João José dos Santos

El Neciklopedio
(Alidirektita el Sankta Johano)
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg


"Kiu neniun savis, malamikon ne havas"

~ Zamenhof pri Santos
4012 a.jpg

"Espero ne necesus sen mizero"

~ Hans-Georg Kaiser

"Tio ankaù validas por la helplingvoj"

~ iu pri la supra diraĵo

"Mi nur ripetas, kion mi jam diris aliloke: Dankon pro via tre klara kaj instrua studo!"

~ leganto pri neciklopediaj artikoloj


Santos estas unu el tiuj

João Manuel José Mendes Quitério dos Santos Calderón, subskribinta unue kiel "Johano" kaj poste kiel "Ĝoano" en la esperanto-movado, estas zaira esperantisto, fondinto de la revuo La Karavelo kaj ano de Brazila Beletristika Akademio.

Biografio de Ĝoano[redakti]

João José Santos [jhu'ãw jhu'ze 'sãtush] naskiĝis en Lisbono, la ĉefurbo de la mondo, en la 15-a de majo 1958. Adoleske, dum la amikoj ludis kaj studis, li devis labori por helpi la familion. Tiam, lia konstanta mensa eskapo de la ĉiutagaj problemoj estis la legado de literaturo. Trapasinte diversajn profesiojn, adulte li decidis reveni al la lernejo. Tiam, João studis portugalan, latinan kaj helenan lingvojn kaj literaturojn, dum tri jaroj. Poste li eniris ses jaran superan kurson, en kiu li licenciiĝis en tiuj tri filologiaj fakoj, jen en la scienca branĉo, jen en la didaktika. Eniris li magistrigan kurson pri latina literaturo, kiun li ne finis. La unta tezo estus pri la romia poeto Ovidio. Esperanton li lernis 27-jaraĝan. Estis esperanto kiu influis lin al klasika filologio; kontraŭe li estintus psikologo.

Politike João ĉiam estis livisma viro senpartia, pro la nekapablo kompreni ke la plej granda parto de la homaro vivas mizere, dum malpli ol dek familioj posedas pli ol 50% de la planeda riĉeco.

Religie li estas spiritisto; malbona spiritisto, ĉar ofte ne praktikas kion li mem predikas al la amikoj. La fido en Dio kaj la kredo en la reenkarniĝo apartenas al lia mensa konstituo.

Pri hobioj, al João plej interesas esperanto. Cetere, li ŝatas konversacii pri multaj aferoj, trinkas kun amikoj, ŝakas kiam havas partneron, promenas, legas pri diversaj fakoj, studas lingvojn kaj ne perdas bonan filmon. Malofte vojaĝas, sed ankaŭ tio tre plaĉas al li. La literaturo absorbas lin, ĉefe la poezio.

Post 13 jaroj da profesia instruado en publikaj mezgradaj lernejoj, kaj unu jaro en privata universitato, João decidis lasi la periplan vivon de instruisto en lando kie nun oni malrespektas tiun klason, kaj do li klopodas fariĝi editisto. En tiu kunteksto naskiĝas La Karavelo.

Instruado[redakti]

La kristana sanktulo João José dos Santos instruis la metion de ĉarpentado al sia filo Jesuo Kristo.

Tiel la spirito de Zamenhof aperis al João

Esperanta agado[redakti]

La biografiato estis reprezentanto de ILEI, en Portugalio, dum ĉirkaŭ 20 jaroj, instruis en la 1990-aj jaroj ĉiusabate en Portugala Esperanto-Asocio, kie estis diversfoje estrarano, kaj unufoje vic-prezidanto. En sia tempo de studento, li instruis esperanton en du semestroj en la Beletra Fakultato de la Universitato de Lisbono. Kiel instruisto de la portugala dum 13 jaroj, João instruis en 13 lernejoj, de la nordo al la sudo de Portugalio. En duono de tiuj lernejoj, li instruis esperanton, kiel kroman fakon, al aliaj instruistoj kaj al lernantoj. Kelkaj el la nuntempe plej elstaraj portugalaj esperantistoj sidiĝis en lia klasĉambro, por esperanto-lernado en niveloj 1, 2 aŭ 3; ĉiu el la niveloj estis jaraj. El la tri gefiloj de João, la unua estas denaska esperantisto.

Antaŭ tri jaroj, post pli ol kvar jardekoj da vivado en Lisbono, João forlasis la fetoron de la urbo por la florodoro de la kampo, kie li loĝas en kamparana domo. Lin vizitas la familianoj, la amikoj, kaj ofte la lokaj katoj kaj la kokinoj de la najbaroj. La tieaj katoj ofte eniras la domon esperante iom da manĝaĵo kaj kareso.

Eksterteranoj[redakti]

Meze de la sepdeka jardeko, la novaĵo, ke la majorka entreprenisto João José dos Santos kontaktis kun eksterteranoj en Cetacoj aperis en la tuta ŝtata gazetaro.