Rabeno

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Dento ekdoloras kutime dum sabata nokto"

~ Leĝo de Murphy pri ortodoksaj rabenoj

"Ĝis nerevido!"

~ Hans-Georg Kaiser pri rabeno, kiu volis cirkuncidi lin

"Se mi faru riverencon, mi elektas potencon"

~ Zamenhof pri rabeno

"Felicitationes con vostre labor impressionante!"

~ Interlingvaisto

Rabeno estas honora titolo de judoj, kiuj cirkumcidas bebojn kaj uzas strangajn ĉapeletojn en loka klubo kun aliaj maljunuloj. Oni ne konfuzu ilin al rabinoj, kiuj estas inaj raboj. Fama Rabeno estis Jesuo.

Tri rabenoj

Gradoj[redakti]

Baalsulam.jpg

La nivelo de kapableco de ĵuda rabeno estas videbla per kolora zono. Oni distingas du grupojn. La unua estas la grupo de kolora zono por la lernantoj (nomita "kjuo" (kyu)) kaj la dua grupo tiu de la majstroj (nomita dano aŭ damno).

Vivo kiel fontano[redakti]

Unu juna hebreo planis forveturi al stipendio en Parizo. Antaŭ forveturo rabeno diras al li:

- Memoru, vivo estas kiel fontano.

Knabo forveturis al Parizo. Li studis tie kaj ĉiu vespere rememorigadis vortojn de rabeno. Li finis studadon kaj laboris en Parizo. Ĉiam revenante el laboro, vespere li rememorigadis vortojn de rabeno. Poste li geedziĝis, ekhavis du infanoj kaj plu ĉiam antaŭ dormo rememorigadis vortojn de rabeno. Post dudek jaroj li revenis al Israelo kaj tie li renkontis rabenon:

- Rabbi, mi studis, mi laboris eksterlande, sed diru al mi, kion signifas, ke "vivo estas kiel fontano"?

- Ĉu ĝi ne estas kiel fontano?

- Ne.

- Se ne estas, do ne estas.

Tajlorismo[redakti]

853.jpg

Sinjoro Banito iris al tajloro, kiu ankaŭ estas rabeno. "Montru al mi belan ŝtofon", li diris; "mi bezonas novan, elegantan kompleton. "

"Jen, sinjoro, bela angla lano-teksaĵo", diris la rabentajloro. "Ĝi estas tute moderna kaj tre eleganta."

"Bone", diris sinjoro Banito, "ĝi plaĉas al mi. Sed mi tuj devas diri, ke mi povos pagi nur post kvar monatoj."

"Tio ne estas grava, sinjoro", kompleze ridetis la rabeno-tajloro.

"Tre bone", aldonis la kliento. "Diru al mi: Kiam la kompleto estos preta? "

"Post kvar monatoj", estis la respondo de la singardema tajloro.

La bona tajloro[redakti]

Viro vizitas saman judan tajloron por fina provo de nova kompleto.

La rabeno-tajloro fanfore prezentas la kompleton, sed kiam la viro surmetas la vestaĵojn, ili montriĝas tre malbone fabrikitaj: unu maniko estas kelkaj centimetroj pli longa ol la alia, la ŝultroj estas malebenaj, la kolumo flankeniĝas, la fabriko de la pantalono ne estas rekta, ktp.

La viro montrigas la difektojn al la tajloro, kiu atente aŭskultas dum la tutan liston, tiam kondukas la viro al la spegulo, dirante, “Ne zorgu, ne zorgu! Simple staru, tiel . . .” Per mildaj tuŝoj kaj vortoj, la rabeno direktas, ke la viro levu unu ŝultron, tordu la dorson, klinu la pelvon, pendu la brakon, turnu la kapon, kaj elklinu unu genuon.

“Jen!” diras la tajloro, montrante la spegulon, kaj la viro devas konfesi, ke la kompleto nun taŭgas tre bone.

La viro estas iom dubema, sed la juda tajloro tiom grande laŭdas lian aspekton en la nova kompleto, la viro fine konsentas porti la novajn vestaĵojn el la tajlorejo.

Piedirante laŭ strato, unu brako pendante, unu genuo elklinante, dorso kurba, kolo turnita, ŝultroj malebenaj, la viro pasas paron de kuracistoj.

La pli juna kuracisto turnas sin al la alia, kaj diras, “Ĉu vi vidas tiun kompatindan ĝibulon?”

“Jes,” diris la pli maljuna. “La brako kaj kruro estas lamaj, li estas sendube kripla pro kurba spino, kaj la kolo estas turnita, verŝajne pro strabismo.”

“Mi sentas malbone pro li. Ni ja estas kuracistoj, ĉu ni ne povus helpi lin?”

“Ne, ne. Liaj difektoj estas preter la limo de kuracista scienco. Sed, ne ĉio estas malbona por li, almenaŭ li havas bonan tajloron!”

Restu tajloro ĉe via laboro (LLZ)[redakti]

Juda tajloro havis lernokapablan filon kaj tial li permesis al li plustudi post la gimnazio.

Unue la filo studis juron en fama universitato. Poste li deziris plustudi kaj elektis kursojn pri ekonomiko en alia fama universitato. Sed tio ne sufiĉis por la filo, kiu petis de la patro ebligi al li studi psikologion. La patro ĉiam konsentis kaj pagis la studkotizojn, malgraŭ ke li tute ne estis riĉa.

Post 9 jaroj revenis la filo al sia patro portante 3 diplomojn kaj diris: "Paĉjo, sufiĉas por mi studi!"

Respondis la patro: "Bone, filo mia. Nu, kion vi decidas nun? Ĉu tajloro por virinoj por viroj?

Riparinda preĝtuko[redakti]

Rabeno rimarkis en la sinagogo, ke la preĝtuko de la tajloro, estas ŝirita.

Rabeno: "Ĉu vi ne hontas preĝi en tiom malbelaspekta preĝtuko? Vi estas ja tajloro, do kial vi ne mem flikas la ŝiraĵojn?"

Tajloro: "Mi estas tiom okupata per mia pagata laboro, ke mi ne havas tempon kudri mian propran preĝtukon".

Rabeno: "Se tiel estas, riparu ĝin je mia kosto. Mi pagos al vi unu rublon se vi faros tiun ĉi laboron!".

Pasis kelkaj tagoj kaj la rabeno rimarkis, ke nenio ŝanĝiĝis.

Rabeno: "Mi vidas ke vi ne volas perlabori unu rublon!"

Tajloro: "Mi ĵuras al vi, rabeno, ke tiom ŝiritan preĝtukon mi ne povas ripari kontraŭ malpli ol 2 rubloj!"

Filoj[redakti]

Judo aĉetis pecon da ŝtofo. Kun ĝi li venis al tajloro kaj petis lin kudri por li kostumon. La tajloro kelkfoje tramezuris la ŝtofon kaj fine decidis, ke ĝi ne sufi ĉos nur por kompleta kostumo. La judo decidis iri al alia tajloro, kiu ankaŭ kelkfoje tramezuris la ŝtofon kaj fine decidis kudri la kostumon.

Dum la festa novjara tago la judo venis al la sinagogo vestita per la nova kostumo. Subite li rimarkis, ke la fileto de la dua tajloro havas kostumeton de la sama ŝtofo.

"Kiel tio ĉi eblis?", li demandis la unuan tajloron. "Vi diris, ke ne sufiĉos por kostumo al mi. Kaj vidu, li faris la kostumon por mi kaj sufiĉis ankaŭ por kostumeto al lia fileto!?"

Tajloro: "Nu, jes, sed mi havas ĝemelojn."

Politiko[redakti]

Boba.jpg

Foje rabeno estis Konsilia prezidanto de Francio de la 23-a de julio 1926 ĝis la 6-a de novembro 1928.

Kuracaj konsiloj[redakti]

Virino venis al la rabeno kaj diris: "Mia filo havas lakson (diareon) dum la lastaj tri tagoj."

Rabeno: "Legu hejme Psalmaron."

La virino obeis kaj post 2 tagoj la filo resaniĝis. Pasis monato kaj ŝi denove venis al la rabeno: "Mia filo havas konstipon."

Rabeno: "Legu Psalmaron."

Virino: "Sed legadon de Psalmaro kaŭzas konstipon!"

Rabena grumblo[redakti]

La rabeno de la urbeto estis senespera pro la konduto de la membroj de la komunumo kaj decidis forlasi la urbon. Kiam li anoncis tion al ili, ĉiuj estis tre ĉagrenitaj. "Kion ni faru nun?" - demandis la homoj. "Kie ni trovos tiel bonan rabenon?"

Tiam kunvenis la judoj kaj decidis, ke la tri plej riĉaj membroj de la komunumo iru al la rabeno kaj klopodu konvinki lin resti en la ofico. Eble ilia riĉeco influos lin... Menciindas, ke la tri elektitaj riĉuloj estis tre malhonestaj kaj koruptitaj homoj.

Venis la riĉula triopo al la hejmo de la rabeno kaj petis lin pluresti. Aŭskultinte iliajn argumentojn, diris la rabeno: "Kion mi povas diri al vi? Se en la urbeto estus nur kvin homoj kiel vi, tiam mi certe restus."

La riĉuloj fariĝis tre kontentaj kaj fieraj, kaj tiam unu el ili diris al la rabeno: "Ni dankas vin pro la laŭdo. Sed tute ne estos malfacile trovi en nia urbo pliajn kvin homojn, kiuj similas al ni."

Tiam respondis la rabeno: "Vi ne komprenis min. Ĝuste tio estas la problemo: se estus nur kvin homoj kiel vi, mi povus elteni tion. Sed la problemo estas, ke en tiu ĉi urbeto troviĝas ĉirkaŭ cent uloj kiel vi!"

Juĝisto[redakti]

Du disputantaj komercistoj venis al la juĝanta rabeno.

Akuzanto: "Rabeno, tiu ĉi ulo ricevis de mi varon sed ne pagas por ĝi."

Akuzito: "Mi ege bedaŭras, sed ĉi-monate mi ne pagos ĉar mi ne havas monon."

Akuzanto (kolera): "Sed lastan monaton vi diris al mi precize la samon!"

Akuzito: "Nu, kaj ĉu mi ne plenumis tiam mian vorton?"

Divorco[redakti]

S-ro Levi venis al la rabeno kaj plendis pri sia edzino: "Mi deziras eksedziĝi, ĉar ŝi kondutas tre malvarme al mi, kaj tute ne amas min."

La rabeno tiam petis sian helpanton tuj voki s-inon Levi. Kiam ŝi alvenis la rabeno diris al ŝi: "S-ino Levi, bv. kisi s-ron Levi."

Tiam la virino eksaltis sur la viron kaj tre pasie kaj arde kisis lin.

Rabeno: "Kiel vi aŭdacas tiom trompi min, s-ro Levi? Ĉu vi ne vidis, kiom amoplena ŝi estas?"

S-ro Levi: "Jes, certe. Sed ŝi estas la edzino de Natan Levi. Mi estas Izidor Levi!"

Saĝaj konsiloj[redakti]

Jonatono vizitis la rabenon. "Rabeno, io terura okazadas, kaj mi devas diskuti tion kun vi." La rabeno demandis "Kio mise okazas?" Jonatono respondis "Mia edzino venenas min!"

La rabeno, tre surprizita per la respondo, demandis "Kiel tio povas esti?" Jonatono petegis la rabenon "Mi asertas tion al vi, mi certiĝas ke ŝi venenas min — kion mi faru?" La rabeno tiam proponis "Aŭskultu, lasu min paroli kun ŝi. Mi malkovros tion kion mi povos, kaj sekve mi informos vin."

Post semajno, la rabeno telefonis al Jonatono kaj diris "Nu, mi alparolis vian edzinon. Mi parolis kun ŝi per telefono dum tri horoj... Ĉu vi volas mian konsilon?" "Jes, jes, mi petas" Jonatono maltrankvile respondis. "Prenu la venenon" konsilis la rabenon.

Alia demando[redakti]

Venas religia ulo al rabeno kaj demandas:
- Rabeĉjo, ĉe ni naskiĝis filo, sed iel ege rufa, dum mi kaj la edzino estas nigraharaj, kial tio povas okazi?
- Diru komence, kiom ofte vi dormas kun edzino?
- Estas iom maloportune pri tio paroli...
- Ĉu ĉiutage?
- Ne, malpli..
- Ĉiusemajne, ĉiumonate?
- Ne...
- Foje dum jaro?
- Proksimume...
- Ha, nu ĉij klaras! Rufa - estas pro rusto!

Esperanta festo malaprobita de ortodoksaj rabenoj

Pli da saĝeco[redakti]

Hebreo venas al rabeno, petas konsilon:
- Ĉe mi estis gastoj, iu el ili ŝtelis mian horloĝon, kion mi faru?
- Kunvenigu ĉiujn kaj legu al ili la dek diajn leĝojn, je la vortoj "Ne ŝtelu" atente rigardu iliajn okulojn, la ŝtelisto sin malkaŝos.
Sekvatage la vizitanto revenas danki la rabenon.
- Ĉu vi trovis la ŝteliston?
- Ne, sed je la vortoj "Ne malĉastumu" mi ekmemoris kie mi forgesis la horloĝon!

Nesufiĉo[redakti]

Malriĉa judo iras al rabeno: "Mi havas plendon. Kun ŝarĝita ĉaro mi iris sur landvojo. Venis renkonte grafo en sia kvarĉevala kaleŝo. `Donu vojon, judo!` li kriis jam en malproksimo. `Deturniĝu Vi, Grafa Moŝto! Vi ja vidas: mia ĉaro estas kun [[ŝarĝo.`

Li deturniĝis. Sed kiam li pasis preter mi, li subite klakigis sian vipon sur mian vizaĝon. Ĉu mi pravis, kiam mi petis lin deturniĝi?"

Rabeno: "Vi pravis, sed por judo ne sufiĉas esti prava, li devas esti ankaŭ saĝa."

Aparato[redakti]

Sufiĉe aĝa viro vizitis rabenon kaj diris: "Rabeno, vi estas saĝa kaj mi bezonas vian konsilon. Mi konatiĝis en la gimnastikejo kun junulino kaj mi volas impresi ŝin. Kiu aparato en tiu ejo estos por mi la plej bona?"

Respondas la rabeno: "Neniu aparato en la gimnastikejo. Nur la mona aŭtomato de la banko."

Frenezeco[redakti]

Venas religia ulo al rabeno kaj demandas:

Judo enkuras la ĉambron de la rabeno kun krioj kaj plorado: "Rabbi, helpon! Mia filo freneziĝis!"

Rabeno: "Trankviliĝu. Pro kio li freneziĝis"?

Judo: "Imagu Rabbi, mi eniris lian loĝejon kaj tie... Ho, ve, la ŝinko sur la telero kaj gojino en la lito"

Rabeno (ridete): "Kaj vi opinias, ke li freneziĝis? Se la ŝinko kuŝus en la lito kaj la knabino sur la telero, mi dirus, ke vi pravas."

1264.jpg

La fidela pedelo[redakti]

Judo venis al la rabeno por peti konsilon. Elirinte de la rabena ĉambro li demandis la pedelon: "Kial la rabeno senĉese klakigas la fingron?"

Tuj respondis la saĝa pedelo: "Tio protektas la judojn kontraŭ sovaĝaj rabobestoj."

Judo: "Mi ne aŭdis lastatempe pri judo, kiu estis trafita de sovaĝa besto."

Pedelo: "Nu, ĉu vi vidas? Tio funkcias"

Filozofio[redakti]

Du disputantaj judoj venas al la rabeno.

Judo: "Rabeno, ĉu nigra estas koloro?"

Rabeno: "Vidu miajn vestaĵojn. Ĉu ili ne estas nigraj? Do, nigra estas koloro."

La du foriras kaj daŭre disputadas... Sed la morgaŭan tagon ili revenas.

Judo: "Rabeno, ĉu blankaestas koloro?"

Rabeno: "Vidu mian ĉemizon. Ĉu ĝi ne estas blanka? Do, blanka estas koloro."

La du foriras kaj tiam unu diras al la alia: "Ĉu vi vidas nun, ke mi vere vendis al vi koloran televidilon?!"

Disputo[redakti]

Kvar rabenoj promenis en parko kaj ekdisputis pri iu biblia temo. Kaj okazis ke tri estas kontraŭ unu.
Tiu komencia arde preĝi: -Ho, Ĉiopova, donu signon, ke mi pravas!
Kaj ekaperis nubo sur blua ĉielo kaj verŝis pluvon.
- Ne estas pruvo, - diris la triopo, - estas hazarda koincido.
- Ho, ĉiopova, donu pli klaran signon!
Kaj fulmo frapis la apudan arbon dum severa tondro.
- Nu, kaj kio, - la oponentoj ne cedis, - dum torento kutimas fulmoj.
Denove, eĉ pli arde ekpreĝis la malgajnanto - Kaj eksonis de la ĉielo tubeca voĉo - LI ESTAS PRAVA.
- He! Tamen du - kontraŭ tri! - respondis la kontraŭuloj.

Svisa fromaĝo[redakti]

Juna talmudista judo demandis la rabenon: "Rabeno, kiu diferenco estas inter optimismo, pesimismo kaj realismo"?

Rabeno: "Ĉu vi jam vidis svisan fromaĝon"?

Junulo: "Jes, tio estas la grandega fromaĝo kun la grandaj truoj, ĉu ne?"

Rabeno: "Jes. Homo, kiu vidas nur la fromaĝon sed ne la truojn, estas optimisto. Homo, kiu vidas nur la truojn sed ne la fromaĝon, estas pesimisto. Sed homo, kiu vidas la fromaĝon kaj la truojn, estas realisto."

Ekumenismo[redakti]

63 s.jpg

Mulao, ortodoksa pastro kaj rabeno ekdiskutis, kies dio estas plej potenca.
Mulao rakontas:
- Iam mia edzino grave ekmalsanis. Mi komencis preĝi tre fervore kaj la peto estis aŭdita. La edzino resaniĝis.
Pastro kontraŭdiras:
- Tio ne estas ega miraklo. Foje mi vojaĝis perŝipe. Subite okazis terura ŝtormego. Mi ekpreĝis. Mi preĝis kun fervor' kaj Dio faris miraklon: ĉirkaŭe ĉie ŝtormas, sed apud la ŝipo estas kalmo!
Rabeno:
- Ne, mia Dio estas plej potenca. Nun mi rakontas pri vera mirindaĵo. Unufoje mi iris tra strato kaj ekvidis monujon. Tiam mi tre bezonis monon, sed estis sabato kaj mi eĉ ne rajtas kliniĝi por preni ĉi-aĵon. Mi ekpreĝis, mi preĝis tre flame kaj la preĝo atingis Dion: ĉirkaŭ estas sabato, sed ĉi-tie estas ĵaŭdo!

Rabenaĵo[redakti]

Tipa rabeno, laŭ antisemitoj

Malantaŭ sinagogo estas vasta golfejo, tial la rabeno lernis golf-ludi. Li pasiiĝis por tiu ludo kaj trejniĝis ĉiutage. Laŭ la ordonoj de la Sinjoro, sabate ne estas permesite ludi; malgraŭ tio, iun sabaton li eliras frumatene, kiam neniu povas vidi lin, por ludi iomete. Sed Sankta Petro vidas lin kaj rimarkigas al la Eternulo:

- Vidu tiun hebreon, hodiaŭ estas sabato, kaj li golf-ludas! Vi devas puni lin.

- Bone, nun vidu!

Tiumomente la rabeno per unu bato de klabo ĵetas la pilkon ekzakte en truon distancan 200 metrojn.

- Kion Vi faris, Vi devis puni lin!

- Fakte! mi volas vidi, al kiu li povas rakonti tion.

Kontraŭjudismo[redakti]

Hipio, skinhedo kaj rabeno estas en aviadilo. La aviadilo baldaŭ eksplodiĝos, kaj estas nur du paraŝutoj. La hipio diris, "He hom', mi estas unuigita kun l'universo. Se mia fatalo estas morti, mi mortos. Vi du iru. La vivo kaj la morto egalas ĉiuokaze."

La skinhedo diris, "Ne, vi du iru."

La rabero diris, "Fik' vin ambaŭ, mi havas feston je pluesti." Li levis sin, kaj la skinhedo helpis al li surmeti la paraŝuton. Oni malfermis la pordon, kaj la rabeno forsaltis.

La du ceteraj residiĝis. Post momento, la hipio diris al la skinhedo, "He hom', mi ĝojas sperti tiun ĉi tempon kun vi." La skinhedo levis sin kaj levis la hipion sur la piedojn. "Venu, kamarado," diris li, "Ni iru."

La hipio diris, "Kio? Estas nur unu paraŝuto."

La skinhedo diris, "Ne, estas du. Mi donis al la rabeno mian ruksakon."

Profetaĵo[redakti]

Jew .jpg

- Bonvolu, diru al mi sinjoro rabeno, ĉu ankaŭ en la dudekunua jarcento estos militoj?

- Ne filo mia, sed tiom oni batalos por konservi la pacon, ke ŝtono sur ŝtono ne restos.

Vendredo[redakti]

Juna judo demandis rabenon, ĉu estas vere, ke viro, kiu geedziĝos vendrede, estos malfeliĉa.

"Jes", respondis la rabeno, "vendredo estas same, kiel en ĉiu alia tago".

Maldeco[redakti]

Lastatempe oni rimarkis, ke la ventro de fraŭlino Bejle dikiĝadas. Tiam oni demandis ŝin: "Ĉu vi gravediĝis? De kiu?"

Respondis ŝi: "De la rabeno."

Kiam la rabeno aŭdis tion, li tuj vokis ŝin.

Rabeno: "Mia filino, mi aŭdis ke vi estas graveda."

Bejle: "Jes."

Rabeno: "De kiu?"

Bejle: "De vi, Rabeno."

Rabeno: "De mi? Sed mi neniam renkontis vin ĝis nun!"

Bejle (plorante): "Rabeno, antaŭ kelka tempo venis al vi mia onklino, kiu petis helpon pro tio, ke ŝi ne sukcesas gravediĝi. Tiam vi donis al ŝi sanktan akvon por trinki. Unu tagon ankaŭ mi ŝteltrinkis de tiu ĉi botelo."

Rabeno (ridante): "Filino mia, tiu ĉi sankta akvo utilas nur kiam estas ankaŭ viro..."

Bejle: "Nu, rabeno, ĉu mankas viroj en nia urbeto?"

Anekdoto[redakti]

Rabeno kaj pastro veturas en la rapidvojo, ĉiu per sia aŭto. Okazas akcidento: liaj aŭtomobiloj kolizias kaj preskaŭ plene detruiĝas. La du Diservantoj eliras kaj konstatas ke nenio okazis al ili. La rabeno rigardas la alian homon:

- Vi estas pastro, ĉu ne?

- Jes

- Okazis al ni vera miraklo. Certe la Eternulo deziras ke ni renkontiĝu kaj fariĝu amikoj.

- Povas esti.

- Mi opinias ke ni devas tosti pro nia saviĝo kaj je nia nova amikiĝo. Mi havas hazarde botelon da vino. Espereble ĝi ne estis detruita. Ĉu vi pretas drinki kun mi?

- Kial ne?!

La rabeno alportas bonstatan vinbotelon kaj ofertas al la pastro. Tiu ĉi drinkas iomete kaj, sekve de instigoj de la rabeno, li pli kaj pli drinkas. Iumomente li rimarkas ke la rabeno tute ne drinkas:

- Kial vi ne drinkas kun mi?

Ŝerco 269[redakti]

La pastro, la pastoro kaj la rabeno interŝanĝas opiniojn pri la destino de la mono oferdonita dum la ceremonioj. Unue, la pastro klarigas:

- Mi desegnas cirklon sur la grundo kaj ĵetas la monon supren. La mono kiu falas en la internon de la cirklo, apartenas al Dio, kaj la mono kiu falas ekstere, estas mia.

La pastoro ankaŭ klarigas:

- Mi ankaŭ desegnas cirklon, sed mi faras la kontraŭon: la mono kiu falas ekstere, apartenas al Dio, kaj la mono kiu falas en la internon, estas mia.

Fine, la rabeno klarigas:

- Mia metodo estas tia: mi ĵetas la monon supren. Tio kion Dio sukcesos preni, estas Lia!

Ĉionvidebleco[redakti]

Jeĥezkel la kaleŝisto veturigis rabenon al urbeto. La ĉefa vojo serpertumis laŭlonge de grenkampoj kaj florriĉaj herbejoj. Sur la herbejoj staris ĵus falĉitaj fojnostakoj. La veturigisto sen longa pripenso haltigis la ĉevalon kaj post momento revenis kun granda fojnofasko. "Jeĥezkel, Li vidas vin!", vokas la rabeno. La kaleŝisto tuj ĵetis teren la faskon kaj ĉirkaŭrigardis tre terurigita. Sed kiam li rimarkis neniun, li metis la fojnon en la kaleŝon, vipis la ĉevalon kaj daŭrigis la veturadon. Kiam ili troviĝis for de tiu loko Jeĥezkel demandis la rabenon:"Rabeno, kiu vidis min tie, sur la herbejo"?

Rabeno: "Kiu vidis vin? Dio la Eternulo, kiu vidas ĉion"!

Jeĥezkel: "Tfu ! Prenu vin pesto !.... Kaj mi jam pensis, ke la proprietulo".

Salita ŝerco[redakti]

Herŝele atingis iun vilaĝon, kaj estis invitata al ŝabata manĝo ĉe la maljuna loka rabeno. Dum la manĝo li estis surprizita vidi, ke la rabeno ŝutas multege da salo sur la dolĉetan farĉitan fiŝaĵon (jide: "Gefilte Fiŝ"). Li demandis sian apudnajbaron: "Kial la rabeno tiom salas la fiŝaĵon?"

Respondis la judo: "Li estas abstinulo, nome, li ne deziras ĝui la delikataĵon, kaj tial li tro salumas ĝin."

Post kelkaj minutoj envenas belega juna virino kaj komencas servi pliajn manĝaĵojn.

Herŝele (al la najbaro): "Kiu estas ŝi?"

Najbaro: "La nova edzino de la rabeno. Li antaŭ jaro perdis sian unuan edzinon."

Herŝele: "Kiom da salo li uzas por salumi ŝin?"

Ne vidu ankaŭ[redakti]