Sekretariino

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj"

~ Zamenhof pri sekretariinoj kaj oficestroj
Sekret.jpeg

" Li lasis tajpi la raporton de sia sekretariino"

~ Tatoeba pri sekretariino

"This page shows translations and information about the sentence: Iomete graseta, tiu sekretariino !"

~ Google pri tio retpaĝo

"Sekretariulo - man secretary, sekretariino - woman secretary"

~ usona idisto pri sekretariino

"Mea fratino esas sekretario (ne : sekretariino)"

~ alia idisto pri sia fratino

"Mi pensas pri : menstrudi, menstrudo aŭ trudpenso"

~ Renato Corsetti

Sekretariino estas virino komisiita por publike verki kaj skribi leterojn, raportojn, protokolojn, dokumentojn kaj nepublike fari nepublikaĵojn. Oni povas peti al sekretariino, ke ŝi faru tion, kion edzino neniam farus. Ekzemple: je la tempo de la tagmanĝo ĉefo povas peti al la sekretariino, ke ŝi mendu sandviĉon kaj bieron, forgesante ke li havas altan kolesterolon kaj la rekomendojn de la kuracisto en la lasta konsulto.

Sekretario.JPG
Pin up 6.JPG

Bona sekretario[redakti]

Kio estas diferenco inter bona sekretariino kaj bonega sekretariino?
Bona sekretariino diras, "bonan matenon, sinjoro" sed bonega sekretariino diras, "estas mateno, sinjoro".

810 o.jpg

Malpliigo de seksapetito[redakti]

Tra koridoro, preter du inter si parolantaj oficistoj preteriras nova sekretariino - juna, bela fraŭlino.
- Ho, kia belulino, - diras unu.
- Kvin infanoj, - trankvile rimarkas la alia.
- Ĉe ŝi? Ne povas esti!
- Ĉe vi.

Malbona Sekretariino[redakti]

-Top.jpg

La advokato: Vi do volas fariĝi mia sekretariino. Bedaûrinde mi vin ne povas akcepti, ĉar vi estas preskaû surda, — vi respondas je ĉiuj miaj demandoj per la vortoj: ”kion vi diris?”

La sekretariino: Kion vi diris?

Komplotteorio[redakti]

Vere strange: La sekretariino de Lincoln nomiĝis Kennedy. La sekretariino de Kennedy nomiĝis Lincoln.

La letero[redakti]

6747.jpg

Ĉefo komisiis sekretariinon redakti leteron por la Ministro pri Minoj kaj Energio. La inĝeniero skribis kaj donis ĝin al sia ĉefo. La ĉefo legis ĝin kaj diris:

-"La letero estas tre bona ĝis la linio kie ĝi diras 'Estimata Sinjoro Ministro' ".

Ne kopiu tro laŭvorte[redakti]

Iam la direktoro pri planado estis inĝeniero kiu ofte balbutis. Tiutempe okazis administra reorganizo en la kompanio, kaj la direktoro invitis ĉiujn funkciulojn de la Direkcio por kunsidi en aŭditorio kie li prezentas la ŝanĝojn. Do, li komencis la prezentadon tiel:

-"Ki - ki - ki - kiel vi eble jam scias, ni disgos laŭfake la departementojn ..."

Tiam li haltis la prezentadon kaj diris al sekretariino:

- "Por tiu, kiu skribas notojn, mi klarigas ke la unuaj tri Ki ne validas"

Kaj tiam li daŭrigis la prezentadon.

6469.jpg

Venĝo[redakti]

Virina voĉo altelefonas ĵurnalan oficejon: “Mi petas, aperigu la mort-anoncon de mia edzo en via morgaŭa ĵurnalo.”
“Bone. Kiam li mortis?” demandas la oficisto.
“Li mortos morgaŭ. Mi ĵus ekvidis lin, kiam li kisas sian sekretariinon.”

Denuncemo[redakti]

Iufoje, dum duonfinaloj de la futbala mond-ĉampionado, en la Oficejo pri Naturaj Rimedoj de la Direkcio pri Planado, la oficistoj metis etan televidilon sur skribotablo por rigardi la matĉon. Subite, pasis sekretariino kaj blage ekdiris:

- "Aha!... Rigardante la matĉon dum labortempo! Mi rakontos al la ĉefo pri tio-ĉi!"

Kaj la grupo respondis:

- "Venu kaj rakontu al li tuj, li sidas tie-ĉi kun ni".

Akurateco[redakti]

La oficestro al sia sekretariino:

- Fraŭlino, ĉu Vi havas ion por fari dimanĉe vespere?"

- Ho, ne!.... mi tute ne havas okupojn...

- Bone, do Vi certe ne malfruos lundon matene, kiam vi alvenos al laborejo.

Memoro[redakti]

9133.jpg

La direktoro de grava firmao alvokas oficiston:

"Mi petis al vi maldungi tiun maltaŭgan sekretariinon, ĉu ne?"

"Jes, sinjoro," kurbiĝas oficisto, " mi scias. Ŝi havas nenian ajn memorkapablon."

"Kaj do, kial ŝi estas ankoraŭ ĉi tie?"

"Mi ja maldungis ŝin," klarigas oficisto. "Sed ŝi certe forgesis ke ŝi estas maldungita, kaj do ŝi revenis ĉimatene!"

Saĝeco[redakti]

Du amikinoj renkontiĝas en la bakejo:

-- Por kiu vi portas tiun grandan torton kun kremŝaumo?
-- Al la sekretariino de mia edzo.
-- Chu ŝi havas naskiĝtagon?
-- Ne, sed ŝi estas tro svelta.

Ŝanĝo[redakti]

- Mi aŭdis, ke Nikolao edziĝis al sia tajpistino. Kiel ili fartas nun?

- Tute bone, kvankam ili ŝanĝis rolon. Antaŭe li diktis al ŝi. Nun ŝi diktas al li.


1345955770936.jpg

Kalendaro[redakti]

Ĉefo diras al sekretarino:

"Vi alvenis malfrue lunde, vi alvenis malfrue marde, vi alvenis malfrue merkrede. Kion vi konkludas?"

"Estas ĵaudo"

Moderna sekretariino[redakti]

0000.jpg

La ĉefo donis al ĵusdungita sekretariino dokumenton por ke ĝin legu kaj resumu. Iom da tempo poste la sekretariino redonis la dokumenton al la ĉefo kune kun resumo en kvar paĝoj. Tiam la ĉefo, seriozmiene, diras:

- "Kion vi pensas?, Resumo devas esti mallonga, unu paĝon, maksimume du!, Bonvole ripetu la resumadon, sed nun mi bezonas ĝin urĝe!"

La sekretariino iris denove ĉe sia oficeja komputilo kaj lerte ŝanĝis la litergrandon el "Arial 14" al "Arial 10", presis la resumon denove kaj ĝin portis al la ĉefo, kiu ĵus ricevinte la pli mallongan resumon gratulis lin dirante:

-"Ĉu vi mem rimarkas ke vi ja estas kapabla resumi? Estis nur pigremo kion vi havis".

Du jakoj kaj du kravatoj[redakti]

10047532.91c189b5.240.jpg

Estas tre utila al laboranto havi du jakojn kaj du kravatojn.

Oni rakontas ke iu ĉefo havis du jakojn kaj du kravatojn por ŝajnigi ke li ankoraŭ estos en sia oficejo: Unu jakojn li pendigis en la oficeja vestarko, kaj la alian li havis en la aŭtomobilo. Tiel li povis "flugi" al siaj aferoj: Ekzemple, duonhoro antaŭ la fino de la taglabortempo, oni iris ĉe lia sekretariino por demandi:
- "Karulino, ni devas paroli kun la ĉefo. Ĉu li estas?"
La sekretariino respondis:
- "Nun li ne estas, sed li devas reveni, ĉar li lasis la jakon ..."
Kaj, kompreneble, li ne revenis tiutage.

Preĝo[redakti]

P1.jpg

Kara Dio,

donu al mi la saĝecon, kompreni mian ĉefon,

donu al mi la amon por pardoni,

donu al mi la paciencon, kompreni, kion li faras,

sed ne donu al mi la forton, ĉar se vi donus al mi forton, mi batus lin.

Propono[redakti]

La oficejestro demandas al Jonjo, la nova sekretariino: "Fraŭlino Jonjo, kion vi faras dimanĉe?" Ŝi estas ravita, ĉar ŝi trovas lin tre bela, ĉarma, inteligenta, sprita, sportema, ktp. ktp.

"Nenion, sinjoro estro," ŝi respondas, esperante inviton. "Absolute nenion."

"Bone," reagas la estro. "Tiel vi havos neniun kialon alveni malfrue lunde matene, kiel vi faris dum la lastaj tri semajnoj...."

8853.jpg

Blonda sekretariino[redakti]

La nova blonda sekretarilernantino staras kun dosiero en la mano antaŭ la koridora aktodetruilo. Alvenas bruna sperta sekretariino kaj diras: "Tiu maŝino funkcias simple, vi enmetas la dosieron en ĉi tiun fendon" kaj enmetas la dosieron. Demandas la blonda sekretarilernantino: "Kaj kie nun elvenas la kopioj, kiujn mi devis fari?"

Komprenebla eraro[redakti]

0009.jpg

Diras direktoro al sia amiko: „Antaŭ nelonge mi venis hejmen iel enpensiĝinta kaj kiam mia edzino deziris novan vestaĵon, mi respondis: ,Jes, karulino, sed unue ni finos tiun diktaĵon.‘ “

En Bervalo[redakti]

9128 o.jpg

Kruko rakontas al Baniko, ke hieraŭ li ekzamenis tri junulinojn, kiuj kandidatis al posteno de sekretariino en lia oficejo.

— Mi demandis ĉiun el ili, kiom estas 1 plus 1. La unua diris: 2. La dua: 11. La tria hezitis: eble 2, eble 11.

— Kaj kiun vi elektis kiel sekretariinon?

— Tiun, kiu havas la plej belajn krurojn.

Ankoraŭ en Bervalo[redakti]

Kruko: Hieraŭ mi invitis vesperumi Kristinon, la beletan sekretariineton, brunharan kaj bluokulan. Ni vespermanĝis, kaj poste dancis, kaj mi akompanis ŝin ĝis ŝia loĝejo. Kaj ĉu vi scias kion ŝi diris al mi kiam mi proponis fini la nokton en ŝia ĉambro?

Baniko: Ne.

Kruko: Ahh, vi jam invitis ŝin, ĉu?

Blonda Sekretariino[redakti]

Rosa finis la lernejon kiam ŝi estis 17-jaraĝa kaj eniris la tajpist-kolegion. Tiutempe, la oficejoj bezonis multajn tajpistojn, do ne estis malfacile por ŝi trovi laboron. Post iom da tempo ŝi finfine trovis oficejon proksiman al la loĝejo kie ŝi loĝis kun ŝiaj gepatroj. La direktisto proponis doni al ŝi £27 tuj, kaj £30 post tri monatoj. Pripensinte la aferon, Rosa diris: "Hmmm, mi venos post 3 monatoj."

Akademia sekretariino[redakti]

Enirante la skriboĉambron de sia edzo, la edzino de fama akademiano trovas lin tenanta sian sekretariinon sur la genuoj. Ŝi ekkrias:

— Mi estas surprizita.

— Ne, — rebatas la puristo. — Diru pli ĝuste: «Mi miras», ĉar surprizita estas mi.

Vestaĵo[redakti]

114 n.jpg
- Mi decidis maldungi mian sekretariinon - diras direktoro.
- Kial? - demandas lia amiko.
- Jen, auskultu. Antaŭnelonge, en la tago de mia jubileo. Ŝi invitis min por taso da kafo en sia hejmo.
- Tio ja estas bone!
- Ni venis ŝian loĝejon. Ŝi foriris en apudan ĉambron dirante, ke mi tuj venu tien, kiam ŝi min vokos.
- Sed tio ja estas bonege!
- Post kvin minutoj ŝi min vokis. Mi venis: en la ĉambro staris preparita manĝotablo, ĉe kiu sidis miaj oficistoj.
- Tio ja estas belege!
- Sed, prezentu al vi, kiaaspekte mi tien venis vestite.

Malebleco[redakti]

„Sinjoro direktoro, kial vi translokigis tiun belan kaj agrablan sekretariinon en alian sekcion kaj havas nun sekretarion?“

„Mi ne plu povis elteni konduti kiel ĝentlemano.“

929 o.jpg

Vindozo[redakti]

Edzo hejmeniras nur iam antaǔ frumateno. La edzino kun minaca akcento demandas:

-- Kie vi estis dum la tuta nokto?
-- Imagu, kara mia, mia nova sekretariino post la fino de la labortempo enportis por mi kafon, ŝi mistere alridetis min, kaj kiam ŝi metis la kafon sur la tablon, ŝia bluzo malfermiĝis, mi ne povis reteni min kaj kisis al ŝi la kolon, ŝi plene sovaĝiĝis, ni kaptis unu la alian, ni perdis la kapon, fine ni trovis nin en ŝia loĝejo, kaj ni amoris dum la tuta nokto.
-- Vi mensogas! Mi kuraĝus veti, ke vi volis jam denove tiun diablan Vindozon instali sur vian komputilon!

Plendo[redakti]

Aspiranto dum dung-intervjuo: „Mi dezirus iun supran postenon kun bona salajro kaj sekretariino.“

„Ĉu vi freneziĝis?“

„Ne, ĉu tio estas kondiĉo?“

Movada sekretariino.

Laborrajtoj[redakti]

Ĉefo al la sekretariino:

-- Kiu diris al vi, ke tial, ĉar mi volis kisi vin en la entreprena balo, vi rajtas jam neglekti vian laboron?
-- Mia advokato.

Salajro[redakti]

Estrino diktas kaj sekretariino tajpas leteron.

Direktoro al aspirantino je okupo de sekretariino: „Vi bone tajpas, ni dungos vin. Vi ricevos 400 € kaj poste ni eĉ pligrandigos vian salajron“

„Do dungu min poste.“

Bona Ideo[redakti]

Interparolas du negocistoj.

- Vidu, iun nokton al mia kapo povas veni bona ideo. Por tio apud mi ĉiam estas papero kun skribilo.

- Kaj apud mi por tio ĉiam kuŝas la sekretariino.

0e6b o.jpg

Familie[redakti]

-- Panjo! Jam post du semajnoj la ĉefo estas ege kontenta pri mi.
-- Ĉu vere, kara mia? Ne vane mi esperis. Videble li estas tre kara homo.
-- Jes. Li karese frapetis mian pugeton.
-- Skandalo! Kiam tio okazis?
-- Hodiaŭ. Fine de la labortempo,post la kutima seksumado.

Alie[redakti]

- Mi aŭdis, ke Nikolao edziĝis al sia tajpistino. Kiel ili fartas nun?
- Tute bone, kvankam ili ŝanĝis rolon. Antaŭe li diktis al ŝi. Nun ŝi diktas al li.

Novaĵoj[redakti]

Sekretariino al la ĉefo:

-- Ĉefo, ĉefo, mi havas bonan kaj malbonan novaĵojn. Per kiu komenci?
-- Per la malbona!
-- Estis ĉi tie kelkaj homoj el la impostoficejo, estis granda rumoro, ĉar ili trovis ĉiaspecajn impostofraŭdojn.
-- Nu, tiel diru nun la bonan!

La sekretariino entuziasme:

-- Ĉefo, ni havos infanon...

Hungara sekretariino[redakti]

1299643532749.jpg

Julinjo, belega junulino sekretarias ĉe hungara agrikultura kooperativo. Alvenas Johaĉjo, helpoficiisto, kaj alparolas ŝin:

-- Ho, Julinjo, vi estas belega! Ho, Julinjo, tiel volonte mi karesus viajn belformajn mamojn!
-- Tamen kion vi imagas, Johaĉjo!
-- Sed Julinjo, mi donos 10000 forintojn, se mi povos karesi ilin!
-- Nu, se vi donos al mi 10000 forintojn, tiel estas bone!

Johaĉjo transdonas la monon, la afero plenumiĝas. Johaĉjo daǔrigas:

-- Mi estas tiel scivolema, mi volonte, ho, tiel volonte karesadus vin tie inter la femuroj -- mi, mi pretas doni denove 10000 forintojn.
-- Se vi donos 10000 forintojn, tiel estas bone, sed ni iru tien, en alia ĉambro.

Johaĉjo transdonas la monon, karesas kaj jam kaĵolas plu:

-- Ho, Julinjo, nun mi jam tiel arde sopiras vin, kaj ni jam estas ĉi tie en la ĉambro, mi donos 52145 forintojn, se vi pretus fari kun mi la plej intiman.
-- Se vi donos la monon, estas bone.

La afero plenumiĝas, Johaĉjo adiaǔas:

-- Nu, estas bone, mi jam foriras.

Julinjo reordigas sian jupon, kaj ŝi daǔrigas la laboron. Baldaǔ venas tiudirekte la prezidanto de la agrikultura kooperativo.

-- Julinjo, ĉu vi vidis Johaĉjon?
-- Jes, mi vidis lin.
-- Mi sendis vian salajron, ĉu li transdonis?
Maŝinino.jpg

Gramatike korekta ekzercaro[redakti]

La virino estas sekretariino. Ŝi estas riĉa.
La viro estas riparisto. Li estas malriĉa.
Vi estas sciencisto. Vi havas sekretariinon. Via sekretariino estas riĉa.
Mi estas kuracisto. Mi havas du flegistinojn. Miaj flegistinoj havas sekretariinojn.

Tordita dorso[redakti]

Nekotizulo, kiu deziris eviti la prenemajn intencojn de delegito de UEA, instrukciis sian sekretariinon diri, ke li estas malsana.
Decidinte, fari seriozan aferon el tiu malsano, la sekretariino informis la vizitanton: “Mi bedaŭras, sed S-ro Johnson ne povas akcepti vin hodiaŭ; li suferas pro tordita dorso.”
La delegito de UEA estis iomete surprizita, poste li ĵetis mokan rigardeton al la sekretariino dirante: “Mi ne venis ĉi tien, por lukti kun S-ro Johnson. Mi nur volis paroli kun li.”

Vidu ankaŭ[redakti]

Alice Vanderbilt Morris