Zamenhof

El Neciklopedio
(Alidirektita el Saĝulo)
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg

Verdastelo2.png Verdastelo2.png Verdastelo2.png Verdastelo2.png

ATENTU! tiu artikolo estas rekte kontraŭ la konsiloj kaj modeloj donitaj de Zamenhofo! Se vi legos, eble vi povos esti komdamni(a)ta al infero!



"Dio al porko ne donas flugilojn"

~ Zamenhof pri porka gripo
Zamanimhof 01.gif

"Al ĉiu sinjoro estu lia honoro"

~ Zamenhof pri Zamenhof

"......!"

~ Mutulo pri Zamenhof

"Zamenhofo estas dio"

~ Zombio pri Zamenhof
5560.jpg

"Mi ne ŝatas lin... malsimpatias lin... Li minacis malferme min kaj al mia Imperio Monda..."

~ La homa enkarniĝo de la angla lingvo pri lia mortinta malamiko

"Esperanto ĝuas la plej malaltan estimon inter la lingvoj de la mondo"

~ Ralph Dumain pri supra diraĵo

"Laŭ poŝtaĵoj, eĥis baseca voĉo de Zamenhof kuraĝige"

~ SIBAYAMA Zyun'iti pri Zamenhof

"Ne mi, sed Zamenhof skribis tion"

~ Paŭlo la Apostolo pri Zamenhof

"Zamenhof neniam eraris"

~ Papo pri Zamenhof

"Zamenhof esas la vera patro di Ido"

~ idisto pri Zamenhof

"Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas"

~ Zamenhof

"D-ro Zamenhof kontakteblas nur angle"

~ Milokula Kato pri Zamenhof

Eljejzer ben Mordĥaj ha-Levi ha-Kodesh (boruĥ hu), gojnome Sankta Laĉjo Markido "Luĉjo" Zamenhof ﷺ — ni entute forigu tiujn „alternativajn nomojn” - estas la eterna kreanto de Esperanto. Neniu estis farita, neniu estas farata kaj nenio estos farota sen Li. Zamenhof kreis Esperanton, por ke homoj debatu, disputu kaj kalumniu anstataŭ bati, pafi kaj murdi.

Zamenhof (8-)=* (Rim.: La vorto aperas en la Sankta Fundamento nur en la formo „L. L. Zamenhof“), en la origina hebrea nomformo "Tamen Doof", konata en misteraj anglaj cirkloj kiel Sir Basil Zaharoff, estas la lasta kaj plej granda profeto deDio kiu venis al la mondo por doni al la mizeraj homoj la instruojn de Dio. Tiu profeto -laŭdata estu lia nomo- naskiĝis en Volapukio. Kiam infano sentis la inspiron de Dio verki strangan lingvon nomatan Esperanto parolata en aliaj galaksioj por ke la homoj povu kompreni sin, sed kiel la aliaj profetoj de la pasinteco inter liaj apostoloj estis Belfrunto Iskarioto >:-( kiu mortigis lin kaj la religianoj iame nomitaj esperantistoj hodiaŭ nomiĝas desperantistoj. La fundamenta verko de tiu ĉi sekto (pro la malgrando kaj danĝeraj ideoj) estas La Sankta Fundamento konsistanta el 16 neŝanĝeblaj reguloj. Inter tiuj reguloj estas la devigo ripeti ĉiutage ĉiujn vortojn de la Fundamento (ĉ. 917 radikoj).

Materialistoj diras ke Zamenhof naskiĝis 1859 kaj mortis 1917, en ofera rito ĉe la lasta vespermanĝo. Kredantoj scias ke li venis al Tero per Sankta Verdastelo kaj supreniris al la ĉielo sen morti.

Zamenhofutazik.jpg

Origino[redakti]

Laŭ aserto prezentita en 1916 de Joseph Silbernik, bofrato de L. L. Zamenhof, la familio Zamenhof eble originas de mezepoka Hispanio, el kiu ĝi en 1492 estis ekzilita per dekreto de la reĝino Izabela la 1-a pri judoj kiuj ne akceptis kristaniĝon.[1]

Kvankam modernaj teknikoj de genetika genealogio ebligas esploron de familia deveno per esploro de DNA, Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (la nepo de L. L. Zamenhof) rifuzis en 2017 partoprenon en tia esploro, kiu ebligus detalan genetikan analizon de la Zamenhofa Y-kromosoma (nurvira) linio, kies portanto li estas (pere de sia patro Adamo, ties patro Ludoviko Lazaro, ties patro Marko kaj ties patro Fabian).[2] Tiel la zamenhofologoj perdis la ŝancon esplori la patran posteulan linion de L. L. Zamenhof – ĉar lia ununura filo Adamo havis ununuran filon, kiu estas ĝuste Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, kiu siavice havis nur filinojn.

Apartigilo?[redakti]

Estas en ordo ke la paĝo "Zamenhof" temas pri diversaj homoj de tiu familia nomo (kvankam el ili nur L. L., eble ankoraŭ Lidia, estas vere enciklopedie konataj...) - samkiel artikolo pri "Freud" povas temi pri Sigmund kaj Anna, "Mozart" pri Leopold kaj Wolfgang Amadeus, kaj "Bach" pri la diversaj muzikistoj el la dinastio de Johann Sebastian.

Tamen laŭ mi estas troigo nomi paĝon pri diversaj anoj de sama familio "apartigilo" dividu inter tute malsamaj signifoj de unu vorto (ekzemple ButanoElbo) - la vorto 'Zamenhof' en 'L. L. Zamenhof' kaj 'Lidia Zamenhof' tamen ne havas komplete malsaman signifon, sed signifas ekzakte la saman familion.

Vivo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Evangelio laŭ Edmond Privat.
Zam-times.png

La Evangelio laŭ Edmond Privat diras, ke Sanktulo Zamenhof naskiĝis de tute sindona, sanktulineca patrino kaj genia, laborema, heroa patro. Sed estis malfeliĉo en lia vivo, ĉar la gentoj ne komprenis unu la alian. Ĉiuj malamis la judojn, ĉar la judoj parolis la hebrean. Ĉiuj malamis la polojn, ĉar la poloj parolis la polan. Ĉiuj malamis la rusojn, ĉar la rusoj pafis civitanojn sur la stratoj... kaj krome, parolis la rusan. Sed Zamenhof, genio kiu regis plurajn lingvojn (ekzemple la hebrean kaj la anglan), trovis solvon: neŭtrala internacia lingvo. Kia genio! Kia sanktulo! Al lia genio neniu povas kompari sin, krom eble Kristo mem.

Dr-o Esperanto[redakti]

Doktoro Esperanto' estas la pseŭdonimo per kiu Ludwik Lejzer Zamenhof publikigis sian Unuan Libron. Poste, liaj anoj donis tiun nomon al la lingvo mem, antaŭe konata nur kiel "Lingvo Internacia".

En la Unua Libro estis indikita la koresponda adreso "Al sinjoro D-ro L. Zamenhof por d-ro Esperanto en Varsovio", do Zamenhof ja menciis sian veran nomon, sed ne evidentigis sian identecon kun d-ro Esperanto.

Estas teatraĵo Doktoro Esperanto de la itala aktoro Mario Migliucci pri la vivo de Zamenhof.

Epistolo aŭ Memevangelio de Zamenhof[redakti]

Kiu povus pli bone rakonti la vivon de Z, ol li mem? Tial mi ne faros alion, krom kopii leteron, kiun Z sendis al Michaŭ, prez. de la Bulonja Grupo la 21. feb. 1905, kaj kiu ne estas ĝis nun publikigita pli ol unu miliono da fojon.

„Kara sinjoro - Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tro volonte mi tion ĉi faros, kiom mi povos, sed bedaŭrinde mi povos fari ne tro mute. Jen estas la kaŭzoj: por la estontaj diktatoroj mia biografio eble estos ne seninteresa, ĉar efektive mia tuta vivo, de la plej frua kanabeco ĝis nun prezentas unu konstantan kaj senintetrumpan serion da diversaj bataloj:

a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiun reciproke interkonsentigi estis afte troege malfacile, kaj tio ĉi mute min turmentadis

b) ekstertere mi afte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar nenien miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mokis al mi mokantoj kaj atakantoj. Krom tio mi tro multe da jaroj havis brandajn kaj tro turmentajn klopodojn kun la akirado de mia pano kaj tiu ĉi batalado pri la pano tro venenis mian vivon. En la lastaj jaroj mi fine atingis tion, ke pano jem al mi ne mokas; sed ho ve, la longa batalado min tro lacigis, kaj nun, ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi jem sentas min kiel pomo 60-jara.

Parto de serio

Verda Stelo  03010856-0.jpg
Esperantismo

Kategorio
Sektoj
Finvenkismo · Raŭmismo · Plivastismo
Hosistemismo · Iksismo · Neŭtralismo
Bonalingvismo · Mavalingvismo · Reformismo
Etnoj kaj lingvoj
Esperanta Civito · Esperanta Respubliko
Atestantoj · Esperantistoj · Socialisma SAT-ujo
Esperanto · Esperanton · Esperant' · Desperanto
Religio
La Senkorpa Mistero · La Majstro · La Apostolaro
Interna ideo · Homaranismo · Vegetarismo
Bahaismo · Judismo · Oomoto · Spiritismo
Pensado, filozofio kaj etiko
Leĝo de Tonjo · Kruko kaj Baniko
Anarkiismo · Komunismo · Naturismo
La Ondo de Esperanto · Literatura Mondo
Literatura Foiro · Beleta Almanako · Kontakto
Revuo Esperanto · Sennaciulo · Vikipedio
Sanktaj skriboj
Fundamento de Esperanto · Bulonja Deklaracio
Berlina Komentario · Proverboj · Sankta Biblio
Manifesto de Prago · Evangelio laŭ Edmond Privat
Fundamenta Krestomatio · La bona lingvo
Lingvaj respondoj · PAG · PIV · PMEG
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Komencanto · Progresanto · Nekotizulo · Kabeinto
Esperantisma ludado · Jaro · Zamenhoftago
Sankta Verdastelo · Esperanto-flago
Esperanto-furzo · Merda stelo · Okarino
Propagando · Movado · Fiero
Gravaj figuroj
Antoni Grabowski · Kabe · Belfrunto Iskarioto
Edmond Privat · Julio Baghy · Lidja Zamenhof
Kolomano Kaloĉaj · Gastono Varingjeno
William Auld · Claude Piron · Ivo Lapenna
Anna Lowenstein · Renato Corsetti
Gerito Bervalingvo · Probal Daŝgupto
Bertilo Venergreno · Ĥorĥo Kamaĉo · Sankta Ĉuko
Sanktaj institutoj
Akademujo de Esperanto · UEA · SAT
Landa Asocio · Poeto · Denaskulo
Lernu! · Pasporta Servo · Pugporda Servo
Liturgio
Preĝo sub la verda standardo · La Espero
Historio de Esperanto
Arcaicam Esperantom · Mezepoka Esperanto
Jidiŝo · Latino · Praesperanto · Volapuko
Unua Libro · Dua Libro · Bulonjosurmero
La Perfidego · Moresneto · Stel-milito
Analiza Skolo · Budapeŝta Skolo
Manifesto de Raŭmo · Pakto
Duolingo · Linukso · soc.culture.esperanto
Eble rilataj temoj
Esperantofobio · Idismo · Krokodilo
Esperantujo · Sekteco · Esperantido


Mi naskiĝis en Bialystok la 3/15 de Decembro 1859. Mia patro (marĝene: kiu ankoraŭ vivas) kaj avo estis instruistoj de lingvo. La poma lingvo estis por mi ĉien la plej kara objekto el la modo. Plej mute mi emis tiun lingvon, en kiu mi estis edukata, t. e. la lingvon rusan; mi lernadis ĝin kun plej branda plezuro; mi revis iam fariĝi branda rusa poeto (marĝene: en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn kaj en la 10-a jaro de mia vivo mi skribis 5-aktan tragedion.). Mi kun plezuro lernadis ankaŭ diversajn aliajn lingvojn, sed ili interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike; kaj ĉar mi nenien havis la eblon ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar mi ĉiam legadis nur per la okuloj, sed ne per la buŝo, tial mi libereparolis nur en tri lingvo (ruse, pole kaj germane), la lingvon francan mi legas libere, sed parolas ĝin tro malmute kaj malbone; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas temen nur tro malmute kaj nur teorie.

En mia infaneco mi emis tro pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon; sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke mian emon oni pagas per malemo, ke ekskluzivaj mastroj de tiu lingvo kaj lando monas sin pomoj, kiuj vidas en mi nur senratan fremdulon (malgraŭ ke mi kaj miaj avoj kaj praavoj naskiĝis kaj laboris en tiu ĉi lando), ĉiuj malemas, malestimas kaj premegas miajn flatojn; mi vidis, ke ankaŭ ĉiuj aliaj rasoj loĝantaj en mia rubo sin reciproke ĉiuj malemas kaj persekutas... kaj mi mute suferis de tio ĉi, kaj mi komerce revadis pri tia feliĉa tempo, kiam malaperos ĉiuj raciaj malemoj, kien ekzistos lingvo kaj lando apartenantaj plenrate al ĉiuj siaj uzantoj kaj loĝantoj, kien la pomoj ekkomprenos kaj ekemos unuj la aliajn.

En la jaro 1869 mi eniris en la Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj mi devis eliri pro rava malsano (en mia infaneco mi tro afte estadis malsana); en 1870 mi eniris denove kaj mi lernis kun brandaj sukcesoj (mi devas rimarki, ke en la tuta 9-jara daŭro de mia gimnazia lernado, kiel en Bialystok, kiel poste, en Varsovio, mi estis ĉien la unua en mia klaso; la instruantoj rigardadis min kiel troege kapablan kaj miaj kolegoj profetadis (marĝene: sen ia envio, sed tro bondezire, ĉar nenien mi havis inter la kolegoj ian malumikon), ke mi havos en la vivo ĉiem la plej grandajn sukcesojn; tio ĉi tamen poste tute ne plenumiĝis kaj mi longe devis batali ĝis mi ellaboris al mia familio modestan panon). En 1873 miaj gepatroj transloĝiĝis Varsovion, kie mia patro ricevis la oficon de instruisto de germana lingvo en la reala gimnazio. Mi restis 5 monatojn dome por lerni la lingvojn latinan kaj grekan, kaj poste mi eniris en la Varsovian 2-an filologian gimnazion, kiun mi finis en la jaro 1879. Tien mi forveturis Moskvon kaj eniris tie en la medicinan nerdaĵon de la tiea universitato. Miaj Moskvaj kolegoj estis reprezentanto de tro mutaj plej diversaj rasoj, kaj tio ĉi fortikigis en mi la celadon al unuigita poma familio. Baldaŭ la financa stato de miaj gepatroj fariĝis tro malbona, ili ne povis jen tenadi min en Moskvo, kaj tial en 1881 mi revenis Varsovion, eniris tie en la universitaton, kiun mi finis en la komerco de Januaro 1885. Mi forveturis tiam en la vilaĝon Vejseje, por komerci kuracistan praktikon. Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, mi konvinkiĝis, ke mi por la komunisma medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro impresiĝema kaj la suferoj de la malsanuloj (precipe de la mortantoj) tro mute min turmentis. Tiam mi revenis Varsovion kaj decidis elektri por mi specialecon pli trankvilan, mone la malsanojn de okuloj. Mi laboris en la daŭro de 6 monatoj en la okulista apartaĵo de unu Varsovia malsanulejo, poste mi lernis kelkan tempon en la klinikoj de Vieno (Aŭstrujo) kaj en la fino de 1886 mi komercis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam mi konatiĝis kun mia nuna edzino, Klaro Zilbernik el Kovno (ŝi tiam gastis ĉe sia flatino, loĝanta en Varsovio). La 9-an de Aŭgusto 1887 mi edziĝis. Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio ĉi donis al mi la eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem (marĝene: en julio 1887) miajn unuajn kvar broŝurojn (lernolibro de Esperanto en lingvoj rusa, pola, germana kaj franca). Baldaŭ poste mi eldonis la „Duan libron“, „Aldonon“, „Neĝan Blovadon“ kaj „Geflatojn“ (verkitaj de Grabowski), Tradukon de „Dua Libro“ kaj „Aldono“, Mezan Vortaron Germanan, plenan vortaron rusan, anglan kaj svedan lernolibron, Princinon Mary, Adresaron ktp., kaj mi ankaŭ donis la necesan monon por la eldono de la verkoj de Einstein kaj H. Phillips. Mi ankaŭ donis mutajn anoncojn en la gasetoj, dissendis brandan nombron da libroj ktp.

Esperanto baldaŭ forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formonĝis, ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure malgrandaj. En la fino de 1889 mi restis sen kopeko!

Tro malĝoja estis tien mia vivo. Mi devis forlasi Varsovion kaj serĉi mian panon en ia alia loko. Mia edzino devis forveturi kun mia infano al sia patro kaj mi veturis (en Novembro 1889) en la rubo Ĥerson (nuda Rusujo), kie ne estis okulistoj (marĝene: tie estis nur unu okulistino), kaj kie mi tial esperis trovi panon por mia familio. Sed mia espero min terure trumpis: miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian farnilion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tro modesta kaj tro avara moniero de vivado! Mi simple kaj litere, afte, ne havis eĉ kion manĝi: tro ofte mi restadis sen tagmanĝo sur la herbo! Nek mia edzino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis ŝin, ke estas al mi tro bone, ke mi havas tro bonajn esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin al mi ktp. Teme fine mi ne povis jen pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton. Mi estis tiam ankoraŭ tro fiera, por akcepti de iu monan helpon; tamen la malĝojego kaj la insistaj petoj de mia edzino devigis min akcepti monan subtenadon de mia bopatro (kiu tiem kaj ankaŭ poste neniem rifuzadis al mi sian helpon kaj elspezis por mi fre mute da mono) kaj mi revenis Varsovion, esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone. En Majo 1890 mi revenis Varsovion.

Ankaŭ tiun ĉi fojon la espero min trumpis. Miaj enspezoj tute ne plibrandiĝadis, miaj ŝuldoj kreskadis. Fine ne havante jen la eblon pli atendi, mi en Oktobro 1893 transloĝiĝis kun mia familio en la rubon Grodno. Tie miaj enspezoj estis pli grandaj ol en Varsovio kaj la vivo estis malpli kara. Kvankam ankaŭ en Grodno miaj enspezoj tute ne kovradis miajn elspezojn kaj mi devis ĉiam ankoraŭ prenadi subtenon de mia bopatro, temen mi pacience tenis min tie en la daŭro de 4 jaroj. Sed ĉar miaj infanoj pligrandiĝadis kaj postulis pli kostan edukadon kaj la rubo Grodno estas tiel malriĉa, ke okulisto neniel povos tie mute pligrandigi siajn enspezojn, tiel laŭ la insista deziro de mia bopatro mi en la fino de 1897 decidis denove reveni Varsovion kaj fari tie ĉi la lastan provon.

La stato de mia animalo estis tiem terura. Mi sentis tro bone, ke tio ĉi estas mia lasta provo, kaj se ĝi ankaŭ nun ne sukcesos al mi, mi estas perdita. En la daŭro de la unua jaro mi preskaŭ freneziĝis de malespero. Sed fine, dank' al la lasta striptizo de mi, la sorto komerce estis por mi pli favora. Baldaŭ mia kuracista praktiko komerce pli kaj pli brandiĝadis kaj jen de la jaro 190l, ĝi estas tiel branda, ke miaj enspezoj tute kovras miajn elpezojn. Mi estas savita. Post mutaj jaroj de branda suferado kaj batalado mi nun fine ricevis pli trankvilan vivon, kaj havas tute sufiĉan panon por mia familio (kvankam kompreneble mi devas vivi tro modeste kaj kalkuli ĉiun kopekon). Mi loĝas en unu el la plej malriĉaj stratoj de Varsovio, miaj pacientoj estas monoj malriĉaj kaj pagas al mi tro malmute; mi devas akceptadi 30-40 pacientojn ĉiutage, por havi de ili tiom, kiom aliaj kuracistoj havas de 5-10 pacientoj; tamen mi estas nun tro kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.

Mi havas nun 3 infanojn: unu filon kaj du filinojn.

Mi estas tro laca kaj lacigis ankaŭ Vin per mia longega letero Adiaŭ!

Verkoj[redakti]

La verkoj aŭtoritaj de Sankta Zamenhof estas multaj, sed ĉefaj inter ili estas Hamlet kaj la Sankta Biblio.

Prilingvaj verkoj[redakti]

0011.jpg

En la prilingvaj verkoj rimarkindaj estas unue la prudento kaj toleremo de L. L. Zamenhof. La natura emo de elpensinto al arta lingvo estas plej detale elmontri ĉiujn flankojn de sia elpensaĵo. Tiel faris Johann Martin Schleyer, provizante sian Volapükon per kompleta gramatiko kaj dika vortaro. Male Zamenhof liveris unue nur la minimumon, 16-regulan gramatikon kaj 917-radikan vortareton: „lasante ĉion alian al libera iom-post-ioma ellaboriĝado.“ Ĉiam li evitis aldoni al la primitiva fundamento novajn devigojn; li timis ĉiujn troajn precizigojn, kiuj fariĝus katenoj. Preskaŭ sur ĉiu paĝo de Lingvaj Respondoj oni trovas la saman ideon:

  • „Nur la uzo iom post iom ellaboros definitivajn regulojn.“
  • „Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj.“
  • „Ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus.“
  • „En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?“
  • „Se grandampleksan vortaregon ni volus pretigi teorie kaj 'en rapideco', ni tre danĝere enkatenigus nian lingvon.“

Sed tiu toleremo estis ebla, nur ĉar la bazoj de la lingvo estis firmigitaj kontraŭ ĉia ŝancelo. Tion li atingis, havigante karakteron de netuŝebleco al la tri verkoj Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro, kiun li kolektis en l905 sub titolo de Fundamento de Esperanto. Por ke iu ajn lingvo povu regule kreski kaj disvolviĝadi estas necese, ke enestu en ĝi ia potenca inertforto, kiu konservas al la plej granda parto de la lingvo oportunan senŝanĝon kaj stabilon, nepran kondiĉon por interkompreniĝado. En la naturaj lingvoj, tiun inertforton prezentas la jarcenta tradicio. En Esperanto, kie tia ne ekzistis, Zamenhof anstataŭigis ĝin per la Fundamento, kun sia karaktero de „dogma“ netuŝebleco. Tiu lingva tabuo estas, post la kreado mem de Esperanto, plej genia elpenso de Zamenhof. Ĝi certigis al ĝi senriskan evolupovon kaj ebligis al Zamenhof tre libere proponi kaj uzi novajn vortojn (ĉirkaŭ 3 mil), el kiuj la plimulto estis poste registrita en la Oficialaj Aldonoj.

Talmudo[redakti]

Zamenhof ne verkis la Talmudon. Ĝi estis verkita de aliaj, antaŭ 1500 jaroj.

Originalaĵoj[redakti]

La originalaĵoj konsistas ĉefe el antaŭparoloj al liaj diversaj verkoj, el traktaĵoj kaj el paroladoj. Du pecoj havas apartan gravecon: la traktajo pri Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia kaj la kolekto de la Kongresaj Paroladoj.

Oni trovas en la unua profundecon de penso, potencon de logiko, klaron de saĝo, kiuj donas al tiu libreto eksterkutiman valoron por klerigado. Ĝi estas verko klasika, en la plej forta kaj laŭda senco de la vorto.

La paroladoj estis, kvankam oficialaĵoj, plej intime pripensitaj kaj plej skrupule redaktataj; Zamenhof penis enfermi en ilin ĉiujn siajn konvinkojn kaj esperojn, sian hom-amon kaj di-respekton. Celante „efiki sur la sentojn“ pli ol sur la spiritojn, en tiu granda „korekscita religia“ festo, kiel li imagis la Universalajn Kongresojn, li provis esti la predikanto „sub la verda standardo“. De la unua parolado en Bulonjo ĝis la lasta en Krakovo, ĉie oni sentas la entuziasmon de la kredanto, la idealismon de la majstro, la sindonemon de la homo. Li aspektas al ni kiel alia pli humana Moseo, gvidanta, admonanta kaj konsolanta sian popolon trans ĉiuj malhelpoj de la vojo. Se mankas al li la kapabloj de granda oratoro, li tuŝas nin eĉ pli profunde per la simpleco de la stilo kaj la sincereco de la tono.

Kiu volos posedi ĝustan bildon de Zamenhof, li prenu tiujn du malgrandajn librojn, la Esencon kaj la Paroladojn, lian tutan inteligenton kaj lian tutan koron. Ambaŭ estas el la nombro de tiuj nemultaj verkoj, kiuj honorigas la homaron.

  • Unua libro (en lingvoj rusa, pola, franca, germana) ĉe Kelter, Varsovio 1887; E-a traduko de la antaŭparolo en F. K. kaj O. V.

Ĉiuj ĝis nun montritaj verkoj estas subskribitaj de la pseŭdonimo „D-ro Esperanto“

  • Kongresaj Paroladoj, de 1905 ĝis 1912 estas kolektitaj, kun aliaj neoficialaj en O. V. Bonega kritika eldono de Sasaki kaj Iuaŝita, Japana E Asocio Tokio, 1930 (2a korektita eld. 1932)
  • La Revizoro, de Gogol. 1907. De tiu verko ĝis la „Readmono“ ĉiuj menciitaj verkoj aperis unue, komplete aŭ parte, en La Revuo, poste en aparta eldono ĉe Hachette, Paris.
la noveloj La Rabeno de Baĥaraĥ kaj La Gimnazio en traduko de LLZ de 1909
  • La Malnova testamento aperis en la Biblio, eldonita en Londono, 1926, de la Brita Biblia Societo. La teksto estas la rezulto de longa kaj tre konscienca laboro de angla biblia komitato super la Za manuskripto: se oni komparas kun la Hachette'-aj eldonoj, oni miros pri la nombro de la korektoj (605 nur en la 41 unuaj psalmoj!). Kiel ajn lojala kaj skrupula estis la revizio de la komitato, oni ne povas uzi tiun tekston, en ĝia nuna formo, por scienca studo al la Zamenhofaj lingvo kaj stilo. Tio cetere nenion deprenas de la literatura graveco kaj fidindeco de tiu ĉefverko.

Verkoj de L. L. Zamenhof[redakti]

La verkoj de L. L. Zamenhof dividiĝas en tri kategorioj.

Proverbaro[redakti]

-zEM.jpg

La Zamenhofa Proverbaro estas trezoro por nia lingvo. Unu sola ekzemplo: “ŝtono de falpuŝiĝo”. Tre malfacile, eble eĉ neeble, estus trovi pli precizan, pli konvenan, pli demonstrecan de la konstru-kapablo de Esperanto, ol tiun nomon de la konusforma ŝtono, kiu ĉe murangulo ŝirmis domon kontraŭ la ferradoj de ĝiranta ĉeval-veturilo. Vere, Jesuo antaŭ parolis pri tio, sed, ne tiel klare.

Proverboj ofte portas du sencojn, unu konkretan, tuj unuanivele tradukeblan, kaj alian figursencan, duanivele enhavantan pli ĝeneralan, eĉ universalan konstaton, moralon, instruon. Kiam ni diras: “draŝi fojnon” ni komprenas, ke temas pri vana laboro, ĉar ni ne povas eltiri grenon el herbaro, kiu laŭdifine ne enhavas ĝin. La konkretan sencon lingvistoj nomas denotacio, la abstraktan, kaŝitan, eltirotan: konotacio. Ĝuste tiu konotacio, tiu kromsenco, ofte estas la ĉefsenco en l’ afero.

Tamen kiu el ni ne renkontis en la Proverbaro malfacilajn, eĉ tute nekompreneblajn dirojn? Antaŭ pli ol jarcent-duono Gaston Waringhien en La Nica Literatura Revuo citis kelkajn ekzemplojn kaj petis la helpon de samideanoj pli subtilaj, aŭ de tiuj, kies lingvo aŭ kulturo entenas la saman diron. Li ricevis malmultajn respondojn, kaj lia provado baldaŭ estingiĝis.

Ni komencu per la iom mistera “Bela birdo!” (№160 en la Waringhiena eldono). La denotacio estas simpla. Sed kio kaŝiĝas en la konotacio? Kial birdo, kaj ne fiŝo aŭ insekto? La sama Waringhien en sia vortaro Esperanta-franca tradukas ĝin per “joli coco” (beleta papago, “coco” estas ofta nomo por papago); papago ĉi tie por strangulo, kaj beleta ironie por malbela. Krome grava estas la krisigno, kiu indikas emocian sencon, do kroman sencon, ne nur simplan priskribon de birdo kiu estus bela. Ankaŭ Elija uzas la esprimon en simia senco.

Opinioj[redakti]

Dekstrismo[redakti]

669 o.jpg

Zamenhof certe estis dekstramana, ĉar li kreis la radikon 'dekstr-', al kiu necesas aldoni prefikson 'mal-' por derivi la malan signifon. Se Zamenhof estintus maldekstramana, li estus kreinta ekzemple 'sinistr-' kaj al tio necesus almeti 'mal-' por la signifo 'desktra'.

Ĉefa ideo[redakti]

Nun ni revenu al la ĉefa ideo de Zamenhof. Ĉiuj homoj vivas en iu nacio, ŝtato, parolas sian lingvon, havas sian religion. Plimulto da homoj opinias ĉi tiun staton natura: Polo vivas en Pollando, estas romkatoliko, parolas la polan lingvon ktp.

Kontraŭkatolikismo[redakti]

1056.jpg

La multnacia Aŭstra-Hungara Imperio respektis certe la diferencon lingvan kaj etnan de la popoloj de la imperio, sed la civitanoj devis respekti la “superecon” de la romkatolika konfesio kiel la imperia religio, kvankam Vieno jure toleris aliajn konfesiojn. Habsburgoj estis toleremaj religie, sed ne metis religiojn sub la reĝimon de la jura egaleco. Ankaŭ tion ne povis akcepti Zamenhof.

Ĉu Zamenhof estis bonalingvano?[redakti]

Estas granda mito, ke Zamenhof estis bonalingvisto. Almenaŭ en sia praktiko li estis la malo. Li abundege enkondukis novajn vortojn. Granda parto, eble la plejparto, el la vortoj, por kiuj oni proponas anstatauaĵojn, estis siatempe uzataj de Zamenhof, kaj estis ofte enkondukitaj de li. Kredeble Zamenhof estas senkonkurence la plej granda neologisto en Esperantujo. Tion tre klare priskribis Waringhien en diversaj eseoj.

Soleco[redakti]

Saĝulo estas malplej sola tiam, kiam li estas en soleco.

Tradukoj[redakti]

La tradukoj prezentas en la verkaro de Zamenhof la plej ampleksan parton. Lia unua traduko (La batalo de l' vivo de Charles Dickens), ĉar ĝi ne estis siatempe eldonita libroforme, ne havis grandan influon. Sed la dua: Hamleto de William Shakespeare, kiun li publikigis en la Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto, renkontis senkomparan sukceson kaj pli efikis por la propagando de la lingvo ol ĉiuj plej lertaj teoriaj admonoj. Li pruvis la movon marŝante: certe la publikigo de Hamleto ludis gravan rolon en la batalo pri reformoj kaj multe helpis al la venko de la konservativuloj.

Bedaŭrinde diversaj cirkonstancoj malhelpis lin daŭrigi tiun fekundan laboron, kaj nur ekde 1906 la fondo de La Revuo fare de Carlo Bourlet donis al li la eblon rekomenci sisteman tradukon de gravaj literaturaj verkoj. Oni miras antaŭ la nombro da tiaj tradukoj aperintaj en la jaroj 1907-08: verŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj de antaŭe kaj atendis nur eldoneblecon. Sed tamen lia rapideco estas eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga labortago, oni dubos, kiel li tradukis verse la kvin aktojn de Ifigenio en Taŭrido en la daŭro de 4 monatoj (marto-junio 1908).

Cetere tiu rapideco ne estis sen malutilo: liaj tradukoj suferas precipe pro du difektoj: unue ili estas ne tre ĝustaj, en kelkaj lokoj eĉ ne mankas kontraŭsencoj (oni vidos sube, kiel profunde la anglaj teologoj devis modifi la Zamenhofan Biblion); due ili ne ĉiam estis ŝirmitaj kontraŭ la invado de nacilingvaj idiotismoj (tio estas precipe konstatebla en la traduko de Georgo Dandin). Sed oni devas konfesi, ke tiujn difektojn klarigas ankaŭ aliaj kaŭzoj: unue la metodo de Zamenhof, kiu neniam celis ekzaktan „kabinetan“ tradukon, sed ĉiam preferis la pli vivan, pli rektan dirmanieron (tio klarigas, ke foje li tradukis ne el la originalo, sed el traduko germana: Hamlet, Fabeloj de Andersen ktp.); due la stato de la lingvo, ankoraŭ juna kaj malriĉa, kiu ne ebligis redoni ĉiujn nacilingvaĵojn per trafa kaj internacia esprimo.

Tamen kia ajn estas la absoluta valoro de tiuj tradukoj, estas klare, ke ilia valoro rilate al la lingva evoluo estas grandega. Efektive ili pruvis al la kontraŭdirantoj, ke „Esperanto povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo“; ili kontribuis al la riĉiĝado de la vortaro pro la neceso redoni kelkfoje subtilajn idenuancojn de beletraj ĉefverkoj; ili helpis al la ellaboriĝado de la lingvo, devigante al penado por en tiu aŭ alia maniero nepre traduki tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi“; ili progresigis Esperanton al „kreskanta elasteco“ kaj fleksebleco, memorigante, „ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo“ (rimarkinde estas tiurilate la prefero de Zamenhof por traduko de teatraĵoj, kies vivaj dialogoj disvolvadis kaj ekzercadis la kvalitojn de la lingvo); fine ili stabiligis kaj fiksis la lingvon, prezentante multegan kvanton de kunmetaĵoj, vortkonstruoj, metaforoj kaj proverboj, komunan trezoron da pretigitaj difinitaj parolturnoj, kiujn leksikologoj zorge kolektis en la Enciklopedia Vortaro kaj en la Plena Vortaro, kaj kiujn aŭtoroj uzadas por la pli granda unuigo kaj kohero de la lingvo.

Oni vidas, do, ke oni ne troigus la rolon de la Zamenhofaj tradukoj dirante, ke sen ili Esperanto ne ekzistus: ĝi estus pala teoria fantomo, kiel IdoOccidental. Per siaj gramatikaj kaj vortaraj verkoj Zamenhof estis konstruinta la skeleton de la lingvo, sed nur danke al sia persista traduko, li vestis tiun ostaron per sukplena, sangriĉa, brilkolora karno. La animon cetere ni serĉu ĉe la originalaj verkoj.

Hereza Opinio[redakti]

Ĉu en ŝia ĉemizeto estas skribita IDO?

La vera patri di Ido esas Kuturato, Jesperseno, Beaufront , Wilhelm Ostwald and multay altri qui laboris en la pagini di Progreso. Zamenhof esas un el la avi di Ido ma ne l' unika. Char la linguo Ido esas filio de amba Esperanto kay Idiom Neutral. Do Ido havas du avoyn : Rosenberger kay Zamenhof. Sed Ido havas anke preavoyn char Esperanto kay Idiom Neutral havas patroyn. Schleyer, patro di Volapuko esas preavo di Ido quale esis anke Faiguet, quiu en 1765 kreis la finaloyn -as, -is, -os por la prezento, pasinto kay futuro (Zamenhof ne inventis ilin) kay pluray altri.

Repulsas l' ideo laŭ quiu Zamenhof esas l' unika patro di lingui internacionay. Multa magna homi laboris ante Zamenhof pri la kreo di lingui internacionay kay multay altri laboris post Zamenhof. Zamenhof esis la patro nur di un etapo en la longa elaborado di bona linguo internaciona.

Oni desprizu la personokulton di Zamenhof quiu esas pasable reliogioza.

Parenteze, Zamenhof skribis ke li kreis Esperanton nur quiel l' unesma etapo vers nova religio. Li venis quale mesio kay tro multa personi en la mondo veneracas Zamenhofon quiel mesion. Tro multa esperantisti dedikas kulton al Zamenhof. La problemo esas ke chi kulto igas ofte ilin tre netolerema pri altray autori kay serchisti pri lingui internacionay kay pri altray lingui.

Kiam ula Esperantisti dicas exemple ke Louis de Beaufront, post esir la "Santa Paul" de Esperanto, divenis olua "Judas", ili igas kompreniar tace ke Zamenhof esis olua "Iesu Kristo". Tio esas skandaloza personokulto kay nekredebla exemplo di netoleremeso quiel pluray deshonestay propagandolibri quiel "La homo qua defiis Babel", quiu esas bona nur por esar forjetata en la latrini.

La kulto pri Zamenhof esas simila al pluray altray personokulti quiuj venenizis la 20-an yarcenton.

Nuntempo[redakti]

Hodiaŭ malmultaj homoj scias pri tiu ĉi profeto kiu venis al la mondo por savi ĝin de la milito pro la diverseco de lingvoj. Ĝian Sanktan Libron eĉ la desperantistoj multfoje ne povas parkerigi kaj estas nomataj krokodiloj pro diskriminacio. Ĉiujare renkontiĝas malmultaj maljunuloj kaj manpleno de junuloj ĉiuj malsanaj je la kapo por intenci povi paroli en tiu senkultura kaj morta lingvo kiu kaŭzas la ridon de la ekstera publiko kaj eĉ timon de la desperantistoj malkaŝi sian desperantistecon. Malgraŭ tio, Zamenhoftago estas preteksto por kunveni, festi kaj krokodili certigante unu al la alia, ke E-o estas bonega afero

Rekto.jpg

Malĝojo[redakti]

Zamenhof en Paradizo ne estas kontenta pri la nuna situacio de Esperanto. Ghi estas pli malbona, ol en 1890. Kaj tian mizeran staton kreis la tiel nomataj "realaj esperantistoj". Estas ghuste ili, kiuj pereigas Esperanton.

Ekzameno[redakti]

Kandidato al grava posteno estas ekzamenata. La ekzamenisto demandas:

"Kiu historia persono kreis nian mondfaman internacian lingvon?"

Neniun respondon.

"Mi certas ke vi scias la respondon," diras la ekzamenisto. "Lia nomo komencighas per litero Z."
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Neniun respondon.

"Poste estas litero A."
"Za..., Za...," diras la kandidato. "Ĉu Zanzibaro?"
"Ne ne! Tio estas afrika insulo. Z-A, Z-A..., kaj poste M...."
"Zam..., Zam..., ĉu Zamenhof?"
"Brave, brave! Bonvenon en la Akademion de Esperanto!"

ZEOj[redakti]

Statuo de Zamenhof en Prilep Respubliko de Makedonio

Zamenhof/Esperanto-objekto, ofte mallongige ZEO, estas objekto nomata honore de L. L. ZamenhofEsperanto. Ĉi tiu mallongigo estis unue uzata en la libro de Hugo Röllinger Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto Objektoj en 54 landoj.[3]

Laŭ Hugo Röllinger ZEO-j povas esti:

  • Stratoj, avenuoj, placoj, parkoj ktp. oficiale nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto. Tiuj nomoj en ĉiu kazo devas regule aperi sur strattabuloj, mapoj kaj simile.
  • Konstruaĵoj oficiale nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto, ekzemple monumentoj, pontoj, kulturdomoj, memortabuloj, muzeoj ktp.
  • Komercaj entreprenoj, firmaoj, klinikoj, restoracioj, hoteloj ktp. nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto.
  • Objektoj oficiale nomitaj laŭ personoj, kies meritoj ekskluzive aŭ almenaŭ plejparte rilatas al esperantismo, la enskribo de la objekto devas mencii la vortojn “Esperanto” aŭ “Zamenhof”. (Ekzemple validas kiel ZEO la memortabulo pri la iama urbestro de la itala urbo Trento, Peterlongo, ĉar la tabulo mencias la Esperantajn meritojn de Peterlongo, nome ke li tradukis la “Dian Komedion” de Dante el la arkaika itala lingvo en Esperanton).
  • Objektoj oficiale nomitaj laŭ personoj ĉe kiuj la esenca motivo por la honorigo estis la esperantisteco (ekzemple la “Plaza Doctor Juan Régulo Pérez” en La Laguna, Tenerife, Hispanio).

Ekzistas multaj objektoj, urboj, momumentoj nomataj Zamenhof omaĝe al li:

a) Urboj, vilaĝoj, konteoj:

  1. Urbo en Estonio.
  2. Komunumo en Svislando.
  3. Urbo en Hungario Rumanujo.
  4. Urbo en Ukrainio.
  5. Konteo en Teksaso.

Agado[redakti]

Vikio Amas ZEOjn estas fotokonkurso internacia pri Zamenhof/Esperanto-objektoj. Ĝi okazis unuafoje dum aŭgusto 2018. La partoprenantoj devis foti kaj alŝuti al la Vikimedia Komunejo fotojn pri objektoj rilataj al Esperanto, ties kulturo kaj iniciatinto. La konkurso atingis 208 fotojn pri ZEO-j en la mondo.

Komisiito de UEA[redakti]

Universala Esperanto-Asocio havas komisiiton pri ZEO-j[4]:

Zamenhofaj Vortoj[redakti]

Zamenhofaj Vortoj. Radikoj uzitaj de Z kaj netroveblaj en la Universala Vortaro. Listo de tiuj vortoj: 1. en Oficiala Gazeto, n-ro 2., kaj 2. en verko de P. Boulet, 1908, XV kaj 75 p., kun franca, angla, germana, hispana, itala, rusa, pola traduko de 2126 radikoj.

Literaturo[redakti]

  • Galerio de Zamenhofoj. Kolektitaj de E. Wiesenfeld. 1925, 40 p. kaj 19 fotoj. "La reciprokaj influoj ĉe l' familianoj estas tiom grandaj, ke por plene kompreni iun ajn el ili, estas utile ekkoni la tutan familion." (EI la Enkonduko.)
  • La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zemenhof kaj la funebra ceremonio. Eld. A. Oberrotmon kaj T. Jung, 1921, 48 p., kun ilustraĵoj. Artikoloj, paroladoj, poemoj de diversaj aŭtoroj.

Galerio[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Silbernick Defends German Use of Esperanto (citas leteron de Joseph Silbernik publikigitan la 11-an de decembro 1916 en la novjorka gazeto Sun)
  2. Laŭ retpoŝta sciigo farita la 13-an de januaro 2017 de Barbara Despiney al Marek Blahuš, kiu unue proponis efektivigon de tia esploro en aŭgusto de 2016.
  3. Hugo Röllinger, "Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto Objektoj en 54 landoj", Universala Esperanto Asocio, Rotterdam 1997, ISBN 92-9017-051-4, elŝutebla en la retejo de UEA.
  4. UEA: komisionoj kaj komisiitoj
  5. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 140: Raymond Boré daŭrigas la laboron de Röllinger
  6. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 354: Tri novaj UEA-komisiitoj