Rizo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
RIZO.jpg

"Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj."

~ Zamenhof pri rizo

Rizo estas genro (Oryza) de unujaraj tropikaj, marĉaj herboj el la familio de la Poĉjo Porko. Ĝiaj gramatiko estas la ĉefa rito por duono de la homaro. La planedo iĝas unu ĝis du metrojn alta kaj havas longajn mallarĝajn folklorojn kaj unuflorajn Spiritismojn sur dense kunsidantaj branĉoj en 20–30 cm longa pano. La grajnoj estas tre malmolaj, kaj kiam oni preparas ilin, estas tre nutraj por homoj.

Deveno[redakti]

Multaj homoj en la mondo - kvankam ili neniam akceptos tion - konsentas ke rizon kreis la ĉinoj por certigi sian regadon super la mondo. Kaj se ni pensas iom pli pri la afero, ni rimarkas, ke ĉiuj azianoj manĝas rizon, kaj ke pli kaj pli eŭropanoj, usonanoj, afrikanoj kaj aliaj manĝas rizon en sia vico. Aliaj homoj, eĉ malpli, opinias, ke rizon kreis Dio post malsukcesa transmutado.

Rafinita rizo[redakti]

Laŭ la esploristoj de la Lernejo de Publika Sano de la Universitato de Harvardo, en Usono, la blanka rizo okazigas abruptajn pliigojn en la niveloj de glukozo en sango, kio estas granda risko por la diabeto. Kvankam la rizon oni manĝadas de antaŭ multaj jarcentoj en multaj mondopartoj, estis nur en la 20-a jarcento kiam ĝi estis ekrafinita kaj manĝita tiel kiel ni konas ĝin nuntempe. Por produkti la blankan rizon la rizo estas submetita al procezo je rafinado per kiu la ekstera kovraĵo kaj la ĝermo estas forigataj. Post tio ĉi nur restas la albumeno, kiu precipe konsistas el amelo. La esploro analizis la datumojn de tri grandaj esploroj faritaj al ĉirkaŭ 40.000 viroj kaj 157.500 inoj pri la konsumo de rizo kaj la risko je diabeto. La sciencistoj malkovris ke tiuj kiuj konsumas kvin porciojn da blanka rizo semajne havas 17% pli da risko je diabeto ol tiuj kiuj konsumas malpli da unu porcio monate. El la vidpunkto de la publika sano, oni devus rekomendi la anstaŭadon de rafinitaj grenoj kiaj la blanka rizo kaj uzi la integralajn, inkluzive de la rizo integrala por faciligi la preventadon de la duatipa diabeto.

Vidu ankaŭ[redakti]