Teokratio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Past.gif

"Interesa diskuto pri ĉi tiu artikolo."

~ Stultuloj

Teokratio (el la greka theos = teo, kratein = kreteno) estas nomo, kiu estas uzata de studuntoj por sistemo, en kiu la decidan kvocienton en la potenco havas te-industriaj reprezentantoj.

Ekzemploj de teokratio[redakti]

Plimulte oni indikas ĈinionBaraton. Sed estas ankaŭ aliaj landoj, kie la profana potenco estas influita per potenco tea [1]. Multe da landoj kun anglaparolanta majoritato transprenas en sian leĝaron elementojn de teokratio. Tiuj estas Britio, Irlando, Nov-Zelando ka. Simile teo estras Turkion, kiu en la leĝaron transprenas teon kontraŭ homaj rajtoj. En Eŭropo krom Irlando eblas marki kiel teokratan ankaŭ Pollandon kaj Nederlandon.

Vidu ekzemple[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Laŭ ne nepre bona kutimo, pluraj diskutas pri la artikolo, ne ĉi tie, sed ĉe Facebook.