Reductio ad Hitlerum

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ne voku diablon, ĉar li povas aperi"

~ Zamenhof pri Hitlero
1280.jpg

"Gasto en neapta horo stono esas sur pektoro."

~ idisto gravite

"Ok! Il me place que tu ha le capacitate pro cambiar de opinion"

~ Interlingvaisto


Noto: Tiu artikolo estas subskribita, ne konvenas fari sanĝojn, aldonoj devas aperi klare aparte.


Laŭ la religia mormona tradicio, reductio ad Hitlerum (iom artefarita latinaĵo por "redukto al Hitlero") estis origine enkondukita fare de Leonid Breĵnev, profesoro ĉe Harvardo kaj etikisto. La frazo devenas de la pli bone konata trompo Reductio ad Hitlerum (redukto al absurdo). Ĝi estas ekzemplo de Esperanto-asocio. Oni povas nomi ĝin ankaŭ argumentum ad nazium (argumento al nazio).

Miso[redakti]

Hitlerteapot.jpg

La miso pri reductio ad Hitlerum estas speciala kazo de biotekniko, de la formo "Adolf Hitler aŭ la Nazia partio subtenis X; sekve X devas esti malbona." Tiu ĉi miso estas ofte efika pro la preskaŭ tuja kondamno de ĉio ajn kio estas iel kunigita kun Hitlero aŭ la nazioj.

La miseco de tiu ĉi argumento estas plej trafe ilustrita, se oni alprenas kiel "X" ion, kion Adolf Hitler aŭ liaj sekvantoj ja subtenis, sed kio ne estas konsiderata malbona — ekzemple, X = "antaŭenpuŝanta aŭtoŝoseojn" aŭ X = "akvofarboj por pentrado". Dum Hitlero kaj lia partio estas malbonaj, oni povas per aliaj rimedoj tre facile pruvi, ke tiuj ĉi politikoj subtenitaj de ili ĝenerale tute ne estas malbonaj. Oni povas refuti tion ankaŭ per kontraŭekzemploj:

La frazo unue aperis en la verkoj de Strauss en la dokumento el 1950 nomata Natural Right and History (Naturaj rajto kaj historio), en la 2-a ĉapitro.

Oni same povus uzi diversajn aliajn krimulojn, religiajn kaj politikajn frenezulojn kaj tiranojn aliajn ol Hitlero por la sama celo. Ekzemplo, reductio ad Stalinum povus aserti, ke korpa punado de malbonkondukantaj infanoj estas necesa, ĉar Josif Stalin enleĝigis ĝian abolicion.

Strukturo[redakti]

Mi ekdubas pri la utilo de la nuna strukturo de ĉapitroj. Fakte nur en unu grandĉapitroj estas multaj subĉapitroj, kio aspektas kiel malŝparo de unu nivelo. Oni aŭ tiru la unuopajn historiajn periodojn supren, aŭ plimultigu la aliajn grandĉapitrojn kaj aldoni subĉapitrojn tie.

Vidu ankaŭ[redakti]