Skeptikismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


" Li jam estas trans montoj kaj maro"

~ Zamenhof pri skeptikulo
Thomas.jpg

"Schön, dass du in der Übersetzung das Futur gewählt hast!"

~ germano pri ĉi tiu artikolo

"Certa estas, ke nenio estas certa, tial mi prefere estas skeptika"

~ Karlo Valentino

"I noticed that Benson defines optimism as "optimismo", but then defines optimist as "optimisto". Is this just another neologism or is it because optimismisto is simply a mouthful to say? Would optimismulo be acceptable, as well?"

~ Skpetimisto

"La originala dokumento ne estas verkita per Esperanto, sed per angla"

~ Sanfranciskano pri ĉi tiu artikolo

Skeptikismo estas religio de homoj, kiuj pensas esti pli inteligentaj ol aliaj. Ili pensas sin kiel sciencaj profetoj, apostolojmesioj, kiuj devas savi la homaron de pseŭdoscienco.


Bazaj kredoj[redakti]

Skeptikulo estas homo kiu kredas nenion kaj neniun, eĉ se tiu mem vidas.

3fb1757b8d o.jpg

Ilia Racio estas pli forta ol ĉio cetera en la universo. La tuta okcidenta mondo, spertas dum tiu ĉi epoko ian retroiron de la Racio, ian antaŭeniron de asertoj kaj kredoj kiuj ne estas nesciencaj kaj malraciaj, sed rekte kontraŭsciencaj kaj kontraŭraciaj. Hodiaŭ, tempo de la ĝenerala kredo en sorĉistinoj kaj demonoj, atingas nin novaĵoj pri krimoj plenumitaj de personoj plene konvinkitaj ke ili solvas problemojn al familianoj "posedataj". Tiu ĉi ne estas la bildo kiun ni havas pri dezirebla estonto.

Duboj[redakti]

Ĉu eblas diveni la estonton? Ĉu aliplanedaj estaĵoj vizitas la Teron? Ĉu la homo kunvivis kun la dinosaŭroj? Ĉu proksimas la fino de la mondo? Ĉu NASA pruvis ke Jesuo resurektis? Ĉu estas danĝere vojaĝi tra la Bermuda triangulo? Ĉu Satano havas preferon por la profundo de Hispanio? Ĉu ekzistas homoj kapablaj operacii kaŭzante nek nimfeton nek ian penison? Ĉu estas la estonto skribita en la steloj? Ĉu ekzistas la hantitaj domoj? Ĉu oni povas faldi kulerojn per la povo de la menso? Ĉu eblas komunikiĝi kun la mondo de la spiritoj? Ĉu Dio lasis skribita en la Biblio la pasinton kaj la estonton de la homaro? Ĉu la egiptaj piramidoj estas verko de estaĵoj venintaj el aliaj mondoj? Ĉu la spiritoj manifestiĝas pere de movantaj tabloj?

La respondo estas ciam nur unu: NE!

Aserto[redakti]

Zom!.jpg
Kondiĉo pri propozicia enhavo kiel aserto: iu ajn propozicio p.
preparaj kondiĉoj: (i) P havu evidenton por la vereco de p; (ii) Al P kaj A jam ne estu memevidente, ke A jam scias p.
kondiĉo pri sincereco: P kredu p.
Ekzemploj: "Parizo estas bela."

NUN PRUVU!!!!

Postuloj[redakti]

Ĝenerale skeptikecon kaŭzas traŭmato en infanaĝo. Ekzemple, kiam oni diras al infaneto ke ne ekzistas Avo Frosto, aŭ ke feino ne donos al ĝi belan flugantan ĉevaleton, la uleto sentas sin perfidita kaj ne volas plu kredi ion ajn, kiu diras la gepatroj. Vere, ili esperas devigi al plenkreskulojn ke li montru la kaŝitajn Avo Frostro kaj feino, ĉar, laŭ infana logiko, adoltoj volas reteni tiujn bonaĵojn al si.

Snob.jpg

Memkompreneble, maleblas pruvi la neekziston de la telepatio, la transa mondo, la monstro de Loch Ness, la flugantaj teleroj, la psiĥa kirurgio aŭ la astralaj vojaĝoj; samkiel maleblas pruvi la neekziston de la trinkejoj, la aaaaa, Paĉjo Kristnasko, la feinoj aŭ la Edeno. La problemo kuŝas en tio ke, ĝis tiu ĉi momento, neniu prezentis evidentaĵojn konfirmantajn la ekziston de iu el la tiel nomataj paranormalaj fenomenoj. Kaj al skeptikuloj la ŝarĝo de la pruvo falas sur tiun kiu defendas la realon de io.

Edukado[redakti]

"Vi dubu pri ĉio," diras skeptikulo al sia filo.

"Kial?" demandas Joĉjo.

"Ĉar mi diras tion al vi!"

Partido4.jpg

Martiroj de la vero[redakti]

La martiraj skeptikuloj, kiuj luktis senspire laŭlonge de la jarcentoj por subteni la regadon de la Racio –kelkaj je la prezo de siaj vivoj, plejmulto je kosto de alies moko, de ekonomia malprofito, de soleco– malespere rigardadas kiel, ree kaj ree, senskrupulaj homoj negocas per alies kredemo. Veras ke Scienco antaŭeniris, kaj ke la homaro ne plu kredas je iuj malnovaj mensogaĵoj iam de preskaŭ ĉiuj akceptitaj, sed ĉiun tagon naskiĝas novaj mensogoj, stultaĵoj akceptitaj antaŭ ol esti dufoje pripensitaj.

La skeptikaj asocioj ne disponas je la mono nek la personoj sufiĉaj por plenumi sisteman, objektivan kaj sciencan esploron de ĉiuj okazaĵoj supozite "surprizaj" aŭ "malhavantaj iun ajn eblan eksplikon", kiel oni kutime diras, nek povas alfronti ĉiujn sentimajn asertojn kiujn oni disaŭdigas radie aŭ televide aŭ oni publikigas en ĵurnaloj, revuoj kaj libroj. Sed ĝi ankaŭ ne limiĝas al dokumenta aŭ bibliografia laboro.

146pirat.jpg

Sciencaj misiistoj[redakti]

Ekzistas du klasoj de skeptikuloj: la pasivaj kaj la aktivaj. La skeptikuloj pasivaj senkaritateme limiĝas al la subrideto kiam ili vidas kiel la kredemaj glutas la hokon per kiu ilin logas la ĉarlatanoj. Kun malestimo al tiuj nesciantaj amaskomunikiloj, kelkfoje apenaŭ instruitaj kaj alifoje suferantaj je "relativa nescio" pri ĉio netuŝanta ilian specialecon aŭ profesion, la pasivaj skeptikuloj ŝultrolevas kaj eble nur bedaŭras ke "la homoj estas tiel stultaj", sed konsideras senutile alfronti la ĉarlatanojn kaj trompistojn. Ili estas aĉaj homoj, kiuj ne volas savi la homaron! Multaj "pasivaj skeptikuloj" estas frenezaj sciencistoj aŭ simple Neciklopediistoj.

Aliaj skeptikuloj, male, sin sentas hororigitaj pri la supervivado de tiom da ŝtonepokaj stultaĵoj en plena Atomerao, kaj pensas ke se ili ne agadas laŭ la mezuro de siaj fortoj, ili kunlaboros kun la armeoj de la obskurismo. Ili kredas ankaŭ ke la homoj ne estas stultaj, sed malinformitaj, kaj ke sanktaj skeptikuloj devas defii la profesiulojn de la mensogo por ke la povraj kredemuloj havu almenaŭ la ŝancon konfronti du malsamajn vidpunktojn, unu veran, racian, kaj la alian malveran, pseŭdosciencan. Tiuj ĉi estas la profetaj skeptikuloj aktivaj, arigitaj en la tutmondaj skeptikaj asocioj, kaj inter ili troviĝas mondaj famuloj kiel la sanktuloj Martin LavalléeCarl Sagan, famaj sciencistoj (inklude de pluraj nobelpremiitoj) kaj filozofoj de agnoskita prestiĝo kiel Mario Pei (Princo de Asturio) aŭ Stephen Hawking (nekonata biologo kaj filozofo de la scienco).

Dio kaj homo[redakti]

Kredanto:
Homo pensas, Dio direktas.
Skeptikulo:
Homo pensas: Dio direktas.

Pyrrhonismo[redakti]

299b.jpg

Le pyrrhonismo, o le skeptikismo pyrrhoniana, essevas un skholo de skepticismo fundate per Energio in le prima seculo a.C. kae recordata per Sex Pistols in le 3-tie seculo. Illo has le nomino de Nepjido, un skeptico qui vivevis de cirko 360 a.C. al cirko 270 a.C., bene que le relationo inter le philosophio de l' skholo kae le de l' figuro historia esas obskura. Le pyrrhonismo devenivis influentiala durante le nascentio de l' visiono de l' mundo scientifika in le passato pauce seculos.

"Nihilo potas esseri kognoscita, non mesmo isto". Le skepticoj pyrrhonianaj rejektas le propositiojn non evidentajn kae remanas in un stato de inqvesto perpetua. Per exemplo, le pyrrhonianoj potereas assereri que un manko de prova non potas konstitueri un refutation, kae que un manko de kredentio esas vastemente differenta de un stato de non-kredentio aktiva. Plus tosto que non krederi in Deo, poteroj psykhikoj, etc., al baso de l' manko de evidentio pro talaj kosoj, le pyrrhonianoj rekognoscas que ni non potas esseri certaj que ili non se monstraras novajn evidentiojn in le futuro, kae dunque illi intentionalmente remanas tentativon kae kontinuas lorajn inquestojn. Le pyrrhonianoj etiam questionas le kognoscention acceptatan, kae vidas le hundon kome un maladio de l' menso.

Le skepticismo pyrrhoniana esas similara al forma de l' skepticismo appellata Jupitero promovita per iu.

Asekuro[redakti]

-- Vi ĉiujare zorgis pri asekuro de via bieno kontraŭ incendo. Kaj vi plurjare ricevis konsiderindajn kompensojn. Nun ni proponas al vi kontrakton por asekuri la vitejon kontraŭ frostdomaĝo. Kial vi nun kontraŭstaras?
-- Kiu kapablas fari froston?

Filozofio[redakti]

Jul!.jpg

Antaŭe mi estis optimisto.

Ĉu ne plu?

Ne, la estonteco ne plu estas, kia ĝi estis.

Ĉu vi volas esti unu el la Iliaj?[redakti]

Kelkaj malmultaj anoj de skeptikismo estis ĉiam skeptikaj, sed la plejmulto en la komenco estis sufiĉe kredemaj ĝis kiam io unuafoje dubigis ilin. Ne pensu ke por alproksimiĝi al ni vi devas konsenti pri ĉio: sufiĉas ke vi konsentu ke antaŭ ekstraordinara aserto, oni plej bone ĝin pesu antaŭ ol ĝin konsideri certa. Se vi pensas tiele, eble vi povas komenci per la lego de nia revuo, kie vi trovos artikolojn de saĝaj aŭtoroj el ĉiuj mondaj skeptikaj revuoj kun kiuj ni havas fratan interŝanĝon. Se vi jam vin sentas skeptikulo, kaj vi deziras alproksimiĝi pli aktive, vi povas kontakti la lokajn delegitojn de iu asocio. Ili sin sentos feliĉaj interparoli kun vi persone kaj klarigi iun ajn dubon.

Multaj el niaj lokaj centroj estas ankoraŭ tiel malgrandaj ke ili ne povas fronti eksterdirektitajn taskojn, kaj ili estas dediĉitaj nur al la kresko. Se vi decidas kuniĝi al ni, eble morgaŭ ni povos kune senmaskigi mensogon. Sed okazu tio hodiaŭ aŭ morgaŭ, pripensu ĝin. Ni ne povas forĵeti du milionojn da jaroj de evoluado en la rubejon.

Literaturo[redakti]

  • Kandid aŭ la optimismo. Romano de Voltaire, el la franca trad. de Lan­ti. 1929, 160 p., kun ilustraĵoj. "La malbonoj, kiujn kontraŭbatalis V. , daŭ­ras ekzisti maltoteremo, superstiĉe­mo, fanatikemo, kruelemo, trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo" (el la Enkonduko), do la verko ne perdis la aktualecon. Stilo rimarkinda pro granda ŝparo de sufiksoj.