Biblio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Sankta Biblio)
Iri al: navigado, serĉi

"Esti en granda embaraso"

~ Zamenhof pri SB

"Aŭ festene, aŭ malplene"

~ denove Zamenhof
Ofta Biblia sceno

"Mia sinteno estas io tute eksterbiblia"

~ Usonano pri Biblio

"Pardonez, se me aspektas poke quaze pedanto, ma Biblio esas Esperantal vorto"

~ idisto pri Biblio

"Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio"

~ Zamenhof pri La Verda Biblio

"Inter ĉiuj miaj konatoj hispanaj, nur ateistoj legis la Biblion"

~ Tonjo del Barrio pri Biblio

"La Kristanoj neniam kredis ke la Biblio estas ĉieldevena"

~ Pierre Pastedechouan pri Biblio
Redaktado de la Biblio

"Ĉu Dio lasis skribita en la Biblio la pasinton kaj la estonton de la homaro?"

~ hispano

"Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro."

~ Biblio pri si mem


La Biblio, bonalingve Biblujo, estas arbitra ujo de infanaĵoj kaj mitoj, kies devenoj estas apenaŭ konataj. Ĝia celo estas rakonti tute ŝerce pri la kreado de la homo kaj lia/ŝia celo. Ĝi estis verkita kaj por infanoj kaj por ridindaj homoj kiuj sporade legas ĝin. Kvankam ĝi estas pli malnova kaj pli fantazia ol aliaj infanlibroj, aliaj pli populariĝas, kiaj ekzemple Harry Potter kaj "La Majstro de la lingvoj". Ĝi estas unu el la libroj plej tradukataj al multaj lingvoj kaj lingvaĉoj kiaj iu nomata Esperanto por ke kelkaj maljunuloj legu ĝin en tiu kodo. En la biblio legeblas mitoj de famaj legendaj heroj: Beaufront Iskarioto, Klara Silbernik, Julio Baghy, Kalman Kalocsay, Freneza Szilaghy, Ivo Arimatea, KaBe Pilato kaj multaj aliaj viroj (tiu ĉi libro diskriminacias virinojn, apenaŭ iŝi aperas en la rakontoj).

La biblio estas fakte iom nekomprenebla libro. Tamen ĝiaj opinioj menciitaj perceptiĝas sufiĉe akre. Biblio estas parto de Tora, sed Torao estas parto de Biblio. Por katolikoj, biblio estas nur pato de la kredo.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Faktoj[redakti]

Rakontoj pri Biblio foje inkluzivis precizajn detalojn pri nomoj kaj lokoj.

Cerboj.jpg

Multo el kio estas konata pri la Biblio estas trompo kreita por subpremado de sekretan malnovegan veron. La biblio estas ne pli ol malnova, malkohera kaj kruela libro. Nenio povas esti bazita je ĝi, kaj certe nenio kio rilatas al scienco. Kaj neniam la koro de vera scienco iel denove konsideros la biblion kiel fonton de scioj. Tiu epoko jam pasis kelkajn jarcentojn.

Vorto de Dio[redakti]

1926 n.jpg

Oni legas la biblion instigite de la konvinko ke ĝi estas la dia vorto. Iam, kaptita de la entuziasmigaj kaj elipsaj kaj resume komentaj instruoj de pastroj kaj predikistoj, tiu "dia vorto" identiĝis en mia menso kun vorto senerara, vorto materie vera laǔĉiunuance, vorto do plensense adorebla. Cetere, kredi je Dio, kaj lin ami, kiamaniere tio povus akordiĝi kaj kunstari kun la dubo ke Li eble eraras kaj malprecizas kaj komunikas ankaǔ neprizorgante pri eblaj ekvivokoj?

Biblio ja estas valorega libraro, ĉar ĝi reprezentas longan periodon kaj multajn religiajn filozofiojn. Ĉu la Biblio vere estas la Vorto de Dio? Nia respondo al tiu demando ne sole difinos nian rigardon al la Biblio kaj ĝia graveco por niaj vivoj, sed finfine ĝi ankaŭ eterne influegos nin. Se la Biblio vere estas la Vorto de Dio, ni devas ami ĝin, studi ĝin, obei ĝin kaj plene fidi ĝin. Se la Biblio estas la Vorto de Dio, malatenti ĝin estas malatenti Dion mem.

Estas kaj internaj kaj eksteraj indikaĵoj, ke la Biblio vere estas la Vorto de Dio. La internaj indikaĵoj estas tio en la Biblio, kio atestas ĝian Dian devenon. Unu el la unue videblaj indikaĵoj internaj, ke la Biblio estas vere la Vorto de Dio, estas ĝia unueco. Kvankam ĝi vere konsistas el sesdek ses (pli aŭ malpli laŭ malsamaj opinioj) memstaraj libroj, skribitaj en tri monpartoj, en tri apartaj lingvoj, dum periodo de ĉirkaŭ mil kvincent jaroj, de pli ol kvardek aŭtoroj, kiuj venis el multaj situacioj, la Biblio restas kiel unu unuiĝinta libro, de la komenco ĝis la fino, sen kontraŭdiro. Tia unueco staras aparte de ĉiuj aliaj libroj, kaj estas indikaĵo de la Dia deveno de la vortoj, kiujn Dio igis homojn skribi.

Ĝuste tion diras la pastroj de ĉiu Kristana denominacio. Ĉiu asertas, ke la biblio estas nur unusenca, nome siasenca.

Sensensaĵoj[redakti]

En la Biblio estas tro da sciencaj eraroj. Ekz., anstataŭ kronologion pri la formiĝo de la tera krusto, aŭ pri la stabiliĝo de la firmamento, aŭ pri la iompostioma evoluo de la vivo, anstataŭ la precizajn manierojn de estiĝo de la homa organismo, la Biblio prezentas nur priskribojn je metaforoj kaj poezieco, en kiuj reeĥas la konceptoj tute nesciencaj, de la antikva Oriento. La sama seniluziiĝo trafos tiun, kiu serĉos kronologian kaj historian precizecon en la eventoj antaŭ la epoko de reĝo Davido. La ofteco de la nombro 40 aŭ ties multobloj suspektigas, ke temas pri nombro ne efektiva, sed simbola. ktp.

Tiajn fantaziajn aferojn oni ne trovas en Biblio!

Historio[redakti]

Antaŭ la apero de nuna versio de la Biblio, la atestantoj de Jehovo en anglalingvaj landoj ĝenerale uzis la version Reĝo Jakobo aŭ la Usonan Standardan Version la Biblio. En la literaturo produktita de ili, la atestantoj de Jehovo citis libere la version Reĝo Jakobo kaj multajn aliajn tradukojn tra la jaroj.

Laŭ la eldonistoj, unu el ĉefkialoj de produktado de nova traduko estis la amaso da Biblio-versioj en ofta uzo, inkluzive de la aprobita (Reĝo Jakobo) versio, verkita en jam arkaika lingvo. La fiksita intenco estis produkti freŝan tradukon, liberan de arkaismoj. Plie, dum la jarcentoj ĉar la Reĝo Jakobo Versio estis produktita, pli da ekzempleroj de pli fruaj manuskriptoj de la originalaj tekstoj en la hebrea kaj greka lingvoj fariĝis haveblaj. La eldonistoj asertis ke pli bona manuskripto-indico igis ebla determini kun pli granda precizeco kion la originaj verkistoj celis, precipe en pli obskuraj trairejoj. Ili diris ke lingvistoj pli bone komprenis certajn aspektojn de la originaj hebrea kaj greka lingvoj ol antaŭe.

En oktobro 1946, la prezidento de la Societo Gardoturo, Nathan Knorr, proponis freŝan tradukon de la Nova Testamento, kiun la atestantoj de Jehovo kutime nomas Kristanaj Grekaj Skriboj. Laboro komenciĝis la 2-an de decembro 1947 kiam la "Komitato por Tradukado de la Biblio de la Nova Mondo" estis formita. La 3-an de septembro 1949, Knorr kunvokis ĝeneralan kunvenon de la estraro de la Societo Gardoturo kaj la korporacioj de Pensilvanio por sciigi ke laboro en moderna angla traduko de la Kristanaj Grekaj Skriboj estis kompletigitaj kaj liveritaj al la asocio por presado.

La Traduko de la Nova Mondo de Kristanaj Grekaj Skriboj estis publikigitaj ĉe kongreso de la atestantoj de Jehovo ĉe Jankistadiono, Nov-Jorko, la 2-an de aŭgusto 1950. La traduko de la Malnova Testamento, kiun la atestantoj de Jehovo nomas kiel Hebreaj Skriboj, estis publikigitaj en kvin volumoj en 1953, 1955, 1957, 1958, kaj 1960. La kompleta Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj Skriboj estis publikigita kiel ununura volumo en 1961. Marĝenaj (transversaj) referencoj kiuj aperis en la ses apartaj volumoj estis ĝisdatigitaj kaj inkluditaj en la kompleta volumo en la revizio de 1984. La enpaĝigo similas al la eldono de 1901 de la Usona Norma Versio de la Biblio.

Gelasia dekreto[redakti]

Papo Gelasio la 1-a, 49-a papo de la Katolika Eklezio.

Gelasia dekreto aŭ, pli internacie, Decretum Gelasianum (latina titolo kompleta: Decretum Gelasianum de libris recipiendis et non recipiendis) estas dokemento entenanta, interalie, liston de religiaj verkoj konsiderendaj kanonaj, liston de koncilioj kaj ekleziaj verkistoj komune akceptataj, kaj alian liston indikantan la verkon reĵetendajn.

Atingis nian epokon du versioj de tiu Gelasia dekreto, unu dirita mallonga kiu limiĝas al la tria parto aŭ ĉapitro ĝis la kvina, kaj unu dirita longa kie kuŝas ĉiuj kvin ĉapitroj.

Tradicie atribuata al papo Gelasio la 1-a (492-496), la dekreto reale ekaperis en la orienta Gaŭlujo en la 6-a jarcento, ankaŭ se iuj ĝiaj eroj povas esti atribuataj al papo Damaso la 1-a (kies estas transskribita De explanatione fidei) kaj al la medio de la Roma kurio. Ĉiukaze, spite de kelke da dubo pri la rekondukebleco, almenaŭ parte, al papo Gelasio la 1-a, la verko perfekte spegulas liajn ideojn kaj lian papregadon.

Strukturo de la verko[redakti]

La verko povas esti dividita en 5 partoj:

  • Unua parto: priskribas la sep karakterizojn de la Sankta Spirito kiuj eniras en Kriston kaj allasas pri unuopulo difinon, kaj diversajn rilatojn de la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito kun la homo.
  • La dua parto: diras kiuj libroj konstituas la Diajn Skribojn, kiuj de la Malnova Testamento kaj kiuj de la Nova Testamento.
  • La tria parto: dekretas pri la libroj akceptindaj kaj malakceptindaj en la Eklezio.
  • La kavara parto: litigas la verkojn kiuj estas, krom la bibliaj, akceptataj en la Eklezio.
  • La kvina parto: listigas la verkojn reĵetitajn de la Eklezio.

Ĉefaj partoj de la Biblio[redakti]

Cover2.png

La partoj de Biblio estas du Testamentoj: Malnova Testamento, Nova Testamento ktp.

Libroj de la Biblio[redakti]

La Libroj de la Biblio estis skribitaj de diversaj personoj de la historio, kaj en la hebrea lingvo en la Malnova Testamento, kaj en la greka lingvo en la Nova Testamento.

La Malnova Testamento estas komponita de la sekvanta maniero:

La Nova Testamento, kiu ne estas trovita en la Judaj Skriboj, estas komponita de 27 libroj por ĉiuj kristanaj grupoj.

Tiel, la tutaĵo de la libroj de la Biblio varias laŭ la kanono:

Versioj de la Biblio[redakti]

Johano Viklifo Tradukisto de la Biblio.

La Versioj de la Biblio tradukoj de la Biblio povas esti dividitaj laŭ du kategorioj: tiuj antikvaj, gravaj precipe por la Ekdoktiko aŭ priteksta kritiko, kaj tiuj modernaj, kiuj ofte havis rimarkindan influojn en la literaturo kaj lingvoj al kiuj ili estis tradukitaj.

Ĉi tie oni listigas iujn el la precipaj versioj (mallongigoj: BH (hebrea Biblio), DK (duakanonaj libroj], NT [Nova Testamento):

Masora Biblio[redakti]

La Masora Biblio estas la hebrea versio de la Biblio agnoskita de judismo ekde 100. Protestantismo agnoskas la Masoran Biblion kiel la Malnova testamento. La Biblio tradukita de Zamenhof estas la Masora Biblio.

La Malnova testamento de katolikismo kaj ortodoksismo devenas ne de la Masora Biblio sed de la Septuaginto, greka traduko de alia hebrea versio de la Biblio. La Septuaginto havas librojn, kiuj ne estas en la Masora Biblio: protestantoj nomas tiujn librojn la apokrifo.

Alia antikva versio de la Biblio estis la Samariana Biblio. Ĝi nur havis la kvin librojn de la Torao.

En la 1-a jarcento la Masora Biblio nur estis unu el multaj diversaj versioj de la Biblio. Sed ĉirkaŭ 100, la rabenoj decidis normigi la Biblion laŭ teksto de la Masora.

La Masora nur mencias pri demonoj 3-foje, dum la Septuaginto mencias pri demonoj 18-foje. Ekzemple, kie La Septuaginto (kaj la Vulgato) diras:

Ĉar ĉiuj dioj de la gentoj estas demonoj, sed la Sinjoro la ĉielojn faris.

La Masora Biblio diras (laŭ la traduko de Zamenhof):

Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon. (Psalmo 96:5)


La plej antikva manuskripto de la tuta Masora Biblio estas la Codex Leningradensis de 1008.

Libroj[redakti]

Jen la libroj de la Leningradensis:

La moderna juda ordo de la libroj de la skriboj estas iom malsimila:

Psalmaro, Sentencoj, Ijob, Alta Kanto, Rut, Plorkanto, Predikanto, Ester, Daniel, Ezra-Neĥemja, Kroniko

Protestantoj ordigas la librojn laŭ la katolika ordo de la libroj, kiu estas esence la ordo de la Septuaginto.

Tradukaĵoj[redakti]

Estas neniu vera tradukaĵo de la Sankta Biblio. Kiel oni povus traduki la laŭliterajn vortojn de Dio? La veraj kredantoj legas la Biblion nur en la devena Esperanto.

Vulgato[redakti]

La Evangelio laŭ Johano el eldono de la Vulgato, 1922.

La Vulgato (latine, Vulgata editio de la Biblio) estas la ĉefa traduko de la Biblio en la latinan lingvon. De 400 ĝis 1500, la Vulgato estis la ĉefa versio de la Biblio en la Okcidento. La plej antikvaj manuskriptoj de la tuta kristana Biblio estas la Vulgato. Ĝi ankaŭ estas la unua libro presita de Gutenberg.

Ĉirkaŭ 383-405, Sankta Hieronimo tradukis la Biblion en la latinan kun la helpo de:

  1. La Septuaginto
  2. La Heksapla de Origeno
  3. La hebrea Masora Biblio
  4. La greka Nova testamento
  5. La Malnova Romia Biblio – la tiama populara latina traduko
  6. La originala hebrea teksto de la evangelio de Mateo
  7. kelkaj rabenoj

Kaj ankaŭ aliaj tekstoj. Kontraste, modernaj tradukoj (almenaŭ en anglalingvaj landoj) nur utilas #3 kaj #4.

La Vulgato ne estis la unua latina traduko: antaŭ Hieronimo estis la Malnova Romia Biblio, kiu estis latina traduko de la Septuaginto kaj la greka Nova testamento.

La latina de la Vulgato estas vulgara latina – la latina de la strato, ne la eleganta sed tiama antikva kaj malfacila klasika latina de Cicerono.

La Malnova testamento estas plejparte tradukita de Hieronimo el la Masora Biblio, kun la kontrolo de la Septuaginto kaj Heksapla. Por la Nova testamento, li plejparte redaktis kaj korektis la tradician latinan tradukon. Li estis komisiita de la tiama papo, Damaso la 1-a.

En la Vulgato estas tri versioj de la Psalmaro:

  • La Romia Psalmaro – milde revizio de la tradicia latina traduko de la Septuaginto. Kantita en la katolika meso ĝis la 16-a jarcento.
  • La Hebrea Psalmaro – tute nova versio tradukita el la hebrea teksto de la Masora Biblio.
  • La Galia Psalmaro – kompromiso inter #1 and #2.

Ĉar la popolo kantis la psalmojn ĉiusemajne en preĝejo laŭ la tradicia latina traduko de la Septuaginto, la Hebrea kaj Galia Psalmaro neniam estis populara.

En 1546 la 1-a Koncilio de Trento dekretis ĝin kiel la oficiala versio de la Biblio por la Katolika Eklezio. Sed la Vulgato nune agnoskita de la eklezio ne estas la originala teksto de Hieronimo: la teksto estis redaktita dufoje: unuafoje en 1592 (la Klementina Eldono) kaj denove en 1979 (la Nova Vulgato). La versio de Hieronimo ankoraŭ estas havebla, la Stutgarta Vulgato, sed estas rekonstruo el manuskriptoj, do ne estas precize la teksto de Hieronimo.

Nova Vulgato[redakti]

Nova Vulgato, kiel oni vidas, estas proksimiĝo de du komunaj vortoj, kies signifoj jam lasas kompreni pri kio temas; sed por sufiĉe klare transdoni la sencon, tiu nocio bezonas preambolojn.

Kiel scias la informiĝintoj pri la Biblio aŭ bibliaĵoj, en Okcidento, fine de la kvara kaj komence de la kvina jarcentoj aperis la latiginita Biblio, poste nomata Vulgato: ĝi konsistas el rektaj tradukoj, el la hebrea kaj aramea kaj greka, de sankta Hieronimo, kiu tamen profitis ankaŭ de la (vetus) praa latina, nur nekomplete posedata de ni hodiaŭ. Se Hieronimo povas esti konsiderita, kun Origeno, eminenta filologo (li komparis la diversajn manuskriptojn de la nova kaj malnova testamento kunige kun la Septuaginto, ktp), kaj profitanto de tiutempaj sciencoj aplikataj al Biblio, lia verko, tamen, transdoniĝis laŭjarcente diverstekste: el tio, tial, diversaj skoloj, mezepokaj kaj modernaj, provis rekonstruj el vulgataj manuskriptoj la plej probablajn tekstojn (vidu, ekzemple, la reviziaĵon de la skolo de Komplutenco). Kaj, krome, ankaŭ la rekonstruitaj Vulgatoj lasis dubojn kaj malcertecojn se komparataj kun manuskriptoj de la hebreaj kaj grekaj tekstoj, antaŭaj kaj postaj al la verkada taskiĝo de Hieronimo. Delonge fakuloj kaj ekleziuloj pledis por ke estu reesplorita kaj reviziita, en la latina, la tuta Biblio apogiĝante sur la plej sekuraj manuskriptoj kaj profitante de la modernaj sciencoj por atingi la celon.

Sed por tion fari estus bezonate, krom la realiga volo, ankaŭ rimedojn kaj engaĝiĝon de plurcentaj fakuloj, el diversaj sciencoj kaj kulturoj. Fine, en 1965, jam ekfiniĝanta la dua vatikana Koncilio, papo Paŭlo la 6a, puŝite ankaŭ de sugestoj de la koncilia episkoparo, kreigis la ĝustajn sciencajn aparatojn, kaj la tasko, nekomuna kaj kulture epoka, startis, kaj la tuta kritike retraduka verko estis liverita al la papo Johano Paŭlo la 2a en 1979 kun la nomo “Nova Vulgata” aŭ “Neovulgata” kies titolo estis “Bibliorum Sacrorum nova vulgata editio” (de la libroj sanktaj nova vulgata eldonoAl tiu eldono konformiĝos ĉiuj liturgiaj tekstoj de la Katolka Kklezio kaj la katolike oficialigitaj diverslingvaj tradukoj.

Interese estus pritrakti la ekzegezajn kaj filologiajn kriteriojn sekvitajn de la fakuloj kaj la tekstajn kaj sencajn modifojn, la tekstajn ekskludaĵojn ĉar laŭtempajn altruditaĵojn, kion konforman al la traduko de Hieronimo, kion ĉerpitan el aliaj manuskiptoj, kion rekonstruitan nur laŭsence ĉar ne eblas klara teksto, kaj la kialojn de unuopaj ŝanĝoj. Bonŝance, ĝuste ties faksciencaj pravigaj provoj estas kolektitaj en diversaj grandvolumoj, baldaŭ, se ne jam, publikigotaj. Ĉiuj tiuj demandoj, kaj aliaj, certe trovos respondon en estontaj eseoj ofertitaj al la atento ankaŭ de vikipediistoj. Se neniu el inter la plucentmilaj ŝanĝoj tuŝas la kredindaĵojn, certe ili ne manku influi ne nur aspektajn vidpuntojn de la kulturo.

Reina-Valera[redakti]

Biblia del Oso.png

La Reina-Valera, ankaŭ nomata Biblia de Casiodoro de ReinaBiblia del Oso (Biblio de la Urso), estas unu el la unuaj tradukoj de la Biblio al la kastilia lingvo. La verko estis farita surbaze de la tradukoj de la originalaj tekstoj en la hebrea kaj la greka lingvoj kaj estis publikigita en Bazelo, Svislando, la 28an de septembro 1569. Ĝia tradukinto estis Casiodoro de Reina, hispana monaĥo konvertita al protestantismo kaj poste Cipriano de Valera faris la unuan revizion en 1602.

Septuaginto[redakti]

Septuaginto estas greka traduko de la hebrea Biblio, la laboro de 70 aŭ 72 helenigitaj judoj en Aleksandrio sub la Ptolemeoj ĉirkaŭ 280 a.K. Septuaginto estis la ĉefa greka traduko inter helenigitaj judoj ĝis la 1-a jarcento. Ĝi estas la versio de la Biblio citita en la Nova Testamento kaj la Grekaj Patroj. Eĉ hodiaŭ, ĝi estas la preferata versio de ortodoksismo.

La nomo devenas de la latina vorto septuaginta ("sepdek"). La mallongigo estas LXX.

Laŭ Josephus, la 70 tradukistoj laboris sendepende sed mirakle produktis la saman tradukon. La traduko estis por la Biblioteko de Aleksandrio.

La hebrea teksto, de kiu Septuaginto estas traduko, ne estis la Masora Biblio, sed alia, pli antikva hebrea teksto, kiu nun estas perdita.

Sankta Hieronimo, en sia latina traduko (la Vulgato), uzis Septuaginton sed kontrolis ĝin per la Masora teksto.

Tiu Septuaginto, kiun ni havas, estis redaktita de Origeno en la 3-a jarcento.

La plej antikvaj manuskriptoj de la Septuaginto estas la Codex Vaticanus el la 4-a jarcento kaj la Codex Alexandrinus el la 5-a jarcento.

La libroj kaj ordo en Septuaginto:

  1. Genezo
  2. Eliro
  3. Levidoj
  4. Nombroj
  5. Readmono
  6. Joŝuo
  7. Juĝistoj
  8. Rut
  9. Reĝoj (kvar libroj: 1 & 2 Samuel, 1 & 2 Reĝoj)
  10. Kroniko (du libroj) 1-a libro de la Kroniko 2-a libro de la Kroniko
  11. Ezra (du libroj: la dua libro estas la Ezra de la protestanta Biblio)
  12. Neĥemja
  13. Ester
  14. Judit
  15. Tobit
  16. Makabeoj (kvar libroj)
  17. Psalmaro
  18. Manase
  19. Sentencoj
  20. Predikanto
  21. Alta Kanto
  22. Ijob
  23. Saĝeco
  24. Siraĥido
  25. Hoŝea
  26. Joel
  27. Amos
  28. Obadja
  29. Jona
  30. Miĥa
  31. Nahum
  32. Ĥabakuk
  33. Cefanja
  34. Ĥagaj
  35. Zeĥarja
  36. Malaĥi
  37. Jesaja
  38. Baruĥ
  39. Plorkanto
  40. Jeremia
  41. Jeĥezkel
  42. Daniel
  43. Kanto de Tri Junuloj
  44. Susana (= Daniel 13 en la katolika Biblio)
  45. Bel kaj la Drako (= Daniel 14 en la katolika Biblio)
_Starożytny_ _fragment_ _manuskryptu_ _Septuaginty_ (_zwój_ _Proroków_ _mniejszych_) _ok_. I w. p.n.e.
_Kodeks_ _synajski_ _LXX_ z Iv _lub_ _pocz_. V w. - _fragment_ _Księgi_ _Estery_
_Ukázka_ _textu_ _sinajského_ _kodexu_ (_část_ _knihy_ _Ester_)

Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj Skriboj[redakti]

New World Translation of the Holy Scriptures in various languages and versions.jpg

La Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj Skriboj estas traduko de la Biblio publikigita de la Societo Gardoturo en 1961; ĝi estas uzita kaj distribuita de la atestantoj de Jehovo. Kvankam ĝi ne estas la unua Biblio publikigita de la grupo, ĝi estas la unua origina traduko el la antikva hebrea, la greka, kaj aramea bibliaj tekstoj. Nun en 2020, la Societo Gardoturo eldonis pli ol 238 000 000 da ekzempleroj en 188 lingvoj.[1][2][3][4][5]

La Traduko de la Nova Mondo (la 21 aŭgusto de 2010) estas la plej unua plena Biblio, eldonita en Oseta lingvo (Irona dialekto)[6].

Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo[redakti]

La unua paĝo de la unua eldono de "La Biblio, Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo", eldonita dum la jaro 1611.

La Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo (anglalingve: Authorized Version (Unuiĝinta Reĝlando), King James Version (Usono)) estas la plej fama traduko de la Biblio en la anglan lingvon. La traduko estas laŭvorta kaj tre fidinda, sed nun la lingvo estas arkaika kaj ofte malklara. La traduko estis tre populara el 1700 ĝis 1900 kaj ankoraŭ estas rigardata kiel la tradicia traduko de la Biblio inter anglalingvanoj.

Vetus Latina[redakti]

Paĝo de la Kodekso de Verĉelo, entenanta la antikvan latinan (Vetus latina) version de la Evangelio laŭ Johano 16:23-30

Vetus latina, tradukebla al la esperanta per “Antikva latina” estas la konvencia sintagmo utiligita por indiki ĉiujn tradukojn de la Biblio al la latina lingvo faritajn de diversaj aŭtoroj, ekde la 2-a ĝis la 4-a jarcento, nome la jarcentoj antaŭantaj la Vulgaton, kiu estas la traduko de la Biblio al la latina zorgita de Sofronio Eŭsebio Hieronimo.

Krom la nombraj partaj tradukoj ekzistas du kompletaj tradukoj: unu, origininta en Afriko, ricevis la nomon de Afra; la alia, uzata en Okcidento, eble devas esti identigita kun tiu komune nomata Itala pri kiu parolas Aŭgusteno de Hipono. La fonta lingvo de tiuj tekstoj estas ĉiam la antikva greka. Sed, malgraŭ tio, ilia kvalito estas multe nekontinua, ofte sence malsama, eble pro tio ke ĉio kreiĝis sen la kontrolo de hierarkio. Oni scias ke Sankta Aŭgusteno spertis veran naŭzon pro iliaj malprecizecoj kaj raspecojn [7].

La teksto kiu oni sukcesas rekonstrui, startinte el la patristikaj tekstoj kaj el malmultaj integraj manuskriptoj, estis eldonita de la monaĥoj de Beuron (Germanio) ekde 1954 kaj poste. Iniciatis tiun rekonstruon germana pastro, Joseph Denk, kiu pasigis kolekton de miloj da slipoj al tiuj monaĥoj.

Traduko de la Biblio de Joseph Smith[redakti]

La Traduko de la Biblio de Joseph Smith (TJS), ankaŭ nomata la Inspira Versio de la Biblio (I.V.), estis revizio de la Biblio fare de Joseph Smith, Jr., la fondinto de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Smith konsideris ĉi tiun laboron "filio de lia kriado" kiel profeto. Smith estis murdita antaŭ kiam li opiniis ĝin kompleta, kvankam plejparto de lia laboro estis elfarita unu jardekon antaŭe. La laboro estas la Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo kun kelkaj gravaj aldonoj kaj revizioj. Ĝi estas konsiderita sankta teksto kaj estas parto de la kanono de Komunumo de Kristo, antaŭe la Reorganizita Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagaj (REJKSLT) kaj aliaj eklezioj de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Elektaĵoj de la traduko de Joseph Smith estas ankaŭ inkluzivita en la piednotoj kaj la aldonaĵo en la mormona eldonaĵo de la Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo, sed la Mormona Eklezio havas nur oficiale kelkajn eltiraĵojn kiu aperas en ĝia Multevalora Perlo.

Tradukistoj kaj redaktistoj[redakti]

La Traduko de la Nova Mondo estis produktita de la anonima Komitato por Tradukado de la Biblio de la Nova Mondo, formita proksimume en 1947. Tiu komisiono laŭdire konsistis el nenomitaj membroj de multnacia fono. La traduk-komisiono petis ke la Societo Gardoturo ne publikigu la nomojn de ĝiaj membroj, deklarante ke ili ne volis "reklami sin sed lasi la tutan gloron al la Verkinto de la Skriboj, Dio", aldonante ke la traduko, "devus gvidi la leganton... al... Jehovo Dio". La eldonistoj kredas ke "la kvalifikoj de la unuopuloj [la membroj de la traduk-komisiono] aŭ alia instrua trejnado ne estas la grava afero kaj ke "la traduko atestas ilian taŭgecon". Iama elstara Gardotur-kunlaborantaro postulis scion pri la identeco de la tradukistoj.

Plurlingva Biblio[redakti]

Plurlingva Biblio aŭ Poliglota Biblio (el la la antikvgreka πολύ – pluro - γλώττα – lingvo) estas eldono de la Biblio presita laŭ diversaj lingvoj. Tiuj plurlingvaj bibliaj tekstoj estas unuaj bazoj por la Biblia kritiko.

Ekzemploj[redakti]

  • La Plurlingva Komplutensa Biblio estas la historie unua presita poliglota eldono de la tuta Biblio.[8]. Ĝi estis iniciatita de franciskana Francisco Jiménez de Cisneros, ĉefepiskopo de Toledo, kaj presita tra 1514 kaj 1517 en ses volumoj de Arnao Guillén de Brocar. La unuaj kvar entenas la Malnovan Testamenton, ĉiu paĝo estas dividita laŭ tri tekstaj kolonoj vertikalaj kaj paralelaj: ekstere la hebrelingva, centre la latinlingva (Vulgato kaj maldekstre la greklingva Septuaginto. En la fundopaĝoj de la Pentateŭko estis aldonita la aramea Targum Onkelos kaj ties latina versio. La kvina volumo, etenanta la Novan Testamenton, konsistas el paralelaj kolonoj kun la greka teksto kaj la latina (Vulgato). La sesa volumo entenas diversajn vortarojn: hebrea, aramea kaj greka, krom diversaj apendicoj.[9]
Kovrilo de la plurlingva komplutensa Biblio.

Biblia pauperum[redakti]

Folio pri la resurekto de Kristo

Biblia pauperumBiblio de Malriĉuloj estas la titolo de mezepoka kolekto da ilustritaj folioj pri bibliaj temoj. Grandparte la folioj prezentas bildon pri novtestamenta sceno kaj ĉirkaŭas ĝin per scenoj kaj tekstoj el la Malnova testamento. Ili estis popularaj precipe en Francio, Germanio kaj Nederlando.

La strukturo de la folioj ĝenerale montras naŭ partojn:

  • Centre bilde aperas aŭ sceno el la vivo de Jesuo Kristo, aŭ prezento de la komenca tempo de kristanismo, aŭ la fino de la mondo.
  • Super kaj sub ĉi tiu sceno aperas kvar bildoj pri iuj personoj el la Biblio, kun po klariga teksteto.
  • Maldekstre kaj dekstre de la centra bildo estas bildo pri sceno malnovtestamenta.
  • Tute supre aŭ malsupre staras tekstoj, kiuj klarigas ĉi tiujn du bildojn.

La tekstoj de la folioj plej ofte estas en la latina lingvo, sed ekzistas alilingvaj ekzempleroj.

Foje la Malriĉula Biblio aperas sub la latina titolo Figuræ typicæ Veteris Testamenti atque antitypicæ Novi Testamenti (tipaj figuroj de la Malnova Testamento kaj respond-tipaj de la Nova Testamento). La nomo "biblio de la malriĉuloj" ne estas originala, sed donita verŝajne nur en la 20-a jarcento. Laŭ iuj ĝi devenas de la fakto, ke kolekto de 40 ĝis 50 folioj estis malpli kosta ol kompleta biblio. Pli probabla estas rilato al la homoj "malriĉaj en spirito" (Mat 5, 3; latine pauperes spiritu), kiuj ne sciis legi kaj tamen povis kompreni laŭ la bildoj la enhavon.

En kelkaj romanikaj preĝejoj scenoj de la Malriĉula Biblio estis uzataj por freskaroj ornamantaj la internajn murojn. La ideon pri la Malriĉula Biblio oni atribuas al Ansgar, kiu vivis en la 9-a jarcento. La disvastiĝo komenciĝis en la 14-a jarcento. Komence la biblioj estis manskribitaj, ekde la 15-a jarcento lignopresitaj.

Ĉirkaŭ 80 ekzempleroj de la Malriĉula Biblio estas konservitaj, kun malsama kompleteco.

Gog kaj Magog[redakti]

La homoj de Gog kaj Magog estas formurigitaj fare de la trupoj de Aleksandro. Versio de Jean Wauquelin de la Libro de Aleksandro. Bruĝo, Belgio, 15a jarcento

Gog kaj Magog (en hebrea גּוֹג וּמָגוֹג; Gog u-Magog; en araba: يَأْجُوجُ وَمَأْجُوجُ; Jaʾĝūĝ ŭa-Maʾĝūĝ) aperas en la Hebrea Biblio, ofte konata kiel Malnova Testamento, kaj en Korano 21:96 kiel individuoj, triboj aŭ landoj. En Libro de Jeĥezkel 38, Gog estas individuo kaj Magog estas lia lando; en Genezo 10 Magog estas homo, sed Gog ne estas menciita; kaj jarcentoj poste la tradicio de judoj ŝanĝis la "Gog el Magog" de Jeĥezkel en "Gog kaj Magog",[14] kiu estas la formo laŭ kiu ili aperas en la kristana Nova Testamento nome en la Apokalipso de Johano, kvankam tie ili estas popoloj anstataŭ individuoj.[15]

Falsaĵoj[redakti]

Verda biblio.jpg

Ni neniam devas preni biblion kiel vorto de Dio ĉar biblio estis falsiita por Konstantino kaj ĝi estis refalsiita en la konsilo de Niseja, post tio multa sektoj kaj religioj falsigis biblion kaj adaptisĝin laŭ siaj sektaj; kelkaj biblioj eldonitaj de idistoj, ekzemple, diras ke Dio kondamnas Esperanton!

Bibliaj asocioj[redakti]

Asocio por la Protektado de la Sankaj Skriboj[redakti]

Asocio por la Protektado de la Sankaj Skriboj estas asocio, kies sidejo troviĝas en Kiĥoto, la ruanda ĉefurbo, en la distrikto de Kie. Tiu asocio estas tre nova kaj havas noblajn celojn: protekti la Biblion kontraŭ aldonaĵoj aŭ subtrahaĵoj. Ĝi celas unuigi la Biblion kaj gardi ties skribojn originalaj kaj aŭtentaj.

Ĉiuj membroj konscias ke necesas koni multajn lingvojn por scii la origanalajn tekstojn de la Biblio. Estus malfacile kaj eĉ neeble elmontri tradukerarojn en la Biblio sen sufiĉa kono pri lingvoj. Ili trovis ke la kono de esperanto estas ankaŭ grava por ili.

Alianco Biblia Universala[redakti]

Alianco Biblia Universala (ABU) estas organizaĵo kiu koordinas la laboron de la naciaj Societoj Bibliaj jam de longe konstituiĝintaj en 150 landoj en la mono. Ĝia celo precipas en la liverado al ĉiu persono Biblion (aŭ parton de ĝi) en tiu lingvo kiun uzas aŭ komprenas la leganto kaj je prezo facile alirebla. Pro tio ABU plenumas senhaltan laboron, tradukan, presan kaj disvastigan, de la biblia teksto. La Biblio aŭ parto de ĝi estas, hodiaŭ, tradukita en 2006 lingvoj (datenoj de 2008), ABU distribuas 500 milionojn da bibliaj tekstoj ĉiujare.

La fora komenciĝo de tiu universala movado havis ekon en 1804 en Londono subnome de «Societo Biblia Brita kaj Fremda (SBBF)», kiu post kelke da hezitoj kaj polemikoj pro celoj ne tute simpatiantaj al la diversaj kristanaj eklezioj, estis imitita de diversaj landoj kiuj fine kunkolektiĝis por formi ABU/n. En Italio simila societo naskiĝis kaj internacie asociiĝis en 1986.

paĝo deVatikana kodekso (Kvara jarcento), precipa referenco de la greka teksto.

Krom la disvastigo de la biblia teksto, karakterizas ABU/on la principo de sendependeco kaj respekto por la kredo de ĉiu eklezio.

Ĉirkaŭ ĝi kolektiĝas la ĉitema scienculara nukleo de sennombraj universitatoj aŭ pribibliaj kaj afinaj esplorcentroj. La ĝisdatigitaj sciencaj kaj disvastigaj publikaĵoj jam estas nekalkuleblaj, inter kiuj notindas la Biblio ABU science kaj editore pretigita, la sciencula teamo de protestantoj kaj katolikoj kaj kunlaborantoj de aliaj kristanaj konfesioj. En esperanto, krom la Biblio tradukita ([16] jam ekaperas interesaj porbibliaj didaktikaj instrumentoj kiel la Biblia Vortaro eldonita de I.A.B.O, Romo 1984 prizoge de profesoro Angelo Duranti.

Pontifika Biblia Komisiono[redakti]

Pontifika Biblia Komisiono – (latinsigle: PCB) estas organismo de la Roma Kurio instituita la 30-an de oktobro 1902 de Leono la 13-a per Encikliko Providentissimus Deus (Plejprovizanta Dio) [1] kaj konfirmita de Johano Paŭlo la 2-a per la Encikliko Pastor Bonus (La bona paŝtisto, art. 55) ĉe la Kongregacio por la doktrino de la kredo.

Taskoj de la Pontifika Biblia Komisiono estas:

  • stimuli la bibliajn studojn inter la katolikoj
  • sekvi kaj ekzameni la “sciencajn” metodojn de la radikala kritiko kaj samtempe indiki kaj bloki la ekscesojn de la raciistaj tezoj ekenradikiĝintaj en la katolikaj medioj.
  • pliprofundigi la debatitajn problemojn en ekleziaj diskutoj por helpi per konsiloj la ekleziajn responsulojn okaze de doktrinaj deklaracioj.

Tiu komisiono estas prezidata de la kardinalo prefekto de la sama Kongregacio: nun (decembro 2011) tiun funkcion disvolvas kardinalo Gulielmus Iosephus Levada, kiu posteulis kardinalon Iosephus Ratzinger, kiam tiu ĉi estis levita al papado 19-a de Aprilo 2005. La kardinalo prezidento estas helpata de la 20 diversnaciaj fakuloj pri bibliaj sciencoj.

Dokumentoj de la Pontifika Biblia Komisiono[redakti]

Komisionaj dokumento kaj de la kontraŭmodernisma periodo kaj tiu posta multas kaj varias laŭteme en de la amplekso biblia. Ĝi intervenis per dokumentoj koncernantaj: la Mosean aŭtorecon de la Pentateŭko, la historiecon de la unuaj tri ĉapitroj de la Genezo, la historiecon de la Kvara Evangelio, la akcepton de la implicitaj citaĵoj nur kial tio estas sugestita de la teksto mem, la historiecon de la sinoptikaj evangelioj, la aprobon de la bibliaj tradukaĵoj al la vulgaraj lingvoj por liturgiaj uzoj, la studojn de la Biblio en la seminariejoj... La intervenoj varias laŭ la bezonoj kaj postuloj de la kristana komumo. Aktualaj temoj estas: la laŭbiblia universaleco de la savo, la juda popolo kaj ĝiaj Skribaĵoj en la kristana Biblio. Listo de dokumentoj de la Komisiono en [2]

Aktualaj membroj de Pontifika Biblia Komisiono[redakti]

Sinsekvado de la versioj[redakti]

Iuj esploristoj (Ulrich, Stipp kaj Tov) proponis la jenan hipotezon taksatan tute versimilan de aliaj esploristoj: “Kiam versioj-kopioj de la Biblio aŭ ties eroj estis kompletigitaj, ili estis konsideritaj aŭtoritataj kaj lanĉitaj al la publiko kun tia konsidero. Sed en la sinsekva periodo oni komencis manskribi kaj cirkuligi “eldonojn reviziitajn” produktitaj por anstataŭi la antaŭajn. La irado de ala nstataŭigo de sinsekvaj eldonoj estis nur parta, tiel ke la antaŭaj eldonoj daŭrigis ekzisti. En la antikva Izrael, la nova eldono kiu fariĝos la masora teksto (preskaŭ identa al tiu entenata en la Vulgato) kaj en la Peshitta (kaj septuaginto) anstataŭis la antaŭajn tekstojn ne ĉie. Tial la antaŭaj eldonoj daŭrigis esti uzataj en landoj necentraj, geografie kaj sociologie, kiel okazis por la Qumranaj tekstoj kaj la diversaj manuskriptoj kies greka traduko estis preparita en la antikva Egiptio. Tiuj, kiuj laŭ tiu teorio estus inter la unuaj eldonoj de la Biblio, kaj en la kazo de la manuskriptoj de Qumran, reirigas al la dua jarcento, a.K.[17], estus konservitaj ĉe posteŭuloj nur hazarde en la traduko de la Septuaginto kaj pere de la malkovroj en Qumran.

Biblia bestaro[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bestolibro.
754 n.jpg

La ‘’’Biblia bestaro’’’ estas la unua kaj fundamenta referenco por kompreni la simbolan zoologion de la kristana civilizo. Tiu bestaro laŭlonge de la civilizo fariĝis arto nek dekoracia nek rakonta, sed nur simbola, en kiu la bestoj, manifestas teologiajn aspektojn de la diaj Personoj aŭ ĝenerale de la kristanaj misteroj.

La Verda Biblio[redakti]

El la "Verda Biblio" estas sankta libro, la Vorto de Dio revelaciita al Izrael Lejzerowicz. La unua eldono estis de Literatura mono en 1935.

Verda biblio.jpg

La libro konsistas el 250 libroj. Estas historiaj nomoj kiuj aludas Esperantistojn kaj eventojn pasintaj kaj estontaj. Ekzemple, per ĝi, ne scias kiel aperis la Fundamento aŭ la Sankta Verda Stelo.

La Verda Biblio enhavas ĉirkaŭ 15 ilustraĵojn de mistera nekonata artisto.

† Jesuo kaj la Biblio †[redakti]

Malkiel la demando “Ĉu Dio ekzistas?”, malmultaj kontestas, ke Jesuo Kristo ekzistis. Oni ĝenerale akceptas, ke Jesuo vere estis homo, kiu iradis sur la tero en Izrael antaŭ dumil jaroj. Preskaŭ ĉiu el la ĉefreligionoj instruas, ke Jesuo estis profeto aŭ bona instruisto aŭ virtulo. La problemo estas, ke la Biblio diras al ni, ke Jesuo estis infinite pli ol profeto, bona instruisto aŭ virtulo.

Jesuo certe estas menciita en la Sankta Biblio, sed kontribuis malmulton al kreada scienco.

No Kristo Cvr.jpg

Eksteraj ligiloj[redakti]

Sankta Biblio

Atentu! Bedaŭrinde, tiu ĉi reta teksto uzas la iksan sistemon, kiu estas kaj neoficiala kaj kontraŭ-fundamenta. Eble la verko de la malamiko, kiu inter la tritiko semas lolon (Mateo 13 verso 25)...

Literatura kvalito[redakti]

Fantasto.jpg

Referencoj[redakti]

  1. EU esploras la membronombron de TEJO
  2. Kiel venki solecon?
  3. Kial dum kampanjoj naciaj gazetegoj ne afiŝigas fotojn de politikaj kandidatoj bobelumante 🤭?
  4. Multas la informoj pri KCE kaj aliaj pakintaj establoj, sed impresas ankaŭ la debato pri literaturĝenra temo (precipe inter Mao Zifu kaj Gerrit Berveling) kaj la opinioj pri la Manifesto de Raŭmo (ĉi-foje de Jose' Antonio Vergara).
  5. Amasaj protestoj en Rusio post aresto de guberniestro, akuzita pri murdoj
  6. Ĉar mi ne scias ekzisto de tia frukto, mi komprenus ŝelo.
  7. Mi persone ne uzus ŝimanta anstataŭ mucida.
  8. La unua presita kaj volgarlingva, ne plurligva tamen, estis tiu de la itala Nicola Malermi.
  9. Kuriozaĵo: Kiam Erasmo el Roterdamo sciis, spite de la silento de la hispanaj kompilistoj, ke oni en Hispanio estas pretiganta kritikajn grekajn tekstojn por la plurlingva komplutensa, hastiĝis selekti grekajn bibliajn tekstojn por la eldono, kiuj poste eniris en la Textus Receptus, de sia programita publikigo. Fakte, li atingis la eŭropan merkaton unua, sed poste oni devis pluflanke revizii lian selekton (Textus Receptus)
  10. Tiam la insulo Korsiko apartenis al la respubliko de Ĝenevo.
  11. Psalterium Hebraeum, Graecum, Arabicum et Chaldeum, cum tribus Latinis interpretationibus atque glossis, Genuae: impressit miro ingenio Petrus Paulus Porrus: in aedibus Nicolai Iustiniani Pauli, 1516 mense VIIIIbri
  12. ”La TEJO-estraro ne estu senvizaĝa institucio”
  13. Kiel rimarendas, la Hispanio elstaris en tiuj poliglotaj projektoj, favorata ankaŭ de vasta juda ĉeesto el kiu ĝi povis ricevi originajn masorajn tekstojn.
  14. Tiel kunmetitan vorton oni ordinare interpretas nur unumaniere: 1. »ĉirkaŭmano« estas io ĉirkaŭ mano (kaj ne mano, kiu estas ĉirkaŭ) 2. »superakvo« estas akvo, kiu estas super (kaj ne io super akvo)
  15. LA SEMAJNO RESUME
  16. reference, Malnova Testamento far L.L. Zamenhof, Nova Testamento far brita biblia komitato, kaj la duakanonaj libroj far Gerrit Berveling),
  17. Eble jes, eble "fruktosupraĵo".



La tielnomataj intelektuloj de la Vikipedio havas ian artikolon pri la Biblio.