Spoko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas"

~ Zamenhof pri Spoko

"Mi ne konas iom da Ido, do mi ne povas defendi la lingvon. Sed mi kredas je la rajto libere paroli en iu lingvo"

~ naivulo
Spoko-jpg.gif

S-ro Spoko (antaŭnomo ne prononceblas) estas unu el multaj dislokitaj vulkanoj kiuj radias el la centro de rado (la planedo), kaj tiel konektas mistike la nabon kun la rando.

Spock estas filo de ambasadoro Ŝarko kaj lia teranina edzino, Amy Winehouse kaj la duonfrato de Stalino. Li estis unua oficiro kaj scienca oficiro de la spacŝipo Enterprise. Spock estas granda, havas nigran hararon, verdan sangon kaj akrajn brovojn kaj orelojn. Kiel ĉiuj vulkanoj, Spock ĉiam agas strikte logike kaj ne montras iujn ajn emociojn. Li estas iom telepatie kapabla, scipovas la konscian kunfandiĝon kaj ekkonas bone kun la tera literaturo. Post la 5-jara esploradomisio de la Enterprise kaj kelkaj aliaj aventuroj, Spock iĝas ambasadoro de la Federacio, kiel sia patro.

En 1859 kiam eksplodas la kverelo inter iu kaj la aŭtoro de «Hétérogénie ou Traité de la génération spontanée» (Eterogenerado aŭ eseo pri Spoko aŭ spontana generiĝo), la katolika intelektularo reĵetas la teorion de Spoko kiu tiam estis enkampigita de ateismemuloj kiel pruvo de la praveco de materialismo. Mi plene konsentas pri tio.

Dum la fruaj 2370-oj, Spock provas kaŭzi pacon inter la du popoloj sur la romulanaj hejmplanedoj Romulo kaj Remo. Estas nekonate, ĉu li ankoraŭ vivas aŭ ne. Ekzistas specoj da bicikloj kiuj ne enhavas metalajn spokojn.

Ama vivo[redakti]

Seal.jpg

Nejto estas la patrino de la krokodilo Serpento, kies patro estis Spoko.

Verko[redakti]

  • Hej, Mi en Mezeŭropo!

Lingvoj[redakti]

Starfleet command - Flotta stellare - Star Trek.png

La spokana [lingvo] estas planlingvo farita de Rolandt Tweehuysen, Nederlando. Ĝi estu parolata en Spokanio, fikcia lando kreata de la sama aŭtoro.

La spokana ne estis intencita por internacia komunikado. La gramatiko estas plena de bizaraj detaloj. Ĝi ne nur havas multajn regulojn sed ankaŭ multajn esceptojn al la reguloj. La aŭtoro skribis: tiuj esceptoj nur povas esti komprenitaj de tiuj, kiuj konas la historion de la lingvo dum jarcentoj.

Spokilo[redakti]

Spokil, aŭ "sistema lingvo por internacia uzado", estas volapukido, kreita en 1890 kaj publikita en 1900 kaj 1904 de kuracisto el La Bourboule, Adolphe Charles Antoine Marie Nicolas (1833-?), eks-volapukisto. Nicolas prezentis sian projekton al Delegitaro por alpreno de lingvo internacia en 1906. Laŭ Otto Jespersen dum la prezentado, Dro. Nicolas emfazis kiel avantaĝo de sia sistemo fondita sur aprioraj principoj, ke ĝi estas konstruita laŭ firma studo pri la leĝoj de mnemoteĥniko kaj sekve estas aparte facile memorebla. Tamen li preskaŭ ofendiĝis kiam Jespersen volis komenci ekzameni lin pri lia propra vortolibro, kaj tiel ŝajnis ke li ne povas memori la vortojn, kiujn li mem kreis.

Plejparto de vortprovizo estas apriora, tio estas la malforta parto de la projekto.

La projekto, almenaŭ en sia lasta formo, estas klare influita de Esperanto kaj tre eble influis sur Ido, ĉefe en la verba sistemo.


Alfabeto kaj prononco[redakti]

Spokil havas 21 literojn, 5 vokalojn: a, e, i, o, u; kaj 16 konsonantoj: b,d,g,v,z,r,m,j(ĵ), p,t,k,f,s(z),l,n,h(ŝ).

La forta silabo estas optativa, oni konsilas fortigi la lastan silabon se vorto finas per l, kaj antaŭlastan en aliaj okazoj.

Morfologio[redakti]

Kiel Esperanto, la vortklasoj havas fiksitajn finaĵojn:


Ĝi havas tri artikolojn: difina le, nedefina ne kaj partitiva me.


La substantivoj ne havas deklinacion. La pluralon oni faras per -s aldonita nur al substantivo, nur al artikolo aŭ nur al determinanto: les modale modas= la domo; les grula = la liberuloj.


La adjektivoj estas neŝanĝeblaj.


La personaj pronomoj estas:

  • Mi= mi
  • Ci= ti
  • Li= il
  • Ŝi= ella
  • Ni= ni
  • Vi= vi
  • ili= li (maskla), elles (ina).

Oni faras la posedan adjektivon, kiel en Esperanto, per aldono de sufikso de adjektivo (-o): mio (mia), tio (cia), ilo (lia) ktp. La pronomo oni faras per antaŭigo de artikolo: le mio (la mia), ktp.

La rilata pronomo estas koe (kio, kiu, kia). La demonstrativa adjektivo estas lu (tiu, tia) kaj la demonstraj pronomoj estas ello (tio, tiu viro), ellala (tio, tiu virino) la vorteto do havas uzon simila al esperanta ĉi: do lo = ĉi tio.


La verbo, simile al Esperanto, ne varias laŭ persono, sed laŭ verbtempo, modo kaj voĉo.

Oni povas formi la verbo per vorteto infinitivo plus l-: arbe lai = arbai (laboras), arbe lei = arbei (laboris) ktp. La pasivan voĉon, simile al Ido, oni faras per infikso -en-: arb-en-e (esti laborata); arbenai (estas laborata); arbenei (estis laborata); arbenoi (estos laborata); arbenui (estus laborata).

Krom tiuj bazaj verbtempoj ankaŭ estas aliaj helpaj verbformoj formitaj per sufikso -iz- :

  • arbizai aŭ arbe lizai (estis laboranta) = neperfekto;
  • arbizei aŭ arbe lizei (estis laborinta) = pluskvanperfekto;
  • arbizoi aŭ arbe lizoi (estos laborinta) = perfekta futuro;
  • arbizui aŭ arbe lizui (estus laborinta) = preterita kondicionalo;

La participo aktiva oni formas ankaŭ per -iz (pasinta) aŭ -az (prezenta) : arbiz (laborinta), arbaz (laboranta), la participo pasiva oni fara per -en-: movenai (amata), movenoi (amota) ktp. kaj oni povas uzi la helpverbon de (havi) por formi kompleksaj tempoj. La imperativon oni faras per vorteto vi: arbai vi (laboru).


Prefiksoj:

  • m- pligrandigo: ova (emo) > mova (amo);
  • n- neo: ova > nova (neemo);

Sufiksoj:

  • -al = aro: lupus (lupo) > lupusal (luparo);
  • -el = isto: arbe (labori) > arbel (laboristo);
  • -il = ilo: kabe (levi) > kabel (levilo);
  • -ol = kemia elemento, arbo;
  • -ul = produktoj; fruktoj; aĵoj: iskre (skribi) > iskrul (skribaĵo);
  • -ella = inoj: felis (kato) > felisella (katino);
  • -inna = idoj: lupus > lupusinna (lupido).

Sintakso[redakti]

Ne estas, kiel en Esperanto, eksplicitaj reguloj de sintakso, nur estas "normala" strukturo SVO.

Specimenoj
  • Meona vai le tsael di le veol (Homo estas la reĝo de la naturo)
  • Nombroj (1-10): ba, ge, di, vo, mu, fa, te, ki, po, nu.
  • Patro Nia: Mael nio, kui vai o les zeal: Aepseno lezai tio mita. Veze lezai tio tsaeleda. Feleno lezai tio bela, Uti o zeal, itu o geol. Demai da ni zaiu nio braima ulliozo. E sbilai da ni nios gelena, Uti ni itu sbilai da gelenelas nio. E no apidai ni o fismena, Stu nibai ni i le sfail.

Ekzemploj[redakti]

  • Ef efantys orefánte.
  • Ef efantys orefantá.
  • Petriy trempe ef mimpit. = Petriy legas libron.
  • Petriy ef mimpit trempe. = Petriy legis libron.
  • Trempe Petriy ef mimpit. = Petriy legos libron.

En la tri lastaj ekzemploj oni povas vidi ke la loko de la verbo en la frazo indikas la tempon kiam la ago okazis, okazas aŭ okazos.

Premio[redakti]

Spoko estis diplomita de UEA pro Elstara Arta Agado.