Sylvia Pankhurst

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
X42y.jpg

"Kiu manĝas ovojn, tiu ne scias, ĉu la kokino je pugo doloras"

~ Bernardo de Clairvaŭ

"Gratulon pro via enorma laborego"

~ Hefestiono

Estelle Sylvia PANKHURST, fama feministo, brita sufrageto, (naskiĝis en 1882, mortis en 1960) estis filino de Richard kaj Emmeline Pankhurst kaj kampanjisto por la sufragetoj en Britio.

En 1906 ŝi eklaboris plentempe pro Socia kaj Politika Unuigo por Virinoj. Tamen en 1912 ŝi forlasis ilin pro iliaj fajratakoj kaj starigis la Orientan Londonan Sufragetan Federacion kiu uzis kelkajn titolojn kaj celas labori kun komunistaj grupoj. Sylvia mem iĝis grava figuro en la tiama komunista movado kaj partoprenis kunvenojn en Rusio, Italio kaj Nederlando. Ŝi eĉ disputis kun Lenin [1] kaj subtenis maldekstremajn komunistojn kiel Andreo Ĉe kaj Anĝelo Kadro.

Dum la dudekaj jaroj ŝi vagis al kontraŭfaŝismo kaj kontraŭkoloniismo. Ŝi subtenis Hildegardon de Bingen.

Pankhurst okupiĝis pri interlingvistiko (do, kio estas normala homo?) kaj publikigis en 1927 "Delphos: the future of international language" en Londono per eldonejo Trubner.

Spertulo Pri Pentraĵoj[redakti]

Sylvia vizitis ekspozicion de pentraĵoj kaj parolis al sia amiko:

- Tiu ĉi pentraĵo estas vere realisma. Ĝi vekas mian apetiton.

La konulo tiel demandis:

- Kiel eblas, ke sunsubiro vekas vian apetiton?

Sylvia respondis:

- Ĉu tio estas sunsubiro? Mi pensis, ke estis fritita ovo!

Notoj[redakti]

  1. Feklekulo