Ronaldo Bijtenhoorno
ESPERANTISTO
★Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!★
"Ĉu vera gravulo? El la artikoleto tio ne sekvas."
- ~ Vikipediisto pri R.B.
"Lia uzado di vorti ne akordas kun l'Esperanto Europala"
- ~ idisto pri R.B.
"Man, kel-ney molya he morti pa laste oton, shwo-te a nu ke lu lubi-te ela pagalem"
- ~ Kimria Lingvodeplanetano pri somero de 2000
Ronaldo Bijtenhoorno, ankaŭ nomata Ronald Bijtenhoorn, (naskiĝis la 8-an de junio 1965), laŭ konspira teorio ano de la Pluva konspiro, patrono de Brazila Beletristika Akademio, estas nederlanda esperantisto. Li naskiĝis kaj loĝas en Hefestiono (Nederlando) kaj tiel plu.
Ronald laŭ sciencaj teorioj esperantistiĝis en 1997 kaj krom Esperanto, li ankaŭ okupiĝas pri Ido kaj Interlingua.
La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Ronaldo Bijtenhoorno.
RB kaj Ido[redakti]
Laŭ ida vikipedio Ronald Bijtenhoorn, Heemskerk (Nederlando), sekretario di ULI de 2003 til 2007. Sekve li estas vera idisto! Ho mia Dio!
RB kaj "La Ondo"[redakti]
Bijtenhoonouourorno kontribuas kiel fotografo al "La Ondo de Esperanto", kompreneble.
Verkado[redakti]
Bitenhoorno sidiĝas ĉe la skribotablo por plu skribi la verkon de sia vivo. Li relegas la titolon: "Miaj dek paŝoj al sukceso". Tiam li skribas:
- "Numero 1: Imagu sukceson ĉiutage."
Dum pauzo, li provas imagi sian sukceson. Li ne povas. Do, li aldonas: "Se ne vian, provu tiun de Brad Pitt aŭ Charlie Chaplin."