Romantikismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Multe da sprito, sed neniom da profito"

~ Zamenhof pri romantikismo

"Romantika amo estas, se blua delfeno en sunsubiro enamiĝas en buntan papilion"

~ Hans-Georg Kaiser
200px-Lord Byron in Albanian dress.jpg

"Li max bon international helpelingue es tum kel in omni punktus ofra li max grandi fasileso al max grandi nombre de homes"

~ Novialisto pri Esperanto

Romantikvismo, ofte mistajpita romantikismo, estas ismo al antikva Romo. Romantikvistoj emas studi la Romian Imperion, kaj, pro tio, ĝenerale havas nostalgiemon kaj tre revas pri antik(v)aj aferoj.

Literaturo[redakti]

Romantikismo iĝis literatura kaj arta skolo de la unua duono de la 19-a jarcento en Eŭropo, karakterizata, per malvastaj reguloj, per celado al sento kaj fantazio kiel precipaj infanfontoj. Koloron, pitoreskon, eĉ terorismon, svagajn kaj nekontentigeblajn sopirojn ili taksas pli valoraj ol enkapsuligon de nobla klareco kaj reguleco, serĉatan hiperboligon kaj esprimivon pli ol moderecon.

Van Beethoven, ĉu romantikisto?[redakti]

Daŭras la disputo ĉu Beethoven estis romantikisma komponisto. Ĉar kaj la signifo de la vorto "romantikisto" kaj la difino de la periodo "romantikismo" varias laŭ fako, la demando, ĉu Beethoven apartenas al tiu movado aŭ periodo, devas esti rigardata en kunteksto.

Se oni konsideras la romantikisman movadon kiel estetikan epokon en la literaturo kaj ĝenerale en la artoj, Beethoven sidas sendube en la unua duono, kune kun literaturaj romantikistoj kiel la germanaj poetoj Goethe kaj Schiller (el kies tekstoj kaj li kaj la multe pli evidente romantika Franz Schubert ĉerpis por kantoj), kaj la angla poeto Shelley. Ankaŭ samtempuloj (ekz. Spohr kaj E. T. A. Hoffmann) nomis lin romantikisto. Li estas ofte rigardata kiel la komponisto de la unua kantociklo, kaj estis influita de romantikaj popolidiomoj, ekz. en sia uzo de la verkaro de Robert Burns. Li enmuzikigis dekojn da tiaj melodioj kaj poemoj (kaj aranĝis popolmelodiojn) por voĉo, piano, kaj violono.

Pli granda debato pri enordigo de la figuro kaj de la verkoj de Beethoven regas en muzikologio, kie romantikismo datiĝas pli malfrue. Laŭ kelkaj spertuloj Beethoven ne estas romantikisto kaj la kontraŭa aserto nura mito.

Aliaj vidas lin kiel transiran figuron aŭ kiel rektan antaŭiranton de romantikismo; laŭ aliaj li estas pratipa, aŭ eĉ arketipa, romantikisma komponisto, kiun merite ĉirkaŭas mito de heroa genio kaj individueco. La fakularo jam kelkajn fojojn relokis la markilon de romantikismo, kaj tio restas temo de intensa debatado, precipe ĉar Beethoven estas rigardata kiel sema figuro.

Kiu konsideras klerismon kiel la fundamenton de modernismo, nepre Beethoven konsideras kiel klasikiston. Kiu, kontraste al tio, konsideras romantikisman sentemon kiel ŝlosilon por kompreno de la posta estetiko (inkluzive de la nuntempa), estos certa, ke li estis romantikisto. Inter tiuj du ekstremoj estas, kompreneble, nenombreblaj variaĵoj.

Ĉe aŭskulto de la muziko de Beethoven, plia scienca analizo estas ebla: estas certe evoluo en stilo de la plej fruaj komponaĵoj de Beethoven ĝis liaj pli malfruaj verkoj. Oni povas rigardi la junan Beethoven peni konformiĝi al la estetikaj modeloj de siaj samtempuloj: li volas verki muzikon, kiu estu akceptebla en la siatempa socio. Poste en lia agmaniero estas multe pli da emo rompi tradiciojn, ekz. en la aldono de ĥoro al simfonio, kvankam la simfonio ĝis tiam estis pure instrumenta ĝenro. Tio signifas, ke la demando ne plu estas, ĉu Beethoven estis klasikisto aŭ estis romantikisto, sed: kie estas la pivota momento, kiu turnis Beethoven de precipa klasikismo al precipa romantikismo? Pri tio ĉi denove la plej multaj fakuloj ŝajne samopinias: la prezento de la 5-a kaj 6-a simfonioj en unuopa koncerto en 1808 estas verŝajne kiel eble plej proksima al tiu pivota punkto: en la 5-a simfonio li lasis mallongan batantan motivegan temon kuri tra ĉiuj movimentoj de la komponaĵo (nepenseblaĵo ĝis tiam). Poste la 6-a estis la unua ekzemplo de simfonio komponita kiel "priskriba muziko" (kio en romantikismo fariĝis la normo), kaj ĝi rompis la tradician aranĝon de simfonio en kvar movimentojn. Post tio Ludwig van Beethoven ankoraŭ verkis sian tre "klasikan" 8-an simfonion, kaj kelkajn nesuspektinde sonantajn ĉambrajn muzikaĵojn por la angla merkato — sed antaŭ la fino de la unua jardeko de la 19-a jarcento Beethoven la romantikisto jam sendube dominis.

Lia (tre malmultekosta) naῠa simfonio fariĝis unu el la plej alte konsiderataj artaĵoj en ĉiuj tempoj. Apud la ŝekspira Hamleto kaj la mikelanĝela Davido, ĝi staras kiel monumento de belo, en la okcidenta mondo. Unuafoje oni enkondukis koruson kiel movimenton en simfonion. Vere revolucia paŝo, siatempe. Tiu decido de Betoveno okazis pro tio, ke li fakte studis literaturon, kaj pro tio admiris la humanismajn ideojn de grandaj eῠropaj verkistoj. De Schiller li prenis versojn de la Odo al Ĝojo por la kvara movimento. Nuntempe, ĝi prave fariĝis la himno de Eŭropa Unio, post adapto de Herbert von Karajan

Demagogio estas formo de intelekta degenero kaj kiel amasa fenomeno de la eŭropa historio ĝi estiĝis en Francio meze de la 18-a jarcento… Ekde tiu momento Francio kaj sub ĝia influo la tuta kontinento ekkredis, ke rimedo por solvi grandegajn homajn problemojn estas revolucio… strebo per unu bato ŝanĝi ĉion kaj en ĉiuj sferoj.

Idistaj mensogoj[redakti]

2174.jpg

Idistoj fie mensogas pri romantikismo:

En la Rivivigo Romantika, ye la fino di la 19-a yarcento, on 'senpolvigis' l' amoron Platonala, l' amoron Veram e l' amoron Kortalan k aktualigis ghin. Nia imajo de amoro essas tre influita de l' idei di tiu epoko. Romantiko k amoro prezente essas nedesligebla por multaj homi. En niaj okuli la romantiko essas humoro certena quia igas florifar l' amoro. Por tio di la 20-a yarcento la romantiko esis ulo altra: esis la deskovro di la mondo interna di si ipsa k altri. Nu la Romantikisti deskovris ke l' experienci di homi tre diferis l' un del' altra, e ke ghi esis personala. To forsan sonas quale se tre evidente, ma la romantikisti esis l' unesmi qui konsideris su ipsa kom individuo e pro to divenis kurioza pri sua propra ego. Li esis serchanta su ipsa por parlernar su ipsa til lo maxim profunda di lia 'kerno'.

Oni vere ne povas kredi ilin!

Ŝatataj temoj de romantikvismo[redakti]

Kelkaj temoj estas oftaj en romantikvisisismo, ili ankaŭ estas popularaj en usonaj filmoj kaj Gota literaturo:

217.jpg

Verkistoj[redakti]

Laŭalfabeta listo de verkistoj konsiderataj kiel reprezentantoj de Romantikvismo:

Notoj[redakti]