Savo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
JesU.jpg

"Mi tre dezirus, ke li saviĝu el tiu situacio, en kiun li sin enmetis."

~ Z pri savo

"Mi tre bedauras"

~ mi

"David foriris ... kaj saviĝis en la kaverno.[1]"

~ soldato

"Tio estas tre komforta."

~ Sadoqua pri ĉi tiu artikolo

"por la savo de via vivo Dio sendis min.[2]"

~ Mi

"Jen la fino de mia pledo, via juĝista moŝto."

~ Cliff Richard

"Se mi havas animon, je la bestoj mi ŝuldas tion."

~ savito

Savo [3] estas

  1. la ago liberigi iun de danĝeromorto,
  2. la ago gardi ion de difekto aŭ pereo,
  3. en aparta teologia senco, la ago liberigi animon de damniĝo.

Saviĝo responde estas

  1. la eskapo el danĝero aŭ morto,
  2. la gardiĝo de difektiĝo aŭ pereo, do la stato de eksterdanĝereco, kaj
  3. en aparta teologia senco, la stato de postmorta eterna feliĉo. Memfida kristanisma eldiro ekzemple estas la aserto, ke "ekster la eklezio ne estas saviĝo (PIV).

Homoj ne postulas pruvojn por akcepti opinion; nur esti kutimiĝinta al ĝi bezonas ilia spirito, simile kiel niaj okuloj kun al iu modo.

Vidu ankaŭ (Almenaŭ tio!)[redakti]

  • Al la religia, kristanisma signifo de la vorto aludas la nomo de la kristanisma organizaĵo Sava Armeo (ve, kiom da tempo kaj atento tio rabis!)
  • Soulo [4]

Biblio[redakti]

Savo, ĝenerale, signifas liberigon el nedizireblaj kondiĉoj. Pli specife en kristanismo savo referencas al la graco de Dio kiu savas la tutan homon kaj ankaŭ liberigas sian popolon el la peko kaj ankaŭ el la penaj, teraj kaj eternaj, postlasaĵoj de la peko.

“...kaj [Li] liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo” (Kol 1,13)

La Biblio asertas, kaj la kristanaj eklezioj anoncas, ke la sola graco de Dio (Ef 2,8), akceptita en libereco de la homo (Jak 2,28), taŭgas doni la savon.

Vorto kaj koncepto en la bibliaj Testamentoj[redakti]

Ofte en la Malnova Testamento Dio estas proklamata Savanto (El 15, 2; Psa 34, 6; 2Sam 3, 10; Psa 106, 47; Psa 6, 4). Se la termino “savo” ne ĉiam montras la teologian aspekton dum la popoloj inklinas vidi ĉiam en tiu savo la materian aspekton, nu la spiritaj atributoj de savanto, jam antaŭfiguritaj de Jesaja, en la Nova Testamento ardege alestiĝas en Jesuo Kristo.

En la Nova Testamento, fakte, Jesuo sin proklamas Savanto, nome liberiganto el la morto (Joh 11, “Jesuo diris al ŝi: «Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?»); el la peko (Joh 1, 29: «La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!») kaj (Mk 2, 5 Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo: Filo, viaj pekoj estas pardonitaj”); el la malsano pere de sia korpo (Mk 5, 33-34: «Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron. Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano»).

Kaj li savas donante ion pri kio oni povas fari sperton nun, ankaŭ se ĝia plenplenumiĝa manifestacio (Fila Rilato) konstatiĝos en la estonta vivo.

En Rm 8,21-22; kaj en Ef 1,10 estas dirate ke la efikoj de lia savigo etendiĝos al la tuta mondo ĉiutempe.

Savo laŭ la Biblio[redakti]

Se savo ĝenerale signifas liberigon el kondiĉoj nedezireblaj. Plisignife, en religioj savo referencas al interveno de Dio por liberigi la homon el damaĝoj fizikaj kaj precipe spiritaj; en Bibliismo kaj Kristanismo savo referencas al la Graco de Dio kiu liberigas sian popolon el la peko kaj el ĝiaj sekvoj tempaj kaj transtempaj. Do Savo laŭ la Biblio aludas al la tuta Biblio, nome al eroj Malnova Testamento kaj Nova Testamento.

Paradigmo de tiu savo estas evidentigita en tiu frazo de Paŭlo al Koloseanoj (1,13): “kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo”.

La Biblio asertas, kaj la kristanaj eklezioj anoncas eĉ hodiaŭ, ke estas la nura graco de Dio, ricevita laŭlibere de la homo, la liveranto de la savo. (Ef 2,8)[5],

Savo laŭ la Malnova Testamento[redakti]

En la Malnova Testamento “savo” tradukas diversajn terminojn kuj indikas liberigon el la malbonaj, materiaj kaj spiritaj. La termino hebrea, ekzemple, ישׁוּעה (jeshû‛âh) kunportas la ideon de liberigo. Ĝia radiko signifas “esti larĝa” aŭ “spacema”: liberigi, do, signifas “distancigi, rompi ĉenon, elirigi el la punizolado, savi el le oprimo tiom ke la liberigito nun povas evolui senobstakle. Dio estas ĉiam la protagonisto. Estas Li, fakte, kiu liberigas, ekzemple, el la malvenko en batalo (Eliro 15,1), el malfeliĉoj (Psalmo 34,6), el la malamikoj (Sam 3,10), el la ekzilo (Psalmo 106,10), el la morto (Psalmo 6,4), el la peko (Jesaja 36,29). Kiel oni vidas, la termino “savo” ne ĉiam havas teologian sencon aŭ al tiu senco estas altiritaj ĉiuj libergobezonaj eventoj.

Dekomence Israelidoj aspiris al savo precipe kiel liberigo materisenca kiel io nacia. Kiam, tamen, oni pliprofundigas la sencon de la morala [[Malbono, la savo akiras la ĉiam pli profundan etikan signifon kaj iom post iom antaŭeniris ĝis inkluzivi popolojn de aliaj landoj (Jesaja 49,5-6; 55,1-5)

Per la evoluo de la mesia ideo, la termino alvenis signifi la liberigon el la peko maturiĝo de nova epoko. Inter la israelidoj, la savo akireblas pere de sincera praktiko de la Dia Leĝo, kaj morala kaj ceremonia. La ritaj oferadoj ne povis el si mem realigi la pardonon de la pekoj, ĉar tiuj oferoj antaŭfigurigis la Ŝafidon de Dio kiu per sia enkarniĝo, kaj malgraŭ la homa malakcepto Lin mortiganta, montris la senpagan kaj senkondiĉan perdonantan amon de Dio al la homo (Iesaja 53).

La savo laŭ la Nova Testamento[redakti]

La terminoj kiujn la Nova Testamento uzas por indiki “savi” kaj “savon” estas: σώζω (sōzō) kaj σωτηρία (sōtēria, el kiu soteriologio). Etimologie, se tiam la vortoj ankoraŭ naviĝis tra la originaj sencoj, ili sugestas la ideon “perforte deŝiri iun el peza danĝero"; ili povas ankaŭ signifi “savi el tribunala verdikto aŭ el malsano” (do saniĝi).

La latina, en kiu tuj estas tradukita la Nova Testamento, por la vortoj σώζω kaj σωτηρία estis uzitaj salus, el kiu devenas la esperanta "savo".

En la Instruo de Jesuo, “savo” kutime indikas liberigon el la peko kaj el ĝiaj sekvoj, ion pri kio spertata en la konvertiĝanto, sed ĝia plenumiĝo estas eskatologia, nome riveliĝonta en la estonta eterna vivo kiam la Dia Patreco ricevas la adoptitajn filojn. Li krome instruas ke la savon oni povas atingi nur de Li ĉar Li estas la Filo de Dio enkarniĝinta (2Joh 3,16).[6]

La konvertiĝantoj al Li akiras la savon pere de la amo montrata en la morto de Jesuo (Ef 2,13-18) kiu inkludas ĉiujn benojn elaĉetajn kiujn oni havas en Kristo, inter kiuj la precipaj estas: konvertiĝo, pravigo, adopto, sanktigado kaj gloradon.[7]

Kvankam ĝi devenas nur de la suferoj, morto kaj resurekto de Kristo, la savo fariĝas realigebla nur pere de la agado, en la kredanto, de la Sankta Spirito, kiu influas ĉiujn aspektojn de la vivo de la kredanto.

La efikoj de la Elaĉeto de Kristo estas destinitaj por la tuta mondo, hom kaj natura, kaj kun ĝi mezuros la tutan historion (vidu Apokalipson kaj Rom 8,21-22 kaj Ef 1,10

Savo laŭ la Malnova Testamento[redakti]

En la Malnova Testamento "savo" tradukas diversajn terminojn, sence materiajn kaj spiritajn. La hebrea termino ישׁוּעה (yeshû‛âh) sugestas la ideon pri libereco. Ĝia radiko, fakte, signifas “esti larĝe” aŭ “esti spacoplene”. Liberigi, do, signifas: meti malenen, rompi ĉeneron, savi el opresado tiel ke la liberigito povas senobstakle evoluiĝi. Dio estas ĉiam la protagonisto. Estas Li. fakte, kiu liberigas, ekzemple, el la malvenko en batalo (Eliro 15,2), el mafeliĉoj (Psa 34,6), el malamikoj (2Sam 3,10), el la ekzilo (Psa 106,47), el la morto (Jeĥ 36,29).

La termino “savo” nenecese entenas karakterizon teologian, nome ŝajnas ke la savo ne etendiĝas al la posttera ekzisto.

Dekomence izraelidoj celas al savo precipe kiel liberigo materisenca kaj kiel favoro ekskluzive nacia. Kiam, tamen, rafiniĝas la percepto pri la morala malbono, savo ekakiras signifon ĉiam pli etikan kiu iom post tiom albordiĝas al savo ankaŭ por aliaj popoloj /Jes 49,5-6; 55, 1-5).

Per la kreskiĝo kaj preciziĝo de la mesia ideo, la koncepto “savo” atingas la signifon de liberigo el la peko kaj de komenciĝo de nova epoko. Por hebreoj, savon oni akiras nur per sincera observo de la Torao, kaj morala kaj ceremonia. Oni konsciiĝas ke la ritaj oferoj ne povas el si mem realigi la pardonon de la pekoj, ĉar ili antaŭfiguras la Ŝafidon de Dio kiu havas la efikajn animdispoziciojn kaj senpekecon por elaĉeti per sia morto la homon el pekoj (Jes 53).

Savo laŭ la Nova Testamento[redakti]

La terminoj kiujn la Nova Testamento uzas por “savi” kaj “savo” estas: σώζω (sōzō) kaj σωτηρία (sōtēria, el kiu soteriologio). Etimologio alsurfacigas la ideon de deŝiro: forte eltiri iun el grava danĝero; ĝi povas ankaŭ signifi “savi” el tribunala sentenco aŭ el malsano (kaj, do, sandona).

Latine la koncepto “savo” troviĝas en la vorto salus, el kiu devenas ankaŭ “saluto”.[8]

En la instruo de Jesuo “savo” kutime markas liberigon el la peko kaj ĝiajn sekvojn, kelkaĵon, do, pri kio spertata nun sed kies plenumiĝo estas eskatologia. Kaj li insistas ke la savo estas akirebla nur pere de li, ĉar li estas la Difilo enkarniĝinta (Joh 3,16).

La kredantoj je Li, konsciigitaj per instruo/eduko aŭ sincere serĉantoj de la vero, akiras la savon pere de la morto de Kristo (Ef|2,13-18) kaj ĝi entenas ĉiujn elaĉetajn benojn kiujn ili havas en Kristo, inter kiuj precipe elstaras konvertiĝo, regenerado (παλιγγενεσια, palingenesia), pravigo, adopto, sanktigo kaj gloriĝo, nome eterna savo.

Kvankam ĝi estas provizita per la suferoj, morto kaj resurekto de Kristo, la savo estas atingebla en la sperto de la kredanto pere de la agado de la Sankta Spirito, kutime en la kredkondiĉoj.

Ĝiaj efikoj iam etendiĝos al la tuta universo. La malagrablaĵoj afliktantaj la tutan naturon estos forigitaj kaj la tuta historio trovos sian plenumon en Kristo (Rom 8,21-22; Ef 1,10).[9]

Kaj do? Jen evidente estas konstruejo...

Komparaj konceptoj pri savo en diversaj religioj[redakti]

Budhismo[redakti]

Islamismo[redakti]

Hinduismo[redakti]

Etnismo[redakti]

Senrilataj diraĵoj nur por pligrandigi la artikolon[redakti]

  • Bona aforismo estas la saĝeco de tuta libro en ununura frazo.
  • Per larmoj oni gajnas nenion, tiu kiu volas verki, devas ĝoji.
  • Ni neniam tute konas nin, kaj dum unu tagnokto ni fariĝas aliuloj, pli malbonaj aŭ pli bonaj.
  • Optimisto estas homo kiu mendas dekduan da ostroj, esperante ke kun la perlo kiun li trovontas li povas pagi.
  • Kontraŭ nun laŭmoda stultaĵo, ĉiu klereco senpovas.
  • Kelkaj kokoj kredas ke la suno krepuskas nur por ili.
  • En la starigo de niaj principoj ni estas pli rigora ol en ilia observo.
  • Avarulaĉoj: la plago de iliaj samtempuloj, sed la ĉarmo de iliaj heredontoj.
  • Kuraĝo bonas, sed persistemo pli bonas.

Notoj[redakti]

  1. Mi ne scias kion pensi pri tio.
  2. kia babilado …
  3. Dankon pro la atentigo, korektite.
  4. Ĉiuj flagoj estis tiel makulitaj per sango kaj merdo, ke estas tempo tute ne plu havi da ili.
  5. ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio,
  6. Tiu instruo impregnas la tutan Novan Testamenton
  7. Ĉar la konscio pri sia peko emas atenuiĝi kaj melaperiĝi, la tuta Biblio invitas plikonscii pri sia stato de pekemo kaj, do, de bezono de la Dia Pardono.
  8. «Latinoj por diri Savanto referencante al Jesuo havis je sia dispono servator kaj konservator, sed ĉi-kaze ili ilin refuzis en la religia uzo kaj, por marki la diferencojn kaj la apartecon de Kristo, kaj preferis inventi la novan vorton «Salvator»
  9. Sur tiuj ĝeneralaj konceptoj pri la “Savo” konsentas la kristanaj eklezioj kaj la plejgranda parto de la movadoj inspiriĝantaj el Biblio.