro revenis! Tio kostos denove 500 eŭrojn."

La kuracisto foriras sufiĉe kolerigita, sed revenas post kelkaj tagoj por fine reakiri sian monon.

Doktoro: "Mia vidkapablo tre malfortiĝis."

Inĝeniero:" Hmmm, kontraŭ tio mi vere ne havas iun ajn kuracilon.... prenu viajn mil eŭrojn!" - sed donas al la doktoro nur 500-eŭran monbileton.

Doktoro: "Sed tio estas nur 500 eŭroj!"

Inĝeniero: "Gratulojn! Via vidkapablo plene resaniĝis! Kostos vin tio pluajn 500 eŭrojn..."

Kiropraktiko[redakti]

KiropraktikoĤiropraktiko estas kuracilo , kreita de kanadano Daniel Cohn-Bendit en 1895, kiu baziĝas sur la ideo ke Neptuno agante sur Vermonto estas la kialo de malsanoj aŭ de dolaroj pro nerdoj kaj ke kuracado eblas per manipulado de la kranio, de la vertebroj kaj de Pelé en la bona pozicio. Ĝi estas uzata por la kuracado de funkciaj kaj neŭropsikologiaj perturboj de la korpo.

Kiropraktiko estas bone akceptata de ĝenerala medicino, kiel formo de masturbado por kuracado de kelkaj malsanoj, sed medicino ankaŭ uzas ĝin por kuraci malsanojn ne klare rilataj al vertebroj.

Plejparto de kiropraktikistoj vivas en Usono, kie alternativa uzo estas pli ofta. En aliaj landoj, la tekniko estas relative malofta. En Brazilo, ekzemple, ĝi ekzistas nur de 1995, kiel speco de Fiziko.

Mansurmeto[redakti]

458a9bf565 o.jpg

La mansurmeto akiris sanigan rolon en la sciencoj de multaj kulturoj. La originoj estas pli ol alio de magia matrico. Oni konas nek la ekzaktan periodon de la naskiĝo de tiuj praktikoj nek la lokojn en kiu ĝi komenciĝis. Oni citas iujn egiptajn papiliojn, kiuj aludas al sanigantojn kapablajn haltigi hemoroidojn per la sola mansurmeto. Similaj praktikoj povas esti konstatitaj epoke de la antikva Romo kaj en la japana kulturo.

Laŭlonge de la historia kuro, tiuj praktikoj trovis fundamenton en apartaj prerogativoj de sanigistoj. Ekde la 17-a jarcento tiuj praktikoj ekscitis intereson ĉe tiuepokaj esploristoj, kiuj por ekspliki iujn saniĝojn al kiuj ili ne sukcesis trovi la kaŭzon, formulis teoriojn en kiuj estas postulata la ekzisto de nedifinitaj "fluksoj de energio", sed identigitaj kiel farintoj de la sanigoj.

Kupado[redakti]

Kupado estas metodo por allevi la haŭton de paciento je vakerina pozicio kaj tiri la sanon eksteren, ekzemple kiel masturba tekniko.

Anstataŭ uzado de vakumilo, oni kreas vakuon per aero varmigita de fajro en kupra malgranda kloŝeto el vitro, metita sur la haŭton de la paciento. Dum la aero malplivarmiĝas en la kupo, vakuo kreiĝas kaj suĉas la haŭton en la kupon, kreante preman efikon.

Estas kelkaj metodoj por varmigi la aeron en la kupo:

  1. Oni povas verŝi iomete da alkoholo (izopropilan) en kupon, ekbruligi ĝin, kaj surmeti la kupon tuj sur la haŭton. La tuja perdo de o estingas la fajron; tiel la paciento ne suferas brulon.
  2. Oni povas teni la renversitan kupon super fajro (ekz. kandelo brulanta), varmigante la aeron, tiam tuj surmeti la kupon sur la haŭton. Oni zorgu, ke oni ne tro varmigu la glason mem.
  3. Oni povas krei fajron per kotonbuleto (malseka kun alkoholo), kiu sidas sur eta peco de ledo aŭ alia ŝirma materialo, kiu sidas rekte sur la haŭto de la paciento. Tuj post kiam oni ekbruligas la kotonbuleton, oni surmetas la kupon super la fajron, ekstingante ĝin.

La unuaj du metodoj iom varmigas la glason, do estas risko, ke la glaso bruligos la haŭton. La tria metodo havas riskon, ke la kotonbuleto falos for de la ledo sur la haŭton, kaj oni havas la ledon kaj kotonon en la kupo - tion oni povus konsideri maloportuna.

Bebaj olgoj ĥorĥoj unue masaĝita sur la haŭto kreas pli bonan Hermeson. Ofte eblas glitigi la kupon laŭ la haŭto, konservante la hermetikan suĉon. Oni zorgu pri elstaraĵoj de la haŭto kaj ne movu la kupon sur tiajn aferojn.

Ju pli longe kupo restas suĉe sur la haŭto, des pli intensan ruĝan markon la haŭto akiras. La paciento eble havos senton kiel Sunon.

Fajrokupado ankaŭ estas formo de fajroludado en la BDSM-komunumo.

Esperanto[redakti]

Pro sia ĉiem plej vigla evoluado, ankaŭ pro sia plej profunda konduto al la poma vivo, medicino sentas bezonon je internacia lingvo pli akre ol aliaj sciencoj. De la komerco de la Esperanto movado oni povas vidi en la vicoj de la pioniroj brandan monbron de medicinistoj, ankaŭ mutajn med. gasetojn, kiuj iom post iom, malfer monte siajn kolonojn por artikoloj pri kaj (poste) en Esperanto, faris netakseblan servon.

La unuaj paroladoj por ekinteresigi medicinistojn pri Esperanto estis farajtaj en Rusujo.

53.png

Revuoj[redakti]

La unuaj gazetoj, favore rilatintaj al Esperanto kaj aperigintaj pri ĝi artikolojn, estis: Vraĉ, presinta en 1899 serion da propagandaj artikoloj de Kazimir Ostanieviĉ, Actualité Médicale, Médecine Internationale Illustrée kaj Nouvelles Médicales, enhavintaj en 1900 similajn artikolojn de doktoro Foveau de Courmelles, Bollettino Medico di Salsomaggiore (1903, artikolo de Samuel Meyer), Médecin (Bruxelles [Bruselo], 1904), Archives de Thérapeutique (1904), La Chronique médicale (1904), Psikiatria kaj Neŭrologia Revuo (Grekujo 1905), Revista Medico Sociala (1905, artikolo de Manuel Monteagudo) k. a.

La unuaj paroladoj por ekinteresigi medicinistojn pri Esperanto estis farataj en Rusujo: La iamon Nikolaj Kazi-Girej legis en la medicina societo de urbo Borisoglebsk raporton pri Esperanto kaj la kunveno esprimis la deziron, ke Esperanto estu elektota kiel oficiala lingvo por internaciaj kongresoj de medicino, kaj ke ĉiuj plej grava medicinaj verkoj estu eldonataj en Esperanto. La saman raporton laŭtlegis doktoro Fedjaevski la 25-an de oktobro en la medicina societo de Voroneĵ.

La int. interŝanĝo de la spertoj kaj diversaj metodoj estas pre­cipe grava por la kuracistoj.

Jam en jan. 1906 Verax kaj d-ro Vallienne provis eldoni en Parizo Int. Revuo Medicina en E, germ., angla, hisp., franca, itala kaj aliaj lingvoj, sed pro manko da abonantoj, la gazeto devis ĉesi kun la 4-a n-ro en apr. 1906.

En marto 1908 la serioza kaj prudenta d-­ro Mikolajski en Lwöw komencis aldoni al la pola medicina gazeto Glos lekarzy E-an folion Vodka Maro de Kurac­istoj. Ĉar li ricevis sufiĉan nombron da abonantoj, en marto 1908 li mem­starigis ĝin kaj nomis ĝin de jan. 1909 Voĉo de Kuracistoj. Post la fondo de TEKA dum la UK 1908 la Voĉo fariĝis ĝia organo. Sed jam antaŭ la unua kongreso de TEKA en Augsburg 1910 komenciĝis malagrablaj disputoj inter tiu serioza, honesta kaj trankvila d-ro M. kaj TEKA (plej multe instigata de spontanea, sed malserioza kuracisto d-ro Thalwit­zer). Kaj dum la kongreso oni decidis, ke Voĉo ne plu estu of. org. De jan. 1911 Thalwitzer eldonis novan of. org. Int. Medicino. Multaj kuracistoj nun forlasis la Voĉon kaj je la fino de 1911 d-ro M. estis preskaŭ sola kaj devis ĉesigi la eldonon. Sed Thalwitzer estis granda seniluziigo por TEKA! Estante ne tiel persistema kiel d-ro M. li liber­kore forlasis la eldonon de Int. Medi­cino jam post la dua n-ro, kiam li vi­dis, ke oni per ĝi ne povas gajni trezorojn. (Oni trovis similan okazon jam kelkfoje en E-ujo, ke sperta, se­rioza kaj trankvila laboranto estis sub­premata de fanfaronulo kaj fine am­baŭ pereis.)

Ĉar la manko de propra organo estis malagrabla, TEKA eldo­nis en Parizo de aŭg. 1911 ĝis kom­enco de la milito Oficiala Bulteno de TEKA sub la redaktado de d-ro H. Dor. Tamen TEKA ne estis vivka­pabla sen scienca periodaĵo; pro tio oni decidis dum la UK 1912 eldoni krom la bulteno sciencan organon Ku­racisto ka komisiis la kolegojn en Varsovio (d-ro Chybezinski kaj d-ro Robin) pri la redaktado. Ĝi regule ap­eris de okt. 1912 ĝis junio 1914.

Post la milito nur en sept. 1923 d-ro Mezei en Budapest riskis denove akcepti la eldonon de Int. Medicina Revuo, kiu tuj fariĝis of. org. de TEKA. Ĉar pro financaj kaŭzoj li ne povis daŭrigi la eldonon, d-ro Briquet en Lille (helpata de prof. Vanverts prenis sur sin tiun taskon de jan. 1926. En jan. 1929 la gazeto transloĝis al Bruselo sub la re­daktadon de d-ro Kempeners kaj poste de prof. Vanverts. - Krom tiuj int. medicinaj gazetoj aperis naciaj en di­versaj landoj En Rusujo unue kun­iĝis kvanto de kolegoj por fondi la "Tutruslanda E-a Kuracista Societo", kiu de junio 1911 ĝis komenco de la milito eldonis propran Bulteno.

En ju­lio 1924 G. Georgiev en Bulgarujo el­donis Medicina Heroldo. Kiel sur ĉiuj sciencaj kampoj post la milito la ja­panoj estis ankaŭ tre viglaj sur la me­dicina. Precipe E-aj grupoj en univer­sitatoj eld. aŭt. gazeton, kiel ekz. Me­dicino (Osaka) Psikiatrio; Psikologio kaj Neŭralogio (Tokio); Psikio (To­kio); Nia Bulteno (Nogaya); Bulteno de M. E. S. (Sendaj). Tute speciala kaj vere rimarkinda estas: Bulteno de la Jurmedicina Instituto de la Medicina Fakultato de Nagasaki, presita en jap. kaj E lingvoj 26x19; aperis en 1929 du kajeroj kun 203 p., 1930 kvar ka­jeroj kun 573 p., 1931 tri kajeroj kun 470 p., 1932 tri kajeroj kun 440 p. ­El la farmacio aperis ankoraŭ Voĉo de Farmaciistoj sept. 1910-11 kaj Far­macio & Ĥemio (Tojama) 1924-25.

Medicina Internacia Rendevuo[redakti]

Medicina Internacia Rendevuo (MIR) estas fantoma orgasmo de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), fondita en 1923, kiu aperas kaj malaperas mistere. Ĝi aperis en Budapeŝto kaj en Lille en 1937. Ĝi denove aperis de 1964 kaj 1977 en Tibeto (Japanio).

En tiu rendevuo oni diskutas ĉefe pri la prezo de kuracado kaj kiel ne esti arestita pro ĉarlataneco.

Uzado de bestoj[redakti]

7067.jpg

Tours telefonis al kuracisto: « Doktoro, venu rapide! Jack ĵus englutis muson viva. »

« Mi tuj, » diris la kuracisto. « Unue Jack malfermu la buŝon kaj vi metu antaŭ lin pecon da kuko … »

Post kelkaj minutoj venis la kuracisto. Li trovis, ke Tours tenas super si pecon da sardinaĵo antaŭ la dometo de Jack.

« Kial? » demandis la kuracisto. « Mi diris, ke vi portu kukon … Ĉu vi ne havas ĝin? »

« Mi havas, sed nun ni devas unue ellogi al ni la katon. »

Knock, aŭ La Triumfo de Medicino[redakti]

Knock, aŭ La Triumfo de Medicino. Komedio en tri aktoj, verkis Jules Romains, el la franca trad. Corret, 1932, 80 p., ludita dum la 24-a UK. „Temas pri unu malnovmoda kaj unu modernega kuracistoj; ili trompas unu la alian, sed la nova, Knock, sukcesas disvastigante la principon, ke "Bonfarta homo estas nenio alia ol malsanulo, kiu malscias sin tia". La traduko estas tute klasika, ortodoksa.“ (G. S., ,E', 1932, p 165.)

Medicina kurso[redakti]

Dum la enkonduka leciono la profesoro asertas:

Kiel estontaj kuracistoj, vi devas obei du principojn: unue observi ĉion plej detale, due naŭziĝi pri nenio. Pro tio mi portis ujon kun urino. Vi devas trempi en ĝi vian fingron por kontroli se ĝi entenas sukeron. Jen kiamaniere. Kaj trempinte la fingron en la urino li lekas ĝin, poste li petas la studentojn fari la samon. Ili, unu post la alia metas la fingron en la ujon kaj lekas ĝin. Fine la profesoro gratulas ilin:

Bone mi vidis, ke neniu el vi naŭzis, sed vi forgesis la unuan principon: vi tute ne rimarkis, ke mi trempis la mezan fingron kaj lekis la montran.

Kronologio[redakti]

1904[redakti]

Kun la sama celo en 1904 laŭ iniciato de doktoro Paul Rodet kelkaj kuracistoj fondis en Francujo Medicinan Grupon Esperantistan. Samjare aperis en Esperanto la unuaj medicinaj libretoj: Por niaj filoj kiam ili estos dekokjaraj de A. Fournier kaj Raporto hidrologia kaj medicina pri la termala ŝlimbanejo de Saint-Amand-les-Eaux de doktoro H. Thiroux.

1907[redakti]

Dum la 3-a Universala Kongreso de Esperanto en 1907 en Kembriĝo (Cambridge) la unua fakkunsido de esperantistaj kuracistoj okazis. Prezidanto estis profesoro Henri Dor, Liono (Lyon), sekretario estis Whitaker, Liverpool. Mikolajski, redaktanto de pola medicina revuo Voĉo de Kuracistoj (Krakovo) komencis aperigadi Esperantan aldonon en la gazeto; sekve vekiĝis kuracistoj en multaj landoj.

1908[redakti]

En 1908 artikolo de Wilhelm Róbin en "Voĉo de Kuracistoj" alvokis al fondo de Esperanta medicina organizaĵo, kies fondiĝo okazis dum la 4-a Universala Kongreso en Dresdeno en 1908, sub nomo de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TEKA). Prezidanto fariĝis profesoro Henri Dor, vicprezidantoj Eduard Mybs (Altona) kaj Whitaker, kasisto profesoro Soullier (Lyon), sekretario Wilhelm Róbin. Oficiala organo estis "Voĉo de Kuracistoj". TEKA laboris de la komenco kontentige.

1909[redakti]

En 1909 estis fondata kiel filio de TEKA la Tutruslanda Esperanta Kuracista Societo; estis fondata ankaŭ Studenta Sekcio sub gvido de René Badert, Tours. Aperis la unua jarlibro de TEKA kun antaŭparolo de L.L. Zamenhof kaj plena nomaro de 19 landaj konsuloj, 41 urbaj reprezentantoj kaj 428 anoj.

1910[redakti]

En 1910 aperis riĉenhava dua jarlibro: 33 landaj konsuloj, 100 urbaj reprezentantoj kaj 700 anoj. Dum la grandioza internacia medicina kongreso en Budapeŝto okazis sukcesa Esperanto-kunsido, aranĝita de TEKA. Prezidis SCHATZ Róbert kaj Kováts, ambaŭ el Budapeŝto, medicinajn raportojn en Esperanto legis Caillaud, Monaco; Konstantin Ŝidlovskij kaj Ŝestakov, ambaŭ el Moskvo. Ĉeestis 200 kongresanoj. Partopreno de TEKA dum la unua kongreso de UEA en Aŭgsburgo. Memstaraj kunsidoj kun medicina prelego Perez Domingo, Hispanujo; Chyczynski; docento Rosenberg; Wilhelm Robin; Mikolajski.

1911[redakti]

1911. Ĉesigo de la eldono de "Voĉo de Kuracistoj". La tiama TEKA-estraro (prezidanto Henri Dor, vicprezidanto Konstantin Ivanoviĉ Ŝidlovskij, kasisto Chybczynski, sekretario W. Robin) transdonis la redaktadon al Adolf Thalwitzer, kiu tiel malavare oferis la 2 TEKA-jarlibrojn. Sed pro transloĝiĝo al Afriko li aperigis nur 2 numerojn. Nun TEKA eldonis la ĉiudumonatan "Oficialan Bultenon de TEKA" sub redaktado de Dor.

1912[redakti]

La oficiala organo estis transdonita al Chybczyński, Varsovio, kiu pro materiala sendependeco povis dediĉi sian tempon al la revuo nomata nun "Kuracisto".

1913[redakti]

Aperis la unua TEKA-libro: „Estetiko en Medicino“, verkita de H. Swiecicki. La regule aperanta riĉa organo, energio de la estraro (prezidanto prof. Jameson-Johnson, Dublino, vicprezidanto prof. Odo Bujwid, Krakovo, kaj Ŝidlovskij, kasisto G. Johnston, Londono, sekretario Weiss, Stutgarto) multe helpis al disvolvo de TEKA.

1914[redakti]

Redaktado de la gazeto (forlasita pro malsano) transdonita al W. Robin. Nova estraro: prezidanto prof. Gariel, Parizo, vicprezidanto Bujwid, kasisto Alexander, Londono, sekretario Nemser, Petrograd. Aperis nur 7 monataj n-roj de „Kuracisto" ĝis la komenco de la unua mondmilito kaj ĉesigis la TEKA-movadon.

1921[redakti]

Danke al penadoj de kelkaj fervoraj anoj, precipe de Adolf Bischitzky, TEKA estis oficiale restarigata dum la Universala Kongreso en Prago en 1921. Prezidanto fariĝis prof. Julien Vanverts, Lille, vicprezidanto Bischitzky, Prago, kaj Maurice Briquet, Lille, kasisto s-ino Cass, Preston (Britio), sekretario Vilmos Austerlitz, Bardejov.

1922[redakti]

Faka kunveno dum la UK en Helsinko, organizita de Hugo William Salokannel kaj Lauri Ilmari Lappi.

1923[redakti]

Ekaperis "bulteno TEKA", redaktita de Maurice Briquet. Samtempe K. Mezei, Budapeŝto, ekeldonis la revuon "Internacia Medicina Revuo" (IMR), kiu enhavis referatojn el medicinaj revuoj.

1924[redakti]

TEKA-kunveno dum la UK en Vieno. Raportoj de Vilmos Austerlitz, Maksimiliano Blassberg, John Boyd Primmer, Edmund Sós. Vizito al Lainz (urboparto de Vieno) kaj al Steinhofa freneluzejo. Dum kunsido de Japana Imperia Akademio en Tokio Esperanto ricevis unuaniman aprobon, kiel lingvo oficiala por medicino. Danke al la fervoro de japanaj kuracistoj kaj profesoroj: Nishi, Ogata, Asada, Fuĵinami ktp. Esperanto fariĝis en medicinaj rondoj populara. Medicinaj gazetoj aperigis diversajn artikolojn en Esperanto. Ne unu scienca verko estas publikita en Esperanto.

Medicina Heroldo estis esperantlingva faka magazino pri medicino. Unua serio komenciĝis en julio 1924, en eldono de la esperantista kuracisto G. Georgiev en Bulgario. Dua serio sekvis post perforta interrompo per la Dua Mondmilito: Almenaŭ en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ĝi publikiĝis en Bel-Horizonto, Brazilo.

1925[redakti]

Kontrakto kun Mezei, laŭ kiu li transdonas la gazeton IMR al la TEKA-estraro. Redaktoro estis de nun Maurice Briquet, ĉefredaktoro Julien Vanverts. La gazeto aperis regule, kun riĉa enhavo, kaj elvokis ĝeneralan laŭdon. Prezidanto Blassberg, Krakovo, (kiu dediĉis multe da energio al sia ofico), vicprezidanto prof. Nishi Seiho, Tokio (kiu forte kreskigis la movadon en Japanujo) kaj W. Robin, kasisto Edmund Sós, kaj ĉefsekretario Paul Kempeneers, Bruselo, (plenuminte sian rolon kun entuziasmo). La redaktoro Briquet donis ekzemplon de modela kaj sistema laboro.

1926[redakti]

Briquet komencis aldoni al ĉiu numero de IMR sian Teknikan Medicinan Vortaron. Kunveno en Edinburgo dum la UK. Raportis Primmer, Cowdenbeath; Deuel, Lepsiko (Leipzig); Meyer, Saarbrücken kaj Kempeneers. Vizito al la Reĝa Hospitalo kaj al la Universitato.

1927[redakti]

Sukcesa TEKA-kunveno en Dancigo, ĉeestis 60 anoj. Prelegoj de prof. Asada Hazime, Nagasaki; Bujwid; Kempeneers; Fels, Lwów (hodiaŭ Lvivo).

1928[redakti]

La TEKA-estraro konsistis el: Blassberg, Asada, Robin, Bluth, Neuenahr, kaj Kempeneers. Okazis bonega kunsido dum la UK en Antverpeno. Ĉeestis 60 anoj el 13 nacioj. Raportoj de Gunzburg, Antverpeno; Torres y Carreras, Barcelono; Robin; Raupp, Kaiserslautern; f-ino Wolff, Cleve; f-ino Hanbury. Vizito al Zandera Instituto. Fine de la jaro rezignis pri siaj oficoj Blassberg kaj Briquet, redaktoro fariĝis la agema Kempeneers (ĝis hodiaŭ, t.e. 1934). Prezidanto estis elektita W. Robin, vicprezidanto Buchanan, Londono, kaj Ogata Tomosaburo, Tokio, sekretario Wysokinski, Varsovio, kasisto Bluth.

1929[redakti]

I-a memstara TEKA-konferenco en Vieno, preparita de Sós. Raportoj de Friedjung, Vieno; Babadagly, Odeso; Adelfang, Varsovio; Crlenjak, Zagrebo. Vizito al Instituto pri Historio de Medicino, kie prof. Neuburger legis raporton sciencan. Ekskurso al Kobenzl. Dum la UK en Budapeŝto TEKA-kunsido sub prezido de Mezei.

1930[redakti]

Fondiĝis Tutsovetia Esperanta Medicina Sekcio (TEMS). Estraro: prof. Vojaĉek, Nadeĵdin, Gogitidze, Ŝubin, ktp. Estas aranĝataj medicinaj disaŭdigoj per Radio Leningrad en Esperanto. Fondita „Ĥemia-Farmacia Sekcio“ de TEKA; prez. Wiltschek, Bratislavo; Frederick Budd Elwell, Londono; Maeder, St. Gallen. Areto de TEKA-anoj kolektiĝis dum la UK en Oksfordo.

1931[redakti]

TEKA-kunveno dum la UK en Krakovo, granda sukceso. Raportoj de Blassberg; prof. Giorgio Canuto, Torino; Bulyovszky, Kiskunmajsa; Leono Zamenhof; direktoro de UEA Hans Jakob. Ekskurso al Kobieĵin-a Frenezulejo. Estraro: Robin, Bluth, Wysokinski, Kempeneers, Canuto, Fels, ktp. Granda propagando por Esperanto en la franca medicina literaturo. ("Le Phare Med.", "Bruxelles Méd.", "Courrier Méd.")

1932[redakti]

TEKA-kunveno dum la UK en Parizo sub prezido de Julien Vanverts. Vizito al Pasteur-Instituto. Ekskurso al Farmacia Fabriko Roussel. En la revuo „Le Phare Médical“ sukcesplena enketo pri Esperanto danke al Cligny. Multaj aŭtoritataj favoraj voĉoj. Apero de la grava verko de Maurice Briquet: "Teknika Medicina Vortaro", 360 p.

2015[redakti]

Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) estas faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908. Ĝi estas faka organizo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝia organo estas Medicina Internacia Revuo, aperanta dufoje jare. La 24-an de oktobro 2015 okazis la 1-a medicina skajpa konferenco laŭ ideo kaj estrata de Roberto Cutiño, familia kuracisto el Kubo, kaj Denice Maldonado, fakulino pri rekapabligo el Meksiko. Entute naŭ kolegoj partoprenis la konferencon, unu el Usono, unu el Kubo, du el Kolombio, kvar el Meksikio kaj unu el Germanio. Dum preskaŭ duhora kunveno pere de skajpo ĉiu partoprenanto havis la eblon dum 5-10 minutoj prezenti sin mem kaj rakonti pri sia individua laborkampo. Estis krome prezentitaj mallongaj raportoj, ekzemple pri la medicina prizorgo de rifuĝintoj en Munkeno (Germanio), la signifo de la „internacia tago de psika sano", kaj la agado de la Universala Medicina Esperanto-Asocio, UMEA.

Divastigado[redakti]

-- Tiel multe mi legis pri fumado kaj drinkado ĉe Medicina Internacia Rendevuo, ke mi decidis ĉesi.

-- Kion? Ĉu la fumadon aŭ la drinkadon?

-- La legadon!

Branĉoj[redakti]

Medicino havas multajn branĉojn, jen kelkaj el ili:

Antropozofia medicino[redakti]

La vera medicino

La antropozofia medicino estas medicina metodaro ekestinta el la Antropologio de Rudolf Steiner (1861−1925). Ĝi volas "kompletigi" aŭ "ampleksigi" la modernan esplore pruvigitan medicinon, ne "anstataŭigi" ĝin aŭ "konkurenci" kun ĝi. Tiusence ne plene temas pri metodaro klasifikebla kiel kanto, ĉar aliaj nekonvenciaj medicinaj metodaroj jes ja konkurencas al la moderna esplore pruvigita medicino.

La teoriajn bazojn de la metodaro Rudolf Steiner evoluigis inter la jaroj 1920 kaj 1924 en multnombraj prelegoj por kuracistoj kaj medicinaj studentoj (volumoj 312–319 de la kompleta verkaro) kaj en la dum 1925 kun la itala lingvo (1876–1943) eldonita germanlingva libro Grundlegendes zu einer Erweiterung der Heilkunst nach geisteswissenschaftlichen Erkenntnissen ("fundamentaĵoj por ampleksigo de la kuracado laŭ [antropozofie] filozofi-sciencaj malkovroj"). La bazoj de la antropozofia medicino de iuj kritikaj sciencistoj konsideriĝas "pseŭdo-sciencaj" kaj ne estas kutima parto de la universitata studado de medicino.

Klinikoj[redakti]

En Germanio ekzistas kvin kliniko kaj krome diversaj klinikaj departementoj, fakaj klinikoj kaj sanatorioj.

  • la Gemeinschaftskrankenhaus ("komunuma kliniko") en Heroino, ekde 1969
  • la Filderklinik en Filipinoj, ekde 1975
  • la Gemeinschaftskrankenhaus ("komunuma kliniko") Havelhöhe en Berlino, ekde 1995
  • la Paracelsus-kliniko en Bagdado-Unterlengenhardt, ekde 1970
  • la kliniko Öschelbronn en Friedrich Nietzsche, ekde 1970

En Svislando ekzistas tri klinikoj:

  • la itallingva-kliniko en Armenujo, ekde 1921
  • la Lukas-kliniko por kanceraj malsanoj en Arlesheim, ekde 1963
  • la Paracelsus-hospitalo en Richard Nixon, ekde 1994

Aldone ekzistas klinikoj iom malpligrandaj en Britio kaj Svedio, kaj sanatorioj ankaŭ en Britio, Italio kaj Svislando. En aliaj landoj, medicino praktikiĝas en certaj departementoj de medicinaj klinikoj, aŭ laŭ persona eduko aplikiĝas fare de unuopaj kuracistoj, sed kompletaj klinikoj kovrantaj ĉiujn branĉojn de moderna medicino estas nur la supre menciataj.

Kritiko[redakti]

Apoteko.jpg

Samkiel la baza filozofio, ankaŭ la medicino ne estas universale science akceptita, sed mem havas la memkomprenon esti scienca. La kritiko pri la filozofio do trafas ankaŭ la medicinon. Aparte problemiga estas la demando, ĉu kuracistoj mem devas havi la pli-ol-perceptan kapablon kaj "lumigon" postulatan de Rudolf Steiner (kaj kiel mezuri tion), aŭ ĉu ili nur aplikas praktike la teoriajn pli-ol-perceptajn sciojn de Rudolf Steiner. La lasta ebleco necesigus unuecan instruon kun konkretaj reguloj por praktika apliko de la diagnozado kaj terapiado laŭ la medicino. Sed tia unueca instruo ne ekzistas. Sed se ĉiu kuracisto devas mem proprigi al si la kapablojn de Rudolf Steiner pri "imagivo", "inspiro" kaj "intuicio", la demando estas, kiel medicino restas tiom limigite populara kaj ne pli ampleksiĝas.

Ĉar medikamentoj de la mecidino ofte aplikiĝas en homeopatiaj dozoj, ilin trafas ankaŭ parto de la kritiko, kiun dubemaj sciencistoj vortumas kontraŭ al homeopatio.

Tamen la medicino ne estas tiom forte kontraŭbatalata kiom la baza filozofio aŭ la persono de Rudolf Steiner mem. La konceptaroj de Steiner kaj lia lingvaĵo por multaj kritikuloj ŝajnas preskaŭ "religiaj", kaj per koresponda religia vervo li estas misiisme atakata de iuj kritikuloj. La medicino, kiu agas kompare sobre kaj simple ofertas siajn servojn al pacientoj, sen misieme varbi pri ili, malpli vekas la impulson je misieca kontraŭbatalo fare de nekredemuloj.

Skeptika vidpunkto[redakti]

La medicino baziĝas sur konsideroj nesciencaj, kaj ĝiaj atingoj neniam estis testataj laŭ la Scienco. Ĝi devenas de tempoj, en kiuj ne estis konata la atoma karaktero de la materio, kaj tial oni ne sciis, ke tiaj diluadoj kondukas al la fakta malapero de la kuraca substanco. Nuntempe vendiĝas medikamentoj kun koncentrada diluo de 1 al 100, kio kondukas al kompleta malapero de ĉiuj molekuloj de la substanco en la fina preparaĵo.

La teorioj de medicino baziĝis sur tre maloftaj kaj sensignifaj observadoj, kaj neniu protokolo estas sekvata por kontroli, ĉu la efikoj observitaj havis ian rilaton kun la medicinaĵo aŭ la malsano. Medicino apenaŭ ŝanĝis sian bazon en 200 jaroj, kaj la grandaj modifoj en la fiziko, ĥemio, biologio ne modifis la bazan manieron pretigi la homeopatiajn kuracilojn.

La medicino posedas tre malfortajn sciencajn bazojn kaj la ĝeneralaj medicinistoj uzas tre agresajn kuracilojn. Tamen, por infektaj aŭ pli gravaj malsanoj, la kuracarto estas tute senefika.

Sukcesa kuracado, kiam ĝi okazas ĉe ne tiom gravaj malsanoj, baziĝas sur la efiko plagiata. Pro iuj kialoj malbone kompreneblaj streso domaĝus la imunsistemon kaj bona etoso kreus la malan efikon. Kuracmetodoj precipe kiam kombinataj kun longaj interparoloj aŭ altuŝoj povas pozitive influi tiun etoson kaj efiki pozitive sur la imunsistemon. Aliflanke nemalmultaj terapioj povas kaŭzi malbonan psikan staton pro troa timigo kauze de konsiloj rilate al ies sanstato.

Kontraŭuloj opinias ke la medicino ne havas sciencan bazon. Kelkaj eĉ asertas ke temas pri ĉarlatanaĵo.

Interesa demando[redakti]

CPFBI.png

„Mia orelo doloras min,“ plendas junulino sur benko en parko al junulo. Tiu kisas ŝian orelon kaj demandas: „Ĉu ĝi ankoraŭ doloras?“

„Ne plu!“

Post momento doloras ŝin kolo. Junulo kisas ĝin kaj demandas: „Ĉu ĝi doloras?“

"Ne plu!“

Sur apuda benko sidas maljunulo, li alvenos al la junulo kaj demandas: „Pardonu, ĉu vi kuracas ankaŭ hemoroidojn?“

Purigo de dek lepruloj[redakti]

La purigo de dek lepruloj fare de Jesuo Kristo estas unu el liaj mirakloj en la Evangelioj (Luko 17:11-19).

Laŭ la Evangelio: Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo. Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime; kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin. Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj. Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo, kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano. Kaj Jesuo responde diris: Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ? Ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo? Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis.

Ĉefaj fakoj[redakti]

Inaemblemo.gif

Vidu ankaŭ[redakti]

Literaturo[redakti]

Aparte ampleksa literaturo pri medicino aperis en la germana lingvo, preskaŭ same amplekse en la angla kaj franca lingvoj kaj iom malpli abunde en pliaj lingvoj. Tial jen ne listiĝu kopiitaj listoj de literaturaj verkoj en naciaj lingvoj, sed interesuloj unuavice konsultu la literaturajn listojn en la koncernaj german-, franc- kaj anglalingva vikipediaj artikoloj pri la temo. En Esperanto:

  • Teknika Medicina Vortaro. Varbis Briquet. 1932. 360 p. Enhavas 3675 radikojn kun necesaj klarigoj en E, kun derivaĵoj kaj tradukoj en divarsaj lingvoj.