TEMO

El Neciklopedio
(Alidirektita el Temo)
Iri al: navigado, serĉi
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Pasero sperta ne bezonas averton"

~ Zamenhof pri tute alia temo

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Multan dankon! Mi havis neniun ideon, ke ĝi ekzistas."

~ Mike Jones pri TEMO

"Esperanto ekzempla frazo: Mi senpaciencas por viaj pensoj pri tiu temo."

~ Tatoeba pri TEMO
Oldeguloj.jpg

Ekde la praaj tempoj la Tutmonda Esperantista Maljunulara Organizo estas substreka afero por la homoj, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: TEMO estas asocio de maljunaj esperantistoj al kiuj tedas tiuj damnaj infanoj kaj ilia infera muziko. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

TEMO renkontiĝas plejparte en iPernity, Uzreto, Yahoo! Grupoj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo.

Nun kiun vorton oni vere elektu por adekvate priskribi ĉion ĉi, se ne "idiotaĵo", "stultaĵo", "napokapaĵo", aŭ "kakaĵo"?