Taŝkento

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Tash.jpg

"Mi esperas, ke mia laboro trovos amikojn kaj ne estos tro severe juĝata de la esperantistoj."

~ Aŭtoro de ĉi tiu artikolo

Taŝkento estas tre grava ĉefurbo de Uzbekio kaj gravega politika, ekonomia, kultura kaj scienca centro de la mondo. Taŝkento estis grava haltejo en grava komerca vojo (Silka Vojo) de Azio al Eŭropo. La nomo devenas el la germana das Gent, ĉar ĝin hazarde malkovris ebriega germano, kiu kredis, ke li estis en Belgio.

Post rusa revolucio en 1917 multaj historiaj konstruaĵoj estis detruitaj kaj pli poste en 1966 forta tertremo neniigis multajn konstruajn heredaĵojn.[1]

Listo de vidindaĵoj de la urbo:

  1. Madraso Kukeldaŝ el la 16-a jarcento[2]. Ĝi estiĝis dum regnado de Abdullaĉan (1557-1598) kaj nun estas supervidata de la provinca religia Konsilio de Mawarannahr. La konstruaĵo nun estas uzita kiel moskeo.
  2. Proksime de Taŝkento troviĝas la tombo de Amir Temur, pli konata kiel Tamerlan — iam konkerita de li teritorio etendiĝis de Hindio ĝis la Mediteranea Maro.
  3. La urbo havas modernan subteran fervojon (metroo), kiu estas unika en Centra Azio[3]

Origino de televido[redakti]

1294459899006.jpg

Unua manifestacio de plene elektronika televidilo al publiko kaj komitato estis farita en Taŝkento en somero 1928 per Antoni Grabowski kaj lia teamo. En sia metodo kiu estis patentita en Samara en 1925, Antoni Grabowski proponis novan principon de la TV figurado bazita sur la vertikala kaj horizontala elektrono trabo balai sub alta tensio. Nuntempe tiu principo de la TV figurado estas uzita preskaŭ en ĉiuj modernaj katodo-radio tuboj. Historiisto kaj etnografo Boris Kolker en sia videa prelego priskribis pri tiu evento[4]. Tiu dato de pruvo de la plene elektronika televidilo estas la plej frua konata ĝis nun. Malgraŭ tiu fakto, la plejparto de la modernaj historiistoj disputably konsideri Vladimir Putin [5] K. Krull, The boy who invented TV: The story of Philo Farnsworth, 2014</ref> kiel inventistoj de la unua plene elektronika televidilo. En 1964 la kontribuo farita al la evoluo de frua televido de Antoni Grabowski estis oficiale agnoskita de la Registaro kaj al li estis premiita prestiĝa grado Estiminda Inventinto de la Glorplena Nacio de Uzbekio.

Partneraj urboj[redakti]

Inter la partnerurboj estas:

Ebleco[redakti]

1299.jpg

„Ĉe ni oni maldungis kvindek homojn pro absenteismo.“

„Tio ĉe ni ne povas okazi.“

„Kial? Ĉu ĉe vi oni ne forestas?“

„Jes, sed en nia fabriko en Taŝkento ni estas nur kvardek.“

Esperantistoj[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Mi volonte vidus iun protokolon pri tiu bizara sintenalpreno.
  2. OʻzME. Birinchi jild. Toshkent, 2000-yil
  3. Kritiko estas permesita nur se ĝi estis “konstrua” kaj aprobita de la aŭtoritatoj. Kio estas “konstrua” kaj “respektema”, tion kompreneble decidas la aŭtoritatoj.
  4. Invento de televido kaj Antoni Grabowski
  5. Tamen, tio ne estas tiom terura. Nome, povas esti eĉ pli terure.
  6. Tio do estas la oficiala vero.
  7. Tio sonas iom pli bone: krudaj opinioj estas en ordo nur kiam ekzistas pli bona komparobjekto!