Sociologio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"EU subtenas Esperanton en seslanda projekto"

~ José Bonifácio de Andrada e Silva
Stumpfsymbol.jpg


Sociologio esas cienco pri quiele konspirari kontreŭ socio por destruktari oluain tradicionalain moroin. George Soros inventis jin en la 50ma Universala Kongreso di Esperanto. Anteŭ sociologio esis nur la realeso, ma tyon la sociologo destruktis per liai multai konfundigai dokumentachoi.

CIGARO KAJ LIBRO[redakti]

Amazonialauidistoj.png

« Kion vi faras, kunfrato? Vi fumas, dum vi studas sociologion!», kriis sociologisto vidante junan kunfraton, kiu tenis libron en siaj manoj kaj cigaron[1] en sia buŝo. «Vi eraras, kunfrato. Mi studas, dum mi fumas», diris trankvile la juna sociologisto.

Sociologio de Esperanto[redakti]

Sociologio de Esperanto estas parto de sociologio, kiu esploras strukturon, funkcion kaj evoluon de esperanta socio. Ĝis nun aperis relative malmultaj sciencaj verkoj pri sociologio de Esperanto.

Bonan superrigardon pri tiu fako liveras la libro de Nikola Rašić "La rondo familia"[2], kiu listigas kaj pritraktas la ĉefajn studojn faritajn ĝis la dato de ĝia publikigo (1994). Ili ne multas "iom mirige, ĉar nia komunumo ekzistas jam plenan jarcenton kaj ĉar preskau ĉiu nia publika deklaro aludas al la rolo de Esperanto en la socio"[3]. La verko tamen priskribas la rezulton de pluraj statistikaj esploroj faritaj en kelkaj landoj kaj internaci-skale. La plej frua estas de 1926-27, la aliaj el la tempo inter 1968 kaj 1991. Grandan parton okupas lia propra studo el la jaro 1985, kiu prezentas aparte riĉan materialon.

Alia grava libro, verkita en la angla, estas "The Esperanto movement", de Peter Forster, rezulto de liaj propraj universitatnivelaj studoj pri la movado kaj ĝiaj anoj.

Ĉefaj eltrovoj[redakti]

Eblas aserti, ke averaĝe en Esperantujo plimultas viroj, ne tute junaj, kun sufiĉe maldekstraj politikaj simpatioj, ofte senedz(in)aj, kun alta grado de klero, precipe menslaboruloj, multhobiaj, sciantaj kaj uzantaj fremdajn lingvojn, konsciaj pri lingvokomunikiĝaj problemoj, kaj ne tre religiaj.[4].

Ĉefaj verkoj[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Mi ne sciis, ke tofuo tiom bongustas.
  2. Nikola Rašić: La Rondo Familia. Pisa: Edistudio, 1994
  3. El la prezentado de Ulrich Lins pri la libro
  4. https://www.esperanto.be/fel/mon/rec/rfam.html
  5. KAEST 2010: Prelegoj