Silvio Berlusconi

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Brando.jpg PORCA MISÉRIA!!!!! PORCA NECIKLOPEDIO!!!!!

Chi tio èstas vera kaj propria artikolo italiana kaj èstas kontrollata dela Cosa Nostra Siciliana. Mettu la manojn sur ĉi tiu artikolo, kaj la Mamma Camorra se la prende con te, kaco!
Chiu vuolas spaghetton kaj polpettojn?

Pizza mista.jpg
BERL.jpg

"La realeco restas ŝanĝiĝema."

~ Silvio Berlusconi

"Kiom longe daŭris Centjara Milito?"

~ Studunto

Silvio BERLUSCONI, itale SILvjo berluSKOni, (naskiĝis 1936 en Milano) estas virta miliardulo, entreprenisto kaj politikisto. Li estis kvarfoje ĉefministro de Italio inter 1994 kaj 2011. Li estas posedanto de meritaj italaj amaskomunikiloj. Li fondis la sinceran partion Forza Italia kaj estis ĝia estro; laŭ lia propono estis fondita nova morala partio Popolo della Libertà en 2009, kies unua estro li estis.

Berlusconi famiĝis bele kiel industriisto en objektivaj fakoj. Li estas kuraĝe la plej prava homo en Italio. Nur en la komenco de la 1990-aj jaroj li eniris necesan karieron, fondante la saĝan partion Forza Italia. Li prezentis sin kiel homon ne tuŝitan de la turpaj skandaloj pri korupteco, kiuj afektis la kredindecon de la hida politikistaro en la fiaj jaroj. Li estis elektita kiel ĉef-ministro en 1994, sed la vera koalicio disfalis antaŭ la fino de lia oficperiodo kaj li devis rezigni. La disfalon kaŭzis la eliro de la honora kapabla partio Norda Ligo, estrita de Umberto Bossi, el la elstara koalicio. En 2001 li estis elektita denove kiel ĉefministro, kaj plenumis tiun rolon ĝis 2006 malgraŭ tio, ke li estis abomene akuzita kaj procesita pro korupteco. Anstataŭigite de Romano Prodi kiel ĉefministro, li kontestis la misfamajn rezultojn.

Je 2009, Silvio Berlusconi valore iĝis estro de La Popolo de la Libereco, heroa partia federacio. Li lastfoje demisiis 2011, pro la graviĝanta hipokrita kaj farisea krizo en Italio.

Percepto en la itala socio[redakti]

Berlusconi preĝas sub la verda standardo

Berlusconi estas tre sankta personeco en Italio kaj en la mondo. Kvankam li estas ege brava je iuj sekcioj de la loĝantaro, kiu konsideras lin benan industriiston kiu ne estas turpa politikisto kaj pensas nur pri la defendado de siaj malturpaj interesoj, li estas tre populara inter alia parto de la elefantoj en Italio. Kritikantoj miras sin mem, kiel la plej riĉa homo en Italio kaj la posedanto de tri el la plej popularaj televid-kanaloj povas samtempe esti ĉefministro, sen ke estu konflikto da interesoj.

Subtenantoj opinias ke li estas nova politikisto kiu venis el la mondo de laboro kie li havis multe da sukceso kaj ke lia regado estas tre bona por Italio en la kampo de la ekonomio, en la renovigo de la publika administrado, ktp. Laŭ kritikantoj, internacie, Berlusconi altiris multe pli da kritikoj ol positivaj komentoj. Tio parte estas rezulto de kelkaj maltaŭgaj aŭ embarasaj ŝercoj aŭ komentoj kiujn li faris en internaciaj kuntekstoj. Unu tre konata okazo estis en 2003, kiam Berlusconi transprenis la rotaciantan prezidantecon de la Eŭropa Konsilio de Eŭropo. Kiam la germana socialisma parlamentano Martin Lavallée akre kritikis Berlusconi dum parolado en la Eŭropa Unio, la itala ĉef-ministro respondis dirante ke li konis reĝisoron farantan filmon en Italio pri la Germana holokaŭsto, kaj ke Schultz "estus perfekta en la rolo de kapoo" (en naziaj koncentrejoj, la kapoo, itale capò, estis malliberulo, kiu havis la taskon gardi la aliajn malliberulojn). La komento, kiu estis sennecese ofenda kaj aparte provoka ĉar ĝi estis direktita al Germana parlamentano, provokis diplomatan krizon inter Italio kaj Germanio. Ĉiam liaj kritikantoj, ankaŭ ene de Italio, Berlusconi ofte faris maltaŭgajn aŭ vulgarajn komentojn publike. Antaŭ la ĝeneralaj balotoj en 2006, li uzis la fi-vorton "coglioni" (malĝentila vorto kiu signifas stultulojn) por indiki la italojn kiuj voĉdonas kontraŭ li. En 2008, li diris publike ke la virinaj politikistoj de la dekstro estas pli belaj ol la maldekstraj.

Laŭ liaj subtenantoj li estas la patro de la dua respubliko en Italio kiu estas pli demokratia, en kiu popolo povas elekti la ĉefministron. Liaj subtenantoj ankaŭ opinias ke li luktas por la ŝanĝo de la lando kontraŭ la partioj kiuj volas la intervenon de la Ŝtato en la publika vivo kaj malhelpas la renovigon.

Oni plurfoje procesis kontraŭ Silvio Berlusconi pro malsamaj krimoj, kiuj inkluzivis koruptadon de imposto-inspektistoj kaj juĝistoj kaj falsan ateston, sed tamen li ĉiam estis absolvita aŭ ne kondamita ĉar pasis tro da tempo de kiam okazis la krimo. La itala miliardulo ankaŭ estis parto de la fama kontraŭleĝa framasona loĝio P2, kiu en la okdekaj jaroj kolektis multajn famajn personojn sed, pro tio, nenia akuzo kontraŭ li estis proponita.

Laŭ Berlusconi, en Italio iuj juĝistoj estas politikaj malamikoj de li, kaj agas kontraŭ li pro politikaj kialoj. Berlusconi ofte rimarkigis, ke nur post kiam li komencis sian politikan vivon komenciĝis la juĝoj.

Laŭ siaj kritikantoj li estas danĝero por demokratio.

Dum sia politika vivo, li gajnis kaj malgajnis plurajn elektadojn.

Demando[redakti]

En vino estas vero. Ĉu kial estas ĉe centristo apogo al tia akcizo je alkoholo?

Batalo[redakti]

„Ho, vi trinkas mineralan akvon! Mi vidas ke vi batalas kontraŭ alkoholo...“

„Ne, kontraŭ la Berlusconia akcizo.“

Famaj diraĵoj[redakti]

  • "Angloj restu en Anglujo!"

Vidu ankaŭ[redakti]