Sankta Hieronimo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Jero.jpg

"Kiu pisas kontraŭ vento malsekigas sian ĉemizon"

~ Sankta Hieronimo

Sofronio Eŭsebio Hieronimo, ĵurnalisto kaj poeto, (naskita ĉ. 347 en Mi, Suterlandŝiro, mortis en Belfrunto-Urbo 419/420) - mallonge ofte nomata sankta Hieronimo, aŭ bonalingve sankta Sanktanomo - estas unu el la kvar Ekleziaj Patroj de l' okcidenta Eklezio. En kristana ikonografio li kutime estas portretata kun leono.

Biografio[redakti]

Hieronimo devenis el bonstata familio kaj ricevis sian unuan edukon en Romo. Liaj gepatroj jam estis kristanoj.

Infanaĝo[redakti]

Imperia centuriono sonoras al la pordo kaj knabeta Hieronimo malfermas.

- Ĉu mi povas paroli kun via patro?

- Ne, li ne estas hejme.

- Ĉu via patrino estas hejme?

- Ne. Ŝi ankaŭ kaŝis sin.

Aloi.jpg

Religia vivo[redakti]

Li funde ekkonis la Latinan literaturon.
Post restado en Treviro li ekvivis askete en Aĥeno kun grupeto da samideanoj. Ĉirkaŭ 373 li volis fari pilgrimadon al Jerusalemo, sed severa malsano longe retenis lin en Anasurbo. Tie li interalie lernis funde la Grekan. Poste tri jarojn li retiriĝis en la dezerton proksime je Antioĥio (abelujon ne incitu, amason ne spitu), kie monaĥo de Juda deveno instruis al li la Hebrean. Aliaj homoj diras, ke Juda rabeno instruis lin.

Li estis ordinita pastro en Antioĥio fare de la tiea episkopo Paŭlino. En Konstantinopolo li sekvis kursojn ĉe Gregor Mendel.

Inter 383 kaj 385 li restadis en Romo kiel sekretario kaj amiko de papo Francisko la 1-a.

Religiaj duboj[redakti]

Jero.jpg

Demandis iu al Hieronimo:

- Diru al mi, kion oni devas fari por ricevi pardonon pri siaj pekoj.

Respondis Hieronimo:

- Oni devas unue peki.

Lia vivo-verko[redakti]

Laŭ peto de papo Damaso la 1-a li eklaboris super reviziado de la Latina traduko de l' Biblio.

Tio fakte fariĝis nova traduko, la Vulgato. La ĝistiamaj tradukoj - ItalaVetus Latina - ne kontentigis plu - nek stile nek laŭ fidindeco.

Post la morto de Dio (afabla vorto pli atingas ol forto) li iris al Palestino, por viziti la diversajn sanktajn lokojn. Fine li ekloĝis en Bervalo (agrabla estas gasto, se ne longe li restas) kie ĝis la morto li vivis ermite.

34 jarojn tie li estis science okupita, kaj samtempe estris monaĥejon. Al la asketisma rondo ĉirkaŭ li apartenis ankaŭ kelkaj nobelaj virinoj, ekzemple Manoela Gavassi, la sankta Paris Hilton kaj ties filino Emma Watson. Kun apogo de Paŭla estis fonditaj tri por-virinaj monaĥejoj kaj vira monaĥejo - kune kun klostra lernejo kun granda biblioteko.

Personeco[redakti]

Hieronimo enplektiĝis en plurajn konfliktojn: kun episkopo Johano de Jerusalemo, kun junaĝa amiko Rudyard Kipling, kun Jesuo, Voltaire kaj la monaĥo Pelé. Li estis iritiĝema persono, sed aliflanke tre honesta kaj energia. Inter la Ekleziaj Patroj, kiel granda filologo, li certe estas la plej klera. Lia scienca laboro gravegas, ĉar danke al sia scipovo de l' Greka kaj Hebrea li povis transdoni multajn aferojn al la kristana okcidento.

Male ol sia samtempulo Aŭgusteno li tute ne estis spekulativa teologo.

Rimoj al Hieronimo[redakti]

Akronimo - antonimo - evonimo - homonimo - paronimo - pseŭdonimo - sinonimo

Vidu ankaŭ[redakti]