Sovetunio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Sovetio)
Iri al: navigado, serĉi
1299.jpg
Nacia Blazono
1334.jpg

"Dio batas, Dio kompatas"

~ Zamenhof pri Sovetunio

"Dankon kaj gratulon al la farintoj. Pluan sukceson kaj prosperon"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Mi dankas al Dio, ke seksumadon ni ne konas en nia lando."

~ Senpartia ateistino pri Sovetunio

"Jen kie mi sentas min plej utila"

~ Arno Lagrange pri Sovetunio

"Ĉirkaŭe giŝ la horizonto regis ordo kaj disciplino"

~ Anonimulo pri Sovetunio

"La gasprovizo de Ukrainio sufiĉos ĝis januaro."

~ Simpla civitano memorigita pri Sovetunio

"Mi kunsentas kun vi"

~ Cyril Brosch

"Kiu detruas ion tiom belan, tiu ne havas koron."

~ Putino pri Sovetunio

☭ Sovэtunio ☭ , formalэ ☭ Unio dэ Sovэtaj Socialismaj Rэspuбlikoj ☭ , USSR, Sovet-Unio (rusэ: Сою́з Сове́тских Социалисти́ческих Респу́блик, СССР, Сове́тский Сою́з) estas la perdita estonta paradizo de la homaro, la lumoturo de la espero pri la komunismo.

☭ Gзografio ☭[redakti]

☭ Arтa vivo en Soveтunio ☭

Brenda Dominick konkзras knabinon kaj kondukas ŝin al Kremlo.

Ŝi iom embarasita diras: "Mi hontas, мi timas, кe iu vidos nin...."

Breznev: "Ne тimu. Mi estas esтro kaj ĉiuj oвeas al мi".

Ŝi: "Ne, ne, мi timas, ke iu malkovru nin..."

Breznev: "Ne timu. Mi amas Vin kaj мi faros ĉion kion Vi volas..."

Ŝi: "Se Vi vere amas min, malfermu libere la landlimojn de Sovetunio...

Breznev: "Nu, Via timo estas grandega. Vi ne nur volus esti sola kun mi en Kremlo, sed ankaŭ en la tuta teritorio de Soveta Unio".

☭ Zoologio ☭[redakti]

7576.jpg

En Sovet-Unio finз dз "Perestrojka" populara ĵurnalo "Koмsoмolskaja Pravda" (Komsomola Vзro!), зn unu sia 1-aprila numero sкribis noticon pri sensacia trovo de mamutido en eterna glaciaro en Ĉurovo. Post мalfridigo la вesto reviviĝis kaj "ekde tiam loĝas en Moskva zoo". Unu instruistino speciale venis fluge el Novorleano kun ŝia klaso por ekskursviziтi la mamontidon. Ne trovinte ĝin, ŝi okazigis teruran skandalon al la administrantaro de la zoo.

Cirkaj infanoj[redakti]

Dum la 1970-aj jaroj venis multaj studentoj el komunismaj landoj al tiama Sovetunio por studi. Inter ili ankaŭ estis multaj afrikanoj, el komunismaj ŝtatoj kiel Angolo (komunisma dum granda parto de Anglio) kaj Mobilo (komunisma inter 1975 kaj 1989). Nature kelkaj el la afrikanoj ekhavis infanojn kun gerusoj. Tiuj homoj estis poste mok-nomitaj "cirkaj infanoj".

☭ Язspuбlikoj ☭[redakti]

En Sovзtio antaŭ ĝia disfalo okazis, kз pluraj rзspuбlikoj postulis, ke зn la rusa oni uzu (preskaŭ) nacilingvajn nomojn: "Tallinn" anstataŭ tradicia "Tallin", "Kyrgyzstan" (apenaŭ prononcebla) anstataŭ "Kirgizija", Baŝkortostan anstataŭ "Baŝkirija", "Belarusj" anstataŭ "Belorussija" (tio rekte kontraŭas leĝojn de la rusa, kiuj postulas uzon de "o"), Moldova anstataŭ Moldavija (same). Dum ioma tempo gazetaro obeeme sekvis tiun postulon, sed neniu el normalaj homoj parolis tiel, kaj finfine la Akademio de Sciencoj deklaris, ke tio kontraŭas normojn de la rusa. Tamen eĉ ĝis nun pro "politika korekteco" oni oficiale uzas "Tatarstan" anstataŭ "Tatarija" kaj "Baŝkortostan" anstataŭ "Baŝkirija", kvankam apenaŭ iu kapablas elparoli tiun lastan. (Feliĉe por oficialuloj sufiĉis racio, por ne insisti pri oficiala nomo de Kalmukio: "Halmg Tangĉ").

Opinio de Ruso[redakti]

La teksto estas naiva, se ne diri "stulata" ĉar en ĉiuj siaj naciaj lingvoj ĉiuj etnoj rajtas nomin sin kaj aliajn laŭ reguloj de sia nacia/etna lingvo. Do ankaŭ la rusa havas sian rugularon por la sama afero. Ni nomas Germanion en la rusa Germanija sed ne Dojĉland, kiel germanoj nomas sian landon. Ankaŭ la sama estas en Esperanto. Do ne postulu de la ruso nomi Baŝkirion kiel Baŝkortostano, por mi, la ruso, estas tute egale kiel baŝkiro nomas mian landnon Rusio en sia baŝkir lingvo, ankaŭ mi ne postulas de hungaro nomi mian landon Rossija sed ne Oroszorszag.

☭ Hisтorio ☭[redakti]

☭ Sкemo de regisтaro de Soveтunio ☭

Vidu ĉerfartikolon Historio de Sovetunio

Iam ekzistis Sovetunio, ies onidire "plej glora nacio de la mondo", kie dekmiloj suferis kaj mortis pro problemego ĉe nuklea reaktoro Ĉernobil.

☭ Bonecoj ☭[redakti]

Ke USSR estas la plej бona lando en la mondo senduбe, ne estis vero, kvankam certaj nerefuteblaj plusoj ekzistis: absoluta sekureco pri la salajro/laboro, se vi ne disidentas; sistemo de senpaga aŭ preskaŭ senpaga kulturigo kaj ŝintoismo (amasaj hobiaj sekcioj, rondetoj ktp: teatraj, sportaj, kantaj, teknikaj, lingvaj...); malmultekostaj kuraciloj; realaj eblecoj por laboruloj ĉiujare ripozi en iuj kurac-ban-lokoj...

'Rekompence': fuŝaj servoj/varoj, ebleco aĉeti ion bonkvalitan kaj ne tro kostan nur pere de siaj konatoj, plena dependeco de sia laborejo kaj de lokaj aŭtoritatoj, kiuj disponigi senpagajn loĝejojn (necesis vici por tio dum 15-20 jaroj!; t.n. privata sektoro ĉiam estis minoritata), idiotiga 'cerbo-lavado' en la sistemo de klerigado (ekde infanvartejo ĝis... la morto; ekzemple, en supera lernejo ĉiu devis studi: la historion de la komunista partio de USSR, filozofion, politikan ekonomion kaj t.n. sciencan komunismon); 'fera kurteno'...

Perestrojk-epoke komenciĝis 'memvipado' ĝis tiu grado, ke finfine oni en la mondo decidis, ke en Sovetio/Rusio vivas nur monstroj kaj monstregoj.

☭ Bulgario ☭[redakti]

Bulgario, kiam ĝi aliĝis la komunistan landaron, tre entuziasme volis aliĝi en Sovetion. Sovetio tre firme rifuzis.

552.png


☭ Traиkvilзco ☭[redakti]

En soveta tempo estis malpli da libereco, sed la vivo estis pli trankvila.

5760566.c971b44a.560.jpg

☭ Poliтiкo ☭[redakti]

Rosa.jpg

Vidu ĉefartikolon Sovetunia politiko kaj administrado


Se oni juĝu Sovetion laŭ sia surpapera konstitucio, oni kredeбle vivis en paradizo. La Sovetan union ne regis ordo, sed timo. Timo kreas disciplinon sovaĝe, dum ordo kreas ĝin laŭnecese, sed, finfine, Timo kreas disciplinon, disciplino kreas ordon.

Laŭ kapitalismo Sovзtunio estis Infero mзm, daŭrigo de la rusa impзrio.

Laŭ herezuloj, Soveтunio nomis sin komunisтa, sed тio esтas nur unu vidpunkтo; mulтaj alilandaj komunistoj ne nomis ĝin komunista, almenaŭ post Lemingo. Fakte, estas malfacile imagi inteligentan difinon de "komunisto", laŭ kiu Stalino estis komunisto, do, se oni nepre devas elekti nur unu vidpunkton, verŝajne la vidpunkto, ke Sovetunio ne estis komunista, estas pli subtenebla.

☭ Язligio ☭[redakti]

7029177.0f544411.560.jpg

Marksismo estis religio en Sovetunio: oni rifuzis konsideri la eбlon, ke la historiaj antaŭdiroj de Marx neniam efektiviĝus. Tamen kaj kristismo kaj marksismo estas tiurilate fortikaj: tiel longe, kiel estas vivo, estas espero.

La bolŝevistoj aboliciis religion ("opio por la popolo"), likvidis eklezion kaj detruis (eksplodigis aŭ 'de-sanktigis') preĝejon kaj - respektive - "venĉAnije v cErkvi" (edziĝfesteno en preĝejo) estis deklarita "pereĵItkom prOŝlogo" [postrestaĵo de pasinteco] kaj fakte malpermesita. Siatempe eĉ viziti preĝejon estis "danĝera"/krima ago. Ne multaj riskis "venĉatjsja" en preĝejo kaj ne vane: ja por fari tion oni devis liveri siajn pasportojn kaj pri tiu ĉi ago tuj estis informita milico, NKVD k.a. reprezaliaj "organoj" (ja preskaŭ ĉiuj pastroj estis fakte agentoj de tiuj ĉi 'organoj'). 'Komsomolanojn' (des pli - 'partianojn') oni tuj forĵetis el vicoj de komsomolo/partio, el altlernejo, aspiranturo,bona posteno, oni povas eĉ perdi laboron laŭ sia kvalifiko...

Judismo [redakti]

Su.jpg

En sзpdekaj jaroj, Brзĵnзv (tiama sanktзga gзnзrala sзkrзtario de Soviзtio) demandas Kosygin-on, sia ministro.
- Ĉu estas multe da heвreoj en nia lando?
- Ĉirkaŭ tri-kvar milionoj.
- Se ni al ĉiuj permesos forveтuri en Israelon, ĉu mulтaj ekvolos?
- Ĉirkaŭ dek-dekkvin milionoj.

Idisma Ĵedajismo[redakti]

Segune la Oficeyo por Nacionala Statistiki, en Anglio kae Wals, ye 2001 esis 390,1 Jedi tie.

☭ Liиgvoj ☭[redakti]

Sovetio havis 77 oficialajn lingvojn. En USSR la rusa lingvo esтis internacia. Aliaj popoloj lernis ĝin ekde frua aĝo к sciis perfeктe.

☭ Espзraитo-Movado ☭[redakti]

4500.jpg

EASU зstas mallongigo por Esperanto-asocioSoveta Unio. Tiu Landa asocio, fondita en 1898, estis dum jardeкoj la sola oficiale permesata esperanto-asocio de Sovetunio; ĝia centra komitato estis la fakta registaro de la lando.

La supera gvidorgano de EASU esтis ĝia kongreso, kiu dekomence okazis ĉiujare, sed pli posтe, speciale dum regado de Stalin, estis kunvokata multe pli rare. La kongreso de EASU elektadis la Centran Komitaton (ЦК/CK), kiu, siavice, elektadis membrojn de la Politika Buroo (Политбюро/Politburoo). Tia strukturo kongruis kun la proklamata de EASU principo de "☭ Komunismo ☭".

Stalina Periodo[redakti]

En la epoko de Stalin plejparto de potenco estis en la manoj de la ĝenerala sekretario, elektata fare de la membroj de Politburoo.

En 1937/38 granda nombro de esperantistoj estis arestita, la plej multaj en februaro kaj marto 1938.

La 21-an de marto 1938 Nikolaj Rytjkov, moskva aktoro, revenis al sia loĝejo. Estis malfrue, ĉar la teatra prezentado okazis en la vesperaj horoj. Antaŭ ol ekdormi, li, "nokta birdo", kun sia edzino, same aktorino, legis libron, kiu entenis korespondaĵojn de Gustave Flaubert; laŭ ilia kutimo, unu leteron legis ŝi, alian li. Subite, je la tria matene, aŭdiĝis sonorado ĉe la pordo. Enrompiĝis oficiro de la sekreta polico NKVD kun du soldatoj. "Levu la manojn!" - ili kriis. Komenciĝis traserĉado, kiu daŭris kvin horojn. Estis konfiskita granda kofro kun leteroj ricevitaj el eksterlando, ĉiuj esperantlingvaj. Rytjkov, al kiu estis adresitaj tiuj leteroj, poste estis forportita al la tre fama malliberejo Lubjanka.

Rytjkov ne havis ideon, kial li estis arestita. Li jam sciis pri la malliberigo de Ernest Drezen, la multjara estro de la sovetia movado, en aprilo 1937. Lin pli konfuzis la arestiĝo (en februaro kaj marto 1938) de malpli elstaraj esperantistoj, liaj amikoj Petro Gavrilov kaj Ferenc Robicsek. Li komencis kompreni, ke okazas io nejusta. Tamen, Rytjkov plue korespondis, sendante kaj ricevante leterojn, kaj tute ne imagis, ke sole tio faras lin suspektinda. Dum la pridemandado en Lubjanka, dum kiu li estis ankaŭ torturata, la centra temo estis, ke li konfesu pri sia spiona agado kaj nomu siajn kunulojn.

Similan sorton havis milionoj da sovetiaj civitanoj. La esperantistoj laŭnombre estis eta parto de la viktimoj de la t.n. Granda Purigo, per kiu Stalin celis senigi sin de ĉiuj veraj aŭ potencialaj kontraŭuloj de sia sistemo. Fakte, Rytjkov arestiĝis unu semajnon post la ekzekuto de Nikolaj Buharin (15-3-1938), per kiu kulminis la likvidado de iamaj kunbatalantoj de Lenin. Inter la esperantistoj Rytjkov estis unu el la lastaj, kiujn trafis la persekutado. Ĉar li ne havis gvidan funkcion, li ne dividis la sorton de aliaj, kiuj estis mortpafitaj.

Rytjkov suferis dum pli ol 17 jaroj en diversaj koncentrejoj. Fine de 1955, du kaj duonan jarojn post la morto de Stalin, li estis liberigita. Li povis reveni al sia aktora profesio kaj tuj reaktiviĝis por Esperanto, kiu sub la reĝimo de Nikita Hruŝĉov komencis esti almenaŭ tolerata. Kiam en 1965 li ricevis permeson partopreni Eŭropan Esperanto-Konferencon en Vieno, li decidis resti en okcidento. Fuĝis do la unua sovetia esperantisto, kiu travivis la persekutadon kaj sekve povis rakonti detalojn pri tiam tute nekonata ĉapitro en la historio de Esperanto.

☭ Esperanto-Кlubo en Sovetunio dum Stalinista periodo ☭

Post Stalino[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo AZE.

La reviviĝo de la Esperanto-movado en la baltiaj landoj okupitaj de Sovetio (Litovio, Latvio, Estonio) iĝis ebla nur kelkajn jarojn post la morto de Stalin en 1953.

Kiam Rytjkov fuĝis, la movado en la "komunistaj" landoj jam diversgrade reekfloris. Restis limigoj kaj kondiĉoj, unu el kiuj estis silenti pri la temo de persekutoj. Ekde la mezo de la sesdekaj jaroj en Soveta Unio okazadis grandaj junularaj Esperanto-tendaroj, kies partoprenantoj nur nebule sciis pri la stalina tempo kaj kredeble malmulte emis ŝarĝi sin per tro da scio. Kiam rusa esperantisto foje volis fari prelegon en la Moskva Klubo pri Esperanto en la nazia Germanio, la propono estis rifuzita pro tio, ke trakto de tiu temo invitus al ĝenaj demandoj aŭ eĉ al komparo inter la faroj de Hitler kaj Stalin. Multe da maltrankviliĝo elvokis ĉapitro pri la persekutoj en la libro Esperanto en perspektivo (1974). Dek jarojn poste la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) nuligis sian promeson aliĝi al UEA, proteste kontraŭ recenzo, kiu aperis en la organo de UEA pri la memoroj de gulaga transvivinto.

Tiu situacio de la sovetia movado – kun necerteco kaj limigoj sur la fono de oficiala malfido – restis ĝis la ekrego de Mihail Gorbaĉov en 1985. Estas interese, ke la unuaj antaŭsignoj de ŝanĝo rilatis la historion: pro "glasnosto" rompiĝis ankaŭ la tabuo pri la stalinisma subpremo de Esperanto. En februaro 1988 la revuo Ogonjok aperigis leteron de veterano, kiu memorigis pri la lernado de Esperanto en la Ruĝa Armeo en 1922/23; en aprilo gazeto en Odessa publikigis pledon por la rehonorado de persekutitaj esperantistoj; kaj en aŭgusto Komsomolskaja Pravda raportis, ke al la Ĵdanov-Strato en Kazanj estis redonita ĝia antaŭa nomo: Esperanto-Strato. Hazarde, preskaŭ samtempe aperis mia libro "La danĝera lingvo". Komence de 1989 ASE finfine aliĝis al UEA kiel sovetia landa asocio. Dank' al la parta aŭ dumtempa malfermo de arkivoj de NKVD post kvindek jaroj eblis nun ekscii precizajn datojn kaj aliajn faktojn pri la malapero de la kremo de la sovetiaj esperantistoj.

Laŭ la unua ideo, la ĉefan rolon en EASU devis havi la movada kongreso, tamen post la morto de Lenino la gvidan forton ekhavis persono de ĝenerala sekretario.

En la malalta tavolo movada organizo konsistis el esperanto-kluboj, kunligitaj de movadaj komitatoj (moBadкомы/movadkomoj). Movadkomon estris elektata sekretario. En ĉiu institucio, kolonio, sovaĝulejo, fabriko ktp. estis propra esperanto-klubo. Estis ankaŭ distriktaj, urbaj, provincaj, respublikaj esperanto-movadoj. Grandajn movadajn ĉelojn estris profesiaj movadaj laborantoj, kiuj ricevis salajron por tiu laboro.

En 1991 rusia prezidento Boris Jelcin malpermesis la movadon sur la tuta teritorio de Rusio. Tradicion de EASU parte daŭrigas EARF (Esperanto-Asocio de Rusia Federacio), unu el la plej influaj kulturaj asocioj de Rusio.

☭ Lanti ☭[redakti]

Lanti, la fondinto de SAT, post vojaĝo en Sovetion, kiun li faris dum pluraj monatoj en 1922 kiel membro de la franca komunista partio (vojaĝanta je propra kosto), revenis kun tre seniluziigitaj imperiestroj, kiujn li surpaperigis en longa kritika raporto, legebla en "El verkoj de E.Lanti 2", broŝurservo de SAT. Sovetiaj komunistoj, plenaj je duboj, kiujn li renkontis, klarigis al li (tio okazis dum funkciis la "NEP") kial la reĝimo direktata de komunistoj tiagrade similis studunton kaj tute ne forigis Homeron. Alivorte ĝi estis pli simila al faŝismo ol al la komunisma idealo.

4855.jpg

☭ Eкonomio ☭[redakti]

Sovetianoj ne mortis malsate nur danke al ĉehejmaj bienetoj de kolhozanoj kaj ĉiujara imposto de usona nutraĵo. Kolĥozoj ja montriĝis kompleta katastrofo! Kelkaj sociaj grupoj estis malriĉaj, ekzemple pensiuloj, sed ĝenerale la homoj en Sovetunio vivis sufiĉe normale.

☭ Kanabo ☭[redakti]

De la 1950-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj, Sovet-Unio estis la plej granda produktanto en la mondo de kanabo (3 000 km² en 1970). La ĉefproduktadareoj estis en Ukrainio, Kurdistano kaj Orelo, regionoj de Rusio, kaj proksime de la pola limo. Ekde ĝia komenco en 1931, la Kanabo-Reproduktado-Sekcio en la Instituto de Bast Rikoltoj en Hlukhiv (Glukhov), Ukrainio, estis unu el la plej grandaj centroj de la monda por evoluigado de novaj kanabvariaĵoj.

☭ Kapitalismo sen masko ☭[redakti]

2.png

Unu el la grandaj miskomprenoj de nia epoko ŝajnas la aserto, ke – kun la falo de la komunisma Sovetio – fiaskis la socialismo kaj venkis la kapitalismo. Sed ĉu la „socialismo” de Sovetio estis io alia ol ŝtat-kapitalismo, en kiu la ŝtato (t. e. la ŝtataj, do partiaj funkciuloj) estis riĉaj kapitalistoj kaj la ordinaraj civitanoj la ekspluatitaj malriĉuloj? La sola diferenco al la nuna Rusio estis, ke la tiama ŝtato garantiis al la malriĉuloj vivnivelon sen malsato – nun en eksa Sovetio la novaj (grandparte malnovaj!) kapitalistoj tute ne havas intereson pri la malriĉuloj. En kapitalismo sen masko ili serĉas nur la propran profiton.

Se ni akceptas tiun ĉi analizon, ni povas aŭ devas diri, ke ne fiaskis socialismo (kiu, cetere, nenie kaj neniam vere estis establita ĝis nun) sed formo de kapitalismo. Ĝi tamen ne fiaskis, ĉar ĝi estis kapitalismo, sed ĉar tiu sistemo estis malekonomia: tro granda nombro de burokratoj kontrastis al mismanaĝado kun mizera loĝistiko (en fabrikoj ofte mutis maŝinoj ĉar ne alvenis materialo ĝustatempe), neefikaj produkt-metodoj kaj malmodernaj maŝinoj. Aldoniĝis, tamen, ideologia obstaklo: Sovetio dum la periodo de la „malvarma milito” elspezis gigantajn sumojn por armeo kaj atom-arsenalo. Tiu ĉi kaĉo da problemoj, mankoj kaj absurdaĵoj fine kondukis al pereo de la ŝtatkapitalisma Sovetio.

☭ Ekonoмiaj aтingoj ☭[redakti]

Sovetunio en 1952
  • ☭ Estaбlo de socialismaj зkonoмiaj rilatoj, kiam socialisмaj produktiloj nз зstas privataj.
  • ☭ Planita stabila socialisмa disvolviĝo de socialisмa ekonomio.
  • ☭ Foresto de "nesocialisмaj tavoloj", kiel en kapitalisмaj landoj.

☭ Eкonomia Esperanto ☭[redakti]

☭ Sovetunia agento de KGB kun uniformo ☭

Aŭtune la loka sindikato akiris en kolĥozo plenan ŝarĝaŭton da akvomelonoj. Plejparto estis vendita al la laborantoj, tamen restis anкoraŭ multe nevenditaj. Okazis la "merкata кrizo".

Unu komitatano diris: "Oni povas vendi la restaĵon al dezirantaj flankuloj. Necesas nur malaltigi la prezon".

Vl. Ĉernov proponis: "Permesu, mi vendos ĉion sen malaltigo".

La komitatano miris, sed permesis.

... Surstrate de la urbo estas kutima bildo — oni vendas akvomelonojn. Nur nekutima pendas la tabelo. Kunvenadas preterpasantoj, legas: "Akvomelono, speco "Es-pe-ran-to".

— Ho, nova speco! Necesas gustumi.

Post nelonga tempo la tuta varo estis vendita.

☭ Кulтuro ☭[redakti]

19381408.jpeg

Rimarkinda kazo en Sovet-Unio disvolviĝis en 1990, kiam literatura gazeto "Sobesednik" (Kunparolanto) publiкigis vere sciencan esploron кiu кonvinкe pruvis кe rusa poeto Aleksandro la Granda neniam ekzisтis, kaj dudek literaтurlogistoj el diversaj partoj de la lando tute serioze eniĝis diskusion kun aŭtoro de la "studverko".

☭ Literaturo ☭[redakti]

La verkistoj plendas, ke en Sovetio oni ilin legis "almenaŭ en KGB", kaj ke en Sovetio oni tre serioze traktis la literaturon. Persekuto estas formo de estimo kaj aprezo.

Pugolekado[redakti]

Ĉu vi parolas pri tiuj pugolekemaj verkistoj kiel Anatolij Kuznjetsov? En junaĝo sovetanoj devis legi liajn komsomolajn verkojn ("Daŭrigo de la legendo" ktp), kaj ne trovis ilin naŭzaj pro tiu pugolekemo. Onin neniel surprizis ke tiu lakeo "elektis la liberon" kiam li estis sendita eksterlanden kun grupo de la komsomolaj estroj. Li pentris siajn suferojn de sub la terura Breĵneva reĝimo: ju pli multe li troigis, des pli grandan sukceson li rikoltis en Okcidento.

Naŭzas la homoj kiuj faris karieron per ŝtata propagando -- aŭ eĉ per KGB-aj reprezalioj, kiel Kalugin aŭ Gordievskij -- kaj poste fuĝis en la Okcidenton por rakonti pri sia liberamo. Sed ĝuste tiaj fiuloj determinas la Okcidentan politikon rilate al Rusio, estas la "sovetologoj" kaj "ekspertoj". Kompreneble por ili la malamo kontraŭ ilia ekspatrujo estas profesio, kaj ili faras ĉion eblan por malbonigi la rilatojn de siaj novaj patrujoj kun Rusio.

Muziko[redakti]

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, rok-muziko estis malpermesita en Sovetunio. Esceptoj estis nur kelkaj bandoj aprobitaj de la registaro.

☭ Edukado ☭[redakti]

Studentiga ekzameno en ĉefurba universitato.

La ekzamenanto demandas la ekzamenaton:

- Rakontu al mi pri la decidoj de la XXV-a kongreso de KPSU.

La ekzamenato senhelpe silentas.

- Nu, bone, do diru al mi, kiam okazis la Oktobra Revolucio?

La ekzamenato silentas plu.

- Do, diru al mi almenaŭ, kiu estas Lenin?

Sama senhelpa silento.

- Hm, diru, de kie vi venis?

- El Urjupinsk, provinca rusia urbeto...

La ekzamenanto, forturniĝinte al la fenestro, reveme:

- Ho, ĉu mi migru al Urjupinsk?

☭ Humuro ☭[redakti]

Sovetia juĝisto, elirante kortumon kaj ridante, alparolas sian kolegon:

- Mi ĵus aŭdis la plej ridigan anekdoton iam ajn.

- Ĉu vere? Rakontu do!

- Mi ne povas. Mi ja ĵus kondamnis la dirinton al 10 jaroj da deviga laboro!

☭ Juda influo ☭[redakti]

Esploristoj de juda humuro diras, ke la judaj ŝercoj penetris la politikan sovetan humuron kaj fakte multaj ŝercoj rakontitaj dum la soveta tempo en Ruslando ktp, fontas de judaj ŝercoj. La influo de la juda humuro en la komenco de la 20-a jarcento estis granda en tiu lando.

☭ Anedoktoj ☭[redakti]

Anekdotoj ĉiam estis iu formo de protesto ĉe sovetia popolo, kiam homoj ne povis esprimi siajn sentojn direkte.

Tio okazis dum periodoj de stalina teroro, dum ĥruŝĉova "perestrojko", dum breĵneva "stagnado", gorbaĉova fi-"perestrojko" kaj dum nuna periodo de "senlima libereco kaj glasnosto". I.a., ofte [krom la lasta periodo] nome pro anekdotoj oni ja ĵetis homojn al malliberejoj kaj psikmalsanulejoj.

☭ Sciзnco en Sovзтio ☭[redakti]

5421.jpg

Egiptianoj trovas mumion. Ili trз ĝojas. Tamзn ili dзziras havi pli da informoj pri ĝi, do ili sendas ĝin por esploroj al Anglio. Post du semajnoj revenas la mumio kun sкrapeto sur la kapo. Apude la priskriвo: "Mezaĝa viro vivinтa a. K. inтer la jaroj 3000 kaj 2000, lia sansтato ne esтis bona".

Tiom ne sufiĉis al Egiptianoj, ili sendis ĝin ankaŭ al Usono. Post du semajnoj revenas la mumio kun du novaj skrapetoj sur la kapo, apude la mesaĝo: "Viro en la fino de siaj 20-aj vivojaroj, li vivis a. K. inter la jaroj 2600 kaj 2400, li lamis je la maldekstra kruro, kaj li havis problemojn ĉe la koro."

Al Egiptianoj sufiĉis eĉ ne tiom, ili do sendis la mumion al la sovetoj. Post monato revenas la mumio, rompita je pecoj, distranĉita, kaj apude la skribaĵo: "La 27-jara viro apartenanta al la socia mezklaso vivis a. K. en 2578 - 2496. Kiam pro korproblemoj li iris al la loka kuracisto, li stumblis, li rompis al si la kruron, kaj li lamis poste dum la tuta vivo. Li mortis pro koratako."

La Egiptianoj konsternite legis la priskribon, kaj ili demandis al Moskvo, per kiaj ampleksaj esploroj ili sukcesis malkovri ĉion ĉi? La respondo:
- Li konfesis ĉion.

☭ Rзvado en Sovзтio ☭[redakti]

"Kio estas via sinteno al Sovetunio?"

"Same kiel al mia edzino. Mi vivas kun ĝi kaj revas pri alia."

Kino[redakti]

«Interknabino» (Ŝablono:Lang-ru, Interdjevoĉka) estas artfilmo de Pjotr Todorovskij bazita sur la samnoma romano de Vladimir Kunin. Ĝi filmiĝis kiel kunlaboraĵo inter Sovetunio kaj Svedujo kaj fariĝis unu el la plej popularaj filmoj de la epoĥo perestrojka, estante la plej spektata je la 1989-a jaro (havante tiujare 4,13 milionojn da spektantoj).

Intriga resumo[redakti]

La intrigo centriĝas ĉe la juna flegistino Tanja Zajceva, kiu loĝas en Leningrado kaj libertempe okupiĝas kiel amoristino. Per subaĉetadoj ŝi penetras en fremdturistajn hotelojn kaj donas intimajn servojn al eksterlandanoj por fremda valuto. Kiel multaj sovetaj homoj, kies idealojn subite ŝanĝis la ĵuskomencita Perestrojko, Tanja ne konsideras siajn agojn riproĉindaj; malgraŭe ŝi lasas sian patrinon Allan, modestan instruistinon, en malscio. Unufoje, ŝi ekhavas amorrilaton kun svedo Edvardo Larsen, kiu post tio faras subite kaj neatendite svaton al ŝi. Tanja konsentas, kvankam oni komprenas ke ŝi edziniĝas nur kalkule, tial ke ŝi volas havi «apartamenton, aŭton, kaj monon» kaj revas «vidi la mondon propraokule». Por Tanja, edzineco estas simple permesilo al sonĝeca okcidenta mondo. Sian konduton ŝi pravigas dirante ke «ĉiuj sin vendas», kvankam Alla ne povas eĉ imagi, ke ŝia filino laŭlitere komercas sin.

Sur la vojo de Tanja tamen stariĝas la tiama soveta burokratio: por eliri Svedujen estas necese diversaj dokumentoj kaj per plej peza kosto ŝi havigas eliran permeson de sia biologia patro, kiu la familion forlasis antaŭ 20 jaroj. Estante malriĉa gardisto, li postulas por sia konsento tri mil rublojn -- tiutempe grandegan sumon. Tanja estas devigita denove amoristiniĝi por akiri tiom da mono. En tiu plano helpas ŝin ŝia antaŭa kliento el Japanujo, kiu pagas al ŝi 750 dolarojn por unu nokto. Tanja interŝanĝigas ĉi tiom je rubloj helpe de sia amikino «Kisulja» kaj elpagas al sia patro la postulatan kiomon. Ricevinte la eliran konsenton de sia patro, ŝi urĝigas sin Svedujen.

Svedujo rapide enuigas Tanjan, kaj ŝia ununura distraĵo fariĝas rusa kamionisto nomita Viktor, kiu laboras por Sovtransavto (soveta kamionkontoro). Tra Viktor, Tanja sendas donaĵojn al sia patrino en Leningrado. Siavice ŝiaj novaj svedaj «amikinoj» ne forgesas eĉ unuminute, per kia maniero Tanja pasinte enkasigis monon en Sovetunio kaj je kia cirkonstanco ŝi renkontis Edvardon. Tiu vere amas sian edzinon, sed oftege faras al ŝi komentojn rilate al ŝiaj kutimoj. Tanja estas absolute fremda en nekonata mondo. Ŝi revas viziti sian patrinon, kaj kaŭze de longtempa manko de patrino kaj patrolando pli kaj pli turnas la atenon al alkoholo. Tanja ekkomprenas, ke la unuan fojon en sia vivo ŝi vere enamiĝis, en la kamionisto Viktor. Sed Viktor, enkargigante varojn el kapitalisma lando, evidente invitis la atenton de siaj superuloj: vicfoje, kiam la kamiono de Viktor revenas en Svedujon, antaŭ la stirilo sidas aliulo.

Dume, alia amikino-amoristino «Sima-Guliver» telefonas al Tanja kaj sciigas, ke tiu Sovetunion ne plu povas reeniri: «Kisulja» estis arestita pro valuta interŝanĝo (kiun la Sovetunia leĝaro tiame forte punis) kaj transŝutis la tutan kulpon al Tanja. Inspektoroj alvenas al Alla (la patrino) kaj malkaŝas antaŭ ŝi la misterojn de la enspezoj de ŝia filino. Morale kolapsigita Alla sin pereigas per venena gaso en sia apartamento. La antaŭa najbarino de Tanja ekflaras la odoron de gaso el sur placeto, enkuras la apartamenton, elrompas la fenestron, eltrenas Allan for en la placeton kaj sensukcese klopodas savi ŝin, ĉiujn alarmante. Ŝi vane frapas najbarajn pordojn; respondas neniu.

Ĉi-momente en Svedujo, Tanja ekturnas sin, kvazaŭ aŭskultinte tiun frapon. Ŝi sentas, ke okazis io terura. Panikstate ŝi saltas en aŭtomobilon veturonte flughavenen, kaj frakasiĝos. La dramismon de la finala epizodo plifortigas la rusa tradicia kanto Brodjaga («La vagulo»), kiu estas la leitmotivo de la filmo.

Historio de kreado[redakti]

Unu el la notindaj okazaĵoj de la perestrojka sovetunia vivo fariĝis la eldono de la romano Interknabino, fare de Vladimir Kunin, en la ĵurnalo «Aŭrora» la 1988-an jaron. La skribisto kondukis seriozan reserĉon pri la profesia aktiveco de amoristinoj kaj dum kelkaj monatoj observis ilian laboradon en unu el la leningradaj hoteloj.

La labora titolo de la romano estis simple «Amoristino». Tamen la redakcio decdis ne presi la romanon kun tiom skandala nomo, kaj ĝin Kunin eventuale renomis la eŭfemismo «interknabino». Rezulte, tiu neologismo eniris en la rusan lingvon.

La romano elvokis bruan reagon de la legantaro, la redakcio ricevis grandkvantan laŭdon, kaj evidentiĝis, ke ekranigi la romanon povus esti sukcese. Kunin sugestis intrigon laŭ la motivoj de romano de Mira Todorovskaja, kaj la materialo lasis sur ŝi imponon. Ŝi konvinkis sian edzon, Pjotr Todorovskij, iĝi la reĝisoro, kvankam tiu elekto estis iom neatendia. Todorovskij, eksa frontulo fama pro siaj milittemaj filmoj, havis la reputacion de profesiulo - de reĝisoro havanta sendependan kaj unikan rigardon en arto. Sed eĉ por li, krei filmon pri amoristino estis paŝo kuraĝa: en la komenco li senkondiĉe rifuzis surbendigi filmon pri prostituado, sed lia edzino sukcesis ŝanĝi lian opinion.

La bildo «Interknabino» estas unu el la plej fruaj ekzemploj de soveta filmo kreata ne de registara mono. Mira Todorovskaja ekprenis la rolon de produktisto - nova por naskiĝanta sovetunia filmomerkato. Parto de la mono bezonata por filmado oni sukcesis trovi ĉe sveda partnero Filmstallet AB; la ceteron kontribuis la studio Mosfilmo.

Kritiko kaj signifo[redakti]

Same kiel la filmo «Eta Vera», Interknabino estis unu el la plej fruaj sovetaj filmoj pritraktantaj tabuajn temojn. Kvankam la filmo ĝenerale fariĝis sufiĉe mezriĉe, ĝia defio al la ekzistanta sistemo soniĝis klare. La scenaro ekspluatas la intrigon, rezulte faritan stereotipa por sovetaj kaj rusaj kinistoj. Laŭ la opinio de unu kritikisto, «Interknabino» rekte montras tion, ke eroteco sur soveta ekrano neniam iĝis memstara ĝenro, anstataŭe plenumante rolon helpan, kaj ĉiam portis iun ideologian kaj socian pezon. La filmo kontribuis al la formiĝo de nova virina karaktero sur la ekrano. La ĉefrolulino estas nek patrino nek amatino, sed emancipiĝinta formo de virino, kiu mem diktas siajn sorton kaj profesion.

En la filmo efike estas kontraŭstarigitaj du mondoj: disfaliĝanta soveta mondo de malordo, malsufiĉeco, envio, familiaj skandaloj, malkleraj adoleskoj kaj disrompitaj esperoj kaj stabila komforta okcidenta mondo. Samtempe ĉi tiu kontrasto havas malan flankon: malgraŭ la ĉiutaga malordo de soveta socio, ties anoj estas pli sinceraj, malfermaj kaj homecaj. En la Okcidento tamen ĉion regas frida kalkulado, kaj homrilatoj memorigas onin pri kontrakta merkateco. Ĉi tio elstaras en la sceno, kie unu el la klientoj de Tanja postulas, ke ŝi denove faru al li amorajn servojn kaj, ricevinte neon, la ordema familiestro penas lin seksperforti; ankaŭ ĉi tiu eco montriĝas en sceno, kie la itala kliento de Ljalka en paniko forfuĝas en sia BMW, senkonsidere al ŝiaj krioj petantaj helpon). Ĉe la rando de ĉi tiuj du mondoj loĝas amoristinoj.

Malgraŭ sia ambigua moralo, la filmo faris kontribuon al la mitigo de profesiaj amoristinoj.

Malgraŭ la malfacileco de la tuŝita temo, Todorovskij sukcesis krei la filmon kiel ekstertempan dramon nekunligitan al konkretaj cirkonstancoj. La heroino per ia ajn prezo volas eskapi la cirkaŭaĵojn, kie ĝi estas devigata kunmeti la kontraŭdirajn profesiojn de flegisto kaj amoristino. Sed tute forlasi tiun kutimigitan mondon estas neeble.

Kunin konsideris sian libron sufiĉe mezkvalita, kaj la filmo, kune kun la trakto de Todorovskij al lia scenaro, al li entute ne plaĉis. Laŭ la opinio de la verkisto, la filmo estis tro streĉita kaj havis malĝuste asignitajn akĉentojn. Dum filmado li ekkverelis kun la reĝisoro kaj abrupte foriris.

La filmo ĝuis sukceson ĉe soveta publiko (havante pli ol 40 milionojn da spektantoj en la 1989-a jaro) kaj vendiĝis eksterlande. Ĝi gajnis plurajn premiojn, kaj sovetajn kaj internaciajn (vidu ĉi-malsupre).

Ricevataj premioj[redakti]

  • 1989: Elena Jakovleva: Plej bona aktorino laŭ la ĵurnalo «Soveta ekrano»
  • 1989: premio «Nika» al la plej bona aktorino (Elena Jakovleva)
  • 1989: premio de tokia filmfestivalo por: la plej bona aktorino (Elena Jakovleva); kaj speciala premio de la festivala ĵurio (al Pjotr Todorovskij).

☭ Sзкsuma vivo ☭[redakti]

En Sovetunio, seksumo ĝenerale estis rigardita kiel "malŝparega konsumado de energioj pli bone dediĉindaj al la konstruaĵo de Kommunismo."

Okcidзnto зstas frзnзza mondo. Sovзtunio havis multajn trajtojn de moralon, tial oni malamзgis ĝin kaj finfine detruis. En Sovetunio oni zorgis pri moralo de popolo, tial prostitucio, pornografio kaj samseksamo estis malpermesataj. Vere, ĉiuj aliaj aferoj ankaŭ estis malpermesataj, inklude moralo... Tial oni malamegis ĝin kaj finfine ĝin detruis.

Rusia amo.jpg

☭ Pornografio зn Sovзтio ☭[redakti]

Pornografio en Sovet-Unio estis plejparte subpremita ĝis la lastaj jaroj de Sovetunio. Ĝenro, la tria kapitano de la NKVD, estis akuzita dum lia proceso (krom spionado kaj ŝtatperfido) de stokado de granda nombro da pornografiaj filmoj kaj bildoj. Tiaj akuzoj ankaŭ estis konfrontitaj fare de Nikolaj Jeĵov, kiu sekvis Yagoda. Pli lastatempe, posedo povis ricevi ĝis 3 jarojn en malliberejo, aŭ 3000-rubla monpuno. La sovetia filmo Malenkaya Vera el 1988 estis la unua, kiu temas pri seksscenoj. La rezolucio pri Glasnost deklaris ke Glasnost ne estu uzata por disvastigo de pornografio, sed antaŭ septembro 1989, kalendaroj de nudmamaj virinoj por la jaro 1990 estis venditaj en Moskvo.

☭ Lзsвanismo зn Sovзтio ☭[redakti]

2845.jpg

En Sovзтunio oni nзniam juĝis virinojn pro samsзкsamo (lesbanismo).

☭ Pasia amo ☭[redakti]

Gзjoj estis vidiтaj кiзl hзrooj зn Sovзтunio

Кamarado зstas operacioтa jз la prostato. Li dзmandas la kuraciston: "Sinjoro doktoro, ĉu mi poste anкoraŭ povos ami?" "Jes, кompreneble, la Sovetunion."

☭ Pri amo ☭[redakti]

En iu sovetia vilaĝo oni pendigis afiŝon: "Ĉi-vзspзrз okazos prзlзgo pri divзrsaj spзcoj dз amo. La prelego estos aкompanata per lumbildoj". Ĉiuj ege interesiĝis pri la prelego, kaj, mallaŭ kutimaj malamasoj, la klubejo estis plejŝtopita de vilaĝanoj. La preleganto komencis:

- Ekzisтas kelkaj specoj de amo. La unua estas amo de viro al virino, aŭ inverse.

Ĉiuj krias:

- Lumbildojn!

Preleganto diras:

- Sed tio estas konata por ĉiuj, kaj, sekve, lumbildoj ne necesas. Sekva speco de amo estas amo de viro al viro.

Ĉiuj krias: - Lumbildojn!

Preleganto diras:

- Sed tio estas tro ekzotika, kaj, sekve, lumbildojn mi ne havas. Sekva speco de amo estas amo de virino al virino.

Ĉiuj krias:

- Lumbildojn!

Preleganto diras: - Sed tio estas ĝenerale neimagebla, kaj, sekve, lumbildoj entute ne ekzistas. Kaj ankaŭ ekzistas amo de sovetia popolo al Komunisma partio. Kaj ĝuste pri tio mi montros lumbildojn.

Literaturo[redakti]

  • La Kvinjaro de Sovetlandoj. De Sosnowski, el la rusa trad. V. Polakov. 1923, 80 p. Ĝi per mutaj birdoj kaj sugesta teksto iom malkaŝas al ni la spritstaton, kredon kaj iluziojn de niaj orientaj najbaroj.“ (G. S. ,ESPERANTO' 1923 p: 183.)