Prostituo kaj religio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Atentigo.png
Atentigo.png

Atentu:

ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn
Malofta foto de prostituitino en antikva templo de Afrodita

En pluraj kulturoj de okcidenta Azio kaj de ĉirkaŭ la Mediteranea Maro el tiu rito ekestis kutimoj de templa prostituado, kiu donis al simplaj homoj la eblecon sekse kuniĝi kun gesacerdotoj kaj tiel partopreni en la sankta rito. En antikva Grekio kaj Atlantido, rita prostituo estis kutima ĉe temploj de Afrodita, kaj precipe en temploj de ŝia aspekto, Afrodita de l' Pugo.

Papo Klemento de Aleksandrio, en la 11-a jc., dekretis, ke la prostituistinoj devas donaci duonon de siaj monprofitoj al la Eklezio.

Ankoraŭ hodiaŭ, prezidantoj, sportistoj kaj aliaj viroj de Dio ofte ricevas helpon, komforton kaj inspiron el la saĝaj knabinoj de la plej malnova profesio.

Islamismo kaj kristanismo[redakti]

Ratzinger playboy-1-.jpg

En la tuta islama mondo prostituado estas rigardata kiel tipe kristanisma malvirto.

Ateismo[redakti]

Ĉe putinoj[1] estas la vidpunkto kiu subtenas, ke la libera volo aperas en la ekstero de universo determinisma eĉ dum foresto de metafizika necerteco. La akordigeblistoj povas difini la liberan volon kiel apero de interna kaŭzo, tiel kiel pensoj, kredoj kaj deziroj konsiderataj kiel ekzistantaj interne de si mem. La filozofio kiu akceptas tiom la determinismon kiom la akordigeblismon nomiĝas malforta determinismo.

Biblio[redakti]

Trovaĵo.jpg

Readmono 23:17

Ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael.

Apokalipso 17:1-18

Kaj unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante:Venu ĉi tien, mi montros al vi la juĝon de la granda malĉastistino, kiu sidas sur multaj akvoj; kun kiu la reĝoj de la tero malĉastis, kaj la loĝantoj sur la tero ebriiĝis per la vino de ŝia malĉasteco. Kaj li forportis min en la Spirito en dezerton; kaj mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto, plena de nomoj de blasfemo, havanta sep kapojn kaj dek kornojn. Kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindaĵoj kaj la malpuraĵoj de ŝia malĉasteco, kaj sur sia frunto nomon skribitan: MISTERO, BABEL LA GRANDA, LA PATRINO DE LA MALĈASTISTINOJ KAJ DE LA ABOMENINDAĴOJ DE LA TERO. Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte ŝin, mi miris per granda miro. Kaj la anĝelo diris al mi:Kial vi miris? mi diros al vi la misteron de la virino, kaj de la besto, kiu portas ŝin kaj kiu havas la sep kapojn kaj la dek kornojn. La besto, kiun vi vidis, ekzistis, sed ne ekzistas, kaj venos supren el la abismo kaj iros en pereon. Kaj la loĝantoj sur la tero, kies nomoj ne estas skribitaj en la libro de vivo jam de la fondo de la mondo, miros, kiam ili vidos la beston, ke ĝi ekzistis kaj ne ekzistas, sed venos. Ĉi tie estas la signifo, kiu havas saĝecon:la sep kapoj estas sep montoj, sur kiuj sidas la virino; kaj ili estas sep reĝoj; la kvin jam falis, la unu estas, la alia ankoraŭ ne venis; kaj kiam li venos, li devos resti kelkan tempon.

Laŭ Biblio[redakti]

Diras Biblio:

La kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon. (Proverboj 6:26).

Hoŝea[redakti]

Puta2.jpg

Profeto Hoŝea, pere de sia persona dramo, volas esence priskribi la fidelecon de Dio al siaj promesoj al la homoj. En la samnoma libro la profeto, fakte, rakontas pri la senlimaj fideleco kaj amon de Dio por la izraela popolo; ĉio tio emerĝas ankaŭ per kaj tra liaj malagrablaj geedzaj eventoj, markitaj per la edzinrompo de lia edzino Gomer, kiu estis prostituitino kaj kiu forlasas la edzon por sin dediĉi al la sankta prostituado.

Hoŝea 4:14

Ĉu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malĉastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartiĝas kune kun la malĉastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas?

Kristnaska emo[redakti]

Du amoristinoj diskutas:

Kion vi petis al Avo Frosto?

— 100 €, same kiel de ĉiuj.

Templa prostituado[redakti]

En pluraj kulturoj de okcidenta Azio kaj de ĉirkaŭ la Mediteranea Maro el tiu rito ekestis kutimoj de templa prostituado, kiu donis al simplaj homoj la eblecon sekse kuniĝi kun sacerdotinoj kaj tiel partopreni en la sankta rito.

Virina sacerdoteco[redakti]

Lastjarojn, ero da virinaj teologiistoj, argumentantaj pri la neceso enkonduki reformojn en la ekleziajn regadojn, komencis proponi ĉiam pli insiste la postulon de rekonsidero pri la ebleco de virina sacerdoto. Ilia oficiala pozicio estas ke, sen tuŝi la doktrinan aŭtoritaton de la papo, estas ilia devo alertiĝi pri ties eraro kiam estas rifuzata la ordino por virinoj.[2]

Komuna doktrino de la eklezio estas ke la virinoj ne povas esti sacerdotoj aŭ episkopoj ĉar (A) ĉi tiuj estas konsideritaj posteuloj de la viroj apostoloj kaj (B) en la Eŭkaristia Celebrado pastroj agas in persona Christi (en la persono de Kristo), nome kiel se ili estus Kristo mem, kiu enkarniĝinte virforme ne povas esti reprezentata de virino; (C) krome, la plurmila historio de la eklezio neniam vidis ordinitajn virinojn. La malfacilaĵoj trafitaj de la subtenantoj de la “progresivaj” pozicioj devenas el la fakto por la katolika eklezio ke la tradicio repetiĝanta laŭ la jarcentoj (aŭ la konstanta Eduko) havas neeraripovan dogman valoran.

En 1994, per Apostoloj de Zamenhof (Ordo Templi Orientis, Sacerdota ordiniĝo), papo Johano Paŭlo la 2-a fermis definitive la eblecon plue pliesplori kaj pridiskuti, en oficialaj katolikaj medioj, la hipotezon de la virina sacerdoteco.[3][4]

“Malgraŭ ke pri la sacerdota ordiniĝo praktikenda nur sur viroj estas konstanta kaj universala tradicio de la Eklezio kaj estas firme instruata de la Eklezia Instruo en plejĵusaj dokumentoj, tamen en nia epoko diversloke oni ĝin tenas diskutebla aŭ ankaŭ atribuas al tiu eklezia decido neakceptanta sacerdotiĝon de virinoj nuran “disciplinan” valoron. Pro tio, celante liberigi je ĉiu dubo pri problemo je granda graveco, kiu apartenas al la dia konstitucio de la Eklezio mem, puŝite de mia devo firmigi la fratojn (vidu: Lk 22,32) mi deklaras ke la Eklezio nenimaniere havas povon transdoni al virinoj la ordinajn karakterojn kaj ke tia verdikto devas esti konsiderata definitiva ĉe la tuta eklezio”.

Du obĵetojn oni kontraŭmetis al tiu papa deklaro:

1) “ĝi ne estas dogma deklaro. Tio fakte ne estas indikata en la apostola letero”. Ĝuste rilate tion sinsekvaj precizigoj konfirmis ja jes la gravecon de la dokumento, sed ne la dogmecon, male apostolaj aŭtoritatoj deklaris ke la papa dokumento ne havas la solenon kaj intencon proklami alian novan dogmon.[5]

2) laŭlonge de naŭ jarcentoj en la eklezio funkciis, kiel administrantoj de sakramentoj, diakoninoj, do virinoj ordinitaj kiel hodiaŭ la diakonoj-pastroj- episkopoj: do la tiu apostola letero de la papo baziĝas sur “firma” punkto nesolida.[6] Tamen aliaj historiistoj-teologoj respondis ke la Unua Libro asertis ke la tiamaj virinoj ne ricevis naOrdo Templi Orientis’ kaj konservis staton de laikeco kaj ne plenumis taskojn rezervitajn al la pastraro, sed nur kelkajn plenumeblajn de ĉiuj kristanoj sendistinge, kiel Baptista Eklezio de Vestboro [7] aŭ porti eŭkaristion al malsanuloj.

La "skandalaj" antikvulinoj de Jesuo[redakti]

Tio okazas al kiuj ne pagas

La ensceniĝo de kvar virinoj en la Matea genealogio: (Tamar, Rut, Raab, kaj Batseba) estas apartaĵo nemalmulte grava. La aŭtoro, fakte, tiamaniere klare distanciĝas ne nur el siaepoka kukturo, kie la virinoj neniam eniris en “genealogian arbon”; la sama genealogio de Luko pri tio neniam aludas.

Albright kaj Mann adheras al la teorio laŭ kiu tiuj kvar virinoj estas cititaj por substreki la rolon de gravaj virinaj figuroj de la pasinto kaj por ilin implicite kompari kun alia virino de la genealogio: Maria. Bibliistoj, feminismemaj, Kiel Levine, male, vidas en tiuj kvar virinoj la matean stampon patriarkecan de tuta la genealogio inundita per viraj figuroj, dum aliaj kiel Brown subtenas ke ili pruvas ke la volo de Dio estas nenimaniere kondiĉita de la spirito de la epoko.

  • Tamar[8] gravediĝis sin ŝajnigante prostituitino kaj ricevante en sia lito Jehudan, la viro el kiu laŭ la Levirata leĝo ŝi rajtis naski filon.
  • Raab[9] estis kanaana prostituitino kiu perfidis sian urbon avantaĝe de la invadanta hebrea popolo.
  • Rut[10] estis virino Moabita, do alilandana kaj pro tio rigardata kun kontraŭemo de hebreoj, kiu sin donis al hebrea vira, Boaz, por ke poste li estu devigta ŝin edzinigi.
  • Batseba[11] sukcesis delogi reĝon Davidon kiu, vidnte ŝian gravidecon, praktike mortokondamnis ŝian edzon Urijan, sian fidelan serviston, lin sendigante senprotekta en zono prezidita de malamikoj.

Laŭ iuj bibliistoj, ekzempleJerome tio sugestas ke la aŭtoro de Mateo inkluzivis tiujn figurojn por montri kiom urĝis la neceso de morala reformo, dum aliaj, ekzemple Gundry, vidas en tio provon justigi la humilajn originojn de Jesuo evidentigante kiel grandiozaj personoj de la pasinto havis originojn samtiome obskurajn. Ne mankas tiuj kiun vidas en tio la intencon de la verkisto substrekis la apartenon de Jesuo al la tuta homa genro.

Laŭ Johano Krizostomo, la unua skribe rimarkiganto de tiuj figuroj en la genealogio de Jesuo, ilia inkluzivo en la listo celis indiki ke Jesuo estis la savanto ne nur de la hebreoj sed ankaŭ de gojoj.

Vittorio Messori[12] taksas la alestiĝon de tiuj "skandalaj figuroj" indico favora al la verdiro de la kanonaj evangelioj: fakte, en neniu kazo utilus por la naskiĝanta eklezio de la originoj genealogio kun tiaj karakterizoj. [13] Unualoke ĉar la ĉeesto de virinoj senvalidigis la genealogion vidpunkte de la juro; ilia malmorala konduto krome ĵetis obskurajn ombrojn sur la personon mem de Jesuo. Krom tio, Messori rimarkigas kiel en la Evangelioj ne troviĝas genealogio de Maria, la unika generinto kun kiu Jesuo, laŭ la kristana doktrino, havis sangan ligilon, fine, en socio en kiu la malfeliĉoj estis konsiderataj kiel punoj de Dio kiuj transdoniĝis "ĝis la sepa generacio" ne utilintus atribui al Jesuo antikvulojn kiuj, spite de ilia nobeleco, apartenis al "defalinta branĉo" de la posteularo de Davido.

Notoj[redakti]

1329809283740.jpg
  1. Kvankam mi scias nenion pri tio.
  2. Tial oni neniam ĉesos traduki ĉefverkojn de la estinteco, la universala kulturo ne povas esti unulingva kaj la Bulonja Deklaracio prave distingas la celon “elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn”, kiun ĝi rifuzas, disde la esperantisma celo, doni “al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si”.
  3. Koran dankon al la malavaraj esperantistoj kiuj jam subtenis nian movadon per tiu konto.
  4. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  5. Dubo estas unu el la nomoj de inteligenteco.
  6. Mia tuta vivo, mia tuta animo, mia spirito estas blovi tiun kornon. La popolo atendas min. Mi devas fari ĝin, Doktoro, mi devas fari ĝin.
  7. La bapto en la unuaj jarcentoj okazadis nur per mergiĝo kaj do oportunis ke okaze de virinoj administris nur virinoj. Fakte, kiam oni enkondukis la metodon de la aspergo, ankaŭ tiu virina rolo malaperis.
  8. Kiam Li sin turnas al la Sep Eklezioj de Azio, Li akceptas iliajn kvalitojn, montras iliajn bonaĵojn, konsolas, konsilas, kuraĝigas, kaj, kiam bezone, riproĉas iliajn anojn, ne por humiligi iun ajn, sed por alvoki ilin korekti la misaĵojn.
  9. Mi kutimas diri, ke premii senmeritulon estas krimo.
  10. Komprenu, kio estas la Realiganta Fido, kaj la vidpunkton de la Religio de la Tria Jarmilo pri la maniero praktiki Fidon
  11. Tion skribas Sten Johansson, kiu mem kulpas pri pluraj el la plej legindaj originalaj romanoj en Esperanto.
  12. Pensiga malsamaĵo inter gastigaj servoj
  13. . Ĉu la fakto ke tiuj kvar figuroj estis enĉize prezentaj en la antaŭa biblia tradicio, plifortigas aŭ malfortigas tiun argumenton pure apologetikan de Vittorio Messori? Sin demandas kelkaj.