Rusa ekonomio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Que il ha illes qui partage su opiniones, es ya bon."

~ Interlingvaisto pri ĉi tiu artikolo
Patreon ekonomio.png

Kio nun estas la Rusa ekonomio? Ĝi estas kolosa entrepreno, kiu pumpas nafton eksterlanden, kaj la profiton investas alilande. T.e. ĝi neniigas la naturajn risurcojn de la lando, pliriĉigas la okcidenton kaj mizerigas Ruslandon.

Bazaj karakteroj[redakti]

En Ruslando regas kruda ŝtatkapitalisma sistemo kun korporaci-mafiaj strukturoj, kontrolataj de la Kremlo kaj ties dependaj kontrolistoj en la urboj kaj provincoj, de la sekretaj servoj, de subpremaj policaj organoj kaj de persekuta kaj akuza justico, kiu obeas al la ŝtataj potenculoj (kiel en hitlera Germanio kaj stalinisma Ruslando), pro kio tiu sistemo estas verŝajne pli proksima al la angla kapitalismo de la 19a jarcento ol la menciita socia merkatekonomio de nuna okcidenta Eŭropo.

La ruza eкonomio vere fariĝis кapitalisma, kvankam en nevidebla maniero. Post la krizo de 2008, la almozoj helpas restarigon de la nova ruza ekonomio. La rusa ekonomio nuntempe plejparte dependas de la eksporto de homoj, sed ili estas tro grandaj kaj oni preferas la ĉinojn.

Rusio estas nur liveranto de gaso kaj nafto. Ruzoj senokupaj estas 124% de la loĝantaro. Ruslanda popolo estas malpli riĉa ĉar ĝia registaro devas produkti armilojn, frugi kosmen, developi industrion... satigi armeon... Sed Eŭropanoj preferas malŝpari mono al mallaboruloj.

Alia Rusio estas neregistrita organizo, financata eksterlande.

0386 n.jpg

Almozo[redakti]

0564 n.jpg

Almozuloj ne ekzistas en Rusio. Minimuma salajro estas 1.467 eŭroj.

Ekstera komerco[redakti]

Rusaj eksportaĵoj multe kreskis lastatempe, pro du ĉefaj kaŭzoj. Unue, Rusio eksportas multe da nafto, kies prezo kreskis. Due, pro la falo de la rublo, rusaj eksportaĵoj farighis malpli kostaj eksterlande, pro kio estas pli da eksportado el Rusio, kaj importitaj varoj fariĝis pli kostaj en Rusio, pro kio estas malpli da importado al Rusio.

Tial Rusio ĝuis vere bonegan ekonomian kreskon lastatempe. La landa produktado kreskis je 7,9 % en 2000. Nur Singapuro havis pli altan kreskon. Kompare, la kresko en Usono estis 3,4 %, en Japanio estis 0,5 %, kaj en EMU (la 12 landoj kiuj uzas la eŭro-valuton) estis 3,3 %

Tamen, tiuj avantaĝoj estas nur momentaj kaj iam malaperos, kaj tial necesas bone profiti de la nunaj cirkonstancoj kaj ne malŝpari ilin. La rublo ne plu falas; ĝi restis stabila kontraŭ la usona dolaro. (Fakte ĝi falis je 0,3 %, sed ne indas zorgi pri tia eta [[ŝanĝo.) Kaj inflacio en Rusio nun estas 22,3 % jare, kio signifas ke oni devas profiti de la nuna relativa prospero por pagi ŝuldojn, modernigi ekipaĵojn, kaj simile.

Estas strange al mi vidi kiel Rusoj rilatas al ilia ekonomio. Foje ili ŝajne pensas ke Rusio fartus multe pli bone se nur la "Okcidento" ne malice malhelpadus ĝin, kaj foje ili ŝajne perdas esperon kaj pensas ke nenio iras bone.

Internaciaj firmaoj[redakti]

Starbucks ĉeestas en Rusio.

Komэrco[redakti]

2222.jpg

— Diru, amiko, çu estas vere, ke vi açetis oran horloĝon je partumaj pagoj?

— Jes, mi pagas çiumonate po dekkvin rubloj.

— Kiam vi ĝin açetis?

— Antaû kvar monatoj.

— Vi do ŝÿldas sesdek rublojn.

Яuzэco ĉэ rusoj[redakti]

Ivan bezonas, ke la uzuristo pruntedonu al li unu rublon. Ili interkonsentas, ke printempe li redonos duoblan kvanton de la prunto. Ivan lombardis sian hakilon ĉe la uzuristo. Kiam Ivan estas foriranta, la uzuristo vokas al li: „Oni ne scias, ĉu vi havos la monon printempe. Ĉu vi ne povus redoni al mi duonon jam nun?“ „Bona ideo,“ diras al si Ivan kaj unu rublon li redonas al li tuj. Irante hejmen li pripensas: „Tio estas stranga. La rublo estas for, la hakilo estas for, ankoraŭ unu rublon mi restas ŝulda, kaj malgraŭ tio ŝajnas, ke ĉio estas en ordo.“

Яu(z)sa Amiкэco[redakti]

4179.jpg

—Morico, çu vi dormas?

—Ne.

—Pruntu al mi кvar rublojn.

—Mi jam dormas.

Aэroflot[redakti]

2743 n.jpg

Aeroflot (ruse Аэрофлот; plena nomo ОАО «Аэрофлот — российские авиалинии»; ICAO-kodo AFL) estas la plej granda rusia aviatransporta kompanio kun 121 aviadiloj. 51,17% de ĝia kapitalo apartenas al la ŝtato, la ceteron tenas aliaj kompanioj (40,55%) kaj individuoj (8,28%).

En sovetia tempo ĉiuj aviadiloj de "Aeroflot" estis produktataj en Sovetunio. Fakte ĉiuj pasaĝeraj (kaj kelkaj militaj) aviadiloj, uzitaj en la lando, uzis la flagon de "Aeroflot". Tiamaniere "Aeroflot" estis la plaj granda flugmaŝinaro en la mondo, en kies konsisto estis plej diversaj tipoj de aviadiloj.

En la daŭro de la 1940-aj jaroj kaj komence de la 1950-aj la ĉefa aviadilo de "Aeroflot" estis sovetia kopio de la usona dumotora aviadilo Douglas DC-3.

Ekde 1953 pri la aviadiloj de "Aeroflot" okazis totle 127 katastrofoj kaj pli grandaj rompiĝoj, kiuj forportis vivojn de 6895 homoj, inter ili 20 personoj sur la tero. Fama katastrofo okazis en Siberio en 1994, kiam la kapitano de la pasaĝera aviadilo A310 permesis al sia 15-jara filo preni stirilon. Tio kaŭzis falon de la aviadilo.

Nun la buĝeto de Rusio ne havas monon por avikonstrua industrio. Do por kio entute Rusio konstruu proprajn aviojn? Aĉetu ilin eksterlande!

Kokaĵo[redakti]

Amasa importado de malmultekosta usona kokaĵo (kiu cetere kvalite estis multe pli aĉa, ol la rusa, interalie pro tio, ke ĝi estis frostigita kaj konserviĝis dum pluraj monatoj, kaj krome, usonaj kokidoj estis kreskigitaj per hormonoj) preskaŭ tute detruis rusian birdobredan industrion. Ŝajne en lingvaĵo de ekonomikistoj tio nomiĝas "dumpingo". Samo okazis en multaj aliaj branĉoj de nutraĵa industrio. Nun rusoj dependas de la Okcidento pri tio, kaj se okcidentaj produktantoj deziros altigi prezojn, russoj devos pagi, kiom ili postulos, ĉar ilia propra industrio jam estas detruita kaj ili ne povas konkurenci. Ho ve. Anstataŭ subteni rusajn malriĉegajn kamparanojn ili subtenas kamparanojn usonajn (multe pli riĉajn).

Nuna ekonomio[redakti]

Nun Rusio travivas periodon, kiam ĉio, konstruita dum "tio, kio kolapsis", komencas panei, rompiĝi, disfali, rustiĝi ktp, ĝuste pro tio, ke _post_ la kolapso oni nenion faris por ripari aŭ anstataŭigi tion...

Realajn merkatajn reformojn en Rusio malhelpis malnova sovetia nomenklaturo, kaj tiuj rusiaj profesiuloj, kiuj deziris vivi kaj labori en la nova maniero, esperis, ke la Okcidento komprenos, kio okazos, kaj helpos venki tiun situacion (kaj la altiĝon de krimeco, kiun kaŭzis eĉ pli altiĝinta nombro de homoj sur marĝenoj de socio).

Ja demokratoj-reformuloj kulpas nur en tio, ke dum kelkaj jaroj ne sukcesis eltiri la landon el tiu merdo, kien ĝin metis komunistoj regante dum kelkaj jardekoj kaj ne sukcesis malhelpi al krimuloj (kiuj nun estas mon-potenculoj) kolekti la monon kaj potencon.

Do, estis komunistoj - malbonaj, kiuj venigis landon al krizego. Poste ekregis demokratoj - bonaj, permisis multon por ke la lando progresu kaj evoluu. Por ekvidi pozitivan rezulton, necesas ja tempo - la popolo deziris eksenti plibonigon tuj, kaj ne ricevinte rapidan prosperon ekkulpigis la demokratojn pri ĉiuj pekoj de la mondo. Aldone dum la tempo multaj homoj "kun bone kaŝitaj konscienco kaj prudento" per fi-aferoj kaj trompoj kolektis grandegajn mon-sumojn kaj ekhavis tiel la potencon. Denove vidinte tion, "simplaj" popolanoj kulpigas demokratojn. Iuj deziras restarigon de "forta mano" - tamen tia reĝimo rapide povos fari nur unu - ekstermi la plej riĉajn kaj puni la demokratojn. Popolo estos kontenta.

Fine de la okdekaj jaroj la demokratoj (estontaj potenculoj) jam antaŭdiris ĉion ĉi. Ili tute malkaŝe diris : "Moseo gvidadis sian popolon laŭ dezerto por tio, ke formortu sklavoj. Dum ne formortos homoj, kiuj memoras komunisman reĝimon, demokratio en Rusio ne sukcesos". Nun tiu programo estas realigata: cela, laŭplana formortigo de rusa popolo kaj ties kulturo por kreskigi ian novan "demokratian" popolon. Tute bolŝevisma programo, ĉu ne?

Komunikiloj[redakti]

4557 n.jpg

En Rusio bedaŭrinde ankoraŭ grandaj kompanioj kaj televidoj estas kutime aŭ grandparte ŝtataj (posedataj de ŝtataj firmaoj) aŭ oligarkiaj (do dependaj de aktuala registaro).

Nuna liberalismo[redakti]

Hodiaŭ Rusio estas la plej libera lando, en ĝi estas la plej libera gazetaro, la plej libera ekonomio. Ĉu fremduloj enmetis almenaŭ unu dolaron en rusan ekonomion? Eŭropanoj nenion por rusoj faris. Okcidentanoj nur sendas friponojn en Rusion, por ke ankoraŭfoje priŝteladi tie.

Mafio[redakti]

Rusa mafio murdis kaj murdas en Vieno , en Berlino, ktp. Kaj neniu, kiu loĝas tie venas je la idiotega ideo bombi Rusion .