Sekto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ĉu vi volus diri "sekso"?"

~ guglo pri sekto
Esperantistoj ne estas sekto.
Antaŭe: du esperantistoj.
Malantaŭe: botelo da sekto.

"Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso"

~ Zamenhof

"Esperantistoj aspektas kiel sektuloj"

~ eŭropano pri esperantistaro

"Esperantistaro estas sekto"

~ Usonano pri esperantistaro

"Char la vorto sekto shokas Eùropanojn, mi diras, ke Oomoto estas eklezio"

~ Mireille Grosjean pri eŭropanoj

"Nur en sekto tiu vorto havus sencon"

~ anonimulo pri sekto

"Kiu ajn volus ŝanĝi la naturan iradon de nia afero, povos nur krei kelktempan skismon kaj akiri la malĝojan gloron de malhelpanto kaj subfosanto"

~ Zamenhof pri skismo

"Semble, li omno komensavis del skandalo pri Wikileaks"

~ idisto

"Mi ne celas alian lingvon. Mi celas nur Esperanton, kaj ĝi restu simpla, senescepta kaj lernebla ankaŭ por ĉinoj"

~ Renato Corsetti pri siaj sektaj deziroj

Sekto (germane Sekt) estas alkohola trinkaĵo kun multaj etaj vezikoj. Por fari ĝin, oni fermentigas, en botelo, miksaĵon de melaso, maralgo kaj kolao.

Antaŭ ol oni malfermas la botelon, ĝi enhavas energion en alte koncentrita formo. Oni supozas, ke kelkaj specoj de nifo uzas botelojn da sekto (aŭ da similaj trinkaĵoj) por propulso.

Kelkaj supozas ke ina sekto estas insekto, sed kiam oni observis la kopulon de ambaŭ, la insekto ĝenerale mortas.

La trinkaĵo estas populara en meza Eŭropo, kaj ankaŭ haveblas sur Titano ĉe la Poĉjo Porko Picejo.

A439.jpg

Kiu trinkas?[redakti]

Gura.jpg

Sektanto estas in (en) sekto. Sekton trinkas ĉefe anoj de la malgrandaj kverelemaj religioj:

Problemo[redakti]

Jen problemo kun la vorto "sekto" : Ghi estas uzata lau la perspektivo de iu alia religia grupo, kaj oni ne vere povas uzi ghin sen adopti tian personecon.

Sekto kaj UEA[redakti]

Esperantismo sub gvido de UEA iĝis klare iu sekto politika, ekstreme politike korekteca, ĥaosa, ŝate nomanta sin "profesia", sed obskura en sia agado por celoj de iu malvasta " elito de obskurantismo, por la malklaraj, strangaj celoj kaŝataj de cetero de la membroj. Nur ekster de la UEA-kontrolata politika korekteco, ekster de ties haltigaj meĥanismoj, sendependa uzado de la Internacia Lingvo - Eo kreskas libere, senobstrukte kaj dinamike, ĉar sedepende. Ĉio tio okazas senpere per liberaj medioj de la Interrreto, multmediaj kapablecoj, kaj granda kapacito de la moderna komputiko kaj teĥnologio.

Politika sekto UEA ĉiuokaze aspektas en la okuloj de aliaj Esperantistoj. Se oni ne estas fako de UEA, tiam oni estas sekto ekster UEA. Oni kompreneble rajtas esti sekto, aŭ eĉ agi tute individue pri/per/por Esperanto, sed tiam oni ne rajtas atendi ke aliaj rigardos oniajn sociajn ideojn tre seriozaj. Se oni havas seriozajn ideojn, kies realigo postulas tutkomunuman kunlaboron, tiam oni devas trudi ilin al UEA. Se oni ne klopodas trudi siajn ideojn al UEA, tiam ili estas aŭ ne universalaj aŭ ne seriozaj.

Sektano[redakti]

Zom!.jpg

- Nia Sankta Majstro ricevis la Savigan Mesaĝon rekte de Dio mem.

- De kie vi scias tion?

- Li mem diris!

- Ĉu neeblas, ke li mensogis?

- Ĉu eblas, ke homo, kiu parolas rekte kun Dio, povas mensogi?!

Skismo[redakti]

Skismolaborista.jpg

Skismo estas opa disiĝo de ia eklezio fare de homoj, kiuj, kvankam akceptante la esencon de la dogmaro, malakceptas la eklezian aŭtoritaton kaj kelkajn neesencajn punktojn de la kredo. Se tiu okazas en sanktaj organizoj, kiel UEA, tiu estas granda peko, kiu meritas la punon de infero.

En la sanktega historio de Esperanto oni celas kutime la skismo inter Germanio kaj Internacia Esperanto-Muzeo. Cetere oni nomas la siatempan krizon pri Ido ankaŭ Ido, sed ĉi tiu estis multe tre grava afero.

"Skismo en la Esperanto-movado" estas tro vastsenca.

✡ Judismo ✡[redakti]

1779.jpg

Diferenco inter ortodoksa, konservativa kaj reformisma judismo: dum nuptofesto
Ĉe ortodoksoj patrino de fianĉino estas graveda.
Ĉe konservativuloj la fianĉino estas graveda.
Ĉe reformistoj la rabeno estas graveda.

✡ Modernaj reformismoj ✡[redakti]

En antikva, barbara judismo, oni diris ke Dio estis "la dio de Abraham, la dio de Isaak kaj la dio de Jakob."

Nuntempe tamen, oni diras ke li estas "la dio de Abraham, la dio de Isaak, la dio de Jakob, la dio de Sara, la dio de Rebeka, la dio de Raĥel kaj la dio de Lea. Kaj ne forgesu, ke li ankaŭ estas la dio de Zilpa kaj la dio de Bilha, kaj la dio de Hagar- ja la araboj estas niaj kuzoj- kaj la dio de Ketura."

Progresemaj judoj ordinare bonvenigus tian ŝanĝon, tamen ĝi tiom plilongigas diservojn, ke granda nombro nun faras la nepenseblan, reirante al ortodoksa judismo.

Jea.jpg

✡ Ĥasidoj ✡[redakti]

Diris pastro al Ĥasido, kiu estas arda adepto kaj granda admiranto de lia rabeno: "Vi, judoj, vi estas tre strangaj. Vi ne kredas je la reviviĝo de Jesuo Kristo, sed vi kredas je la diraĵo, ke via rabeno transiris la riveron sur la toltuko."

Ĥasido: "Jes, sed tio estas ĝusta!"

Pensoj[redakti]

Juna viro, lernanto de JEŜIVAO (lernejo de religiaj studoj/seminario por rabenoj), estis invitita al tagmanĝo en la hejmo de riĉa judo. La juna (kaj bela...) servistino alportis la pladon al la tablo kaj tiam ŝi rimarkis, ke la gasto ekrigardas la plankon por ne rigardi ŝin. Tiam ŝi diris al li: "Pli bone, ke vi rigardu min kaj pensu pri la planko, ol ke vi rigardu la plankon kaj pekpensu pri mi.'

Skismo en la Esperanto-movado[redakti]

Skismo estas nomata la estiĝo de situacio kun du internaciaj Esperanto‑asocioj en la jaro 1936. Ili kunfandiĝis en 1947.

Antaŭhistorio[redakti]

1659.jpg

La Universala Esperanto‑Asocio (UEA), fondita en 1908, fariĝis iusence konkurenca al la naciaj societoj, ĉar UEA provis agadi ankaŭ sur nacia kaj loka nivelo. Ĝenerale, ne ĉiuj esperantistoj emis pagi kotizojn al pluraj asocioj (do ekzemple kaj al la londona klubo, kaj al la brita asocio, kaj al UEA). Cetere estiĝis la demando kiu rajtas paroli en la nomo de la esperantistaro kaj reprezenti ĝin al la ekstero, resp. kiu pagu la kostojn de tia agado.

Antaŭ la unua mondmilito UEA subskribis kontraktojn pri kunlaboro kun diversaj naciaj societoj, kaj en 1922 stariĝis la Helsinko‑sistemo, en kiu UEA kaj la naciaj societoj komune pagis kaj kontrolis Internacian Centran Komitaton. Ĉar UEA en 1932 draste reduktis siajn pagojn, la naciaj societoj en la UK 1932 en Parizo deklaris la sistemon nuligita.

Aliĝo de landaj asocioj[redakti]

Fine UEA post longa rezistado akceptis aliĝon de naciaj societoj, en la UK de Kolonjo 1933: Interkonsento de Kolonjo. Per tio principe estiĝis tia UEA kian oni konas nuntempe, do kun Komitato de UEA kun plimulto de anoj senditaj de la landaj asocioj.

La reprezentantoj de la malnova UEA kiel prezidanto Eduard Stettler kaj direktoro Hans Jakob ne estis interne kontentaj pri la nova situacio, kaj kiam en la UK 1934 en Stokholmo tri amikoj ne estis reelektitaj al la Komitato de UEA, ili forlasis siajn funkciojn.

Oficeja demando[redakti]

1744.jpg

La tiama Estraro de UEA sub Louis Bastien en marto 1936 anoncis ke pro la altaj kostoj en Svislando ĝi decidis translokigi la oficejon el Ĝenevo al Britio. Necesis ŝanĝo de la statuto. Ĉar la Komitato jam principe decidis pri Londono kiel nova sidejo, la Estraro ne plu igis la Komitaton voĉdoni pri la statut‑ŝanĝo, sed rekte donis la proponon al la Ĝenerala Voĉdono de la Delegitoj. La voĉdono estis sukceso por la Estraro, sed jen svisaj membroj postulis laŭstatutan decid‑proceduron kun vasta diskutado.

Dum la UK en somero 1936 la ĉeestantaj anoj de la Komitato decidis peni pacan solvon, kaj alternative fondi novan asocion. Post kiam tiuj pacigo‑provoj malsukcesis, Louis Bastien alvokis la 18‑an de septembro 1936 la anojn de la Komitato kaj la Landajn Asociojn veni al fondota Internacia Esperanto‑Ligo (IEL).

En Svislando formiĝis "provizora Komitato" por daŭrigi la malnovan UEA, nun nomatan Ĝeneva UEA. Hans Jakob denove fariĝis direktoro, kaj la oficejo translokiĝis al Palais Wilson en 1937. Prezidanto fariĝis la sviso Karl Max Liniger, en 1941 lin sekvis Hans Hermann Kürsteiner. En 1942 UEA "fermis la butikon" kaj reaktiviĝis nur post la militfino.

Kunfandiĝo[redakti]

Ĉar IEL estis multe pli sukcesa, Hans Jakob petis pere de Edmond Privat negocojn kun IEL pri kunlaboro aŭ kunfandiĝo de ambaŭ asocioj. En junio 1946 oni interkonsentis en Bern pri ĉefaj punktoj, por 1947 oni proklamis la kunfandiĝon, en 1948 per nova Komitato kaj statuto la proceduro plenumiĝis.

La nova UEA estas esence la daŭrigo de IEL, sed kun kelkaj ŝanĝoj en la statuto laŭ postuloj de Hans Jakob kaj kun dua centro, Serva Centro en Ĝenevo prizorgata de li. Pro financaj disputoj oni haltigis lian oficon en 1960, kaj en 1980 forstrekis tiun oficejon el la statuto.

Tria sekto[redakti]

Tria sektotria ismo estas koncepto per kiu individuoj estas enklasigitaj, aŭ de si mem aŭ de sia asocio, kiel nek finvenkisto nek raŭmisto. Ĝi ankaŭ temas pri kategorio en tiuj asocioj, kiuj rekonas tri aŭ pliajn sektojn. La terminon tria oni ĝenerale komprenas kiel "alia", kvankam iuj antropologoj kaj esperantologoj priskribis ankaŭ kvaran kaj kvinan sektojn. La konceptoj pri "tria", "kvara", kaj "kvina" sektoj povas esti iom malfacile kompreniĝi per klaraj konceptaj kategorioj.

Kvankam obstrukco determinas ĉu la ideologia kaj efektiv-agada sektoj de homo estas finvenkismo, raŭmismo, aŭ senmonismo, la stato de persona sinidentigado, aŭ identigado fare de la asocio, kiel nek finvenkisto nek raŭmisto estas difinita nur de la Socialisma SAT-ujo je individuo. Kvankam iuj okcidentaj nerdoj klopodis kompreni la koncepton pri tria sekto laŭ terminoj pri sekto, multaj aliaj nerdoj, precipe indiĝenaj ne-okcidentaj nerdoj, konsideras tion misreprezentaĵo de triaj sektoj. Al malsamaj kulturoj aŭ individuoj, tria sekto povas reprezenti mezan staton inter finvenkismo kaj raŭmismo, staton esti ambaŭ (ekzemple "la spirito de finvenkisto en la korpo de raŭmisto"), staton esti nek unu nek la alia, kapablon miksi aŭ interŝanĝi sektojn, aŭ tute alian kategorion sendependan de finvenkismo kaj raŭmismo. Ĉi lasta difino estas favorata de tiuj, kiuj argumentas por pli severan punon de la "triasektuloj." Ĉiukaze, ĉiuj tiuj kvalitoj difinas socian sekton anstataŭ ideologia aŭ efektiv-agada.

La terminon "tria sekto" oni uzas por priskribi sekton en Eŭropo, fajfismon en Usono, kaj ĵuritaj virguloj de Idujo, interalie. Ĝi ankaŭ estas uzata de multaj tiaj individuoj kaj grupoj por priskribi sin.

La koncepto kaj disvastiĝo de la "tria sekto" iel kontraŭas la ĝeneralan hegemonion de la sekto en multaj asocioj.

Ok kriterioj por pensoreformo[redakti]

  1. Rego de informo. Rego de homa komunikado, de tio, kion oni vidas, aŭdas, priparolas, kaj pensas.
  2. Mistika manipulado. Sento de aparteneco, sento esti parto de "pli alta celo." Nura organizo kun "la vero." Atingo de la celo estas bazita je tuta akcepto, kaj fido en gvidantoj superas ĉion kaj ĉiun. Batalo kontraŭ sendependaj pensado kaj konduto iĝas afero pri pluvivado.
  3. Postulo por pureco. La mondo estas dividita al ni kontraŭ ili, bono kontraŭ malbono, Dio kontraŭ Diablo, blanko kontraŭ nigro. Bono estas difinita kiel ĉiuj sentoj, kondutoj, kaj pensoj (kredoj), kiuj konformas al la instruo kaj politikoj. Nepardonema, ideologia juĝado kaj hont-eliga, memjusta kolero iĝas karakteraĵoj de personeco.
  4. Kulto de konfesado. Obsedo pri persona konfesado, uzata por regi kaj hontigi la konfesintojn.
  5. La "sankta scienco." Oni ne rajtas dubi la originon de "la Vorto," nek la nunajn portantojn de "la Vorto" nek "la Vorton" mem.
  6. Ŝarĝita lingvaĵo. Tion karakterizas pensoĉesigaj kliŝoj. La plej kompleksaj homaj aferoj reduktiĝas al devizoj. La lingvaĵo estas unika por la grupo, kategoria, juĝema, esprimanta de unueco kaj ekskluziveco. Ĝi servas kiel maniero identigi kaj marki membrojn. Penso kaj esprimo estas malgrandigitaj por agordiĝi kun la disponebla ĵargono.
  7. Doktrino super persono. Interpretado de spertoj, pasintaj kaj nunaj, anstataŭas la realon pri la sperto mem. Eventoj estas simple modifitaj, reverkitaj, aŭ ignoritaj por laŭigi ilin al la grupaj kredoj kaj praktikoj. Doktrino (kredaro) estas vidata kiel solida vero, dum homaj sperto kaj percepto ne estas fidataj. Nova konduto bezonas novan doktrinon por justigi ĝin. Dogmemo, arogo, kaj timigo estas uzataj de grupaj gvidantoj por bontenadi la iluzion de rego.
  8. La malekzistigo. La grupaj modeloj kaj instruoj klare difinas, kiu rajtas ekzisti kaj kiu ne. Post iom da endoktrinigado estas kompleta, nova varbito vidas kompletan konverton kiel la ununuran manieron de iu ajn estonta ekzisto. Iuj grupoj mortigas demandantojn aŭ malobeemajn membrojn, dum aliaj infliktas dolorajn psikologiajn vundojn per plena aŭ parta sociaj eligo, evitado kaj ignorado.

Aldonaj kriterioj[redakti]

299b.jpg

Se vi timas esprimi, ke vi zorgas, ke vi estas en sekto, vi verŝajne estas en sekto. Aŭ eble vi nur havas paranojon, frenezulo.

Se via grupo diras al vi, ke vi havas paranojon kaj estas frenezulo, vi verŝajne estas en sekto, krom se vi efektive estas frenezulo.

Se vi pensas ke la tuta mondo krom via grupo estas sekto, sendube vi estas en sekto. Aŭ eble vi estas kristano en Usono. Gratulon!

Se vi diras viajn novajn opiniojn freŝe donitajn al vi de la grupo sed ĉiu rigardas vin kiel frenezulon, vi verŝajne estas en sekto. Aŭ eble vi simple trovos la veron en tiu grupo kaj devas lumigi la vojon por ĉiuj aliaj.

Alie[redakti]

Per vorto "sekto" Nikolai Grishin esprimas ideon pri fermita, izolita grupo da homoj, kiu interesighas nur pri internaj aferoj kaj havas neniajn rilatojn kaj neniajn interesojn pri la tuta homaro. Tiaj estas Esperantistoj nun. Se saghaj homoj ekinteresighas pri la internacia lingvo kaj venas al reala Esperantujo, ili neeviteble senrevighas kaj foriras (senrevighas ne pri la lingvo, sed pri sekteca atmosfero, senpensemo kaj malaktiveco de esperantumantoj).

Vidu ankaŭ[redakti]

Atentu![redakti]

8158 n.jpg
  1. Bonaj esperantistoj neniam trinkas sekton, ĉar tio estus kontraŭ la reguloj de la sekto.
  2. Nia sekto estas la plej bona sekto meze de sektoj.
  3. Via sekto estas fifrenezsekto.



La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio pretendas havi artikolon pri sekto.