Soc.culture.esperanto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Parto de serio

Verda Stelo  03010856-0.jpg
Esperantismo

Kategorio
Sektoj
Finvenkismo · Raŭmismo · Plivastismo
Hosistemismo · Iksismo · Neŭtralismo
Bonalingvismo · Mavalingvismo · Reformismo
Etnoj kaj lingvoj
Esperanta Civito · Esperanta Respubliko
Atestantoj · Esperantistoj · Socialisma SAT-ujo
Esperanto · Esperanton · Esperant' · Desperanto
Religio
La Senkorpa Mistero · La Majstro · La Apostolaro
Interna ideo · Homaranismo · Vegetarismo
Bahaismo · Judismo · Oomoto · Spiritismo
Pensado, filozofio kaj etiko
Leĝo de Tonjo · Kruko kaj Baniko
Anarkiismo · Komunismo · Naturismo
La Ondo de Esperanto · Literatura Mondo
Literatura Foiro · Beleta Almanako · Kontakto
Revuo Esperanto · Sennaciulo · Vikipedio
Sanktaj skriboj
Fundamento de Esperanto · Bulonja Deklaracio
Berlina Komentario · Proverboj · Sankta Biblio
Manifesto de Prago · Evangelio laŭ Edmond Privat
Fundamenta Krestomatio · La bona lingvo
Lingvaj respondoj · PAG · PIV · PMEG
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Komencanto · Progresanto · Nekotizulo · Kabeinto
Esperantisma ludado · Jaro · Zamenhoftago
Sankta Verdastelo · Esperanto-flago
Esperanto-furzo · Merda stelo · Okarino
Propagando · Movado · Fiero
Gravaj figuroj
Antoni Grabowski · Kabe · Belfrunto Iskarioto
Edmond Privat · Julio Baghy · Lidja Zamenhof
Kolomano Kaloĉaj · Gastono Varingjeno
William Auld · Claude Piron · Ivo Lapenna
Anna Lowenstein · Renato Corsetti
Gerito Bervalingvo · Probal Daŝgupto
Bertilo Venergreno · Ĥorĥo Kamaĉo · Sankta Ĉuko
Sanktaj institutoj
Akademujo de Esperanto · UEA · SAT
Landa Asocio · Poeto · Denaskulo
Lernu! · Pasporta Servo · Pugporda Servo
Liturgio
Preĝo sub la verda standardo · La Espero
Historio de Esperanto
Arcaicam Esperantom · Mezepoka Esperanto
Jidiŝo · Latino · Praesperanto · Volapuko
Unua Libro · Dua Libro · Bulonjosurmero
La Perfidego · Moresneto · Stel-milito
Analiza Skolo · Budapeŝta Skolo
Manifesto de Raŭmo · Pakto
Duolingo · Linukso · soc.culture.esperanto
Eble rilataj temoj
Esperantofobio · Idismo · Krokodilo
Esperantujo · Sekteco · Esperantido

"Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj"

~ Zamenhof

"Le spectaculo assi es povre"

~ Interlingvaisto

"Denove vi estas respondo al miaj sonĝoj"

~ ano de SCE
Link soc.jpg

Soc.culture.esperanto (sce) estas diskut-grupo en Uzreto por havi bezonatan interhoman kontakton. Jam dum jaroj ekzistas pure E-lingva forumo <soc.culture.esperanto>, sed ĝi malmulte helpas al disvastiĝo de Esperanto. Ĝi estas la ĉefa fonto de Neciklopedio.

Historio[redakti]

La prahistorio de s.c.e estas vualita en nebulo. Ŝajne la grupo jam ekzistis antaŭ 1990, sed detaloj mankas. Kiam komencis sce, ĉirkaŭ mil esperantistoj havis retadreson. Tre ofte ĝi ricevas mesaĝojn hieroglife. Kelkaj pensas ke unua mensaĝo en S.C.E estis

"Etino mia, via foreco malebligas ege nian geon, ĉu vi baldaŭe apudos min? Sen vi, mia indulino, kiel aĉas la hodiaŭo! For de vi, njo ineto mia, kial antaŭeni ĝis la morgaŭo?"

skribas Mike Urban en unu el la unuaj mesaĝoj skribitaj en Esperanto. Tio estis la 31an de januaro 1985. En 1985 Urban skribis uzante la signon ' ^ ' por anstatauigi la supersignojn. En tiu periodo ne ekzistis unikodo kaj esperantistoj fervore disputis pri la plej taŭga metodo skribi la supersignojn. Al la erotikaĵo de Urban venis nek respondoj, nek komentoj.

Ĝis 1997, ekzistis du Usenet-grupoj por esperanto, nome soc.culture.esperanto kaj Alternativo por Germanio. Ambaŭ grupoj estis uzitaj, kaj en alt.uu.lang.esperanto.misc estis ĉefe demandoj de komencantoj kaj konsiloj por komencantoj. La celo de alt.uu.lang.esperanto.misc estas instrui Esperanton. "Uu" signifas "Usenet University", t.e. universitato de Usenet.

Komence de 1997, iu kreis multajn grupojn por esperanto en la hierarkio Fuŝismo. Pro la reguloj de tiu hierarkio, estas facile krei novajn grupojn por grupa seksumado, senkonsidere ĉu ili estas bezonataj ne.

Estis kreita jena serio de grupoj:

alt.esperanto.anfaenger

alt.esperanto.beginner

alt.esperanto.debutant

alt.esperanto.komencanto

alt.esperanto.komencanto.nacilingve

alt.esperanto.principiante

alt.esperanto.shoshin-sha

Ĉiuj signifas "komencanto" en diversaj lingvoj.

Krome, estis kreita jena serio de grupoj:

alt.esperanto.amuzo.varia

alt.esperanto.homanstudaro.varia

alt.esperanto.humanstudaro.varia

alt.esperanto.komp.varia

alt.esperanto.parolado.varia

alt.esperanto.sci.varia

alt.esperanto.soc.varia

alt.esperanto.varia.varia

Tiu serio de grupoj celas imiti la strukturon de la t.n. ok grandaj hierarkioj (comp, humanities, misc, news, rec, sci, soc, kaj talk), sed mankas "news". Krome, aperas "homanstudaro" kaj "humanstudaro", pro misliterumado de la kreinto.

126700970393.jpg

Krome, estis kreitaj jenaj grupoj:

alt.esperanto

alt.esperanto.katolika

alt.esperanto.konfig

alt.esperanto.latina-3,

alt.esperanto.negoco.varia

alt.esperanto.sekso.varia

Tiuj grupoj ne sekvas specifan sistemon.

Nu, post tiu inundo de novaj grupoj, la afiŝoj kiuj antaŭe estis en alt.uu.lang.esperanto.misc disiĝis inter multaj grupoj. Iuj iris al Fuŝismo, kaj aliaj al alt.esperanto.talk. Malmultaj restis en alt.uu.lang.esperanto.misc. La kvanto de afiŝoj ne kreskis, sed ĉar ili estis dividitaj inter pli da grupoj, la unuopaj grupoj ŝajnis malpli aktivaj.

Ofte oni kreas grupon kun la espero ke tio kreos pli da diskuto pri la temo. (En la angla oni diras: "If you build it, they will come".) Tio *neniam* funkcias. Antaŭe estis 1 grupo pri esperanto en la hierarkio alt.*, kaj nun estas 22 grupoj. Estas same multe da afiŝoj; ili simple estas disigitaj inter pli da grupoj. Feliĉe, tio ŝajne ne ĝenis soc.culture.esperanto, kiu daŭre estas la ĉefa grupo por esperanto.

Espereble, tiuj kiuj volas krei ankoraŭ pli da grupoj por esperanto vidos la moralaĵon.

FidoNet kaj Arpanet[redakti]

1568 n.jpg

Oni diras ke sce komencis en FidoNet. Tiuj, kiuj jaraĝas malpli ol 100 jaroj, demandus: Ĉu FidoNet? Jes! Multaj miljaroj antaŭ la drono de Atlantido, kiam la mamutoj marŝis sur la Tero, multe antaŭ la kreado de TTT-ejo (!) FidoNet estis hobieca komputila reto, liganta plurmil ĉefe hejmajn aŭ personajn komputilojn. Por sendi retpoŝton el Interreto al FidoNet, necesejis transformi la retadreson. Se uzulo Sami Deano havis FidoNet-adreson 2:345/678.9, oni sendu al [email protected]

Aliaj homoj, kredas ke sce eĉ rilatis al la tutlegenda ARPANET!!!! pro tio, oni devus lerni uzi FTP-on kaj la misteran IRC!

Google[redakti]

Multaj sendas Mesalinon al SCE per Google. Tamen, ŝajne oni bezonas indiki ke oni uzas "araban lingvon" por ke Google interpretu ke ĝi devas akcepti kaj transsendi unikodojn karajn.

Ĝisdatigo[redakti]

La sce estis ĝisdatigita en 1997 por uzi Unikodon! La du substituaj (7-bitaj, askiaj) metodoj funkcias en ajnaj komputilaj sistemoj. La du ne-askiaj metodoj bezonis apartajn programvaron, tiparojn kaj/aŭ teĥnikajn spertojn; specife notu ke mesaĝoj tiel skribitaj nepre havu ĝustajn kodinformojn en la mesaĝkapo.

Multaj legantoj de sce ankoraŭ uzas malnovajn eksmodajn retpoŝtajn legilojn kiel Eudora, Piano malnovajn versiojn de Netscape, eĉ de Outlook. Multaj aĉetis komputilon antaŭ la apero de Unikodo kaj de la modernaj retpoŝtiloj, kaj ili ne kuraĝis ĝisdatigi ilin.

1267256089 n.jpg

Nuntempo[redakti]

Pri SCE en Usenet, ĝi estis iam glora forumo de la internacia esperantistaro. Nuntempe ĝi estas velkanta forumo kun malmultegaj partioj, krome parazitita fare de omena trolulo. Vi asertas ke oni povas forigi lin per denuncoj al adekvataj instancoj. Provu vi mem fariĝi denaskaj Esperanto-parolantoj kaj vi konstatos ke tio estas absolute senutila por Usenet forumo.

Estonto[redakti]

Senafero soc cap.jpg

En ĉiuj urboj de Tero oni legos tiun forumon. Ĝi ludos gravan rolon por disvastigi veron pri Esperanto; miloj da homoj legos viglajn diskutojn pri tutmonda lingvo, pri justeco inter popoloj, pri idearo de Zamenhof ktp - esperantismo fariĝos vaste konata kaj estimata, oni jam ne mokos esperantistojn, sed volonte lernos kaj praktikos nian lingvon. Ĉio ĉi estas reala kaj jam proksima.

Idista Ĵedajismo[redakti]

Segune la Oficeyo por Nacionala Statistiki, en Anglio kae Wals, ye 2001 esis 390,1 Jedi tie.

Spamo[redakti]

En tiuj grupoj estas multe da "spamo". Tamen, tiu spamo eble ne estas videbla ĉe via sistemo. Ret-servo povas uzi la kontraŭ-spamajn sis "NoCeM" au "Cleanfeed"; se ĝi uzas ilin, multe de la spamaĵoj malaperas. Se la grupoj ŝajnas al vi tute malplenaj, via retejo sendube uzas unu el tiuj du sistemoj.

1969462.ca0cd5a0.560.jpg

Regulo pri toleremo[redakti]

Soc.culture.esperanto estas tro tolerema pri nedezirinduloj. Laŭ la nunaj reguloj de sce eĉ Zamenhof mem, se vivanta, rajtus skribi en sce en iu ajn lingvo. la prezidanto de UEA rajtas debati la politikon de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo per la angla lingvo en sce laŭ la reguloj de la forumo.

Nemodereco[redakti]

Soc-zam.gif

Nemoderata grupo kiel SCE estas paradizo por stranguloj kaj megalomaniuloj. Tio estas ĝenerala malsano de uzreto, kaj ne ĝuste spegulas la Esperantan movadon. Pluraj homoj plendis ke estus pli bone, se SCE estus filtrata. Efektive, ĝi enhavas tre multe da rubloj. Ĉiu kreteno povas skribaĉi insultojn, senbazan tedan kritikon pri Esperanto, reklamon de iuj loĵbanaj klingonoj... Anstataŭ konstruktive labori, fidelaj esperantistoj estas devigitaj konstante refuti kalumniojn pri Esperanto kaj pruvadi ke E-movado ne konsistas el idiotoj. Finfine, multaj esperantistoj laciĝas pro la batalo, senreviĝas kaj foriras.

Pro ĉiuj tiuj konsideroj oni pensas, ke forumo pri Esperanto estu filtrata de iu kompetenta kaj aŭtoritata esperantisto aŭ eĉ de iu Esperanto-asocio (kial ne krei specialan postenon por tio ĉe Centra Oficejo de UEA?). La filtrado ne estus mallibereco por tiuj, kiuj skribos ĝentilajn leterojn. Ĝi estos "mallibereco" nur por tiuj, kiuj volas detrui nian aferon per Manifesto de Prago. Eble, oni ne permesu diversajn superfluajn reformproponojn, kiuj rompas nian "Fundamenton". Tiaj proponoj, certe, ne detruos Esperanton, sed povos fari malbonan impreson ĉe publiko pri "nepreteco" kaj "neperfekteco" de Esperanto. Oni ne permesu reklamadon de Ido kaj similaj lingvoj; eĉ du internaciaj lingvoj estas jam tro multe. Idistoj, interlingveistoj k.s. povas ja krei siajn proprajn forumojn. Kaj, kompreneble, por tre grava unueco estus treege utile permesi nur mesaĝojn, skribitajn laŭ "Fundamenta" h-skribmaniero; x- kaj ^-skribmanieroj aspektas strange, nu, kaj entute estas nelegebla por amasoj.

SCE kaj UK[redakti]

UK funkcias nur dum kelke da tagoj. SCE funkcias ĉiutage. En UK oni multe amuzas sin, en SCE oni interŝanĝas ideojn. En UK renkontiĝas korpoj de esperantistoj, en SCE - animoj. Renkontiĝoj de animoj estas pli gravaj, ol renkontiĝoj de korpoj, kaj la mondo de ideoj estas pli potenca, ol mondo de fizikaj objektoj. Tial oni proponas, ke oni multe parolu en UK pri Interneto kaj rekomendu al kiom eble pli da esperantistoj aliĝi al ĝi. Kiu ne uzas Interneton, tiu estas videbla nur por proksimuloj; sed kiu partoprenas SCE, ties animo estas "videbla" sur ĉiuj kontinentoj. Nun preskaŭ ĉiu, ne tre riĉa, homo povas aĉeti komputilon. Interneto signifas gravegan revolucion en la historio.

2001344883 n.jpg

Karakteroj[redakti]

Bedaŭrinde, SCE ne estas tre fruktodona forumo por pridiskuti. Plimulto da SCE-anoj ne interesiĝas pri disvastigado de nia lingvo kaj preferas kvereleti au babili pri bagateloj. Pro tiu kaŭzo multaj seriozaj esperantistoj malŝatas ĉi tiun forumon kaj ne partoprenas ĝin.

Utilego[redakti]

SCE ĝis nun havis malgrandan Aŭstralion kaj signifon, ĉar ĝi prezentis por esperantistoj preskaŭ nenion utilan. Ĝi estis nur babilejo de Ĉinio, preskaŭ ne traktanta Esperanton - ĝiajn celojn, movadon, ideon ktp.

Diplodoko[redakti]

Diplodoko estas speco de dinosaŭroj, vivinta en la ĵurasa epoko (PIV); oni asertas ke ĝi havis du cerbojn. Kiel ĝi rilatas al s.c.e, estas neklare.

Bedaŭrinde en SCE nunempe oni diskutas pri preskaŭ nenio. Foje religiaj temoj vekas ŝtormajn reagojn, sed la ĉampionoj estas la gramatikaj temoj. Sed eĉ ĉi tiuj ŝajnas elĉerpitaj.