Sekretaj kodoj de la Biblio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Ne ĉio batas, kio tondras"

~ Zamenhof
Code de la Bible.png

"Hmm. Nu, eble eraris kiun ajn mi legis; au eble mi miskomprenis ghin!"

~ Ho-isto

"Saluton, amataj teranoj!"

~ Eksterterano enkode per la Biblio

Sekretaj kodoj de la Biblioj, samkoncepte nomataj «kodoj en la Torao», estas vortoj aŭ frazoj eltiritaj per kriptografaj «saltantaj» metodoj kaj per ilia grupigo kaj semantikaj kruciĝoj kun aliaj vortoj kaj tekstoj de la bibliaj frazoj ŝarĝitaj je gravaj signifoj atentomeritaj.

kriptografiforme inokulitaj en la originalan tekston. Tiuj kunaĵe kombinitaj tekstoj estis famigitaj de Michael Drosnin [1] kaj Elijahu Rips [2] per libro «The Bible Code»: ili pli/malpli malkaŝe deklaras, ke tiaj sekretaj kodoj povas antaŭanonci la estonton, krom pliklarigi la pasinton.


127594419540.jpg

Sekvenco, aŭ laŭmetoda gruprigo, de samdistancaj literoj[redakti]

La precipa metodo kiu kondukas deĉifri signifajn mesaĝojn konsistas en la eltirado de iu serio de literoj samdistancaj unu de la alia, aŭ «ELS» (el la angla Equidistant Letter Sequence). Por kombini ELS-on el iu teksto, necesas fiksi la komencan punkton (nome, kiu ajn litero, laŭvole) kaj salti difinitan nombron de literoj, ankaŭ libere decidite, sed konstante plenumitan: antaŭen aŭ malantaŭen laŭvole, kondiĉe tamen ke periodo estu konstanta. Sekve, ekde la komenco oni «mekanike» elprenas la tekstajn literojn, neniun el ili foratentante kaj konservante la konstantan interspacigon jam laŭvole establitan. En la proponita tekniko, la malplena spaco kaj punktado kun interpunkcio estas malkaŝe ignoritaj.

Historio pri la trovsistemoj de tiuj kodoj[redakti]

Ŝajnas, ke pravas la informo laŭ kiu hispana rabeno Baĉja ben Aŝer estis la unua, tempe de la 13a jarcento, trovanto de ELSojn en la Biblio. Lia metodo estis apenaŭ imitita kvankam per malsamaj teknikoj. Sed tia serĉado pri sekretaj kodoj kaŝaj en la Biblio restis preskaŭ nekonata kaj nepraktikata ĝis la 20a jarcento: ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj la malnovan elpensaĵon atingis Elijahu Rips matematikisto ĉe la Universitato de Jerusalemo kaj la intereso pri tiaj kodoj rekomenciĝis.

Tiutipaj eksperimentoj estis publkigitaj sur diversaj pribibliaj revuoj kun ankaŭ notoj pri statistiko rilate la oftecon de kodaj kazoj anataŭvidigantaj la samon. Eĉ eventoj kaj protagonistoj de la pasinto emergiĝuntus el tiuj kodoj!

Similaj eksperimentoj praktikitaj sur la Talmudo, kiu por judoj respektindas tiom kiom la Biblio, kaj sur Samariana Pentateŭko (varianto de la kvin libroj diritaj Moseaj) ne rezultigis signifajn mesaĝojn.

La teknikaj metodoj por "malkovri" la sekretajn kodojn estas diversaj kaj plirenoviĝintaj.

Voĉoj Kunrilataj[redakti]

23689 n.jpg

a) El religia flanko

b) El la matematikista flanko

  • Teorio egotika, kiu estas la fundamento de la moderna teorio pri informado
  • Teorio de la informado, kiu implikas iujn apartaĵojn konvernantajn la longajn sekvencojn de la teksto.
  • Teorio de Ramsey, kiu alportas la interesan kaj gravan nocion pri "koincidoj neeviteblaj".