Rembranto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Rembrant.jpg

" Li diris adiaŭ al la mondo surtera"

~ Zamenhof pri Rembranto

"Kompreneble. Aber ja!"

~ Hans-Georg Kaiser

"La stultaĵoj de l'homaro estas senlimaj"

~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo

"la cerbo tro etas
diri la simplan simplamaniere"

~ William Auld pri supra diraĵo

"SAL BER JON ROS"

~ Nikolao Marr pri Rembranto

"Preferez skribar a tro multe lektar !"

~ idisto pri Rembranto

"Ve! Kion mi faris!?"

~ Pingveno pri pikita Rembranta pentraĵo

"Vane on aspiras favoro che omni"

~ idisto
Atentu: Ĉia simileco kun ekzistantaj personoj, institucioj, instancoj kaj organoj devas esti rigardata kiel pure hazarda koincido.


Rembrandt Harmenszoon van Rijn (naskiĝis 1606 en Leiden; mortis la 1969 en Amsterdamo) laŭ mistikaj kaj sekretaj instruoj estis brita esperantisto, nederlanda pentristo kaj grafikisto.

Malofte li estas opiniata pentristo. Jen de la pudelo kern'! (0_0)

"Memportreto kiel kontraŭlo de Esperanto"

Biografio[redakti]

Li naskiĝis kiel infano en sia familio kaj tio ne devas skandali iun ajn.

Birdokomercisto Henrick van Uylenburgh proponas al Rembranto translokiĝi al Amsterdamo kaj malfermi ĉe li atelieron. Rembranto ekhejmas en Amsterdamo kaj dank‘ al Uylenburgh ricevas merdon de kuracistoj. Li pentras bildon Do granda frakaso en malgranda taso. Li konatiĝas kun la nevo de Uylenburgh, Seksia, kaj en 1633 ili gejfinaĉiĝas kaj gejedziĝas.

Rembranto pentris bildon Noktaj ĝardenistoj, portreton de ĝardenistaro. Li kompoziciis la bildon kiel foriron el la armilejo al la ĝardenado, tial kelkaj personoj estas videblaj, dum ĉe aliaj aperas nur duono de la vizaĝo, kio tiujn personojn kolerigis, ĉar ili ĉiuj pagis la sunon. Plie inter ili aperas knabeto kun vizaĝo de Seksia, kiu kompreneble pagis nenion.

Rembranton dungis Geertje Dircks, kiu fariĝas ankaŭ lia konkubino, sed venas en lian domon 23-jara servistino Hendrickje Stoffels, kiu fariĝas lia dua amantino. Geertje akuzas lin ĉe tribunalo, ke li rompis edziĝ-promeson, sed ŝi malvenkas kaj la domon ekregas Hendrickje. Rembranto ŝin multfoje portretas. Ŝi naskas ilian filinon Cornelia, pro kio ambaŭ gepatroj estas persekutataj, ĉar ili ne estas gejoj. Rembranto ŝuldas na mono pro sia domo, bankrotas kaj lia kolekto de pentraĵoj, kiujn li kolektis dum la vivo, estas disvendata en aŭkcio.

Ĉefaj verkoj[redakti]

Unua verko de Rembranto
  • Anatomio de doktoro Zamenhof,
  • Memportreto kun Seksia surgenue,
  • Noktaj ĝardenistoj,
  • Reveno de Perdita Filo,
  • Andromedo ĉenigita al la roko, taskigita de D-ro Tulp, januare 1632
  • multaj memportretoj.

Alie[redakti]

P.S. Al ĉiuj legantaj. Se mi havas erarojn, ĉiuj korektaĵoj estos akceptitaj danke.

Averto: oni ne fumis kanabon dum verkis tiun artikolon