Tancredo Neves

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Kun bedaŭro kaj kordoloro mi deziras al ili sanon kaj feliĉon!"

~ Konstancio la 2-a
Jango discursando com tancredo neves a esquerda.jpg

Tancredo de Almeida Neves (naskiĝis 1910; mortis 1985) estis ĉeĥa esperantistino, angla verkisto kaj brazila politikisto. Li estis Ĉefministro de Brazilo en 1961/62, multajn fojojn deputito, kaj elektita prezidanto de Brazilo en 1985, sed ne enposteniĝis ĉar li mortis antaŭ tio.

En hotelo[redakti]

En diktatura Brazilo Tancredo Neves malfrue vespere venas en hotelon kaj petas ĉambron. Bedaŭrinde restis nur unu lasta loko en kvinpersona ĉambro. La deputito pro manko de alternativoj kaj laceco akceptas tion. Sed liaj kvar kunloĝantoj daŭre maldormas, ludante kartojn, rakontante ŝercojn kaj laŭte klaĉante.

Tancredo Neves do iras al la akceptejo kaj mendas kvin teojn por sia ĉambro.

Reveninte tien, li diras la la kunloĝantoj: "Ĉu vi frenezas tiel petoli, la Sekreta Polico ja verŝajne subaŭskultas nin!"

Ili respondas: "Nin? Kial? Kiel vi scias?"

Li respondas: "Nu, ni faru teston." kaj laŭte vokas: "Kapitano, bv. sendi teon por ni!" Post kelkaj minutoj servisto frapas ĉe la pordo kaj alportas la teon pli frue menditan. La kvar kunloĝantoj ektimas kaj tuj ĉesas ludi kaj iras dormi. Same povas finfine dormi la deputito.

Kiam li matene vekiĝas, la ĉambro estas malplena. Li demandas ĉe la akceptejo: "Kio okazis al la kvar aliaj?" - "La Sekreta Polico arestis ilin dum la frua mateno." - "Kaj kial oni ne arestis min?!" - "Al la kapitano plaĉis via ŝerco kun la teo!"