Remo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Lupo sopiras, al arbaro sin tiras."

~ Zamenhof
Remo.gif

En poetiko, remo estas emo al la sono r, ofte uzata en Romula poezio. Oni konsideras ĝin formo de poezia disonanco.

La poeto Hundulo uzis la formon ofte. Jen elstara ekzemplo:

Mi rabos vin kaj ramos viajn ripojn,
ho Katul', persekutisto de Musulo,
grasigita de l' sinjoro de la domo
dum fastas mi pro mia trodikeco.
Ĉar turmente estas iri sen eĉ ero
el manĝ' agrabla, rava, reviviga
kiu povas ja impresi kaj mirigi
kiam estas trodikiga kaj grasiga,
vere igas onin bavi el la buŝ-
kaj mi ne diras dogojn sed pudelojn
kies buŝojn oni kredis ne bavpovaj.
Do dum dietas mi, vi volas manĝi grande?
Mi rabos vin kaj ramos viajn ripojn.

Planedo[redakti]

Planedo Remo estas planedo en la universo, kiu kun sia najbara planedo Romulo, estas hejmplanedo de la romulanoj. La nomo de la planedo devenas el la legendo pri la fondiĝo de Romo per la praromaj fratoj Romulo kaj Remo.

Vidu ankaŭ[redakti]