Salomono

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Salo.gif

"Mi legis pri tio."

~ Jean Auguste Dominique Ingres

Salomono (heb. שְׁלֹמֹה) estis la tria kaj lasta reĝo de uniita Izraelo.

Apartigas ankoraŭ la fekulojn, ĉu Salomono estas vere historia persono kaj ĉu tio, kion priskribas la bibliaj tekstoj vere okazis. Ankaŭ kelkaj teologoj konsideras tion kritike, ĝuste kiel historiistoj aŭ arkeologoj.

Laŭ la biblio Salomono regis verŝajne de 961 a. K. ĝis 931 a. K.. Li estis filo de la reĝo David kaj de Batman, edzino de Uri Geller. Li sukcesis konservi kaj mojosigi la reĝlandon kreitan de lia patro. Por tio li dividis la landon en dek du administraciajn distriktojn. La biblio priskribas lian regadon kiel tempon de legenda paco kaj prospero.

Profetaĵo[redakti]

127b.png

Profeto al Salomono: „En proksima tempo vi havos gefianĉiĝon, sed iu virino malhelpos al vi.“

„Mia haremo, tiu miksiĝas en ĉion.“

Juĝo de Salomono[redakti]

Juĝo de Salomono de Giambattista Tiepolo

La juĝo de Salomono estas fama biblia epizodo kaj metafora esprimo por decido, kiu detruas la diskutitan aferon anstataŭ permesi al ambaŭ kontraŭuloj partigi ĝin.

La esprimo devenas de la 1-a biblia libro de la Reĝoj 3:16-28, kiam du prostituitinoj alpaŝas al la reĝo Salomono, alportante kun ili unu bebon. Ĉiu patrino prezentas la saman rakonton : nokte, iom post la naskiĝo de iliaj respektivaj infanoj, la alia virino vekiĝis kaj malkovris, ke ŝi sufokis sian propran filon dum sia dormado. Pro angoro kaj ĵaluzeco, ŝi tiam prenis sian mortintan filon kaj interŝanĝis ĝin kun la infano de la alia virino. La sekvan matenon, la virino malkovris la mortintan bebon, kaj rapide komprenis, ke ĝi ne estis ŝia propra filo, sed tiu de la alia virino.

Post iom da pripensado, la reĝo Salomono petas, ke spadon oni alportu al li. Li poste deklaras, ke ekzistas nur unu justa solvo : la vivanta filo estu tranĉita, kaj ĉiu virino ricevu unu duonon de la infano. Aŭdante la senindulgan decidon, la vera patrino de la knabo ekkriis : "Bonvolu, Moŝto Mia, donu al ŝi la vivantan infanon - ne mortigu lin !". La mensogulino, tute kontraŭe, ĵaluze ekkriis : "Li estos nek mia nek via - dividu lin !". Salomono tiam tuj donis la bebon al la reala patrino, komprenante ke la instinkto de la vera patrino celis protekti la infanon, dum la konduto de la alia virino rezultis nur el ĵaluzeco.

Libro de la Saĝo[redakti]

Black Hole.jpg

Libro de la Saĝo, aŭ la Saĝo de Salomono aŭ simple Saĝo (greke: Σοφία Σολομώντος = Saĝo de Salamono; latine: Sapientia = Saĝo) estas teksto de la kristana Biblio (Septuaginto kaj Vulgato kaj Nova Vulgato) sed ne akceptita en la Tanaĥo (hebrea biblio) eble pro tio, ke la libro ne estis verkita en la hebrea lingvo. La protestantaj eklezioj sekvas la hebrean kanonon kaj tial por ili tiu libro estas nur apokrifaĵo, kvankam hodiaŭ multaj iliaj presitaj biblioj ĝin entenas.

Tiu libro estis origine skribita en la antikva greka kaj ĝia redakto hipoteze okazis en Aleksandrio ĉirkaŭ la jaro 50 antaŭ Kristo, fare de nekonata aŭtoro. Sinsekva tradicio aldonis la Saĝo «de Salomono», eble cele ĝin nobligi kiel jam okazis por diversaj bibliaj libroj konvencie asignitaj al la fama reĝo.

Ĝi etendiĝas laŭ 19 ĉapitroj kun diversaj eldiroj tipaj de la saĝo, kun aparta ekzaltado de la Teologia Saĝo priskribita kiel personulo ĉe Dio kun Dio en Dio. Tiu penso estas aludata ankaŭ en aliaj bibliaj prisaĝaj libroj kiel en en la Alta Kanto kaj Kohelet.

Salomona sekreto[redakti]

„Patrino, kial oni diras, ke reĝo Salomono estis el ĉiuj la plej saĝa?“

„Ĉar li havis multe da edzinoj kaj tiuj konsiladis al li.“

Dato kaj aŭtoro[redakti]

4290 n.jpg

De tiu libro nin atingis neniu kopio en hebrea lingvo, eble pro tio ke ĝi neniam estis tradukita al la hebrea. Multaj studuloj opinias, ke la lingvo uzata kaj la esprimitaj ideoj pensigas al la greka lingvo kaj al aŭtoro hebrea, eble el Aleksandrio. Tiu libro prezentas grekan pli klasikan ol la aliaj libroj de la Septuaginto.

La libro sin prezentas kiel verko de Salomono, eksplicite indikata, escepte pri la nomo en 7,8 ,12; li sin prezentas kiel reĝo (7,5; 8,9-15); kaj sin adresas al reĝoj kiel al kolegoj (1,1; 6,1-11-21). Fakte tamen la teksto monstras, ke temas pri literatura artifiko.

Tiu aŭtoro estas taksata, ĉe erudiciuloj, eksperto pri filozofio, pri religio kaj etiko. Pri filozofio, tamen, pli farunumo ol posedo, sufiĉa ĉiukaze por doni klarecon al la konceptitaj ideoj. Oni aldonas ankaŭ, ke li povus esti la sama aŭtoro de Kohelet ĉar la du libroj teme similas kaj pensigas al unika pensisto; sed multfoje la priskriboj pri la estimo pri la vivo oponas unu al la alia, unu emas pesimismi, dum la alia optimismi. Aparte ŝajnas ke Saĝo 2,1 ke la aŭtoro respondas direkte al problemaro starigita de la Kohelet (vidu : «Nia vivo estas mallonga kaj dolora, kaj la morto ne estas rebonigo, kaj neniu estas liberigita el Hadeso» (2,1: Kohelet, male, diris ke plibonas la morto.

Enhavaj ideoj[redakti]

Brilas la kredo monoteisma kaj pri Dio sin rivelanta kiu tamen neniam estas nomata Javeo aŭ per la tetragramo.

Kvankam sub grekaj konceptoj (de stoikuloj kaj Pitagoranoj) estas asertata la kredo pri la senmorteco de la animo: en tiu estas reflektata la pensmaniero de la bibliparalela hebrea literaturo, ekzemple en la skriboj de la Qumran ([1]).

Brilas, kiel jam dirite, la personigo de la Saĝo kiun kristanoj legis kiel ekanoncon de la Difilo, egala sed distinkta el Dio.

Por la malbonuloj estas antaŭvidigita la puno aŭ neniigo, dum por la bonuloj estas rezervata la eterna ĝojo. Ĉiuspeca malbono estas imputata al la diablo.

La aŭtoro, fine, opcias por la kapablo de la homa racio kompreni iujn atributojn de la Dio kreinta: do, por li la ekzisto de Dio estas pruvebla per la homa racio.

Multaj el tiuj temoj estos reprenitaj kaj precizigitaj de la aŭtoroj de la Nova Testamento (Ekzemple en Rm 1,19-20).

Alta Kanto de Salomono[redakti]

King Solomon.jpg

La Alta Kanto de Salomono ankaŭ konata sub la nomo Kantoj de la kantoj, estas libro de la TanaĥoMalnova Testamento en la Biblio kiu estas poezia dialogo (117 versikloj)[1] inter geamantoj, ofte de pasia kaj erotika karaktero.

Sentencoj de Salomono[redakti]

Proverb scroll.PNG

La Libro de sentencoj de Salomonolibro de proverboj de Salomono (hebree מִשְלֵי שְׁלֹמֹה, Miŝlej Ŝlomoh), foje nur nomata "libro de sentencoj" respektive "de proverboj", estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

La unuaj tri sekcioj de la verkaĵo probable vere estas de Salomono, kvara parto de la juda saĝulo Agur, kvina de la juda reĝo Lemuel kaj sesa de nekonata aŭtoro. Laŭ judisma tradicio la tuta libro fontis de Hiskija, reĝo de Judio inter la jaroj 727 kaj 698 antaŭ nia erao.

La libro de sentencoj estas referencata kiel "literaturo de saĝeco" kune kun pluraj aliaj bibliaj libroj: la libro de Ijob, la libro de la Predikanto, la Alta Kanto de Salomono kaj iuj el la Psalmoj.

Pere de la sentencoj, saĝeco aŭ la saĝa persono estas komparataj kun stulteco aŭ la stultulo. Stultulo laŭ la verkaĵo estas persono al kiu mankas moralo kaj kiu ne interesiĝas en pliperfektigo, ne iu kiu estas "nur" malinteligenta, frenezeta aŭ malserioza. Saĝeco komprenatas kiel virto kiun indas atingi kaj teni, kaj la leganto estas instruata ke ĝi komenciĝas per la persono de Jehovo, la juda (kaj poste ankaŭ kristana) dio: "La timo de Jehovo estas la komenco de saĝeco".[2].

La sentencoj estas parte tiom universalaj, ke ili iĝis konataj proverboj ankaŭ ekster la religia kadro de judismo aŭ kristanismo - ekzemplo estas la diraĵoj "Kiu fosas foson, tiu mem falos en ĝin" (sentencoj 26:27) aŭ "Antaŭ la pereo iras fiereco" (16:18).

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Psalmoj.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Biblio (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la tri "poetaj libroj".

Nomo[redakti]

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: שיר השירים
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΑΣΜΑ
  • en la latina Nova Vulgato: Canticum canticorum

Ĝi nomiĝas tia laŭ la komencvortoj «Alta kanto de Salomono», laŭvorte: «Kanto de la kantoj (t. e. la plej eminenta kanto) de Salomono»

Enhavo kaj strukturo[redakti]

Jen ebla dispozicio: [3]

  • Titolo kaj prologo (Kan 1,1-4)
  • La 1-a kanto (Kan 1,5 - 2,7)
  • La 2-a kanto (Kan 2,8 - 3,5)
  • La 3-a kanto (Kan 3,6 - 5,1)
  • La 4-a kanto (Kan 5,2 - 6,3)
  • La 5-a kanto (Kan 6,4 - 8,4)
  • Epilogo (Kan 8,5-7a)
  • Apendicoj (Kan 8,7b-14)

Religia fono[redakti]

En la kristanaj biblioj ĝi estas envicigita post la Libro de la Predikanto (Kohelet).

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

Literaturo[redakti]

(esperanto + hebrea) André Cherpillod, Kanto de la kantoj-שיר השירים (Šîr haš-šîrîm), enkonduko, originala teksto, esperanta traduko, filologia komento ĉefe en Esperanto, indekso, 137 p., ill., 1988, Courgenard, memeldono de la eld. la Blanchetière

(esperanto) La kanto de la kantoj de Solomono/ilustrita de Jethro Brice, 2000, trad. Yehuda Miklaf, Jerusalemo, koloraj illustraĵoj, eld. Shallom Yehuda Press, bindita, limigita bibliofilia eldono.

Omaĝoj[redakti]

Ekzistas konteoj en Teksaso kaj Anglio nomumitaj omaĝe al ŝi.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. TEJO malcertas pri siaj estontaj kongresoj.
  2. En Haitio, la homofobiaj movadoj aktiviĝas profitante de la kontraŭkolonia diskurso
  3. Tio ĉi estas ja interesa al mi!