Reddit

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Reddit.jpg

"Pripensinte ĉi tiun proponon, mi trovis ke ĝi estas ne sole tre logika sed ankau tre oportuna."

~ Zamenhof pri Reddit

"Welcome to the Esperanto subreddit! Feel free to ask questions, post relevant links, or start discussions in either English or Esperanto."

~ Krokodilo en Reddit

"Definitive, me konsideras ca reto mea Ido-hemo, vere libera e moderna."

~ Idisto pri Reddit

Reddit estas nerda nodo en la kaŝnoma Interreto, kie oni afiŝas bildojn el la sennoma interreto por disvastigi al la realnoma interreto (Facebook, Twitter ktp.) Oni povas tie baloti bildojn malsupren aŭ supren. La bildoj, kiuj malplej ofendas Reddit-antojn, estas disvastigotaj.

Reddit havas kompatindan Esperantan subreddit-aĉon, /r/Esperanto. Dio, helpu la mondon! Oni provis starigi novajn subredditojn en Esperanto sen sukceso. Idistoj, Interlingvaistoj kaj Klingonoj havas tute hontinde malplenajn subredditojn, eĉ komparate al Esperanto- sed la Klingonoj almenaŭ ŝajnas pli aktivaj ol la idistoj kaj interlingvaistoj.

Vidu ankaŭ[redakti]

  1. Facebook
  2. Twitter