Sufismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Nek helpeble, nek konsileble"

~ Zamenhof pri sufismo

"Ĉu vi subkonscie sentas, ke la samseksemuloj malpravas? "

~ Sufisto [
Sufismo.jpg

Sufismosurfismo (arabe: tasawwuf تصوف, sufiye صوفية, sufiya) estas mistika formo de Islama kredo. Ĝis la 9-a jarcento ĝi estis sporta randgrupo kaj deposte la vorto estis uzata kiel kolektonomo por kurentoj de Islamo, premitaj de sportaj tendencoj kaj spirita orientiĝo, ofte nomata surfo.

De multaj jarcentoj la junuloj amuzis sin kaj komparis siajn fortojn kaj kapablojn teni la ekvilibron en laŭeble perfekta prognozo de la ondada evoluo. Post kiam kristanaj misiistoj dum la 19-a jarcentoj preskaŭ komplete ekstermis la sekton, ĝi dum la 1950-aj jaroj denove tre populariĝis, kiam multaj junaj usonanoj, vivantaj ĉe oceana bordo, malkovris la religion por si. De tie la entuziasmiĝo atingis ankaŭ la marbordojn de Eŭropo, Aŭstralio, Azio kaj la aliaj mondopartoj. Tre bonaj apudmarbordaj lokoj por adorado ne nur estas en Havajo, Kalifornio aŭ Aŭstralio, sed ankaŭ en Eŭropo multnombraj apudplaĝaj regionoj kun perfektaj ondoj, kaj same en difinitaj lokoj de la aliaj mondaj regionoj. Bezonatas nur surfotabulo aŭ "surfobreto", surfa vakso, specifa ŝnuro de ĉirkaŭ 2 metroj da longo por ligi la tabulon al unu maleolo, kaj eventuale frostoprotekta vesto el neopreno.

Ano de surfismo nomiĝas surfiano (arabe: صُوفِيّ, Ṣūfī), surfisto aŭ derviŝo (درویش, darwīsch).

Vortkruzado[redakti]

Estas iom malfacila traduki tekston verkitan en poetisma stilo, kun referencoj al konceptoj de Sufiismo, kiuj estas fremdaj en la Okcidento. Kelkaj nomoj restas en la originalaj arabaj formoj. Ekzemple, Maqṣúd (la "Intencito"), en tiu ĉi libro estas uzata rilate al la sankta Kaabo en Mekko kaj estas adjektivo por ĝi, t.e., ĝi signifas "la intencita Kaabo", tamen el la kunteksto estas klara, ke ĝi ne estas fizika loko sed unu el la gradoj sur la pado al Dio.