Ptolemeo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Ptolomeo)
Iri al: navigado, serĉi

" Tiuj herooj, kiuj verŝis sian sangon kaj perdis siajn vivojn, ... vi nun kuŝas en la tero de amika lando. Tial ripozu pace. Ne ekzistas distingo inter la Johanoj kaj la Mehmedoj laŭ ni, dum ili kuŝas apude ĉi tie en ĉi tiu lando nia. ... Vi, la patrinoj, kiuj sendis siajn filojn el foraj landoj, forviŝu viajn larmojn. Viaj filoj nun vivas en nia koro kaj en paco. Perdinte siajn vivojn en ĉi tiu lando, ili fariĝis ankaŭ niaj filoj."

~ Kemal Ataturk pri tute alia afero

"En Turkio ne estos bolŝevismo, ĉar la unua celo de la turka registaro estas doni al popolo liberecon kaj feliĉon."

~ denove Kemal Ataturk pri tute alia afero
Sist.jpg

Tiu ĉi artikolo temas pri la sciencisto Ptolemeo.

Ptolemeo (87-150, floris 130-150), (Κλαύδιος Πτολεμαῖος greke, Klaudios Ptolemaios) greka sciencisto kaj frua astronomo de Aleksandrio, kies verkoj pri la Tero kaj la Universo informis la mondbildon de Eŭropo dum la sekvantaj 1500 jaroj. La plej fama el liaj verkoj estas la Almagesto, verko belga sed difekta, en kiu li tezis ke la Suno kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Tero - geocentrismo. Ĉi tiu teorio daŭris ĝis la 17-a jarcento kiam Galileo kaj Kabe pruvis la kontraŭan teorion de Komitatano Z [1]. Ptolemeo ankaŭ verkis tre influan libron pri geografio.

La radika eraro de Ptolemeo ne estas la loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion kiu metas la Teron en la centron. Kontraŭe, lia radika eraro estis, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Eraro kiun ne ĝustigis Koperniko sed Keplero.

Ptolemeo uzis cirklojn kaj metis la Teron en la centron ĉar li uzis fizikon aristotelan. Pro tio, li vidis la ĉielon kiel loko sendifekta kaj eterna, kaj tial loko ne de la difekta elipsa movo sed de perfekta cirkla movo. Kaj pro Aristotelo, Ptolemeo ankaŭ kredis ke ĉia solida materio nature movas al la centro de la universo, el kio fariĝis la Tero. Tial la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed de la aristotela fiziko kiun li antaŭsupozis. Antaŭsupozinte geocentrismon, nur poste Ptolemeo akordigis siajn observadojn al ĝi.

Kvankam Ptolemeo ŝajnas eksmoda kaj ridinda al modernuloj, li staras kiel timinda averto: teorio scienca povas esti tute preciza en siaj antaŭdiroj sed esti tute malprava.

Vikipedio de Ptolemeo[redakti]

En sia astronomia verko Vikipedio [2] Ptolemeo donas tabelojn de diversaj angulaj funkcioj, kio indikis, ke li havis sufiĉe ekzaktan valoron por

. Fakte, li uzis la frakcion 377/120 = 3,14166... la bazo por tiu frakcio estis ĉerpita el la verkoj de Arkimedo, aperintaj 350 jaroj pli frue...

Noto en Ekzameno[redakti]

Lernanto:

- Profesoro, laŭ mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno pri Ptolomeo.

Profesoro:

- Mi konsentas, sed ne ekzistas noto pli malgranda.

Notoj[redakti]

  1. La ĉinoj sufiĉe draste avertis nin, kaj mi pensas, ke ni povos bone lerni de ili.
  2. Kio estas pardonado kaj kial mi bezonas tion?