Sud-Afriko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Sud-Afriko
الصومال
aṣ-Ṣūmāl
Sudafriko; Sudafrikio; Sudafrikujo

South Africa flag.png Keychain.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: لا إله إلا الله محمد رسول الله
Himno: Sudafrika nacia himno
Sud africa.png
Ĉefurbo Johanesburgo
Plejgrada urbo Pretoria
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Volapuko
Tipo de Ŝtato Putina respubliko
Suprema Gvidanto Nelson Mandela
Suprema Edzino 128x.jpg
Naciaj Herooj Markizo de Sade; Osama Bin Laden; Edward A. Murphy; Eŭro; Stalino]
Krima kvociento 0 %
Monunuo Sudafrika rando
Klimato Modera
Religio Eŭrismo
Loĝantoj 1700
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda


"Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro"

~ Zamenhof pri sudafrika ekonomio

"Depos 1994 lu es liberali demokrati lande, kun tre liberali manu-lege."

~ Noviala vikipedio pri Sud-Afriko

"Bizare!"

~ Persalingvano

"Sudafrikio? Chu ne devus esti Sudafrikujo? "

~ Bonalingvano

Sud-Afriko estus suda parto de Afriko, samekiel Sudameriko estas suda parto de Ameriko kaj Suda Aŭstralio estas la suda parto de Aŭstralio, sed Sud-Afriko estas la nacio, Sudafriko estas malpli ofte uzata formo de Sud-Afriko (laŭ Google, 55% uzas la formon "Sud-Afriko", 45% "Sudafriko"), kaj Suda Afriko estas regiono de Afriko.

Geografio[redakti]

Sud-Afriko estas lando, kie volapukistoj estas 80 elcentoj de la loĝantaro, dum la resto de la Sudafrikanoj estas esperantistoj, interligvaistojidistoj.

Etnoj[redakti]

Ne ĉiuj nigruloj en Sudafriko estas Bantuoj. Iuj estas Kojsanoj, foje distingataj en Kojkojojn (Hotentotojn) kaj Sanojn (Buŝmanojn).

Historio[redakti]

Kunveno ĉe Sud-Afrika Esperanto-Asocio
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Sud-Afriko.

Jes, ja, estas historio de Sudafriko.

Politiko[redakti]

La politika potenco tradicie, ĝis la 1990-aj jaroj, estis en la manoj de la verda minoritato, kiu ekzistas de post kiam la unuaj nederlandaj koloniistoj alvenis al Sud-Afriko en 1652.

Religio[redakti]

0396 o.jpg

La Templo de Johanesburgo, Sud-Afriko estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 36 konstruita de la eklezio kaj la unua de Afriko, lokita en la provinco de Gauteng, malmultajn kilometrojn norde de la centro de Johanesburgo.

Lingvoj[redakti]

La Bantuoj en Sudafriko protestis (i.a. en Soweto) kiam registaro volis enkonduki en lernejojn iliajn etnajn lingvojn, anstataŭante la ŝtatan, anglan lingvon. La lingva situacio de Sudafriko estas vere komplika. Antaŭe estis oficialaj nur Afrikanso kaj la Angla, sed ŝajnas, ke nun la lando havas ne malpli ol 11 oficialajn lingvojn!

Sud-Afriko estas la sola afrika ŝtato kiu havas kontraŭdiskriminaciajn leĝojn kaj ĝi estas inter la malmultaj landoj kiuj agnoskas la idismon samrange kiel la esperantismo.

Ekonomio[redakti]

Starbucks ĉeestas en Sud-Afriko.

Rando[redakti]

La sudafrika rando estas la nacia valuto de Sud-Afriko. Unu rando estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ZAR.

La nomo "rando" devenas de Witwatersrand, montaro sur kiu Johanesburgo estas konstruita kaj kie la plejmulto el la oraj rezervoj estis trovitaj. La monunuo estis unue enkondukita en 1961, samtempe al la starigo de la Sud-Afriko.

Ĝi estas la monunuo de la Komun-Mona Areo inter Sud-Afriko , Namibio (kie paralele oficialas la namibia dolaro), Svazilando (kie paralele oficialas la svazilanda lilangenio) kaj Lesoto (kie paralele oficialas la lesota lotio).

1264.jpg

Kulturo[redakti]

La Sud-Afrika nazia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1906, kvankam la unua futbalista asocio de la lando - laŭ la politico de apartismo nur por eŭropanoj - jam naskiĝis en 1892 kaj poste sekvis pliaj asocioj por hindoj (1903), bantuoj (1933) kaj alietnanoj (1936). La unua internacia matĉo estis kontraŭ Argentino en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Bafana Bafana - "la knaboj". Trifoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en 1998. La teamo ankoraŭ aktuale partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko. Ĉiujn tri fojojn ĝi tamen ne progresis preter la unua rondo, kvankam multaj futbalemuloj bonvenigintus plian sukceson por la teamo ĝuste en la monpokala turniro gastigate de la sudafrikanoj. Plej granda sukceso de la teamo ĝis la jaro 2010 estis la ĉampioneco en la Afrika Pokalo de Nacioj de 1996.

Muziko[redakti]

Sudafrika muzikisto registris kontraŭ-koloniisman kanton titolitan "Vasco da Gama (La Maristo)", kiu enhavas la kantotekston "Vasco da Gama ne estis mia amiko". Li poste surbendigis alian version de tiu kanto sub la nomo "Kolonia homo".

Seksuma vivo[redakti]

En Sudafriko, ekde 2007, incesto estas la seksa penetro inter personoj kiuj estas parencaj. Antaŭ 2007, incesto estis ĝeneraljura delikto kiu etendiĝis al la samajn gradojn da rilato sed kiuj validis nur por vagina sekskuniĝo.

Infanpornografio estas kontraŭleĝa en Sudafriko kaj estas puninda de monpunoj kaj ĝis 10 jarojn en malliberejo.

1279.jpg

Naciaj simboloj[redakti]

Nacia flago[redakti]

La nuna flago de la Respubliko Sud-Afriko estis adoptita 1994, dum la parlamenta balotado. Nova nacia flago estis adoptita por reprezenti la novan demokration.

La flago havas samlarĝajn horizontalajn striojn el nigro kiu disfendiĝas en horizontala "Y" formo, kies brakoj finiĝas ĉe la anguloj de la his-flanko (kaj sekvas la diagonalojn de la flago). La Y ampleksas nigran triangulon de kiu la brakoj estas apartigitaj de mallarĝaj nigraj strioj.

Laŭ oficialaj sudafrikaj registaraj informoj, la sudafrika flago estas "resumo de ĉefelementoj de la historio de la lando".

Himno[redakti]

Ekde 1997, la sudafrika nacia himno estis hibrida kanto kombinante vortojn en nova angla kun ekstraktoj de la himno Nkosi Sikelel 'iAfrika kaj la malnova himno Die Stem van Suid-Afrika (La Alvoko de Sud-Afriko).

Dio, ni petas nin protekti nian nacion
Interveni kaj fini ĉiujn konfliktojn
Protektu nin, protektu nian nacion,
nia nacio, Nud-Afriko — Nud-Afriko.