Reformo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
349.jpg

"Fajro provas la oron, mizero la koron"

~ Zamenhof pri alia afero

"Antau ol pripensi pri reformo de gramatiko, oni devas respekti ekzistantajN gramatikajN regulojN"

~ bonalingvano pri reformoj

"Minacas dento al la vento"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Esperantistaj fanatikuloj enportas absurdajn mistifikajn fuŝideojn en Esperantistan medion"

~ Ralph Dumain pri reformismo

" Ni laboru kaj esperu"

~ Zamenhof pri reformismo

"Pekinto pentas, kolero silentas"

~ Zamenhof pri reformemuloj

"Bona regulo eble estus ke oni diskutu ŝanĝproponojn nur en Esperanto."

~ Esperantisto

"Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen."

~ Zamenhof favore pri senseismo

"Neevitebla malbono"

~ Zamenhof pri lingva reformismo
Truck.png

Reformo estas herezo, kiu okazis en Esperanto-movado, kaŭzita de Lutero kaj Kalvino. Estas egale ĉu la reformoj estas bonaj aŭ malbonaj, bezonataj aŭ ne – reformi necesas. Reformemo estas ŝatokupo de multaj ĵuskomencintoj -- kutime enuiga (nenio vere nova proponiĝas), ofte teda kaj foje eĉ amuza.

Reformemuloj supozas, ke per laŭpaŝaj ŝanĝoj tra kaj ene de ekzistantaj lingvoj oni povus finfine ŝanĝi la fundamentajn gramatikon kaj vortaron de Esperanto. Tiu hipotezo de lingvoŝanĝo kreskis el finvenkismo, kaj asertas ke fundamentaj restrukturadoj estos necesa por ke okazu la fina venko.

Reformismo estas distingota de naturaj reformoj - reformismo estas la supozo ke amasiĝo de reformoj povas kaŭzi la aperon de tute malsama lingvo kaj formo de lingvo ol aktuala Esperanto. Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo artefarita ĉiu opinias, ke li (fakte, virinoj ne lernas planlingvojn) havas rajton, ke li povas aŭ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno. En lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo neniun incitas, eĉ neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena kontenteco au rezignacio; en lingvo artefarita ĉio ŝajnas al ni kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo, kiu kreis jam grandan, potence kreskantan literaturon, kiu havas sian historion kaj siajn tradiciojn, sian tute precizan spiriton kaj siajn tute klarajn idealojn, --- tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, lau kiu ĝi evoluas. La vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton, kiun neniu el ni povas senpune malrespekti.

Reformismo diferencas la politikojn intencitajn de la riistoj, naistoj kaj senĉapelistoj de la pli ĝenerala Herezo kiu inkudas, depende de la difinoj, ankaŭ la Idismon.

Pa.jpg

Historio[redakti]

1000.jpg

La Reformismo naskiĝis kune kun E: de 1891 ĝis 1894 la gaseto „Esperantisto“ estis plena de diversaj Reform-provoj. Devigite de mutflankaj postuloj, Z mem publikigis en 1899 plenan Reform-projekton kaj submetis ĝin al voĉdonado. La projekto kaj ĉia sango estis forĵetita (v. Reformprojekto de Z 1894.) Malkontente pro tio, mutaj Reformemuloj forlasis E-n, sed ilia eksiĝo tute ne malutilis, eĉ kontraŭe: la lingvo, liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiem povis praktike evolui trankvile.

Post la unuaj sukcesoj de Esperanto, aperis multaj reformproponoj pri diversaj aspektoj de Esperanto. Dum la tempo de la Dua Libro, la tempaj korelativoj (iam, ĉiam, kiam, neniam, kaj tiam) havis la formojn ian, ĉian, kian, nenian, kaj tian (respektive).

Malgraŭ la oftaj provoj, depost la publikigo de la Fundamento, neniu reformpropono trovis sukceson, precipe tiam se ili estas kontraŭfundamenta.

Malkontente pro tio, multaj Reformemuloj protekstis kaj, pro tio, estas nomataj protestantoj. Protestantoj forlasis Esperanton, sed ilia eksiĝo tute ne malutilis, eĉ kontraŭe: la lingvo, liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiam povis praktike evolui trankvile.

Idokrizo[redakti]

En 1907 sekvis danĝera atako, fare de l' „Delegacio por la adopto de helplingvo internacia“, kiu „principe adoptis Esperanton“, sed praktike - Idon. Tamen, Esperanto estis jam tiom fortikiĝinta, ke ĉi tiu atako ne povis ĝin grave vundi, malgraŭ ke proksimume la dekono de la Esperantistaro, inter ili tre eminentaj Esperantistoj: de Beaufront (patro de Ido), Gastono Varingjeno, Peruo, Antoni Grabowski, Friedrich Nietzsche ktp. aliĝis al la nova lingvo. Sed la Esperantistaj amasoj restis fidelaj, la skismanoj estis eligitaj, kaj tiel la Reformo ĉesis esti interna afero, ĝi izoliĝis.

La reformismon difinis la dana idisto Otto Jespersen komence de la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento: "uzo de la esperantisma efikeco kaj korektado de ĝiaj socialaj difektoj per la forta mano de la idista politika povo". Tiu reformismo donis en la verkoj de Kalocsay kaj Waringhien nekontesteblan bonefikon. En la komenco de la kvindekaj jaroj, ankoraŭ junaj homoj povis atesti la mizeran staton de la esperantismo antaŭ la reformisma regado. Oni vidis infanojn iri surstrate nudpiede, kaj junaj esperantistoj formigris, precipe al Ido. Mi renkontis kelkajn revenintajn eksmigrintojn. Kia kontrasto kun la tiama reformisma esperantisma moderna socio!

Nuntempe[redakti]

Tute senrilata bildo

Nun en Esperantujo kaj ne nur tie oni multe uzas la vorton "reformoj", surfante sur la prava populareco de pasinta reformismo. Sed la vorto "reformo" nur signifas "ŝanĝo" kaj estas do _dusenca_. La nunaj reformoj enkondukitaj jam de pluraj jardekoj kaj ĉiutage pligravigitaj en kontraŭhoma senco estas rekte kontraŭaj al ĉiaj reformoj praktikitaj de la reformismo de la antaŭa jarcento.

Laŭdire "idista" povo regas Esperantujon, sed kie estas la "esperantista efikeco", kiu ĉefe konsistas en lingva strebado de "redukto de la kvanto da lernbezono"? Kaj la "forta mano" de la (modernismaj) "reformistoj" ĉefe konsistas en akceptigo de prave malpopularaj ĉar nur lingve kaj socie malutilaj decidoj.

Veraj idistoj ankoraŭ ekzistas, mi ne dubas pri tio, sed ni bezonas diskuti.

Proponitaj reformoj de Esperanto[redakti]

Reformo de Esperanto estas sis­tema ŝanĝo de fundaj lingvo-elementoj[1] en Esperanto. Reformo (distinge de evoluo) estas organizata de influposedantaj esperantistaj unuiĝoj (organizaĵoj) laŭ speciala ĝusta projekto; ĝi sukcesas, se ĝin subtenas multe da esperantistoj.

Rezultoj de la sukcesinta reformo povas esti:

  1. apero de projekto pri nova planlingvo (se ĝi havas sufiĉe da subtenantoj kaj ekestas uzata por interkomunikado do ĝi fakte estas planlingvo);
  2. ŝanĝado de elementoj en gramatiko aŭ leksiko de Esperanto.

Laŭ eblaj rezultoj oni distingas reformprojektojn celantajn reformi la lingvon kiel tutaĵon kaj reformproponojn kiuj koncernas unuopajn detalojn de la lingvo.

Ekde la publikigo de Esperanto oni prezentis multajn reformprojektojn kaj reformproponojn. Ili akiris nemulte da subteno de la esperantistaro, tamen ili havis konsiderindan nerektan efikon. Ili influis la evoluvojon de Esperanto, kontribuis al la stabiligo de la lingvo kaj ĝia komunumo kaj akcelis ekeston de la esperantologio. La akcepto kaj daŭra respektado de la Fundamento en la rolo de sistembazo por la evoluo de Esperanto kaj la fondo de Universala Esperanto-Asocio estas la plej evidentaj el tiuj nerektaj sekvoj.

Celoj de reformoj[redakti]

Bouncywikilogo.gif

Ĉiu konkreta projekto de lingva reformo havas ĝuste konsciatan celon. Tiuj celoj povas esti:

Historio de reformismo en Esperanto[redakti]

La Reformismo naskiĝis kune kun Esperanto: de 1891 ĝis 1894 la gazetoEsperantisto“ estis plena de diversaj Reform-provoj. Devigite de multflankaj postuloj, Zamenhof mem publikigis en 1894 plenan Reform-projekton kaj submetis ĝin al voĉdonado. La projekto kaj ĉia ŝanĝo estis forĵetita (v. Reformprojekto de Zamenhof 1894.) Malkontente pro tio, multaj Reformemuloj forlasis Esperanton, sed ilia eksiĝo tute ne malutilis, eĉ kontraŭe: la lingvo, liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiam povis praktike evolui trankvile. Estas evidente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta akordiĝo ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al aŭtoritato, eĉ se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco ja estas pli valora kaj grava ol la - eterne diskutebla - perfekteco. Vere post la ĉeso de la diskutoj Esperanto tiel bone prosperis, ke kelkaj eminentaj Reformuloj (inter ili Grabowski) revenis al la movado. La Reform-agitadoj de la Kanada gazeto (La Lumo) kaj de Paul Berthelot (1903-04) restis neatentitaj. En 1907 sekvis danĝera atako, fare de l' „Delegacio por la adopto de helplingvo internacia“, kiu „principe adoptis Esperanton“, sed praktike - Idon (v. tie). Tamen, Esperanto estis jam tiom fortikiĝinta, ke ĉi tiu atako ne povis ĝin grave vundi, malgraŭ ke proksimume la dekono de la Esperantistaro, inter ili tre eminentaj Esperantistoj: de Beaufront (patro de Ido), Moch, Ahlberg, Kofman, Schneeberger ktp. aliĝis al la nova lingvo. Sed la Esperantistaj amasoj (jam ekzistis tiaj) restis fidelaj, la skismanoj estis eligitaj, kaj tiel la Reformo ĉesis esti interna afero, ĝi izoliĝis. La reago de l' skismo estis, ke inter la Esperantistaro pliiĝis la konservismo, ĉio nova iĝis suspektinda. La ĉefa celo de la Akademio de Esperanto kaj Lingva Komitato estis de tiam la konservo de la lingvo kontraŭ ĉia Reformo. Post ĉi tiu tempo Reformoj ne plu endanĝerigis la lingvon; la provoj de Romanski, Tihomirov, Sentis, de Saussure-Antido restis tute sen influo[1].

Reformprojektoj kaj esperantidoj (יהדות רפורמית)[redakti]

Papa.jpg

Reformprojektoj celas entute reformi la lingvon. Reformprojektoj estas inter aliaj tiu de Zamenhof en 1894, ellaborita por doni alternativon por voĉdonado, Ido de Couturat kun subteno de Beaufront (1907) kaj Nov-Esperanto de Saussure (1925).

Ŝablono:Ĉefa La plej konata reformprojekto estas Ido, kies adeptoj sukcesis evoluigi ĝin el planlingva projekto al planlingvo, meze evoluinta laŭ la funkcio-amplekso de ĝia uzo. La komenco de lingvoscienca esploro de la vortofarado en Esperanto kaj la priskribo de la principo de neceso kaj sufiĉo okazis provokite de kritikoj flanke de Couturat kaj en konfrontado kun ties principo de la renversebleco, la teoria bazo de la vortofarado de Ido. Konstateblas ankaŭ influo al la vortaro. Negranda nombro da internaciaj radikoj, uzitaj unue en Ido, eniris la lingvaĵon de Esperanto.

Unuopaj reformproponoj[redakti]

Reformproponoj koncernas unuopajn detalojn de la lingvo.

Listo de vaste konataj proponoj:

Reformemeco (en Esperanto) estas inklineco proponi kaŭ uzi ŝanĝojn ("plibonigojn") en Esperanto, ofte malgraŭ tio, ke Akademio de Esperanto ilin (ankoraŭ) ne aprobis.

Jen estas kelkaj ekzemploj:

1) Seksneŭtraligo de viraj/inaj radikoj (per ŝanĝo de iliaj sencoj aŭ ilia aspekto). Ekzemple, "fejlo" (seksneŭtrala vorto por "filo" kaj "filino"), ojnklo (seksneŭtrala vorto por "onklo" kaj "onklino") Ankaŭ estas eble uzi novan radikon por seksneŭtrala vorto. Ekzemple, "parento" (seksneŭtrala vorto por "patro" kaj "patrino"), "spozo" (seksneŭtrala vorto por "edzo" kaj "edzino"). Oni povus do fari virajn (aldonante la proponitan sufikson -iĉ-), inajn (aldonante la sufikson -in-) kaj neduumajn (aldonante la proponitan sufikson -ip-. Rimarko: akceptebleco de ĉi tiu sufikso povas dubindi ĉar la radiko "ip" jam ekzistas en Esperanto kaj uzo de "ip" kiel de memstara radiko (kiel ekzemple de "in" en la vorto "ino" aŭ de "iĉ" en la vorto "iĉo") povus esti iom strangaj formoj el seksneŭtralaj vortoj.

2) Anstataŭigo de "finaĵo" (laŭgramatike ĝi ne estas finaĵo) "aŭ", kiujn inkludas kelkaj adverboj, per "e".

3) Uzado de "na" anstataŭ "de" en tiuj okazoj, kiam per "de" oni povas esprimi ankaŭ la akuzativon. Ekzemple, "uzo" na Esperanto" anstataŭ "uzo de Esperanto". Ankaŭ uzo de "na" en tiuj okazoj, ĉe kiuj uzado de la akuzativa finaĵo "n" estas neebla aŭ maloportuna. Ekzemple, "uzi na Nubo.re" (Rimarko: en kelkaj okazoj uzado de "na" povas kaŭzi miskomprenojn. Ekzemple: "Uzanto na Nubo.re trovis", el ĉi tiu senkunteksta frazo ne estas kompreneble ĉu sub ĝi subkompreniĝas "Uzanto de (per "de" en ĉi tiu okazo esprimiĝas la akuzativo) Nubo.re trovis (ion aŭ iun)" aŭ "Uzanto Nubo.re (ĉi tiu vorto estas akuzativa) trovis").

Krome ekzistas, ekzemple, radikala ĝiismo kaj radikala riismo. Laŭ la radikala ĝiismo, en Esperanto uz(e/i)ndas "ĝi" anstataŭ "li" kaj "ŝi". Laŭ la radikala riismo - "ri".

Reformisma Esperantismo[redakti]

Zamfest.jpg

Reformisma Esperantismo estas branĉo de la esperanta religio kiu naskiĝis en Francio en la 19-a jarcento. Nuntempe, ĝi estas tre populara inter usonaj kaj britaj esperantistoj.

Nuntempaj reformismaj esperantismaj movadoj kunsentas pri la plejmulto el la sekvaj principoj:

  • Lasi aŭtonomecon al la individuo pri kiel interpreti la esperantaj fundamentajn leĝojn
  • Apliki tekstan analizon al la Fundamento de Esperanto kaj al la esperanta literaturo
  • Lerni esperantajn gramatikajn principojn pere de ne-religiaj metodoj, kune kun religiaj
  • Sekvi modernajn kulturajn morojn pri vestaĵoj, kutimoj kaj praktikoj
  • Havi kompletan egalecon inter la seksoj en gramatiko
  • Emfazi la koncepton de "Ripari la Mondon", religia principo kiun oni ofte uzas por indiki strebado al socia justeco.

La reformisma movado naskiĝis en Francio, kiel respondo al la epoko de klerismo kaj al la parta abolicio de diskriminaciaj leĝoj kontraŭ esperantistoj. La reformistoj neis la dian originon de la Fundamento, kaj deklaris ke nur la fundamentaj leĝoj kiuj estas facile kompreneblaj devus esti sekvataj, dum la resto de la gramatiko ne plu estis konsiderata deviga. Ili komencis uzi libron tradukita en la franca, anstataŭ uzi la rusan version, kaj ili ĉesis praktiki akuzativon. La reformistoj ankaŭ rifuzis akcepti la koncepton de esperanta "popolo" aŭ "nacio", deklarante ke esperanto estas nur lingvo, kaj ke esperantistoj devis esti ordinaraj civitanoj, kaj ne senti sin ligitaj nur al iu internacia esperanta "nacio". Ili ankaŭ rifuzis elstarigi la koncepton de "Ekzilo" de la esperantistoj, kaj lige al tio la strebon de ĉiu ano de esperantismo iam estonte reveni al la sanka lando Polonio, ĉar laŭ ili estis necese por judoj vivi trans la mondo por ekzekuti ilian Mesian devon. Ili kredis ke tasko de la esperantitoj estas disvastigi la internacian lingvan veron trans la mondo, kaj esti ekzemplo de morala forto por aliaj. Kiam aperis la homaranisma movado, ĝi sekve estis kondamnita de la reformistoj. Post la kreado de Civito, ili tamen akceptis ĝian ekziston, sed daŭre substrekas ke ne estas religia devo translokiĝi tien. Nuntempe ankaŭ estas reformistoj kiuj akceptas la koncepton de "esperantista popolo".

La reformisma movado estis portita al Usono de esperantistaj enmigrintoj en la mezo de la deknaŭa jarcento. Laŭ statistikoj de 2006, 38 procentaĵoj de usonaj esperantistoj, kiuj regule partoprenas diservojn en iu Esperanto-asocio apartenas al reformisma movado. Dum la lastaj jardekoj, usonaj reformistoj iom moligis la komencajn poziciojn de la reformisma movado, kaj komencis sekvi pli kaj pli el la antikvaj religiaj kutimoj, kaj uzi pli da esperanto dum la diservoj.

En UEA, la reformisma movado estas tre malgranda. Nur la ortodoksa branĉo de esperantismo estas oficiale agnoskita en UEA dum la konservativaj kaj reformismaj movadoj ne havas oficialan rekonon.

Fundamenta reformo[redakti]

Se oni fondus Eŭropan Federacion surbaze de nunaj EU-traktatoj, tio nur ŝanĝus la nomon, de EU al EF, sed fundamenta reformo por pli demokrata kaj sociala organiziĝo restus necesa sed ne farita.

Noto[redakti]

Zamenhofa tago Kelmis 2008.jpg

Tiuj, kiuj volas ŝanĝojn, jam ili havas la idan lingvon.

Rekonstruisma esperantismo[redakti]

Rekonstruisma esperantismo estas branĉo de esperantismo. Ĝi provas gardi la tradiciojn, sed reformuli ilin laŭ la tempo. Ĝi estis fondita en 1922 de la ortodoksa rabeno William Auld kaj estas la plej juna branĉo de esperantismo. Rekonstruisma esperantismo similas al konservativa esperantismo kaj kiel ĝi situas inter ortodoksa kaj reformisma esperantismo.

Nova Esperanto[redakti]

Nov-Esperanto estas projekto de René de Saussure proponita en 1925. Ĝi estis la plej daŭra formo de Antido. Ĝi ankaŭ estis nomata Idiomo Mondiala aŭ simple Mondialo (Mondialo ankaŭ estas nomo de alia planlingvo).

Ŝanĝoj kompare kun Esperanto esence kiel en la antaŭaj projektoj de Saussure, ortografiaĵoj, vortprovizo, ktp: rukveni anstataŭ «reveni», tarde anstataŭ «malfrue», probo anst. «provo», onle anst. «nur(e)», poke anst. «malmulta», ordinalaj ciferoj, kaj simile.

Novesperant estas esperantido kreita de Mikeheavy, kiu ankaŭ kreis Mul. Ĝi estas proponita ĉirkaŭ 2000.

Principoj[redakti]

  1. La substantivoj ne finiĝas per -o, escepte se neeblas la prononco.
  2. Ne estas kazoj, escepte al pronomoj, se necese.
  3. La radiko de la verbo indikas la prezenton.
  4. Estas nedefina artikolo E.
  5. Pluralo estas farita per -(o)s.
  6. Adjektivoj ne varias.
  7. Akcento sekvas la francan lingvon.
  8. Kvar estas kuar (kŭar).
  9. Kvin estas kuin (kŭin).
  10. SC oni prononcu /ŝ/.
  11. Ne estas diakritikoj, CH = /ĉ/.
  12. KV estu anstataŭigita de KU.
  13. La sufikso -ej- estu antastaŭigita de -esc- /eŝ/.
  14. J estu anstataŭigita de Y, kaj Ĝ de J.

Ekzempleto:

mi ne pov trovi mi automobil. ji est en la automobilesh. (mi ne povas trovi mian aŭtomobilon. ĝi estas en la aŭtomobilejo).


Ortografio[redakti]

Ortografio de Nov-Esperanto
Konsonantoj b c d f g h j k l m n p q r s t v w x y z
Vokaloj a e i o u

La alfabeto de Nov-Esperanto konsistas el 26 literoj: 5 vokaloj kaj 21 konsonantoj. La plejmulto de la literoj estas prononcata kiel en Esperanto. Kelkaj literoj bezonas klarigojn:

  • j estas prononcata kiel esperanta ĝ
  • q kiel kv or kw (la duma kiel en angla vorto question)
  • w kiel esperanta ŭ
  • x kiel ks
  • y kiel esperanta j
  • ch kiel esperanta ĉ
  • sh kiel esperanta ŝ

Nov-Esperanto havas du digrafojn: ch kaj sh.

Ekzemploj[redakti]

Nov-Esperanto estas nova formo de la lingvo Esperanto, kreita da Dro Zamenhof. Ta nova formo ne pretendas esti nova lingvo internacia: ji celas nur forigi el Esperanto a defektun, jenanta en la praktika aplikado de ci-ta lingvo, exemple la supersignita literun ey la tro ofta finajun. Tala rezulto oni povas atingi per simpla interchanjo de la tri gramatika finajon -aj, -oj, -uj; seqe, cha Esperantisto povas lerni Nov-Esperanto en poka horon.

Existas ya diversa altra reform-projekton de Esperanto, el kayn la ple konatay estas la lingvo Ido, sed el cha ta projekton Nov-Esperanto estas la solay, kay konservis netushita la strukturu ey la flexeblu de la Zamenhofa kreitajo.

Mia unema probo de reformo estis publikigata en la yaro 1919ma sub la nomo "Esperantido", sed dur plura yaron mi faris en ji diversa plibonigon, ey por eviti konfuzun, mi vicerigis la nomu "Esperantido" per "Nov-Esperanto". Ci-ta lasta nomo estas do lay de la definitiva reform-projekto.

Plibonigistoj Anonimaj[redakti]

Yamaga.jpg

Plibonigistoj Anonimaj estas nova kunularo, kredanta ke plibonigismo estas malsano. anstataŭ peko.

12 Paŝoj de Plibonigistoj Anonimaj:

  1. Ni konfesis, ke ni estas senpovaj kontraŭ Esperanto, ke nia lingvo estas neregebla.
  2. Ni venis al kredo, ke la Fundamento de Esperanto povos redoni nin al lingva saneco.
  3. Ni faris decidon, ke ni cedos nian lingvan uzon al la zorgado de la Fundamento tia, kiel ni komprenis Ĝin.
  4. Ni faris penetran kaj sentiman lingvan inventaron pri ni mem.
  5. Ni agnoskis al Zamenhof, al ni mem, kaj al alia homo la precizan naturon de niaj misaĵoj.
  6. Ni tute pretis ke la Fundamento forigu ĉiujn ĉi tiujn difektojn lingvajn.
  7. Ni humile petis Zamenhofon forigi niajn neperfektaĵojn.
  8. Ni faris liston de ĉiuj homoj, kiujn ni misinformis pri la lingvo, kaj fariĝis volontaj fari reinstruon al ili ĉiuj.
  9. Ni rekte reinstruis tiajn homojn, kie ajn tio eblis, krom se tiel fari difektus ilin aŭ aliajn.
  10. Ni daŭre faradis personan lingvan inventaron, kaj kiam ni malpravis, senprokraste ni konfesis tion.
  11. Ni penis per preĝado kaj meditado plivastigi nian konscion de la Fundamento tia, kiel ni komprenis Ĝin, petante nur scion pri Ĝia volo por nia lingvuzo kaj la povon por tion plenumi.
  12. Spertinte spiritan vekiĝon rezulte de tiuj ĉi paŝoj, ni klopodis porti ĉi tiun mesaĝon al plibonigistoj, kaj praktiki ĉi tiujn principojn en ĉiuj niaj aferoj.

Rimarko[redakti]

Laŭ mi, ni devas antaŭ ĉio esti honestaj. Do oni diru ion kiel: Ne, Esperanto ne perfektas. Do nature multaj proponis reformojn. (Poste oni donu ekzemplojn, kiel Ido, Nova Esperanto , ...). Sed ne iufoje reformo perfektas: ne-uzado de la akuzativo eble plimultigas la eblajn vortojn aŭ plifaciligas la lernadon (kaj eĉ tio nure veras por parolantoj malorient-eŭropajn lingvojn...), sed ankaŭ ne plu ekzistas tiel multaj eblaj inferaj. Same por la aliaj proponoj.

Rimarku, ke kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

Ŝli[redakti]

Mi ne komprenas kial "ŝli" aperas nur en la cirklo kiel pronomo por neduumulo. En la 90aj ĝi estis uzata ekz-e kiam oni ne sciis la sekson do ĝuste kiel nuntempe oni uzas "ri".

Estas almenau du eblaj klarigoj:

1) El norma vidpunkto: Iuj interpretas la normon tiel, ke chia persona pronomo aldone al tiuj aperantaj en la Fundamento bezonas ian oficialan aprobon fare de autoritata centra institucio, por ke la koncerna pronomo povu esti uzata normkonforme. Tial tiuj iuj evitas uzadon je "shli" k. c.

2) El pure neduumulara vidpunkto nuntempa: "Shli" aludas al "shi" kaj "li", kaj tial "shli" tro aludas al duumeco. Tial la plimulto de la nuntempaj neduumuloj preferas tion, esti priparolataj per "ri".

Profilo de reformistoj[redakti]

Reformemo malsano estas.

Multaj novaj esperantistoj faras siajn unuajn reformproponojn jam antaŭ ol ellerni la tabelvortojn, kaj multaj seniluziiĝintaj maljunaj esperantistoj faras lastan provon atingi la finan venkon dum sia propra vivo, proponante reformojn. Inter la lastemenciita estis ekzemple la elstaraj akademianoj Vilma Hugonnai kaj André Cherpillod, kiuj maljunaĝe subite decidis reformi la ortografion de Esperanto.

Reformprojektoj de Zamenhof[redakti]

101kovr.jpg

Zamenhof dufoje klopodis reformi Esperanton, unuafoje dum la frua historio de la lingvo kaj duafoje nelonge antaŭ sia morto.

Unua Reformprojekto[redakti]

La unua kaj plej fama reformprojekto de Zamenhof estis tuta sistemo de lingvaj reformoj, kiujn La Granda Frato L. L. Zamenhof publikigis en 1984, kun kompleta vortaro, kune kun George Orwell (Oni supozas ke tiu projekto estus iel parenca kun la post-morta poezio de Zamenhof pere de brazila spritisto).

La malrapida progreso de Esperanto en la unuaj jaroj estigis en multaj anoj la ideon, ke ŝanĝo de la ekstera lingva formo povos plisukcesigi la propagandon. Zamenhof tiam arogis al si la titolon Granda Frato kaj proponis ŝanĝi la nomon de Esperanto al "Novparolo" aŭ "La bona lingvo".

Ĝi estas la lingvo reformita kaj kripligita por malhelpi liberan penson. (La ordinara esperanta lingvo nomiĝus, "Malnovparolo".) La vortaro malkreskas jaron post jaro ĉar la bonalingvistoj forviŝu vortojn por grade limigi la eblan penson de siaj civitanoj kaj malebligi "pensokrimon" kaj, do ribelon. En la apendico de "Mil Naŭcent Okdek Kvar", Orwell klarigis la historion kaj teorion de bonalingvismo.

Oni havis grandan esperon pri tiu projekto, je kiu Zamenhof (se paroli metafore) ekvojaĝis en boato kun brilflavaj ventokaptiloj. (*)

Karakteroj[redakti]

Zam.jpg

Z, kvankem kontraŭvole,surprenis la gvidon de la reforma movado „por depreni de ĝi la danĝerecon“.

En 1894 li publikigis en „La E-isto“ tutan sistemon de lingvaj reformoj, kun kompleta vortaro. La ĉefaj sangoj proponitaj estis:

1. La supersignoj malaperas.

2. La c estis elparolata kiel malnova ĉ; z kiel malnova c.

3. Artikolo ne plu ekzistas.

4. La akuzativo havas la semon formon kiel la moninativo.

5. En mutenombro la substantivoj anstataŭas -o per -i.

6. La adjektivo finiĝas, seme kiel la advarbo, per -e kaj ne sangas sian formon.

7. La tabelaj vortoj estas anstataŭataj per vortoj prenitaj el la naturaj lingvoj.

8 La prepozicio je estas forigata.

Ekzemploj el la reformita vortaro:

  • borgeso (= burĝo),
  • kavalo (= ĉevalo),
  • omnu (= ĉiu),
  • koruso (= ĥoro),
  • jovedo (= jaŭdo),
  • meilo (= mejlo),
  • epolo (= ŝultro)
  • sik (= tiel).

Oni aranĝis voĉdonon inter la E-istaro pri la 4 modoj:

l. ĉu malakcepti ĉiajn reformojn,

2. ĉu akcepti sensange la reformon ellaboritan de Z,

3. ĉu enkonduki aliajn reformojn,

4. ĉu akcepti la Z-an ellaboraĵon, sed iom modifite.

La rezultaĵo publikigita en nov. 1894, montris absolutan plimuton kontraŭ ĉiaj reformoj. Pledis por 1-157 voĉoj, por 2-11 voĉoj, por 3-3 voĉoj, por 4-93 voĉoj. En 1907 E. Javal, por apogi sian propagandon por novaj reformoj, represigis la Z-ajn ellaboraĵojn el 1894, cetere sen permeso kaj kontraŭ la volo de la aŭtoro.

Fina Reformprojekto[redakti]

Malmulte konata fakto pri la historio Esperantot estas, ke kiam Zamenhof kusъis en sia Litovio, nur kelkajn tagojn antauъ sia morto, ri konfidis siajl amikojl lastan reformon Esperantot, kiun cъiuj esperantistoj devos akcepti (morto atendus kontrauъulojn). La plej gravaj sъangъoj estas:

- aldono dativot (-l) kaj genitivot (-t),

- riismo kaj malpermeso la sufiksot "-in-",

- la sufikso "-istan-" por cъiuj landonomoj (Germanistano, Usonistano, Cъehъoslovakistano, ktp.),

- elparolo R-t kiel en la franca,

- kaj kompreneble forigo cъiujt cъapelitajt literoj kaj uzo la ъ-sistemot.

Bedauъrinde, la plej fidelaj amikoj Zamenhoft perfidis rin kaj la reformo estis perdita. De gъi restas nur unu tripagъa dokumento, kies ununura ekzemplero trovigъas en mia biblioteko.

Senseismo[redakti]

Senseismo estas lingva movado, kiu kontraŭstaras la vorton 'se'. Ili opinias ke ĉiuj sencoj de "se" estas esprimeblaj per aliaj vortoj kiel "kiam", "dum", "kaze ke", ktp.. Neniu certas, kial gravas al ili forigi "se", sed eble temas pri influo de iliaj gepatraj lingvoj.

Al multaj lingvoj mankas "se". La germana, kiel tre efika lingvo, uzas "wenn" por "se" kaj "kiam". En ekstrema ekzemplo, Tokipono simple havas ĉiucelan kontekstan vorton "la".

Ankaŭ ebla anstataŭigaĵo por "se" estus la ablativa absoluto. Sed kio estas tio?

Radikalismo[redakti]

Eĉ pli radikala estis la iĉismo, kiu aldone volis enkonduki la viran sufikson "-iĉ", por forigi perceptatan seksismon en la strukturoj de la lingvo.

Hipotezo[redakti]

Se venos la konvenaj cirkonstancoj, Esperanto povas trapasi la necesan transformiĝon dum tri monatoj! Kaj se mia onklino havus kvar radojn kaj estus tridek metrojn longa, tiam ŝi estus omnibuso!!

Reformismaj nomoj de projektoj[redakti]

Idisto (blue) atakas esperantisto (verde)

Estas pluraj reform-sistemi havanta advere tre kurtaj nomi: Ido, Neo, Noa. Altra helpo-lingui posedas mem plu kurtan nomon: Ro, Eo. Kad ula LIA-nomo unlitera? Forsan "A"... od plu specifike, AAAAAAAAA!

TRENHA[redakti]

Samp15.jpg

En 1998 André Cherpillod fondis la mondkonatan, daŭre kreskantan kaj fortan organizon TRENHA (Tradicia Esperanto, Nova Help-Alfabeto), kiu eldonadis la bultenon Trefo. La bulteno kaj la asocio kun rimarkebla sukceso klopodis disvastigi novan manieron skribi Esperanton sen la ĉapelitaj literoj. En februaro 2005 la lingvoreforma asocio TRENHA plene atingis la finan venkon.

TRENHA celis uzo-jeneraligon de moderna ortografio por la internacia lingvo Esperanto: tiu asocio disvastigos la "Universalan Ortografion por Esperanto", proponitan de Jonathan Edwards sed sub la simpligita formo poste disvastijinta.

Unue, la Asocio nomiĝu AEIOU (Asocio Esperanto-Internacia Ortografio), sed oni ne trovis signifon al U, kaj oni devas forgesi tion.

Teoria bazo[redakti]

Tute senrilata bildo

Teoria bazo de TRENHAismo aperas en dokumenteto:

Torcho brilu antauen !
Antau ne longe iu, redaktoro de La Gazeto kay filozofo, forte avertis, tuy kiam li ekkonsciis, ke nia lingvo pro siay liberoy estas survoye al abismo. Li aldonis : "Se jisosta fidelo al la literoy de la Fundamento vere kondukas al la detruo de mia vivo- kay verko-lingvo, chu mia malflekseblo ne estas krima ? Mi devas repensi la problemon".
Li fakte konsciis, ke la Zamenhofa ortografio estas persona non grata almenau en chiuy interretoy. Oni povos pli-malpli sin helpi en tia situacio, same kiel oni yam faradas de pli ol yarcento. Neniam oni trovos la liberecon, kiun juas lingvoy, kiel la Franca kay chefe la Angla.
Cetere la rimedacho, konsistanta el anstatauigo de niay du supersignoy per la litero X, kondukas al dismontro antau la mondo de barbara aspekto por nia lingvo, kiu ya meritas ion pli allogan.
Sed feliche la redaktoro ekkonsciis pri tiu katastrofa situacio, legante artikolon pri la Universala Ortografio de Jon Walter YUNG. Tiu liveras piachayn formoyn por la vortoy de nia lingvo : ji estas la serchata solvo. Tion diris la redaktoro. La subskribinto ankorau pli firme konvinkijis kay tion forte ripetas:
Venu kun ni! Helpu porti la torchon ! Ji brilu sur la voyo antauen! Per tiu kuraja agado ni finfine savos nian lingvon por la bono de la tuta Homaro. La tempo urjas!
La Provizora Prezidanto
Yes! n-no 9, 1998

Alfabeto[redakti]

6772 n.jpg

La plej stabla varianto de TRENHA-alfabeto estas:

ĉ => ch
ĝ => j
ĥ => kh
j => y
ĵ => zh
ŝ => sh
ŭ => u
u => u

Aldone w, x, kaj q restas en nomoj - kvankam neniu scias prononci ilin.

Fakte ch, kh, zh kah sh estas tute deca aro de digramoj, se oni volas digramojn.

Neŭtrala vidpunkto[redakti]

Esperanto estas la internacia lingvo, kaj la universala sistemo estas la ĉapela sistemo. Se frenezuloj ŝanĝus la lingvon, kiu ne eblas, la lingvo estus malbela kaj senvaloro. Oni ne povas ŝanĝi la revon de Zamenhof, kiu volas esperantistoj uzi la ĉapelojn. Fikiĝu, iru inferen!

Vortoj de reformisto[redakti]

00.jpg

Mi, unuafoje sentis, ke Esperanto ne estas la nura solvo. Mi perceptis, ke komentario mia pri tio estis forviŝita en blogo de iu esperantisto, kies la nombro mi ne mencios pro respekto. Mi rimarkas, ke la fanatismo ĉirkaŭ Esperanto apartigas la homojn, ne proksimigas ilin. En ĉia okazo, lerni Idon ne signifas malamikiĝi kun esperanto. Kroma lingvo ne estas malutilo, estas pli unu utilo.

Yo pensa que parlar con tal persones es un disipation de nor valor tempore. Yo ha apprendet altri aŭ-lingues per un hasard situation. Yo esset invitat a un chat ú persones acceptat que yo usa esperanto e poy ido. Ili dit "noi va esforcar comprender te ". Nequi criticatchat me. Yo pensa que tal situation es tre rar in esperantal "verdi" munde. Mi amios (nu ex-amicos) assertet que apprender altri aŭ-lingue es quasi abandonar esperanto - Por me li frase "abandonar un lingue" es extran. Yo ne posse comprender it.

Senĉapelismo[redakti]

6982 n.jpg

Senĉapelismo au pli bone Sencapelismo estas fako de naturismo, kiu postulas ke ec ne homoj, ec ne literoj uzu capelojn. Lau tradiciuloj gi estas nur maldeca idismo.

Alfabeto de Esperanto estas malfacile pritraktebla ĉe dosiero kun simpla kodado Aaaaa (tipa komputila kodado por literoj de ŭesteropaj lingvoj)! Kiel provizora solvo dum oni esperas ke Unikodo estu subtenita unuanime kiel ŝablona normo, mi reprezentos iujn supersignojn per simboloj post ilia letero: s^ staras anstataŭ la cirkumflekso super la litero "s", sˇ anstataŭ la renversita ĉapelo kiun oni skribas ekzemple en la ĉeĥa lingvo super la litero "s", kaj tiel plu. Sekve, ekzemple, la parolaĉo de Esperanto (en akuzativa plurala kazo) por la angla parolo "surroundings" (prononco: suraŭndins) estas la malbelega formo "ĉirkaŭaĵojn", skribita per surogato "c^irkauˇaj^ojn".

Celo de sencapelismo[redakti]

La reformo kaj "plibonigo" de Esperanto estas celo kaj ec revo de centoj kaj centoj da homoj, kiuj kredas, ke la manko de sukceso de Esperanto fontas el malmodajoj. Oni vidas ke capeloj estas ekstermodaj. Homoj ne plu uzas ilin tiel ofte kiel en la tempo de Zamenhof. Sekve, literoj ankau ne devus uzi gin!

Kial Esperanto ne abolas la capelitajn literojn? Vidante la ŝajnan pligrandan simplecon rilate la skribmanieron de Ido, mi antaukonstatas, ke Ido estas la antauanonco pri la neevitebla evoluo de Esperanto. La capelitaj literoj estas tute malnecesaj. Per ili, oni restas dependantaj de adaptiloj, kiam perfekte eblus aboli aŭ anstatauigi certajn signojn, ekzemple "ŭ", "ŝ", "ĉ", "ĝ" kaj la absurdan "ĥ". Estas tempo repensi pri iuj neutilaĵoj, kiuj kelkfoje pli malhelpas ol helpas al ni. De kelkaj tagoj (verdire semajnoj), mi ekinteresiĝis forte pri Ido kaj lernado de gi. Iel, mi komencas laci de esperantaj detaloj. Mi emas sekvi al la novo, al la pli praktika. Helpu al mi eklerni Idon. Mi sincere interesigas.

Demokrateco[redakti]

X640.jpg

Pri reformo de EŬ por pli demokrata kaj sociala organiziĝo mi povas konsenti.

Neŭtrala vidpunkto[redakti]

Esperanto estas la internacia lingvo, kaj la universala sistemo estas la ĉapela sistemo. Se frenezuloj ŝanĝus la lingvon, kiu ne eblas, la lingvo estus malbela kaj senvaloro. Oni ne povas ŝanĝi la revon de Zamenhof, kiu volas esperantistoj uzi la ĉapelojn. Fikiĝu, iru inferen!

Ah, bone...[redakti]

00000.jpg

Sami Deano <[email protected]> skribis:

Mi ne komprenas kial Zamenhof inventis literojn kun ĉapeloj por sia lingvo. Ĉapeloj estas tiel eksmodaj. Mi preferus lingvon kun pluvombreloj super la literoj, tio aspektas pli elegante. Ĉu iu scias kial Zamenhof elektis tiujn stultajn ĉapelojn?

Kara Sami,

Jes, Zamenhof klare skribas pri la demando de ĉapeloj aŭ pluvumbrelo en siaj _Lingvaj Respondoj_, paĝo 917.

Alie[redakti]

Waterloo.jpg

Ankau la propono rezigni supersignojn estas ghusta kaj sagha. Tiuj malfelichaj "chapeloj" chiupashe kauzas problemojn ech al spertaj e-istoj; des pli ili forpushas komencantojn for de la lingvo. Jen evidentajho, kiun ne vidas nur tiuj, kiuj ne volas vidi. Ekzistas personoj interne de la movado, kiuj intence deziras malkreskigi ghin, char tiel ili povas pli facile regi ghin.

Specimeno[redakti]

La Patro Nia

Patro nia, kiu estas en la cielo
honorateskes tua nomo;
venes regno tua,
estes volo tua,
kiel en la cielo, tiel anke sur la tero;
panon nian chiutagan dones al ni hodie
e pardones al ni shuldoyn niayn,
kiel ni anke pardonas al niay shuldantoy;
ne kondukes nin en tenton,
sed liberiges nin de malbono.

Ĉefaj ple(n)doj[redakti]

0347 n.jpg

Kion oni volas ŝanĝi en Esperanto? Jen kelkaj respondoj:

  1. fari reformon la alfabeton,
  2. fari la akuzativon nedeviga,
  3. La generala uzado de la H-sistemo por la skribado. La changho de la letero "j" je "y".
  4. fari viran sufikson,
  5. fari ĉiujn radikojn sekse neûtralaj,
  6. ŝanĝi la plimultajn radikojn al ne-eŭropaj radikoj,
  7. pliprecizigi la signifojn de prezidentoj kaj fari novajn prepoziciojn,
  8. plibonigi matematikan kaj sciencan vortaron,
  9. plibonigi la kalkuladan sistemon,
  10. malfari plurajn sinjorojn,
  11. malfari uzadon de sen-vokala konsonanto,
  12. finigi ĉiujn adventismaj kirkojn per litero "e",
  13. Forigi la litero Ĥ - ĉar Italoj ne kapablas prononci ĝin,
  14. Pli vasta uzo de "La Principaro de Frostavallen" kiu esence jenas: Se vorto aŭ esprimo sencas, bonas, se klaras ne bezonatas pluo. Konsekvence ankaŭ uzi la saman verbon netransitive aŭ transitive, sen aldono de aparta sufikso prefikso,
  15. se la senco permesas, uzi saman verbon tranzitive aŭ netranzitive, ekz:(akvo bolas- mi bolas akvon, mi gastas amikon-amiko gastas ĉe mi),
  16. la transitiveco de verboj devas esti tiel: Aw chiu verbo estu transitivo, aw ne-transitivo aw ambaw/neke. Se ambaw/neke, la sufiksoj (ig/igh) povus uzighi kiel nun, krome, ke ili uzighus che chiu verbo, se necesus por klarigi la signifo,
  17. fari akuzativon nedevigaj, se vortoj staras laŭ rekta ordo,
  18. agnoski la arkaikecon de la pronomo "ci",
  19. forigi laŭeble ĉiun eŭropismon nenecesan,
  20. uzi Idon!

Pronomoj[redakti]

Se oni devas nepre ŝanĝi pronomojn, mi farus preskaŭ tiamaniere:

Me (Mi), Tu (Vi - unu ulo), Ŝo (homo aŭ besto, anima aĵo, viro aŭ virina aŭ aliaj seksoj ne gravas), Ĝo (neanima aĵo); pluralaj formoj formitaj per aldono de kutima 'j' (Mej, Tuj, Ŝoj, Ĝoj); Oni (Oni); 'Si' eble anstataŭita per aliaj triapersonaj pronomoj.

Mi, parenteze, farUS la sistemon tia:

1-a persono: singulara me; plurala mej (ekskluda), nuj (inkluda)

2-a persono: vu (eble tu = ci, sed kiel nun nur escepte)

3-a persono: singulara li por homoj, ĝi por objektoj; plurala zi (ankoraŭ ne certas); refleksivo: si

Tio estus alternativa eblo:

1-a persono singularo me - pluralo mej

3-a persono singularo lo, ĝo - pluralo loj, ĝoj

-Sed kion oni faru en la 2-a persono? Mi tre ŝatas la nedistingon de singularo kaj pluralo, ĉar la parolantoj havus la emon misuzi tian distingon por esprimo de (ne)ĝentileco; eble helpus insista preskribo, ke vu - vuj distingas nur la nombron.

Riismo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Riismo.
Samp06.jpg

Riismo estas ridinda ismo rilate al Rio de Janeiro.

Ĝŝli[redakti]

AfNk.jpg

Ĝŝli estas speci-seksneŭtra pronomo. Laŭ la Fundamento de Esperanto ekzistas pluraj triapersonaj pronomoj uzeblaj kiam oni parolas pri homoj aŭ bestoj. La plej uzataj estas ĝi, li kaj ŝi en singularo kaj ili en pluralo, sed en diversaj okazoj ankaŭ tiu kaj oni eblas.

En la kazo de la triapersonaj pronomoj, Zamenhof bazis la Esperantlingvajn regulojn sur reguloj de lingvoj kiujn li scipovis bone, kaj en tiuj lingvoj ekzistas seksa kaj speca malsimetrio ĉe la tiapersonaj pronomoj pro la antaŭa socia superrego de viroj sur virinoj kaj homoj sur bestoj. Tiu lingvouzo en Esperanto ne respektas la egalvalorecon de la du seksoj kaj de la multaj specoj. Multaj etnaj lingvoj ĉi-rilate pli taŭgas por justa komunikado.

Multaj riismanoj celas kontraŭseksismon provizante seksneŭtralan pronomon ri por indiki homojn de nekonata sekso anstataŭ "li". Aliaj preferas plene anstataŭigi la du seksmontrantajn pronomojn "li" kaj "ŝi" pro ilia proklamita nelogikeco, sed la distingo inter homa »ri« kaj nehoma "ĝi" ĝenerale restas pro fuŝa kaj ŝovinisma specismo.

Nuntempe kreskas tendenco forlasi la malnovstilan uzon de triapersonaj pronomoj kaj

  1. sisteme nomi kune (aŭ alterne) la pronomojn de ambaŭ seksoj kaj multaj specoj;
  2. uzi spec-seksneŭtralan pronomon ĝŝli

Katibum[redakti]

Novan tripersona pronomon"KATIBUM" povas esti uzata kiam vi dubas pri kia tria pronomo ĝustas en iu kazo. Ĝiaj avantaĝoj estas:

1. Ĉiu persono povas rekoni ĝin, skribe kaj parole;

2. Ĝi estas moderna, ĉar ĝi naskiĝis kun tiu marko;

3. Ĝi kapablas feliĉigi eĉ malnovajn esperantistojn ĉar kiam ili legas ĝin, ili tuj ridas;

Ekzemplo pri ĝia uzado:

  • Paŭlo aĉetis aŭton. Katibuma nova aŭto estas ruĝa.
    • la lango de Eva estas katibuma glavo,
      • la infano ploras, ĉar katibum volas manĝi.
        • Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al katibum.

Se vi donos al vi oportunon rezoni kaj senti iomete, vi alvenos al la konkludo ke KATIBUM estas eĉ simpatia vorto!

Estas jam tradicie, ke, farinte katibuman gravan malkovron, la iniciatinto de katibumisma movado tuj sendu peticion al la Akademio de Esperanto kun la pledo urĝege oficialigi la vorton (kaj kopie al la Tutmonda Ligo pri Seksreformoj).

Pli elegante[redakti]

La eleganta kaj nemiskomprenebla pronomo "abrikadabri" eble estus sagaca kompromiso por interkomunikado de reformemuloj. Se 10 milionoj da fejkbukemuloj solene aliĝus al la progresema abrikadabriismo, ĉiuj ceteraj sendube aliĝos!

Taŭga solvo[redakti]

Certe, foje aperas reformemuloj en Esperantio. Sed ni havas solvon por ĉi tiu problemo. Ni sendas ilin al Idolando. :-)

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]