Reklamo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"La deziron enkonduki novan vorton naskas certe malpli ofte nepra bezono, ol nur ia spirita malpenemo, pro kiu ŝajnas al ni oportune kaj malpli penige alivestigi rapide, per Esperanta finiĝo, iun nacian,al ni kutiman radikon, ne eĉ iomete klopodinte, por serĉi la vere esperantan, ordinare kunmetitan esprimon de la tradukota ideo."

~ pentekostulo
Bébé.jpg

Reklamo estas ago aŭ skizo, kio intencas trompi aliajn ulojn.

Oni ofte kreas subtilajn kaj sagacajn reklamojn por trompigi aliajn dum magiaj artaĵoj aŭ per propagando, por fari iun aĉeti ion, kion oni ne bezonas. Sed ankaŭ ekzistas socia reklamo. Preskaŭ samsignifa estas varbado.

IKEV difinas reklamon jene: "reklamo estas influado sur la publiko aŭ difinitaj grupoj per diversspeca publikigado kaj/aŭ aliaj rimedoj kun la celo stimuli la vendon de definitaj verojservoj".[1]

Laŭ la difino de NPIV, varbado estas instigado por ke iu aniĝu al grupo, partio, doktrino.[2]

Rimedoj de Reklamo[redakti]

3195.jpg

Netaŭgeco[redakti]

Antaŭ la erao de Interreto kaj antaŭ sociaj medioj, kiel Fejsbuko, la uzo de reklamado, difinita kiel anonco pagita, estis eble la plej malbona elekto por Esperantaj celoj. Estas ekzemploj de esperantistoj, en la 1980aj jaroj, kiuj pagis la ekvivalenton de miloj da eŭroj por pagita anonco en televid-programa gazeto por atingi nur unu aŭ du kliento-reagojn. Komparu tiun rezulton kun la uzado de eble kvin eŭroj por surglui afiŝojn de formato A4 sur muroj en Madrido en la jaro 1980, kio altiris ĝis cent kliento-reagojn kaj 35 novajn gelernantojn en nova kurso de Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Interesa diskuto pri ĉi tiu artikolo
  2. Laŭ ne nepre bona kutimo, pluraj diskutas pri la artikolo, ne ĉi tie, sed ĉe Facebook.
  3. Ni liberiĝu de la brita jugo por konstati, ke la kapitalismo estas la malamiko –ne la brita nacio.