Mojosa

El Neciklopedio
(Alidirektita el Stilo)
Iri al: navigado, serĉi


"Universitato estas mojosa"

~ Nerdo
Mojosa Esperantisto

"Li estas mojosega ul', ĉu vi ne konsentas?"

~ studunto ironie pri Nerdo

"Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo"

~ Zamenhof

"Ka vu volis dicar: Majora"

~ Ida vikipedio pri mojosa

"Nu kompreneble "mojosa" ne aperas en PIV - PIV ne sufiĉe mojosas! :)"

~ Mojosa bonalingvano pri PIV

"Modernu, junu do laŭ stilo,
mojosa estu kaj kun brilo"

~ Hans-Georg Kaiser

"I think use of 'mojosa' is a sure sign that the person using it is extremely un-cool, so as soon as someone uses it I think they're totally lame."

~ Krokodilo pri mojosa

"Malofte mi legis pli nekompreneblan diskuton."

~ Bertilo Venergreno pri ĉi tiu artikolo
Stilo.240.jpg

Mojosa estas mojosa vorto el la angla cool (bonalingve "modernjunstila"). Ĝi, laŭ konspira teorio, estas mallongigo de mal-jun, se mi memoras ĝuste.

La vorto mojosa laŭ sciencaj teorioj havas la saman signifon kiel la Ida vorto "cool". Mojosulo estas tiu, al kiu ne gravas ĉu li estas mojosa aŭ ne kaj tiel plu :)

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de mojoseco.

Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.


Karamiko[redakti]

Amazonialauidistoj.png

Kara miko aŭ karamiko estas mojosa lingva formulo por saluti homojn kies nomon oni ne konas aŭ oni forgesis. Ĝi venas el mallongigo de kara, mi konas vin de iu esperanto-aranĝo sed nun ne venas al mia kapo kiun.

Mojosulo[redakti]

Mojosulo (bonalingve malesperantisto) estas persono kiun aliaj mojosuloj sentas mojosa.

Mojosulo2.jpg

Kiel esti mojosa[redakti]

  1. Vestu laŭmode.
  2. Aŭskultu muzikon antaŭ ol ĝi famiĝos.
  3. Plej saĝas ne paroli planlingvon, sed se vi jam parolas, aniĝu en TEJO.

Sal'[redakti]

Sal!: Malsukera mallongigo de la pli longa salato uzata kiel saluto far la desperantistoj. En la komenco de la desperanta historio oni uzis la formon saluton! sed, ĉar pli kaj pli da vegetaranoj aliĝis al la movado, finfine oni transiris al salaton! pli konforma al la Fundamento kaj al la fundatomato. Sola problemo pri la nova formo estiĝas en restoracioj, kiam kliento diras salaton! al la kelnero kaj la kelnero ĝentile reciprokas la saluton kaj ne portas la menditan salaton.

Moderna juna stilo[redakti]

Mojosa estas la adjektivo de mojoso. Mojoso estas mallongigo de Moderna Juna Stilo. La vorto mojosa esprimas ke io estas juneca, laŭmoda, bonega.

Tamen, kelkfoje oni uzas la vorton "mojosa" por aferoj nemodernaj kaj maljunaj. Ekzemplo: Latina lingvo estas mojosa.

Signifo de cool[redakti]

9629 o.jpg

Hej! Mi konsentas ke mojosa nun estas esperanta adjektivo char ankau mi audis homojn uzi ghin. Tamen la traduko 'cool' estas maltauga. Vi skribas ke mojosa estas "- - egala al tiu de la angla vorto cool en ties signifo de moderna, bonega" kaj vi aldonas ligilon al la angla pagho 'Cool'.

Sed tie oni ne skribas ke 'cool' havas au signifon moderna au bonega kvankam en la artikolo ja troveblas la vortoj 'modern' kaj 'good'. Shajnas ke vi konfuzighas inter la vortoj 'trendy' (trenda) kaj 'cool', el kiuj la lasta nek signifas moderna nek junstila. Do, se vi insistas pri la esperanta vorto mojosa, bonvolu, sed mi malrekomendas provi shanghi la signifon de la angla vorto 'cool'. Pli prefere kompreni, kion ghi efektive signifas.

Ĉar MOJOSA signifas cool, oni devas scii la signifon de cool.

Atentigita de anglalingvano, la slanga signifo de tiu vorto estas

(6) Slang.
(a) Excellent; first-rate: has a cool sports car; had a cool time at the party.
(b) Acceptable; satisfactory: It's cool if you don't want to talk about it.

Oxford English Dictionary donas la samajn du slangajn sencojn de "cool", kompreneble inter multaj aliaj sencoj. Tamen, ŝajnas, ke ekzistas alia senco, kiun la vortaroj ne mencias. Temas pri relative malofta, kvazaŭ ironia senco, sed ŝajne ĝi kongruas kun la senco, kiun ŝajne celas la proponantoj de "mojosa". La signifo estas proksimume: tio, kion tiuj, kiuj uzas la vorton "cool", nomas tiel. Ĝi estas kvazaŭ ironia, ĉar ĝi estas la signifo, kiun ofte havas "cool", se homo, kiu normale ne uzas tiun vorton, tamen uzas ĝin.

Ne ĉiam temas pri moko, kompreneble, sed temas pri io simila: la vorto estas uzata, ne ĉar oni mem normale uzus ĝin, sed ĉar oni opinias, ke la celata persono aŭ celataj personoj verŝajne uzus ĝin.

Jen du citaĵoj:

I recently read a great post on What's Your Brand Mantra about trying to be cool. Every naming company at one time or another wants to come up with cool brand names and it's very difficult to pinpoint what is cool at all. (Mi antaŭ nelonge legis bonegan afiŝon en What's Your Brand Mantra pri provoj esti mojosa. Ĉiu nomada firmao en iu aŭ alia momento volas inventi mojosajn markonomojn, kaj estas tre malfacile precize difini, kio estas entute mojosa.)

This guy thinks he's cool but he's not, how do I tell him that? (Ĉi tiu homo pensas, ke li estas mojosa, sed li ne estas. Kiel mi diru tion al li?)

La priskriboj de "mojosa" bone kongruas al tiuj ekzemploj. Tamen, temas pri relative malofta senco de la angla vorto.

Malvarmeco[redakti]

La problemo restas: oni miskomprenigas la signifon de la vorto ĝuste en la ekzemplo, kiun oni donas. Oni ne scias, kiel pli bone klarigi... pensu tiel, se oni hontas, oni ighas varma en la vizaĝo, ĉu ne? (Same se vi koleriĝas.) Tio estas malvarma (uncool). Do cool en la ekzemplo estas 'malhonta'. "Tiu ulo pensas, ke li estas malhonta, sed li ne estas."

Oni devus ne disi aliajn homojn, sed ĉu vi ne vidas la grandan bildon: estas iom nemalhonte starigi komitaton por krei tian vorton... La komitato konkludas kun mallongigo... auch. Nenio estas pli 'uncool' ol tio.

Jolo.jpg

Germaneco[redakti]

Nu, unu solvo estas konstati, ke mojosa iel rilatas al a germana junulara vorto 'cool'. Tiukaze oni esprimu la aferon tiel, ke oni evitas atakon de germanlingvaj puristoj.

Juna germano kiu loĝis dum ses jaroj en Brtiujo kaj ankaŭ ofte aŭdis usonanojn paroli angle povas konfirmi ke "cool" havas en la angla (brita kaj usona) ankaŭ la signifon de la germana "cool". La problemo kun la angla "cool" estas ke ĝi havas ankaŭ aliajn signifojn. "Mojosa" havas nur la signifon, kiun transprenis ankaŭ la germana; sed ĝi jam troveblas ĉe la angla "cool". Kaj certe ne temas pri la signifo "malhonta".

Mojosegulo.jpg

Socia kompetenteco[redakti]

Ĉe dictionary.com estas tri tradukoj por la slanga uzo de "cool":
a. great; fine; excellent: a real cool comic.
b. characterized by great facility; highly skilled or clever: cool maneuvers on the parallel bars.
c. socially adept: It's not cool to arrive at a party too early.
La unua tradukeblas per "bonega". La tria signifas "socie kompetenta". Tamen tiu tria difino ne estas tute bona: La ekzemplo montras efektive ke temas pri kompetenta en certa junulara socia medio. Tion konfirmas ankaŭ unu citaĵo trovebla en la anglalingva artikolo de Vikipedio: "Cool is an age-specific phenomenon, defined as the central behavioural trait of teenagerhood." ("Mojosa" estas aĝspecifa fenomeno, difinata kiel la centra konduta trajto de adoleskeco. ("teenager" estas malfacile tradukebla, kaj povus ankaŭ esti tradukata per "juneco", sed temas en la angla nur pri la aĝoj 13-19))
Kombinante erojn el la difinoj sur dictionary.com kaj tiun citaĵon el la anglalingva artikolo, mi nun klarigis en ĉi tiu artikolo la signifon de "mojosa" kiel la signifon de la angla vorto cool en ties signifo de bonegalaŭ la sociaj normoj de la junularo.

Aĝa rasismo[redakti]

La aĝa temo tre maltrankviligas kelkajn homojn en la vorto mojosa. "Cool is an age-specific phenomenon, defined as the central behavioural trait of teenagerhood." Nun, oni devus vidi, ke tio estas nur unu el multaj difinoj de cool - vorto, kiun uzas homoj en ĉiuj aĝoj. La cito estas prenita el libro, kiu esploras adoleskulan lingvon, kaj parolas pri kion 'cool' signifas inter adoleskuloj. Nepre notu, ke ne estas decidite, ke 'cool' ne krome povas aparteni al aliaj homoj. Fakte, la hieraŭa lingvo de adoleskuloj estas la hodiaŭa lingvo de mezaĝuloj, ĉu ne? Estas koncerne, ke 'cool' funkcias multe pli flekse ol 'mojosa'. Ies patro povas esti 'cool', multe plie ol la pliparto de adoleskuloj. Sed se li volus esti 'mojosa' (modernjunstila) li ne plu estus cool, ĉar homoj, kiuj klopodas esti io, kion ili ne estas, ne estas cool.

'Mojosa' enhavas aĝan rasismon. Ĝi aludas, ke bonegaj (mojosaj) homoj estas junaj. Laŭ la logiko de Esperanto sekvas tio, ke maljunuloj estas malbonuloj. Oni ne asertas, ke adoleskuloj neniam pensas tiel, sed mi asertas, ke la angla vorto 'cool' - la vorto en si mem - ja ne havas tian subsignifon. Estas iom strange, ke ĝuste en Esperantio oni malestimas nejunulojn. Kaj ne diru "Jes, sed ni ne celas tion." Kion vi diras estas kion vi diras.

Malmojosiĝo[redakti]

Dum la solena malfermo de la 96-a UK en Kopenhago, la 24-an de julio 2011, Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA, dufoje uzis la vorton "mojosa"; interalie en jena frazo: "Ni ĵus aŭskultis mojosan muzikan prezenton de la gejunuloj."

Stilo[redakti]

La frazoj kutime estas mallongaj kaj tre simplaj, ofte eĉ monotonaj. Sed malantaŭ tiu ĉi senpretenda lingvaĵo sin kaŝas alta teologio kaj profunda spirita riĉeco.

La prezentado de la enhavaj elementoj ofte ne estas logika, sed estas medita kaj elvoka: Iu ideo estas metata antaŭ la okulojn de la leganto, estas turnata kaj prilumata de ĉiuj flankoj. Poste, unu vorto el ĝi fariĝas kapvorto de nova ideo, kiu sammaniere estas pritraktata. Tiel unu alineo elvokas la sekvantan.

Stilo Esperanta[redakti]

La Usona stilo

Stilo Esperanta (principoj kaj difino). Jen la principoj, kiujn donis Théophile Cart, en sia supera kurso en la Sorbono:

  1. E estante kapabla ĉion esprimi, devas unue esti plej facile akirebla de mezinstruitaj homoj.
  2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute. Ĝi devas, laŭ la supra principo, cedi se bezone antaŭ iaj lingvaj kutimoj komunaj ĉe Eŭropaj popoloj, kaj kiujn Esperanto tute ne celas korekti.
  3. La principo de internacieco, kiam ĉi tiu estas absoluta, devas do ĉiam superi ĉiujn aliajn.
  4. En Esperanto estas nur:
    1. unu stila regulo: skribi plej klare. Kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona;
    2. unu malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povras iafoje esti korekta, sed neniam bona.
  5. Ekster la supraj reguloj estas nur personaj opiniojkutimoj, ofte interesaj kaj respektindaj, eĉ uzindaj kiel modelo, sed kiuj ne povas esti trudataj kie leĝoj.


Tiuj ĉi principoj devas esti skribitaj per oraj literoj antaŭ la okuloj de ĉiuj lernantoj de niaj Esperantaj kursoj kaj por ĉiam devas esti gravuritaj en la memoro de niaj instruantoj.

Aliflanke jen kion skribas pri Esperanta stilo Johana Zschepank: Kio estas stilo? Stilo estas sekreto. Kia estu la stilo? Nerespondebla demando - la kvalitojn de sekreto oni ne povas antaŭdifini! Ĉiu aŭtoro havas sian stilon, ĝi estas lia posedaĵo, lia propraĵo. Li skribas kaj verkas laŭ impulso, ne demandante: kia devas esti mia stilo?. . . Stilo estas melodio. Stilo estas ritmo. Stilo estas koloro. Tial ni Esperantistoj duoble rajtigite parolas pri internacia stilo. Ankaŭ ĝi havas ritmon. Ritmo, kiu ne multe estu influata de la nacia stilo de la aŭtoro; ritmo nova, kiu estiĝas, kiam la verkisto pensas kaj sentas en la internacia lingvo, en nia melodia Esperanto. La ritmo de verko estas kundecidiga por la beleco.“

Resume: Nia lingvo havas sian propran stilon kaj individuan esprimmanieron kies ĉefa kondiĉo estas klareco. En Esperanto oni devas esprimi tion, kion oni volas diri, tiel klare kaj logike, ke la Esperantistoj ĉiunaciaj, kiam ajn gepatran lingvon ili parolas, tuj kaj senerare povas kompreni la diritaĵon. STAMATIADIS, Nova gramatika libro.

Observante la evoluon de Esperanta Stilo ĝenerale, oni povas distingi tri evoluoperiodojn.

La unuan oni povas nomi epoko de naciaj stil-influoj. En ĉi tiu periodo la lingvospirito diverĝis laŭ la nacieco de la verkistoj, kiuj malgraŭvole enportis la influon de sia patrolingvo, kvankam oni plejofte uzis stilon intence platan, sekan, senkoloran, por esti internacia. Kompreneble ĉi tio rilatas al la ĝenerala stilo, ne al unuopaj elstaraj verkistoj (Zamenhof, Antoni Grabowski), kiuj estis poliglotoj, kaj jam dekomence klopodis sendependigi la lingvon de unuflankaj influoj. En ĉi tiu periodo alterne superregis diversaj naciaj influoj (rusa, germana, franca); ĉi tiu alternado rezultigis egaliĝon, internaciiĝon, preparante tiel la duan epokon de la Esperanta Stilo.

La dua epoko estas la epoko de l' lingva internacieco. En ĝi ĝeneraliĝas la obeo al la postulo, kiun Zamenhof eldiris jene: „La Stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu ĉi lingvo longe antaŭ ol la lingvo estis publikigita. La vera Stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas aŭ almenaŭ devus esti - nur stilo simpla kaj logika. Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj Esperantistoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute logika estus lingvo tute senviva kaj tro peza“. Kompreneble ĉi tiu stilo ne povas esti ĝenerala; ĉiu nova Esperantisto ja trapasas individue la samajn evoluogradojn, kiujn faris la lingvo mem kaj nur post pli-malpli longa uzado alproprigas la veran Esperantan stilon, propraspiritan, supernacian, ekvilibritan. Sed ĉe la bonaj Esperanto-verkistoj ĉi tiu stilo jam iĝis subkonsciaĵo, ĝi havas siajn proprajn, asimilitajn idiotismojn, ĝi estas la stilo de bonaj gazetoj, facila literaturo, propagandaj popularsciencaj artikoloj. Ĝi estas, laŭ Kalocsay, tiu „kanvaso, sur kiu oni povas brodi“, alivorte, ĝi ebligas la trian epokon: evoluigon de Esperanto. por la plej altaj literaturaj kaj poeziaj bezonoj, samrangigon de Esperanto al la naciaj lingvoj literaturaj.

Ĉi tiun trian epokon, kiu rilatas nur la lingvon de alta literaturo kaj poezio, oni povas nomi epoko de lingva artismo. Apenaŭ ŝajnas necese pruvadi, ke rilate ĉi tiun lingvon, kiel Kalocsay diras, „oni ne povas apliki la samajn postulojn de praktika simpleco kaj vortmalriĉo kaj facileco je ĉiu kosto, kiuj validas (kaj nepre devas validi) en la vulgara lingvo.“ Ĉar ĉi tie ja validas aliaj celoj: kolorvaloro de vortoj, esprim-energio de songrupoj, delikata flekso de nuancoj, elvokivo de vortoj laŭ sonenhavo kaj de frazoj laŭ vortsituacio kaj sencritmo ktp. Kiel ekzemplojn de ĉi tiu stilo mi povus mencii lokojn el Anni kaj Montmartre (de Schwartz), el Cikoni-kalifo de Babits kaj Norda vento de Karinthy (de Bodo), el La sorĉistino el Kastilio de Asch (de Lejzerowicz). Mi mem provis precipe en la traduko de la Mitologio de Babits (Hungara Antologio) respondi al la ĉirilataj postuloj de l' originalo. En la poezio, Kalocsay estas la ĉefreprezentanto de ĉi tiu stilo (Streĉita Kordo, Eterna Bukedo, Goethe-tradukoj, Hungara Antologio, Infero de Dante). Kompreneble tiuj, kies lingva nepretecoanimstrukturo estas baro kontraŭ la kompreno kaj takso de stilvaloroj kaj kolorpompo, rigardas ĉi tiujn klopodojn malaprobe, eĉ malamike. Diskuti kun ili estas same neeble, kiel paroli al blindulo pri koloroj. Sed oni povus fari la saĝan kompromison: 1. la riĉiĝo postulata de l' supraj principoj koncernu nur la lingvon de poezio kaj alta prozo; 2. la stilsimplistoj lasu al la poetoj liberan manon sur terenoj, kiuj ilin ne koncernas. TOTSCHE.

Moka senco[redakti]

Moderna rusa stilo

Ĝi estas uzata ankaŭ en moka senco: "fuŝa, fuŝfarita, farita kun entuziasmo sed sen fakaj konoj" - alude al kelkaj esperantistaj projektoj. Tiu moka senco estas aludo ankaŭ al la artefarita maniero kompili la vorton.

Se oni povas artefarite kompili vorton "mojosa", do ankaŭ aliajn similajn vortojn oni rajtas kompili, kiel ekzemple fokoesosofoka (farita kun entuziasmo sed sen fakaj konoj) :) Laŭ Bertilo Venergreno, certe oni povas. Sed kredeble nur malofte tia vorto sukcesas enradikiĝi (aŭ entute enuziĝi). Sed post enradikiĝo la komenca artefariteco ne plu gravas. Jes, espereble! Ĉar ankaŭ ĝi estas mojosa :)

Laŭ Idisto[redakti]

Se "mojosa" esas kurtigado de "moderna juna stilo" (m.j.s.), la kurtigado en Ido esus "moderna yuna stilo" (m.j.s., o me-je-se). Do, dji esus "meyesa"!

Tradukoj[redakti]

Tradukoj por la vorto "mojosa"

Portugala(Brazilo): legal
Angla: cool

Vidu ankaŭ[redakti]

Mojosulo3.png

Ne vidu ankaŭ[redakti]