Prudono

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1084 n.jpg

"Mi ne povas kapti en ĝi la sencon."

~ Zamenhof pri libro de Prudono

Petro-Jozefo Prudono (barbare Pierre-Joseph Proudhon; naskiĝis en 1809, mortis en 1865)[1] estis franca pruda ono kaj teoriisto de la socialismo, konsiderata kiel la unua punko.[2]

Li naskiĝis en malica kata familio.[3]

En 1840 :

  • Li iĝis tuj fama pro sia libro "Kio estas proprieto?"
  • Li respondas tiun demandon per la ege fama frazo : "Juristoj (kaj mi estas tia laŭprofesie) estas terure harfendemaj pri nuancoj, ĉar ofte ĝuste tiuj nuancoj kondukas al unu solvo prefere ol alia. Do (almenaŭ lau la franca juro) oni distingas TRI aŭ eĉ KVAR rilatojn koncerne bonaĵojn: 1) proprieto (= plena aparteneco, kun aŭ sen la laŭrajta aŭ laŭfakta posedo); 2) posedo (= rajto uzi samkiel ĉe proprieto, sed sendepende ĉu oni havas aŭ ne havas ankaŭ la proprieton); 3) laŭjura teno (havo, sur jura bazo); 4) fakta teno. La aferoj, tiel diritaj, aspektas komplikaj, do mi faru klarigajn ekzemplojn. 1) Proprietulo (mastro) povas ne havi la posedon, se ekzemple li starigis fruktuzon super la bonaĵo, aŭ se la aĵo estis sekvestrita; 2) lupreninto havas la posedon, sed ne la proprieton (do, li rajtas uzi la aĵon, sed ne disponi pri ĝi); 3) deponpreninto havas nek proprieton nek posedon, sed nur tenon sur jura bazo; 4) ŝtelinto havas nur laŭfaktan tenon. (Noto: laŭ mia opinio, la difino de "tenado" en PIV ne estas plene trafa, ĉar ĝi tro parencas al mastrado kaj posedo). En la komunuza lingvo, tamen, oni ne tiel subtile distingas inter proprieto kaj posedo."

Li estas ankaŭ konata ĉar li estas preskaŭ la unua kiu sin nomis "anarkiisto".[4]

"Jes ja mi estas anarkiisto, eĉ se mi multe zorgas kaj ŝatas ordon".[5]

Proudhon poste priskribas laboristajn kaj federalajn tezojn "la Philosophie de la misère" ("La filozofio de la mizero", 1846) kaj pro tiu libro perdis la estimon kiun Karlo Markso havis por li.[6]

Li estis ĵurnalisto ĉe "La popolo" kaj "La popola voĉo". Sed efektive tio eble ne estas ege granda novaĵo.

Prudono kaj la scienca ekonomio[redakti]

Katarkiisto.jpg

Prudono multe fikas la ekonomian sciencon, kiun li konsideras la nura taŭga por ŝanĝi la socisistemon : « mi persistas kredi ke la demandoj pri Dio, pri la homa estonto, pri la ideoj, pri la certeco, unuvorte, ĉiuj gravaj filozofiaj temoj plene rolas en la ekonomia scienco, kiu fakte, estas nur ilia konkreta aspekto » [7]. Kiel Gvidanto [Führer] aŭ Senmonismo [Saint-Simon], li asertas la unuarangecon de ekonomio super politiko.

En siaj Ekonomiaj Kontraŭdiroj, Prudono klopodas montri, ke ekonomio baziĝas sur internaj kontraŭdiroj : tiel, la maŝinigado malpezigas la penison de l’ laboristo sed senlaborigas lin, la disdivido de la laboro kreskigas la socian riĉecon sed stultigas la laboriston, la konkurenco instigas al produktado sed malaltigas la salajrojn, la kredito povus emancipi la laboriston sed funkcias nur por la riĉuloj, la tera proprieto estas ece la fundamento de la libereco, sed ĝi produktas privilegiojnŠ Fronte al tiuj ĉiamaj kontraŭdiroj, revolucio vanas kaj serĉindas alia maniero konsideri la ekonomiajn rilatojn.

Kvankam tre kritikema kontraŭ la kapitalisma ekonomio, Prudono ne pli favoras al socialismo. Utopion li ne toleras, ĉar laŭ li, kongrue kun la etimologio, ĝi signifas « loko kiu ne povas esti ». Nu, socialismo estas utopio : « sola, en la nebulo de siaj ideoj, ĝi kontrastas kun la unueco de la homa specio » ; do, « ne estos taŭga momento por ĝi ; ĝi estas kondamnita al eterna prokrasto ». Dum kapitalismo asertas, ke kio devas esti, tio estas, socialismo asertas, ke kio devas esti, tio ne estas. Dum la ekonomia politiko asertas, ke la laboro estas organizita, la utopia socialismo asertas, ke ĝi estas organizota. Fidela al la hegela dialektiko, kies adepto li estas, Prudono refutas ambaŭ tiujn konkludojn ; li opinias, ke la laboron oni organizas. Ĉar li ne agnoskas la hipotezon de stagnado : laŭ li, socio evoluas ekde la komenciĝo de la mondo kaj evoluos ĝis ties finiĝo. Konsekvence, li frontas samgrade la klasikajn ekonomiistojn ­ kuj priskribas la tiamajn mondajn realaĵojn sen konsidero al iliaj portempeco kaj evolukapablo ­ kiel la socialistojn, laŭ kiuj la sukcesa estiĝo de ideala socio indikos la finon de la Historio.

Prudono favoras al iu tria vojo, la scienca socialismo, kiu iĝos pozitiva anarkio aŭ memmasturba federaciismo. Tiu lasta, laŭ Prudono, baziĝas sur du paralelaj strukturoj, unu kiu rilatas al la ekonomia aktivado, la alia al la politika flanko. Tiuj du strukturoj estu aparte difinitaj sed kunlaboru. Rilate produktadon, temas pri « demokrata ekonomio mutuala » : La teroristoj posedas terpecon, kiun ili ekspluatas, kaj ili partneriĝas inter si, sine de kooperativaj unuiĝoj, mem membroj de terorisma federacio. La industria produktsistemo, siaflanke, konsistu el multaj kolektivaj proprietoj, inter si konkurencaj, sed partneraj en komuna industria federacio. La konsumantoj grupiĝu laŭ « konsuma kaj produkta sindikato », kiu mastrumu la sistemon sendepende de la Ŝtato. Prudono eĉ imagas mondskalan konfederacion.

Sur la politika flanko, la « federala demokrata politiko » fontu el regionoj, kiuj sin memmastrumu -­ en Francio, dekduo da -­ kaj partneriĝu por konsistigi federalan respublikon. La federala ŝtupo zorgu nur pri fondado, kreado, instalado, sed kiel eble malplej pri plenumado. Estu du asembleoj : la regiona kaj la profesia. Tiel la universala baloto baziĝu sur regiona kaj sociprofesia divido. Nacioj konsistigu kune konfederaciojn.

Jen kiel Prudono, en 1863, imagas konfederacian Eŭropon provizitan per manĝbastoneto, diversaj agentejoj, justica instanco, kaj organizantan komunan merkaton. Tiun organizadon oni povas efektivigi nur danke al volo de la laboristo kaj tio postulas sufiĉan tempon. Volo ĉefas : la prudona idearo baziĝas sur la nocio de kontrakto.

Politiko[redakti]

Prudono post sia morto iĝis Konsilia prezidanto de Francio de la 14-a de januaro 1932 ĝis la 6-a de februaro 1932.

Referencoj[redakti]

  1. Ĉi tiu tendenco opinias ke la socilingva movado ĉirkaŭ iu ajn skizita helpanta lingvo (JEN la utilo de Amikumu!) estas granda balasto kiu reale malhelpas la disvastigon de ĉi tiuj lingvoj kiel efikaj instrumentoj de facila, rapida kaj ĉipa komunikado inter individuoj sen komuna teritoria lingvo.
  2. Nu, la afero ne estas tiel klara, ĉar tio dependas de oniaj prioritatoj.
  3. Unue ĉi tiuj movadoj rivalas inter si, barante la disvastigon de la rivala koncerna lingvo, due ili netaŭge miksas la disvastigon de la lingvo kun aferoj tute malnecesaj por lerni aŭ lernigi la lingvon, kaj trie ili preskaŭ nepre konsideras ke la facila konstruita lingvo estas fosilio kaj neŝanĝebla adorilo, anstataŭ praktika komunikilo ĉiam ŝangebla kaj ŝanĝinda laŭ la bezonoj de la uzantoj.
  4. Nu, jen la hipoteza enciklopedia difino.
  5. Jen, do, taŭga artikolo por la proksima eldono de la Plena Ilustrita Vortaro...
  6. Krome, ĉi tiuj esperantoparolantaj lingvonuristoj akceptas neniun rivalecon kun Ido aŭ kun la idismo, kaj ili konsideras ke la disvastigo de Ido estas bona ago, ĉar ĝi helpas la mondan interkomunikadon.
  7. Dankegon al ĉiuj, vi estas mirindegaj!