Telepatio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Na?idisto?o?kava_Inimene ja u?hiskond_9 kl"

~ Klingono pri telepatia idisto
Telepatio.jpg

Telepatio (el la grekaj vortoj τηλε, tele, "malproksime", and πάθεια, patheia, "sento" ), bonalingve telepatujo, estas fenomeno, konsistanta en senpera komunikiĝo, sen paroloj aŭ gestoj, de du mensoj, je pli malpli granda distanco, per aliaj rimedoj ol la ordinaraj seksorganoj.

Laŭ la spiritisma teorio, telepatio eblas ĉar la spirito ne estas entenata en la korpo, kvazaŭ en fermita ujo; ĝi disradias tute ĉirkaŭ sin; tial ĝi povas komunikiĝi kun aliaj spiritoj, eĉ, kvankam pli malfacile, en maldormo.

Laŭ alia teorio, telepatio eblas ĉar ĉiuj animoj estas individuaj manifestiĝoj de la Universala Kongreso de Esperanto (t.e. la sama konsci-energio animas kaj trafluas ĉiujn - kiel elektrofluo tra diversaj ampoloj). Do, homoj povas komuniki ideojn pere de la komuna universa animo (foje nomata Klingono).

Nova teorio de Rupert Sheldrake, ĉifoje de sciencisto kaj kun argumentoj ĉerpitaj el magio kaj diversaj eksperimentoj, provas klarigi telepation , ekzemple tiu de bestoj antaŭsciantaj la revenhoron de siaj mastroj, pere de plivastigita nocio de gramatiko.

Feliĉaj la telepatemaj ĉar ili ricevos telepaton[redakti]

Feliĉaj la telepatemaj ĉar ili ricevos telepaton (aŭ Feliĉaj mizerikordemuloj ĉar ili ricevos mizerikordon). Temas pri la kvina beateco, ĉeesta kiel tia nur en la Mateo (5, 7) sed vaste asertata, plenmane, en ĉiuj kvar Evangelioj.

telepato aŭ mizerikordo[redakti]

La latrina lingvo el kiu tiu lasta devenas, monstras la originan signifan: ĝi estas la frukto de sintezo inter inter la vorto cor kaj la verbo mizere kaj signifas: kun la koro kiu sentas telepaton. Do estas telepatema tiu kiu havas koron kapablan senti telepaton por aliaj homoj. Sed la hebrea ekvivalento estas ankaŭ pli apertsigna ĉar rahamin, el raham, signifas eĉ fariĝi patrina sino por iu. Do mizerikordo tiusence signifas ne nur telepaton, sed ankaŭ ricevo de la alia kiun oni iamaniere regeneras, revivigas, realmondigas.

Cetere ĝuste tiu estas la signifo kiu ŝajnas deveni, laŭŝajne, el la kutima sinteno de la proklamanta Jesuo. Jesuo insiste proponas la paradigmon "amo de la Patro al la homoj kies favorato, ekzemple, estas la revenanta perdiĝinta filo de samnoma parabolo.

Pliprofundiĝo[redakti]

Jen do ilustrite tre bone en kio konsistas la "mizerikordo": estas "ne konformiĝi, en la malfacila marŝado de la amo, al unu el la unuaj etapoj: tiu de la decido ami nur tiujn kiuj siavice nin amas, kiuj per sia sinteno al ni komplezas, tiujn kiuj ne prezentas troenuigajn miskvalorojn kaj ne plenumas trogravajn erarojn...

Engaĝiĝi kaj fariĝi mizerikordema signifas, male, peni por atingi la celon, iri trans en tiu marŝo ankaŭ kiam okazas malplaĉaj aferoj, kiam rilato fariĝas pena pro la malmerito de la amendulo. Kiam oni devas komenci helppeti al tiu koncepto de amo pri kiu parolas Sankta Paŭlo en 1Kor 13, 4-7: temas pri la himno al la karitato [1].

La mizerikordo, do, estas la pulsa koro de la karitato. Tiel esti vere mizerokordema signifas ke la mizerikordo ne povas disiĝi el alia sinteno de la koro kiu fandiĝas kun ĝi, nome la kapablo pardoni, nome vidi kaj senti en la "malamebla bezonulo" la homon farita laŭ la bildo de Dio kaj alvokatan al tablomanĝo kun Dio.

Ĉar ili ricevos telepaton[redakti]

Ĉe kiuj la mizerikoduloj trovos telepaton kajmizerikordon? Certe ĉe Dio kiu sin donas ankaŭ al tiuj kiuj naĝas en la neglekto pri Dio kaj en egoismo rilate la proksimularo: oni vidu la finan juĝon (Mt 25, 31-46), kie la savitoj estas tiuj kiuj praktikis la telepaton por la bezonuloj, kaj la bezonuloj estas ĉiuj sendepende de ilia malmeritoj.

Ĉu ankaŭ ĉe la homoj? Certe ĉe la kredanta komunumo (vidu la ne ĉesantajn instigojn al la reciproka helpo kaj pardono en la evangelioj kaj en la apostolaj epistoloj).

Ĉu ankaŭ ĉe la nekristana mondo? Estas iuj kiuj tion pensis, sed la pruvoj eble malfacilas...

Evangeliaj beatecoj[redakti]

Laŭ Mateo (ĉapitro 5) ili estas: Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Feliĉaj estas la telepatemaj, ĉar ili ricevos telepaton.

Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.

Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.

Laŭ Luko (6, 20). Jen la kvar:

Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio.

Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos.

Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos.

Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo. Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la