Statistiko de Esperantujo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

Eefe.jpg

"Virino scias, tuta mondo scias"

~ Zamenhof pri la kvanto de esperantistoj

"Kompreneble mi neniel volus esti en asocio, kies sola tasko estas servi al la membroj."

~ Renato Corsetti Verdastelo2.png

Verdastelo2.png Verdastelo2.png Verdastelo2.png "Dankon pro la profundaj pensoj."

~ leganto

"Guteto pos guteto facesas rivereto."

~ Idista poeto

"Hm. Mi persone, reagas negative."

~ Cindy McKee pri la supra diraĵo

"Esperanto estas lingvo, kiun neniu parolas."

~ Oni pri statistiko de Esperantujo

Statistiko pri Esperanto estas scienco pri kolekti, analizi kaj interpreti empiriajn nombrajn donitaĵojn kaj kiel prezenti la rezulton pri la nombro de parolantoj de Esperanto. Tio fariĝas komplike, kiam la donitaĵoj kaj la interdependoj ne estas tute konataj, estas neprecizaj aŭ tro multenombraj por esti detale traktataj. La demando pri la nombro de esperantistoj daŭre revenas, tie ĉi ni prezentas kelkajn statikajn studojn pri la afero.

Lernu, kiel ne esti parto de tiu statistiko!

Kiam oni havas stastikojn, oni ankaŭ estas pli kredinda. Oni verkas prezenton por geinstruistoj, kaj oni bezonas iom da impona aĵo diri. Oni aŭdas ke estas multaj Esperantistoj en Ĉinio, en Brazilo, en Koreo krome Eŭropo, sed oni ofte ne scias kiom. Unu el la plej elstaraj aferoj kiun mi trovis parolante al homoj pri Esperanto estas ke ili volas scii pri specifaj kaj konkretaj ekzemploj. Kompreneble, se iu homo asertus, ke Esperanto estas lernebla post precize 56 horoj, 34 minutoj kaj 12 sekundoj, vi tuj kredus al tiu homo, kiu evidente havus tre klaran ideon.

Nombro de Esperanto-parolantoj[redakti]

La nombro de Esperanto-parolantoj estas ofte disputata en kaj ekster la Esperanto-komunumo[1]. Ekzistas kelkaj studoj kaj taksoj pri ĉi tiu temo; oni konsciu, ke kelkaj taksoj baziĝas je detala studo, aliaj indikas neniun kalkulmanieron aŭ motivon por la takso.

Respondoj[redakti]

.media.150x137.jpg

Jes, ni esperantistoj devus havi du respondojn: unu optimisman, kaj unu pesimisman.

La optimisma estu por eksteruloj, kiuj certe ne kontrolos ĝin. Tamen ĝi ne estu troigo. Troigojn oni ofte facile malkaŝas. Ni ne bezonas "tro" troigi. Nur iomete.

La "pesimisma" nombro estas tiu kiun ni facile povas akcepti kiel "ĝustan" nombron. La optimisma estas troigo saĝa, "en ĝusta mezuro".

La realan nombron neniu sciu.

Plej simpla respondo[redakti]

- Kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo?

- Laŭ la lasta tutmonda enketo, du. Kaj la alia estas tre malsana...

Difino[redakti]

Eble la diversaj taksoj diferencas ne tiom rilate al la supozataj kvantoj, sed rilate al tio, pri kiu grupo oni volas paroli - pri fluaj parolantoj aŭ pri homoj, kiuj lernis la bazon de la lingvo kaj sukcesas legi tekston helpe de vortaro, pri la regulaj uzantoj aŭ ankaŭ pri tiuj, kiuj lastfoje parolis antaŭ tridek jaroj.

Povas esti, ke hodiaŭ proksimume 100000 homoj flue kaj regule uzas Esperanton, 500000 de tempo al tempo kaj eble kelkfoje hezitante, 2 milionoj iam uzis ĝin, eĉ se antaŭ jardekoj kaj kun okaza hezitado - kaj eble 20 milionoj iom lernis la bazon de la lingvo. Eble el la 100000 uzantoj nur ĉirkaŭ dekmil parolas ĝin "senerare". Takso, kiu neglektas la neceson de difino (ekz. "Esperanton parolas ... homoj") estas nebula kaj neuzebla.

Pri ĉiuj taksoj oni konsciu, ke ili estas tre proksimumaj. Preni faktoron 2 de neprecizeco estas verŝajne saĝe - do takso de 100000 supozeble signifas ion inter 50000 kaj 200000.

Lingvonivelo[redakti]

Estas diversaj klasifikoj de esperantoniveloj. Unu el ili estas: nula, baza, studa, baza labora, bona labora, libera.

Kelkaj lingvoniveloj uzataj por la taksoj estas:

  • Eklernis la lingvon (eble nur: aĉetis lernolibron, aliĝis al kurso...)
  • Atingis bazan komunikonivelon
  • Flue parolas
  • Pli malpli senerare parolas, havas vastan lingvoscion, atingis nivelon similan al denaskulo de nacia lingvo

Eblas uzi ankaŭ diversajn nivelojn de ŝtataj instancoj, ekz. de la Komuna eŭropa referenckadro; Culbert informis, ke li uzis (US-) "State Dept. level 3"[2].

Ofteco de uzado[redakti]

Oni povas distingi ekzemple, ĉu homo

  • dum la pasintaj dek du monatoj iel ajn uzis Esperanton
  • uzis Esperanton iam en la pasinta jardeko
  • uzis Esperanton lastfoje antaŭ pli ol dek jaroj (kaj eble ne certas, ĉu li aŭ ŝi ankoraŭ kapablas paroli la lingvon).

Esperanto kaj la albana[redakti]

Esperanton parolas proksimume 1000 personoj en la tuta mondo, tio signifas, ke ankaŭ la albana estas pli utila lingvo.

Nombro da parolantoj[redakti]

Multaj Esperanto-parolantoj asertas, ke Esperanto estas la nura lingvo konstruita dum la pasinta jarcento, kiu havas pli ol kelkajn milojn da parolantoj. Nur unu alia artefarita lingvo superis tiun rekordon: Volapuko, ĝi supozeble havis 200.000 parolantojn en ,1890. Kvankam ne ekzistas rigora censo, kutime oni kalkulas ke la parolantoj de Esperanto estas inter 100.000 kaj 3 milionoj da personoj. La parolantoj de interlingvao estas ege malplimultaj ol la parolantoj de Esperanto, kutime oni kalkulas, ke la parolantoj de interlingvao estas inter 100 kaj 1500.

Estas rimarkinde ke la reala nombro de parolantoj de artefarita lingvo estas ege malfacile kalkulebla, i.a., ĉar ili ne estas ene de specifa areo kaj pro tio praktike neeblas kalkuli ilin, ankaŭ ĉar estas malfacile scii precize, kiuj personoj estas parolantoj de iu artefarita lingvo kaj kiuj personoj ne, ĉu nur la personoj, kiuj parolas flue la lingvon, estas parolantoj de tiu lingvo, aŭ nur la personoj, kiuj ofte parolas la lingvon. Esperanto estas la sola artefarita lingvo, kiu havas denaskajn parolantojn, laŭ "Ethnologue" la nombro de denaskaj parolantoj de Esperanto estas inter 200 kaj 2000[3].

Duolinga kalkulo[redakti]

Ni kalkulu: Eble ekzistas nombro inter 100.000 kaj 500.000 homoj, kiuj dum la lastaj 12 monatoj iel ajn uzis Esperanton, simile nun kiel antaŭ kvin jaroj, antaŭ Duolingo. Por simpligi la kalkuladon ni prenu 100.000. Eble la homoj restas mezume 10 jarojn (malfacile diri). Tiam por konstanta stato jare aldoniĝis kaj -as 10.000. Ili venis kaj venas iel ajn – per amikoj, artikoloj, interretaj informoj… Supozeble hodiaŭ multaj komencantoj uzas Duolingon, kiel vi. Se Duolingo kreas kreskon, tiam eble nun alvenas jare 11.000 homoj; tio signifus belajn +10 % ĉe la nombro de novuloj. Ĉu estus facile tion percepti? Post 100.000 en unu jaro en la posta jaro estus 101.000. Por sekure konstati tion, necesus havi akuratecon en la proksimeco de duona procento (100.000 +- 500 kontraŭ 101.000 +-500). Ne eblas kalkuli la staton de Esperantujo tiel precize. Ja temas interalie pri grupoj retaj, novaj grupoj…

Virtuale[redakti]

La esperantistoj virtuale estas pli ol ses miliardoj kaj povus interkomuniki per unu sola komuna lingvo; sed la plimulto el ili ne scias tion kaj eĉ neniam aŭdis la vorton "Esperanto".

De kaj da.jpg

Historia superrigardo[redakti]

Jes ja jen jam.

De Hodler ĝis Stettler 1908-1934[redakti]

Hector Hodler origine planis la organizon pensante pri multe pli da homoj, por realigo de la praktikaj servoj. Grandan falon de la membronombro kaŭzis la Financa Reformo de 1912, kiam la Asocio plialtigis la kotizon de 0,75 frankoj (kun Jarlibro 1,50 frankoj) al 2,50 frankoj (aŭtomate kun Jarlibro). El preskaŭ naŭ mil membroj fariĝis iom pli ol ses mil. Speciala membro-kategorio tiam enkondukita fariĝis la garantianto, kiu pagis unufoje minimume 125 frankojn kaj fariĝis ia membro je vivtempo, ricevis Esperanto kaj rajtis kundecidi pri la uzo de la Garantia Kapitalo.[4]

En tiu epoko UEA ankoraŭ havis komercan jaron malsaman de la kalendara, nome, ĝi komenciĝis je la 1-a de novembro kaj finiĝis je la 31-a de oktobro. Membronombroj rilatas - kutime - al tiu lasta dato. Foje oni trovas ankaŭ aliajn datojn.

Ekde Kolonjo 1933[redakti]

En la batalo pri novorganizo ekestis en 1932/1932 asocio alternativa al UEA, nome Universala Federacio Esperantista. Ĝi nur vivetis, en majo 1933 estis registritaj 3.549 membroj (de la aliĝintaj naciaj societoj).[5]

Laŭ la Interkonsento de Kolonjo en aŭgusto 1933 kaj la nova statuto de 1934 la Landaj Asocioj aligis siajn membrojn al UEA. Komence oni nomis tiujn "simplaj", poste "asociaj" kaj nun "aligitaj" membroj. Ĉar temas pri indiko farata de Landa Asocio, estas malfacile kontroli por UEA ĉu la ciferoj reprezentas ian veron. Unuflanke la Landa Asocio devas pagi por la membroj, aliflanke, indiki troigitan sumon liveras prestiĝon kaj la rajton sendi pli da komitatanoj al la Komitato de UEA.

En la tempo de la skismo (1936-1947) UEA publikigis malofte membronombrojn, ili kutime ne estis fidindaj. En oktobro 1937 Hans Jakob menciis en Esperanto nombron de 1.300, dum interne en junio 1937 li indikis nur 783 pagintojn, kune kun dumvivaj membroj li taksis mil membrojn (kvankam ne estis memkompreneble ke tiuj vere ankoraŭ konsideris sin UEA-membroj).[6] Dum la milito, de 1940 ĝis 1945, UEA ne kolektis kotizojn.

Internacia Esperanto-Ligo enkondukis la kalendaran jaron kaj publikigis la membronombrojn laŭmonate en la revuo kaj krome en laŭlanda tabelo. Ekde 1940 (ŝanĝiĝo de Statuto) la Landaj Asocioj ne plu devas pagi por ĉiuj siaj membroj, sed nur por tiuj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de la Ligo.[7] UEA ekde 1947 transprenis tion.

Faktoroj[redakti]

La membrokvantoj estiĝas sub certaj faktoroj, kiuj estu konsiderataj dum la interpretado.

Pri la individuaj membroj, registrataj ĉe la Centra Oficejo aŭ pere de Ĉefdelegito aŭ Peranto, validas ke la nombro povas esti influata de:

  • Ĝenerala ekonomia situacio
  • Membrovarba kampanjo, instigo al Ĉefdelegitoj kaj Landaj Asocioj varbi
  • Alteco (plialtigo) de la kotizoj
  • Kreo de nova (pli alloga, eble malpli kosta) membrokategorio
  • Loko (kaj sekve grandeco) de la UK, ĉar membroj ricevas rabaton
  • Membrigoj fare de Fondaĵo Canuto

Rilate al la nombroj de aligitaj membroj necesas konscii:

  • same la ĝenerala ekonomia situacio
  • same la alteco de la kotizo, ĉi-foje en la Landa Asocio
  • aliĝo aŭ perdo de novaj Landaj Asocioj
  • diligenta aktualigo de la membronombroj, kiam la Landaj Asocioj raportas al la Centra Oficejo
  • prefero de kelkaj Landaj Asocioj indiki tro altan nombron, akceptante la pagon por tio
  • malsamaj niveloj de ligiteco al Esperanto - kelkaj asocioj temas nur pri Esperanto, ĉe aliaj (specife en orienta Eŭropo dum la okdekaj jaroj) la tegmenta asocio estis ĝenerale kultura; aliĝi en la Esperanto-fako estis nura aldonaĵeto
  • precipe grandaj Landaj Asocioj ne emas pene kontroli kiuj aligitaj membroj estas jam individuaj kaj akceptas pagi fakte tro; malgrandaj emas minuskalkuli la individuajn, ĉar por ili oni ne devas pagi la kotizon de aligita membro

El la faktoroj por aligitaj membroj speciale du forte influis la statistikon sube videblan (vidu la klarigon en la posta alineo):

  • Novaj asocioj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj.
  • Grandaj asocioj en orienta Eŭropo dum la okdekaj jaroj.

Ŝako[redakti]

Siatempe sprita Georgij Kokolia al la demando "Kiom da espoj estas en mondo?" respondis "Kaj kiom da ŝakludantoj en mondo?"

Oficialaj statistikoj[redakti]

Nur uzi la UEA membraj nombroj ne estas perfekta por taksi la nombron de censaj esperantistoj; La korelacio inter UEA membra nombro kaj censa nombro estas -0.1463453. La korelacio inter la "miksnombro" kaj la censa nombro estas 0.4671744(kaj 0.66 sen Hungario). La diferencoj inter la korelacioj ne estas statistike signifaj.

  • Pli krudaj specimenadaj procedoj en la malfruaj 1950-oj oni taksis ke la nombro de parolantoj atingis la unu milionon je proksimume 1956.
  • Estas sufiĉe kredeble, ke ekzistas pli ol 5 000 esperantistoj, ĉar la jubilea Universala Kongreso en Varsovio en 1987 havis pli ol 5 900 ĉuoj, kaj aldone al tiuj estis rimarkinda kvanto da nealiĝintoj kiuj per diversaj trukoj sukcesis senpage eniri la kongresejon.
  • pli simplan pritakson publikigis Ziko Marcus Sikosek en sia libro "Esperanto sen mitoj": Se estas unu miliono da Esperanto-parolantoj*) en la mondo (siatempe 5500 milionoj da homoj), tiuokaze devus esti en Kolonjo (unu miliono da logikistoj) almenau 182 Esperanto-parolantoj (verŝajne eĉ pli, ĉar Kolonio estas grandurbo ekster la "tria mondo" kun kredeble pli da Esperanto-parolantoj ol lauaveraĝe). Tamen, Sikosek trovis nur maksimume 20 Esperanto-parolantojn en Kolonjo ... Oni faris analogan pritakson rilate al regiono norda de Germanujo (urboj: Bremen, Oldulo, Wilhelmshaven; subdistriktoj: Cŭhaven, Okcidenta Virginio, Ammerland; kun ensume 1,206 milionoj da logikistoj. Tie estas 30 Esperanto-parolantoj. La tiea denso de Esperanto-parolantoj do estas po 25 el unu miliono da homoj. Eĉ se oni deiras de tia sama denso mondvaste (nun 6 519 milionoj da homoj), la rezultato estas ĉirkaŭ 163 000 Esperanto-parolantoj mondvaste, do multe malpli ol unu miliono. Verŝajne oni povas apliki la supre menciitan altan denson nur al Eŭropo, Brazilo, Ĉinujo, Japanujo, Korea Respubliko, Usono, Kanado kaj Kubo kun ensume 2.717,3 milionoj da loĝantoj. En tiu ĉi "unua Esperanto-mondo" estas do ĉirkaŭ 68 000 Esperanto-parolantoj. Eble helpas la statistiko de "Jarlibro 2005" de UEA: En la "unua Esperanto-movado" estas ĉirkaŭ 1500 delegitoj de UEA; en la cetera mondo ĉirkaŭ 280. Supoze ke la denso estas proporcia je la delegitonombro, tiuokaze rezultas denso de ĉirkaŭ po 5 Esperanto-asocioj el unu miliono da homoj. El tio rezultas ĉirkaŭ 19 000 Esperanto-parolantoj en la "ekster-unua Esperanto-mondo". Ensume rezultas chirkau 87 000 Esperanto-parolantoj mondvaste.
  • Ni uzu kiel ekzemplon la jarfinajn kongresojn en Germanio: IS, NR, kaj IF. Ilin partoprenas sume eble 500 homoj. Kiu proporcio de la esperantistoj en la tuta mondo iras al tiuj festoj? Se estas unu el 100, tiam estus 50 000 esperantistoj en la mondo. Se estas unu el mil, tiam estus duono da miliono da esperantistoj en la mondo. Ni taksu, ke tiuj 500 jar-finaj festantoj en Germanio reprezentas almenaŭ unu esperantiston el 500 en la tuta mondo. Tiam certe ekzistas kelkaj centoj da miloj da esperantistoj.
  • Oni apenaŭ povas kredi, ke ekzistas mil E-parolantoj en Kanado; sed por havi optimisman takson ni akceptu tiun supozon. Same optimisme, ni supozu, ke la denseco de E-istoj en la tuta mondo estas sama kiel en Kanado (en Eŭropo ĝi estas iom pli alta, sed en grandegaj mondopartoj - Sudameriko, Afriko, suda Azio - ĝi estas certe pli malalta). Kanado havas ĉirkaŭ ducentonon el la monda loĝantaro, ĉu? Do la E-parolantoj en la mondo estus (laŭ optimisma takso) ducent mil.
  • El la jarlibro 2005, paĝo 277, mi observas ke 4341 el 92 landoj pagis monon al UEA.
  • Okaze de ĵurnala artikolo kie oni skribis pri "unu miliono da Esperanto-propagandoj", nombro kiun kelkaj homoj konsideras troiga, oni prezentas jenajn kalkulojn:

1) La nombro de patroprenantoj en Universala Kongreso estas proksimume 2000 esperanto-uzantoj, kaj oni opinias ke por ĉiu kongresanto ekzistas multaj (pli ol 500) esperanto-uzantoj kiuj ne partoprenas Universalan Kongreson, kaj jam 2000 x 500 = 1.000.000.

2) La nombro de individuaj membroj de UEA estas proksimume 5.000 ĉe Usona Esperanto-movado, kaj oni opinias ke por ĉiu membro de UEA ekzistas multaj (pli ol 200) esperanto-uzantoj kiuj ne membras en UEA, kaj jam 200 x 5.000 = 1.000.000.

Do, tre verŝajne la vera nombro de esperanto-uzantoj superas unu milionon.

  • Andreas Kueck estas unu el la ĉirkaŭ 2300 partoprenintoj de la UK. Al li estas tre malfacile rekoni pli ol 30 sufiĉe bonaj uzantoj de Esperanto en sia ĉirkaŭaĵo (regiono en nordokcidenta Germanio kun ĉirkaŭ 1,2 milionoj da enloĝantoj). Nun oni apliku la regulon de tri: Se estas 30 el 1,2 milionoj da enloĝantoj, tiuokaze estas 30 Esperanto-uzantoj ĉirkaŭaĵe oble 6500 milionoj da enloĝantoj mondvaste dividite per 1,2 milionoj da enloĝantoj ĉirkaŭaĵe, do 162 500 Esperanto-uzantoj mondvaste. Se oni farus tian takson surbaze de ne Germanio (tre Esperanto-evoluinta "provinco de Esperantujo"), sed ekzemple surbaze de Bangladeŝo, Jordanio au Kabo-Verdo, oni certe ekhavus multe pli malaltan nombron. se oni aldonas "pro simpla konjekto" ekzemple 20 000 pliajn Esperanto-uzantojn de Hungario ("malgranda fina venko en Hungario") kaj kelkdek mil Esperanto-uzantojn de Ĉinio, la nombro restas malproksime al unu miliono. Tamen, oni koncedas, ke nepre povus ekzisti "malluma nombro" de Esperanto-uzantoj, eble en Ĉinio kaj Brazilo.
  • Oni ne scias kiom da svedoj partoprenis en la UK. Oni divene kredas ke troviĝas proksimume 700 esperantistoj registritaj ĉe SEF. El tiuj maksimume 50 partoprenis la lastan UK-on. Tio signifas, ke por ĉiu partoprenanto troviĝas 14 personoj kiuj ne partoprenas UK-on. Supozu, ke tiu nombro estas statistika meznombro por nepartoprenantoj de UK-oj tutmonde. El tiu sekvas ke 2000 x 14 =28 000. Tial oni divenas, ke eble troviĝas 30.000 esperantistoj tutmonde.
  • Laŭ la almanako "Der Fischer Weltalmanach '84" (Fischer, 1983) estas 3-16 milionoj da denask- plus dualingv-parolantoj de Esperanto. Kiel fontoj estas donitaj tie en piednoto "Pritaksoj de 3-5 milionoj (Decsy, universitato de Hamburgo) ĝis 14-16 milionoj (Pei, universitato de Nov-Jorko)". Laŭ Unesko, la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de UN, hodiaŭ Esperanton parolas preskaŭ du milionoj da homoj.

Denaskuloj[redakti]

Ne ekzistas infanoj, kies gepatra lingvo ĝi estas.

Kontribuo de idistoj[redakti]

Du remarkoi pri la debato:

1. Ne penvaloras citari statistikojn, quale 16 milionoj por la nombro di Espistoi. Nulu kredas olin, kae la Espistoi omnakaze ne povas pruvari olin. La oficala statistiko por la nombro di membroi dil UEA en 1997 esas 13018 (segune la pagino di sro Pejno Simono), kae mem toi esas nur la "aligitaj membroj". Oni raportis ke 3000 Espisti asistis icayare la konferon en Montano. Lo interesanta, esas ke se me supozas ke:

1. 5-6% di la seriozaj Espistoi asistis la konferon,
2. cirkume 25% di l' Espistoi esas "aligitaj" membroi di l' UEA, me atingas la saman estimon por la nombro di seriozaj (oŭ mem mi-seriozaj) Espistoi: 52000. Nu, _ca_ statistikon me povas kredari!

2. Do, se ni supozus ke 1% di l' Espistoi bone konocas Idon kae luan sistemon, principiojn, diferiojn de Espo, ec., ni atingas cirkume 500 Espistojn, tre simila al la probabla nombro di "mem mi-serioza" Idistoi. Sed mea experienco dicas al me, ke tre probable ne esas 500 Espistoi, quiuj satisfacas tiajn postuliojn: plu probable esas inter dek kae kina-dek. Kontraste, mea experienco dicas al me, ke la vasta majoritato di l' Idistoi ultempe komparis Idon kun Espo (kae tio esas naturala, nam oni volus apartenari la plu granda movemento*, se Ido ne havus gravajn avantaĵiojn). Do probable inter 250 kae 500 Idistoi povas bone komparari la du linguojn: ni dicezu 300. La rezultajo es ke adminime 6/7 di tiuj, quiuj povas bone komparari la du linguojn ja selektis Idon.

Komparo[redakti]

168.jpg

Esperanto havas tiom da parolantoj kiel aliaj malgrandaj lingvoj, ekzemple la islanda, la letona, la hebrea, kaj simile.

Laŭlandaj numeroj[redakti]

Jes ja jen.

Ĉina kalkulo[redakti]

Dum diversaj esperantaj aranĝoj, esperantisto renkontis 3 klerajn ĉinojn, ne samtempe. Du virinojn kies unu estis pagita de la registaro por instrui esperanton en lernejo. La tria estis Ĉina bonzo. Lia komuna demando estis : kiom da personoj parolas esperanton en via lando? La 3 respondis ĉirkaŭ 1%. Kompare kun 1 miliardo de loĝantoj, signifas ĉirkaŭ 10 milionojn de esperantistoj!!!

Nur mil parolantoj de Esperanto en Ĉinio[redakti]

Same kiel pri la nombro de esperantistoj en la tuta mondo, ankaŭ pri la kvanto de parolantoj en Ĉinio cirkulas plej fantaziaj ciferoj. Post iom da sondado Liu Xiaozhe tamen konkludas, ke verŝajne nur kelkcent homoj en Ĉinio, kaj preskaŭ certe ne pli ol mil, efektive scipovas paroli Esperanton.

Pro la malmulteco de parolantoj de Esperanto, en la sama urbo kaj eĉ en la sama provinco, preskaŭ ĉiuj parolantoj konas unu la alian. Nome, se iu kapablas paroli Esperante, certe li scias, kiuj aliaj en la loko povas paroli tiun lingvon, kaj certe li estas konata de aliaj parolantoj.

Franca kalkulo[redakti]

Estas nur 15 Esperanto-parolantoj en Parizo ĉar mi konas nur 15 Esperanto-parolantojn en Parizo.

Hungara kalkulo[redakti]

Censo en Hungario kalkulis 4565 personojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon[8]. Per tio Esperanto atingis rangon 18 inter la fremdlingvoj menciitaj en la raporto de la censo. 11 el la 22 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio (sen la hungara) estis antaŭ Esperanto, 11 malantaŭ ĝi, ekzemple ĉiuj skandinavaj lingvoj (eĉ ĉiuj en unu sumo), la bulgara kaj la portugala. Hungario havis tiam 10,2 milionojn da loĝantoj; la nombroj do signifas 445 inter miliono da loĝantoj (0.0445%). En Hungario ekde 2001 trapasis ŝtate rekonitajn ekzamenojn pri Esperanto jare ĉirkaŭ 3000 homoj, do sume ĝis 2007 ĉirkaŭ 20000 personoj. Estas do atendeble, ke la venonta censo en 2011 montros almenaŭ parton de tiuj homoj, kio povus permesi al Esperanto supreniri kelkajn rangoŝtupojn. - La rilato inter membroj de la landa asocio kaj homoj indikantaj, ke ili parolas Esperanton, estis ĉirkaŭ 1 : 13. Simila rilato en aliaj landoj rezultigus takson de ĉirkaŭ 240000 Esperanto-parolantoj tutmonde.[9] - La rilato inter Esperanto kaj la angla estis 4565 al 997908, do ĉirkaŭ 1:219 (en la aĝgrupo ekde 60 jaroj eĉ 1:60[10]). La rilato inter Esperanto kaj la rusa estis 4565 al 194449, do 1:43, kvankam Hungario estis parto de la influregiono de Soveta Unio ĝis ĉirkaŭ 1990.

Litova kalkulo[redakti]

Litovio en la jaro 2000 havis 78 Asociajn kaj 38 Individuajn Membrojn de UEA, sume 116 membrojn (Revuo Esperanto, aprilo 2001, p. 4). Se en ĉiuj landoj regus simila rilato, oni venus al takso de ĉirkaŭ 140000 parolantoj de Esperanto por la tuta mondo (UEA indikis sume 19102 membrojn). Estas supozinde, ke temas pri suba limo, ĉar verŝajne kelkaj homoj forgesis indiki sian Esperanto-scion; ja necesis tion aldoni, ne nur hoki.

Kredebla kalkulo[redakti]

  • Takso: da anglalingvuloj estas 10% el la homaro (ĝis nivelo postulata de la reta kurso).
  • Takso: 50% el la homaro apartenas al la kultura sfero de universalaj ideologioj kaj diletoj.
  • Takso: dum la ekzisto de la reta kurso 10% el la anglalingvaj esperantistoj esperantiĝis per ĝi.
  • Takso: Homoj vivas dum 70 jaroj.
  • Takso: 60% el la homaro Estas plenkreskuloj kaj junuloj.

Do da esperantistoj estas:

950 / 7 / 10% * 50% / 10% * 70 * 60% = 285 000

Laŭ iu[redakti]

16evi1.jpg

Ne ĉiam temas pri la nombroj de E-parolantoj kun specifa sama lingva Kvakerismo - nome la ŝtupo senhezite flua, tamen eble ne vere centelcente perfekta rilate gramatikon kaj akĉenton.

Da tiuj estas mondvaste -

  • laŭ Ivo - 2.000.000
  • laŭ Kulberto - 1.600.000
  • laŭ Jouko - 100.0000
  • laŭ mi - 20.000

Estas sekve en la mondo 2 milionoj da personoj kiuj iom konatiĝis kun esperanto, 1,6 milionoj kiuj komprenas, cent mil kiuj iom parolas kaj dudek mil kiuj flue parolas.

Laŭ Sidney S. Culbert de la universitato de Vaŝingtono[redakti]

Du milionoj da homoj parolas Esperanton je la "fremdlingva nivelo 3"[11]. Tiu nivelo entenas tiujn, kiuj povas komuniki en Esperanto (ekzemple: parolas "malofte hezitante"[12]). En letero al The World Almanac Culbert skribis en 1967, kiel li atingis la nombrojn: Li sekvis la spurojn de ĉiu ebla aŭ iam aktiva Esperanto-parolanto. Sekve lia takso inkluzivas ankaŭ homojn, kiuj jam de pluraj jardekoj ne plu aktive uzas Esperanton.[13]
Takso pri la nombro de Esperanto-parolantoj surbaze de la esploroj de Culbert troviĝas en The World Almanac almenaŭ ekde la sesdekaj jaroj, kun interrompo ĉirkaŭ 1967[14]. (Antaŭ 1988 li taksis je 1,6 milionoj; por 1956 li taksis ĉirkaŭ 1 milionon; liaj esploroj kondukis lin al la supozo de daŭra kresko[15].)

Laŭ Skipo[redakti]

Laŭ sistemo Skype de reta telefonado, nur 700.000 uzantoj parolas Esperanton, kaj 445.000 parolas Volapükon. La latina nombras ankaŭ 422.000 parolantojn.

Jen la kalkulo: la Estonianoj nombriĝas je 1 miliono 408 mil. Iom pli ol 60 uzas Skajpon por reta telefonado. Nur 30 Esperantistoj uzas "Skypeon", 19 Spype uzantoj parolas Volapükon, kaj 18 la latinan. Eblas ke Skype plej bone disvastiĝis en Estonio, ĉar la nombro de uzantoj estas samalta kiel en Danlando (5 milionoj 384 mil logikistoj, 63 Skype-uzantoj). Se la rilato estas la sama kiel en Danlando, ni havas 2 milionoj 500 mil Esperantistojn (kio sajnas pli kredebla), kaj 1 miliono 600 mil Volapukistojn (kio ŝajnas nekredebla alta nombro).

Laŭ Guglo[redakti]

Serĉu per google 'esperanto' kaj vi trovos 5.5 milionojn da paĝoj. Serĉu volapukon kaj vi trovos malpli ol 150,000 paĝoj... Tio estas montro de ke esperantistoj ne duobligas la volapukistojn sed ni 30-obligas ilin!

Kaj jen plua metodo. Ni taksu, ke estas miliardo da homoj, kiuj scias la anglan lingvon. Ni guglu per la esprimo "kaj mi povas" / "e kanob"/ "and I can":

                 Trafoj..........Sciantoj
   esperanto.....295..........80 000
   volapuko......3...............800
   angla.........3 690 000...1 000 000 000

Tre kredeble, ĉu ne?

Laŭ Facebook[redakti]

1949.gif

Fejsbuko indikas en informpaĝo pri Esperanto, ke 350 000 uzantoj de Fejsbuko parolas Esperanton. Tiu cifero fakte indikas la nombron da homoj, kiuj en fejsbuko elektis ĉeflingvon Esperanto aŭ indikis en sia profilo, ke ili parolas Esperanton. Tio estas fakte la unua grava tutmonda statistika indiko pri nombro da Esperanto-Parolimpikoj. Konsiderante, ke unuflanke ne ĉiu Esperanto-parolante en fejsbuko plenumigis la indikon, kiujn lingvoj li/ŝi parolas kaj aliflanke ke nur okono de la homoj tutmonde havas aliron al fejsbuko, oni do povas kalkuli, ke mondvaste devas ekzisti pli ol 2 milionoj da Esperantistoj. (Post 1887 tiu cifero de 350 000 Esperanton parolantaj fejsbukuzantoj estas unuan fojon en la historio kontrolebla cifero!)

La socia retejo Facebook montras la anglalingvan artikolon pri Esperanto el vikipedio; tiu temo havas 191433 ŝatantojn kaj 150000 Facebook-uzantoj parolas Esperanton (laŭ propra informo; majo 2013)[16]; la nombro de parolantoj estas certe ne tute fidinda - laŭ la Facebook-informoj 2800 homoj parolas la lingvon Interlingua, 2400 Solresol kaj 170 homoj Idiom Neutral[17]; supozeble ŝercinformoj. Aliflanke oni informas, ke 207 milionoj da Facebook-uzantoj parolas la anglan lingvon, 61 milionoj la hispanan, 41 milionoj la francan kaj 22 milionoj la germanan, kio estas kredindaj informoj[18].

Laŭ Lernu![redakti]

La retejo «lernu!» havas[19] ĉirkaŭ 126000 registritajn uzantojn, kiuj verŝajne ĉiuj interesiĝas pri Esperanto; inter ili, ĉirkaŭ 35000 deklaras bazan, mezan aŭ altan konon de Esperanto, 56000 nulan konon kaj 35000 ne deklaras sian nivelon.

Laŭ Duolingo[redakti]

La retan esperanto-kurson de Duolingo por angloparolantoj kaj por hispanoparolantoj aliĝis ĝis aŭgusto 2017 respektive 977mil kaj 186mil homoj, do sume pli ol 1 miliono de lernantoj de Esperanto.[20]

Interlingva statistiko pri Esperanto[redakti]

Le fakto que il existas 5 millionoj de personoj quiuj parlas esperanton esas disinformatio. Tantaj personoj esperantoparlante non existas!

Nova takso: 60.000 parolas Esperanton[redakti]

Sveda Esperanto-movado en Danio kalkulis, ke kredeble ne multe pli ol 60.000 homoj scipovas la lingvon. La 25-jara doktoriĝa studento Svend Vendelbo Nielsen, kiu en majo 2016 komencis lerni Esperanton per Duolingo, decidis uzi informojn pri membronombroj de diversaj Esperanto-organizaĵoj, Esperantaj retejoj kaj censajn statistikaĵojn por provi fari propran kalkulon pri la kredebla kvanto de esperantistoj en la mondo. Li laboras pri analizado de DNA en la Universitato de Aarhus, kie mi estas doktoriĝa studento pri bioinformadiko.

Grava faktoro en lia kalkulo estis la oficialaj censoj (popolnombradoj) de kelkaj landoj, kie loĝantoj povis indiki, ke ili parolas Esperanton. Tiujn oficialajn ciferojn ni havas el Estonio (209 parolantoj de Esperanto), Hungario (8 397), Litovio (604), Nov-Zelando (123) kaj Rusio (992).

Svend Vendelbo Nielsen komparis la censajn ciferojn kun la aliaj statistikaĵoj de la koncernaj landoj, kaj kreis modelon, surbaze de kiu li provis kalkuli, kiom da homoj en aliaj landoj kredeble en censo indikus, ke ili parolas Esperanton, se tio eblus.

Li decidis ne uzi la censajn ciferojn de Hungario, ĉar la rilato inter la censa cifero kaj la membronombro de esperantistaj organizaĵoj kaj retejoj komplete diferencis de tiu en la aliaj landoj. Laŭ lia supozo tion klarigas la fakto, ke multaj en Hungario studis Esperanton en la lernejo, sed poste neniam aktive uzis ĝin nek aliĝis al ajna organizaĵo. Laŭ liaj kalkuloj la suma kvanto de homoj, kiuj en censo indikus ke ili parolas Esperanton, se tio eblus, estas ĉirkaŭ 63 000 en la tuta mondo.

Li kredas (aŭ ne) la taksojn, ĉar la modelo havas supozojn, kiuj estas naturaj. Ankaŭ grava por lia kredo estas ke la rezulto estis akceptebla – la taksoj similas la datenaron sufiĉe bone. La plej grava supozo estas, ke la nombroj de esperantistoj rilatas al la nombroj de membroj per skala faktoro. Tio estas natura supozo, sed ĝi ne validas ekzakte – tial li ankaŭ supozas varion en natura, tre matematika maniero. Krom tiuj supozoj, li uzis kutimajn statistikajn rimedojn, kiujn li konas sufiĉe bone pro liaj posteno kaj studado.

Li (aŭ alia homo) kredas kompreni, ke la vera elirpunkto estas la indikoj pri lingvoscio en kelkaj censoj. Do, unue necesus prijuĝi, ĉu tiuj indikoj vere estas fidindaj. Due, ĉu eblas iel ĝeneraligi ion ajn de ili al la situacio en la cetera mondo. Trie, ĉu la rilato inter laŭcensaj lingvosciantoj kaj la diversaj nombroj de membroj ktp, kiujn li uzas, pli-malpli egalas en diversaj partoj de la mondo. Laŭ lia supozo, ĉiuj tri punktoj estas ege malcertaj. Malgraŭ tio li dirus, ke ĉi tia kalkulekzemplo enhavas iomete pli da realismo ol multaj absolutaj fantazioj legeblaj diversloke. Tamen li ne pretus diri ion ajn pri la ebla "marĝeno de eraro".

La kalkulo de Vendelbo (60,000) taksas la nombron de membroj de E-organizajhoj kaj lernitoj en Lernu! (kiu simiele neniel garantias ke ili bone parolas E-on).

Efektive li uzas jenajn enir-datumojn rilate al chiu el 175 landoj:La

a)membronombrojn de 6 Eo-rilataj organizajhoj:UEA, Pasporta Servo,esperantujo.directory,lernu.net,edukado.net k la respektiva landa Eo-asocio

b)nombron de loghantoj de chiu el la 175 landoj

c)nombrojn de Eo-parolantoj lau censoj faritaj en 4 landoj

Ne estas premiso,ke la membroj havu difinitan nivelon de Eo-posedo! Baza ideo de la modelo:

Por chiu lando la membronombro estas esprimebla per ekvacio laustile de jena ekzemplo,chi tie de mi fasonita por Chinujo:

x_UEA_CHN = N_CHN * p_CHN * a_UEA * w

kun

x_UEA_CHN:nombro de UEA-membroj en Chinujo;konata:135

N_CHN:nombro de loghantoj de Chinujo;konata:1357 milionoj

p_CHN:nombro difinita tiel:Estas meznombre po p_CHN da Eo-parolantoj en unu loghanto de Chinujo,se la skalfaktoro b (klarigita malsupre) estus 1,alivorte: Se b estus 1,tiam estus p_CHN * N_CHN da Eo-parolantoj en Chinujo;p_CHN estas determinenda a_UEA:nombro de la UEA-membroj tutmonde (5386) dividite per la nombro de la membroj de chiuj 6 konsiderataj organizajhoj tutmonde (206886);konata:0,026 w:nombro proksima al 1,se difinitaj statisikaj kondichoj estas plenumitaj;detaloj: https://goo.gl/jy87I8 El statistika adapta kalkulado rezultas p_CHN en 1a shtupo;p_CHN*N_CHN estas la nombro de Eo-parolantoj en Chinujo,se b estus 1.

2a shtupo:Por determini b,Svend konsideras la censojn de 4 landoj;sekvas la nombroj de indikintoj je Eo kiel posedata lingvo:

m_EST=209,m_LTH=604,m_NZL=123,m_RUS=992

Pri la skalfaktoroj de tiuj landoj validas

m_EST=b_EST*p_EST*N_EST

kaj analoge pri la ceteraj 3 landoj

Sekve

b_EST=m_EST/(p_EST*N_EST)

kaj analoge por la ceteraj 3 landoj

La meznombro de tiuj 4 skalfaktoroj estas

b=(b_EST+b_LTH+b_NZL+b_RUS)/4=0,3

Estas do

m_CHN=b*p_CHN*N_CHN=1626,6

Eo-parolantoj en Chinujo.

Rondige[redakti]

Estas tute normale ke oni rondigu tiajn ciferojn. Ĉiuj komprenas ke "2 milionoj" ne signifas "precize 2 milionoj, kaj ne unu malpli", sed "ĉirkaŭ 2 milionoj, kaj ŝajne pli proksime de 2 milionoj ol de 1 miliono".

Asocioj[redakti]

Ankaŭ la nombroj de aliĝintoj ĉe grandaj esperantaj asocioj povas esti uzata kiel indikilo, kvankam ne estas facile interrilatigi precize tiujn nombrojn kun la nombro de Esperanto-parolantoj.

La aliĝintoj de la naciaj esperantaj asocioj partoprenantaj al UEA estas ĉirkaŭ 20000[21] (2012).

Certeco[redakti]

Estas homoj, kiuj asertas, ke ekzistas 10 milionoj da Esperantistoj. Estas homoj, kiuj asertas, ke ekzistas 2000 Esperantistoj. Do la necerteco estas 9998000, preskaŭ 10 milionoj.

Sciu, fronte al asertoj kiel "estas du milionoj da parolantoj" oni jam delonge konkludis, ke averaĝa Esperantisto ne kapablas nombri de 1 ĝis 5. Sekve, tute ne plu mirigas, ke iuj kredas, ke Esperanto estas iuspeca magia kvadrato kaj ne simple ikse ajna planlingvo.

Notoj[redakti]

  1. Kp. ekz. la artikolserion de Bernard Golden pri "Popolnombrado en Esperantujo" en Eventoj, n-ro 61 kaj sekvaj
  2. Nombro de Esperanto-parolantoj
  3. Ethnologue report for language code:epo
  4. Die neutrale Sprache, p. 65.
  5. Die neutrale Sprache, p. 122.
  6. Die neutrale Sprache, p. 151.
  7. Die neutrale Sprache, p. 226.
  8. Hungara censo 2001, loĝantaro laŭ scio de lingvoj
  9. Hungario en la jaro 2000 havis 223 Asociajn kaj 136 Individuajn Membrojn de UEA, sume 359 membrojn (Revuo Esperanto, aprilo 2001, p. 4). En Hungario do la rilato inter membroj kaj homoj, kiuj deklaris, ke ili scias Esperanton, estis 1 : 12,7; se en ĉiuj landoj regus simila rilato, oni venus al takso de ĉirkaŭ 240000 parolantoj de Esperanto por la tuta mondo (UEA indikis sume 19102 membrojn). Estas supozinde, ke temas pri suba limo, ĉar verŝajne kelkaj homoj forgesis indiki sian Esperanto-scion.
  10. En la aĝgrupo ĝis 14 jaroj la rilato estas 1:2220, ĉe la homoj de 15 ĝis 39 jaroj estas 1:261, ĉe tiuj inter 40 kaj 59 jaroj 1:142 kaj ĉe la homoj ekde 60 jaroj estas 1:60.
  11. Aldone al la oficialaj gvidlinioj pri persona higieno, uzado de masko kaj socia malproksimeco, por eviti dissemadon de la nova kronviruso, legu ankaŭ analizon pri la spirituala kaj profeta naturo de tiu tiel grava kaj unika okazaĵo.
  12. La jena artikolo estas redaktita surbaze de du demandoj senditaj de interretanoj
  13. Kiu estas la spirituala vidpunkto pri la COVID-19 kaj pri aliaj epidemioj kaj virusoj?
  14. Mi jam rimarkis, ke kelkaj landoj ripete suferas nekonatajn malsanojn.
  15. Ĉu tio rilatas al religiemo aŭ ĝia manko ĉe tiuj popoloj?
  16. Facebook. Diskutoj pri la temo en la Yahoo-grupoj Komitato de UEA kaj uea-membroj
  17. Facebook: Interlingua, Facebook: Idiom Neutral kaj Facebook: Solresol
  18. Facebook: angla, Facebook: hispana, Facebook: franca, Facebook: germana; pliaj lingvoj atingeblaj el la informoj de homoj pri siaj lingvoscioj.
  19. lernu! - Statistiko je 30a septembro 2012
  20. Duolingo Incubator, alirita la 16-an de aŭgusto 2017.
  21. UEA - Esperanto-organizoj tra la mondo