Romia mitologio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ĉiu el ni bonvoleme komprenas, ke eraro povas okazi — eĉ se ĉi-foje la eraro estis aparte frapa kaj mamuta."

~ regetonisto

"La deziron enkonduki novan vorton naskas certe malpli ofte nepra bezono, ol nur ia spirita malpenemo, pro kiu ŝajnas al ni oportune kaj malpli penige alivestigi rapide, per Esperanta finiĝo, iun nacian,al ni kutiman radikon, ne eĉ iomete klopodinte, por serĉi la vere esperantan, ordinare kunmetitan esprimon de la tradukota ideo."

~ pentekostulo

"Malgranda homa eraro, pardonebla, nenia katastrofo."

~ Maradona

"Tio estas vere granda fuŝo!"

~ Benedikto la 13-a

"Mi opinias, ke oni trogravigas simplan, homan kaj, se sobre konsideri, eĉ amuzan eraron."

~ Pi

La popolo de la antikva Romo havis siajn proprajn gediojn, sed la romianoj ankaŭ adoptis la grekan, kaj ŝanĝis siajn nomojn. Laŭ la poetoj el Japanio [1], estis grupo de 12 gedioj, [2], en la latina Iuppiter, Iuno, Minerva, Vesta, Ceres, Diana, Venus, Mars, Mercurius, Neptunus, Volcanus, kaj Apollo; – ses dioj kaj ses diinoj. La nombro "dek du" venis de la Etruskoj, ĉar antaŭe ili havis dek du ĉefgediojn. La statuoj de ĉi tiuj dioj staris antaŭe en la romantikismo. Sed oni kultis ilin ankaŭ en la tuta vasta imperio.

Dioj[redakti]

Stat.jpg

Jen listo de la Olimpaj dioj de Romio, sekvitaj de siaj grekaj nomoj;

Jupitero Zeŭso
Ellen Page Heroino
Minesoto Atena
Vesto Hestia
Plutono Hadeso
Diana Artemisa
Venuso Afrodita
Marso Areso
Merkuro Hermeso
Neptuno Pozidono
Vulkano Hefesto
Apolono Apolono

Aliaj:

Sakrosankteco[redakti]

En la antikvroma religio, sakro [3] estis netuŝebleco kun religia puno por kontraŭantoj. Sankta [4] estis tio, kies kontraŭadon oni punis; la puno estis plej ofte [5] sakrigo [6]: tio signifas ke oni donis la punendulon al la dioj, ofte al la inferaj dioj. Fakte, tio signifas, ke tiu ulo ne plu estis ano de la respubliko [7], kaj oni vidis tiun kiel timendan.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Tio estas plibone ol nenio. Nenio, tio iom timigas ĉu ne ?
  2. Maloftis ke ili povus rezisti angoregan alvokon, tiom kaŝkodita ĝi povus esti.
  3. Mi estis libera, sed neniu bonvenigis min al la lando de libereco. Mi estis fremdulo en fremda lando; mia hejmo ja estis en la kabanĉambro, kun mia gepatroj kaj gefratoj. Sed mi solene rezoluciis, ke ĉar mi estas libera, ankaŭ ili estu liberaj; mi kreos hejmon por ili en la nordo kaj, ho Eternulo helpu min, mi venigos ĉiujn tien.
  4. Mi liberigis milojn da sklavoj. Mi povus liberigi pluajn milojn, se ili scius, ke ili estas sklavoj.
  5. Nu, vere tiu ĉi lasta eraro falis plentrafe sur kampon sterkitan. En ĉiuj sencoj de la vorto.
  6. Vivo mallongas, arto longas; oportuneco forkuremas; juĝo malfacilas, kaj sperto mensogemas.
  7. Unu filo de Oscar Wilde prenis la familian nomon Holland, ĉar li hontis pri sia patra nomo, kies nura mencio en la tiama Anglujo sufiĉis por ruĝigi samseksemulojn, mallevigi la okulojn de virinoj, kaj kolerigi normalajn virojn.