Revismo (aŭ Reviziismo)

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
0708 n.jpg

"Ĉiu eraro estas kulpo"

~ Zamenhof pri Reviziismo

"Kutime, mi ne ricevas konsilon, kaj mi ne rimarkas miajn erarojn"

~ Cindy McKee pri la supra diraĵo

"Dankon por la laboro"

~ leganto al Neciklopedio pri ĉi tiu artikolo

"Okazon kaptu che la kapo, char la vosto estas glita"

~ Iu ajn pri revuziismo

"Esperanto bonas pro ghia evidenta realmonda efikeco, ne pro iu ajn deklaro farita de gravulo"

~ Samideano

"Man, kela jimatan ideadof äfluküpo, äsagom obes, das ilöfom ofi lienetiko"

~ Bob Lazar volapuke


Revismo (aŭ reviziismo) estas la erara uzado de la vorto revo anstataŭ sonĝo.

La ĝusta uzado[redakti]

La regulo estas tre tre simpla…

Reviziisto atakas fundamentalistinon
  • Se oni dormas, kaj havas ian mensan bildon, tio estas sonĝo.
  • Se oni maldormas, kaj havas mensan bildon, kion oni povas distingi disde la realo, tio estas revo.
  • Se oni maldormas, kaj havas mensan bildon, kion oni ne povas distingi disde la realo sed prilegis en libro, tio estas religio.
  • Se oni maldormas, kaj havas mensan bildon, kion oni nek povas distingi disde la realo, nek prilegis en libro, tio estas skizofrenio.
  • Se oni estas duondorma, kaj havas mensan bildon, en kiu oni ĵetas frukton por repagi malamikon, tio estas nek precize sonĝo, nek precize revo, sed revenĝoranĝo.

Ekzemplo de eraro[redakti]

La herezo troviĝas ekzemple en poemo fare de Vs Lojko, eldonita en 1905:

En nordo sovaĝa, sur nuda supraĵo
Balancas sin sola la pin’.
Kaj dormas, vestita en neĝ’ ŝutiĝanta,
Kaj revas pri sia fratin’.

Laŭ malhereza kritikisto:

Kia kruda stultaĵo! Nun indas punado.
Pro tio batiĝu la pug’,
Per stango el pino, en man’ de l’ fratino,
Vestita en aĉa peruk’.

Komunista vidpunkto[redakti]

Reviziismo estas herezo kontraŭ komunismo. La vorto estas uzata por diversaj ideoj, principoj kaj teorioj kiuj estas bazitaj sur nesufiĉa respekto de la sanktaj marksismaj dogmoj. La esprimo plejofte estas uzata fare de piaj marksistoj, kiuj kredas, ke tiaj herezoj estas fiaj kaj blasfemaj. Kiel tia, reviziismo portas pejorativajn implicojn kaj la esprimo estis uzata por justigi diversajn marksismajn krucmilitojn. Ĝi estas tipe aplikata al aliaj kaj malofte kiel mem-priskribo. Kontraŭe, homoj kiuj rigardas sin kiel batalantoj kontraŭ la herezuloj ofte mem-identigis kiel kontraŭ-reviziistoj.

Revu ankaŭ pri[redakti]