Rafano

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Radi.jpg

" Mi estis preskaŭ en ĉia malbono meze de kunveno kaj societo"

~ freneza sciencisto

Kultiva rafano (Raphanus sativus) estas legomo de la familio brasikacoj.

Multaj specioj de rafano havas formon globecan, sed oni povas trovi subspecion kun la formo de karoto. La specio havas 5 variojn:[1]

  • Rafaneto (vero, ke simple - ĉu ne?)
  • Granda rafano [2]
  • Hindia rafano [3]
  • Japania rafano (fermu la faŭkon, ho)
  • Oleorafano (dankon)

Priskribo[redakti]

17 n.jpg

La specio tre varias, ĉe kio antaŭ ĉio la radiko depende de la vario malsame aspektas. Ĉe rafaneto la radiko havas blankan aŭ ruĝan ŝelon.

Uzado[redakti]

Oni kutimas manĝi la rafanon en salato.

Religio[redakti]

Nova pastro servas ĉe pekokonfesado.

Venas virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi unufoje amoris kun alia viro ol mia edzo.

Pastro: Dio pardonas vian pekon. Kiel pentofaron surgenue ĉirkaŭiru la preĝejon preĝante.

Venas alia virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi dufoje amoris kun alia viro ol mia edzo.

Pastro: Dio pardonas vian pekon. Kiel pentofaron surgenue dufoje ĉirkaŭiru la preĝejon preĝante.

Venas tria virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi trifoje amoris kun alia viro ol mia edzo kaj ankaŭ midzis.

Pastro pripensas, sed ne sukcesas elpensi ĝustan pentofaron, do volas konsulti. Li foriras de konfesejo, ekvidas mesknabon kaj demandas lin: Kion donis la antaŭa pastro pro midzado?

Mesknabo: Kutime dek rafanojn.

Referencoj[redakti]

  1. Pervertulo, malpurulo, degeneriĝintulo, monstro.
  2. La morto de unu homo estas tragedio, la morto de milionoj estas statistiko.
  3. Ĉu mortigi murdinton estas murdo?

Vidu ankaŭ[redakti]