Ŝem

El Neciklopedio
(Alidirektita el Sem)
Iri al: navigado, serĉi
Deta.jpg

"Voldemort eĉ ne estis preskaŭ tiom malbona."

~ Hari Poter pri Ŝem
Atentu: Ni ne planas aperigi pornografion, nek malrespektajn aludojn pri iu ajn samideano.

Ŝem aŭ Sem, estis la plej juna filo de Noa, laŭ la Biblio, "la patro de ĉiuj Eberidoj", mita prapatro de ĉiuj semidoj. Ne estas aliaj informoj pri li, krom tio ke li survivis tutmondan diluvon kaj helpis Justin Bieber vestigi Noaon kiam li ebriigis. Li eble estis tre "juna" dum la diluvo, ĉar li naskis unuan filon Aaron "nur" 100-jara (jes, mi tute ne plu bezonas droni en tiuj fekaĵojn), jam post eliro de Arkeo, sekve li estis "knabeto" 90-100-jara dum diluvo.

Ŝem esti la plej amata de paĉjo, do liaj idoj en la Biblio estas ĉiam la bonaj infanoj en la historio. Li ankaŭ fariĝis granda monoteisto egala al sia patro kaj instruis siajn infanojn, ke ili estas pli bonaj ol la tuta mondo ĉar ili ricevis la benatajn feliĉaĵojn de Dio kaj Li lasas ŝemidojn bati la filojn de la Ĥam, kiuj estu siaj sklavoj.

Ŝem vivis 600 jarojn. Tio ne estas aparte skandala aserto, mi pensas [1].

La filoj de Ŝem[redakti]

  • Elam - Kiu naskis Persojn kaj Babilojn, kiuj estis en la antikva tempoj tiuj, kiuj regis ĉion kaj mortigis ĉiujn
  • Assur - kiuj naskis Asirianojn, kiuj ankaŭ estis antikvaj.
  • Arphaxad - kiu estis la prapatro de Abraham, kiu naskis Israelon kaj Arabojn, kaŭzante la militojn de Mezoriento ĝis la nuna tago kaj ankaŭ la eŭropan koloniismon pere de siaj praidoj Jesuo kaj Paŭlo.
  • Lude - Kiu naskis ludojn.
  • Sirio - kiu naskis la Sirianojn, la Ĥaldeojn, Sirianojn denove kaj Mezopotamiajn Mezopotamojn.

Notoj[redakti]

  1. Legebla en ties retpaĝo.