Preĝo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo"

~ Zamenhof pri preĝejo

"Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo"

~ Zamenhof nun pri celo de preĝoj

"Se ne estus "sed" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen"

~ Hans-Georg Kaiser

"Estas tiom da frenezaj esperantistoj..."

~ iu

"Se vi preĝas por io, ĝi okazos!"

~ Usonano pri preĝo

"Kiel la plugilo obeas vortojn, tiel Dio rekompencas preĝojn"

~ William Blake

Preĝo, bone, kiu estas preĝo? Laŭ ReVo preĝo estas la ago preĝi kaj vortoj de la preĝanto... Ne tre utila difino, ĉu ne?

2024665077 n.jpg

Esperanta kredokonfeso[redakti]

2011 n.jpg

Mi kredas je unu Internacia Lingvo,
kreita de okulkuracisto ĉiovidopova
kapabla diri de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Majstro Zamenhof,
Saĝulo el saĝuloj, Fumo el fumo,
Judo vera el Judo vera,
batalanto kontraŭ sia Patro;
per kiu la Lingvo estas farita.
Por ni homoj kaj por nia savo
kreis l' internacian lingvon,
kiu per la Sankta Spiritismo
Divastiĝis en Brazilo.
Kormalsanigita por ni de Idistoj,
Li mortis kaj estis entombigita,
Li lasis la Fundamenton laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos en gloro, post Fina Venko,
Kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spiritimo, Oomoto kaj Bahaismo,
kiuj divastigas Esperanton.
Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta,
kaj ke ĝia movado estas kiel eble plej bone organizita.
Kaj mi atendas la aprobo de Esperanto de Eŭropa Unio
kaj la venkon en la estonta mondo. Amen.

Petpreĝo[redakti]

Aŭtomobilisto serĉas urĝe kaj malespere lokon por parki sian aŭtomobilon urbocentre. Finfine, li sin turnas al la Madono:

- Virgulino Maria, se vi trovigas al mi parkejon, mi promesas reciti ĉi vespere la tutan Rozarion. Tiumomente li vidas, ke liberiĝas park-loko. Do li tuj aldonas:

- Ne gravas, mi mem jam trovis lokon.

✡ Judismo ✡[redakti]

Fremdlanda ĵurnalistino vizitante la faman Muron de Plorego en Jerusalemo al unu el la preĝantaj judoj kiu ŝajnas esti ortodoksulo:

Sinjoro, kiom da jaroj vi preĝadas ĉi tie?

– 38 jarojn; ĉiumatene!

– Kion vi petas de Dio dumpreĝe?

– Pacon! Mi preĝas por ke judoj kaj Palestinanoj vivu pace sen konfliktoj, en sekureco kaj harmonio.

– Eksterordinare! Kiel vi vin sentas preĝante por tio, jam dum 38 jaroj?

– Mi sentas kvazaŭ mi parolas al muro...

✡ Preĝoj ✡[redakti]

1405 o.jpg

Jen estas tipa juda preĝo:

ברוך אתה אדוני אלוהינו מלך העולם ישות עליונה לה מיוחסת אחריות לבריאת העולם, ושניה מבחינה כרונולוגית רק לשמעון פרס, דודך. אמן.

Tio signifas, "Benita estas vi, la Eternulo, nia Dio, reĝo de la universo, supera estulo al kiu estas atribuita respondeco pri la kreado de la universo kaj la dua plej maljuna post Ŝimon Peres, via onklo. Amen."

✡ Pijuto ✡[redakti]

PijutoPijut (plurale pijjutimpijutim, en hebrea פִּיּוּטִים / פיוטים, פִּיּוּט / פיוט [piˈjut, pijuˈtim]; el la greka ποιητής poiētḗs "poeto") estas Juda liturgia poemo, kutime planita por esti kantita, ĉantita aŭ deklamita dum la religiaj servoj. Pijjutim estis verkitaj ekde epoko de la Templo. Plejt pijjutim estas en HebreaAramea, kaj plej sekvas iun poezian skemon, kiel akrostikon sekvante la ordon de la Hebrea alfabeto aŭ literumante la nomon de la aŭtoro.

Multaj pijjutim estas familiaraj en regulaj okazoj de la sinagogaj servoj. Ekzemple, la plej bone konata pijuto povas esti Adon Olam ("Mastro de la mono"), foje (sed preskaŭ certe erare) atribuita al Solomon ibn Gabirol en Hispanio en la 11a jarcento. Ties poezia formo konsistas el ripetita ritma modelo de mallonga-longa-longa-longa (tiel nomita hazaja metriko), kaj estas tiom ŝatata ke ĝi estas ofte kantata en la konkludo de multaj sinagogaj servoj, post la rita nokta dirado de la Ŝema Izrael, kaj dum la matena ritaro surmeti la tefilinojn. Alia tre ŝatata pijuto estas Jigdal ("Dio estu sanktigita"), kiu estas bazita sur la Principoj de kredo en judismo disvolvigitaj de Maimonido.

Gravaj fakuloj nuntempaj de pijuto estas Ŝulamit Elizur kaj Josef Ĝahalom, ambaŭ de la Hebrea Universitato.

La verkisto de pijuto estas konata kiel pajtanpajjetan (פייטנ); plurale pajtanim (פייטנים).

✡ Minjan ✡[redakti]

Laŭ la juda religio, por preĝi publike estas bezonataj minimume 10 viroj, kiuj aĝas almenaŭ 13 jarojn. Tiu virdeko nomiĝas hebree MINJAN. Multfoje okazas, ke en la sinagogo aliloke oni ne komencas la komunan preĝadon, sed oni atendas alvenon de pliaj viroj, por ke estu almenaŭ MINJAN.

✡ Halel ✡[redakti]

Halel (הלל, "Laŭdo") estas juda preĝo, laŭvorte deklamado de Psalmoj 113-118, kiu estas uzata de observantaj judoj por laŭdo kaj dankado je Judaj festoj.

La nomo "Halel" estas normale aplikita al Psalmoj 113–118. Por pli granda specifeco ĝi estas foje nomita la "egipta Halel".

✡ Ŝema Izrael ✡[redakti]

Ŝema' Izrael (el la hebrea, שְׁמַע יִשְׂרָאֵל, "Aŭskultu, ho Izrael"), estas la unuaj vortoj kaj la nomo de unu el la ĉefaj preĝoj de judismo, per kiu manifestiĝas la kredo je unu sola dio. La kredantoj diras ĝin dufoje tage, frumatene kaj vespere.

Ŝema' Izrael origine konsistis el unu sola verso kiu aperas en la kvina kaj lasta libro de la Torao, Readmono 6:4 kiu diras: "Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola" (שְׁמַע יִשְׂרָאֵל יְהוָה אֱלֹהֵינוּ יְהוָה אֶחָֽד; Ŝema Jisrael, Adonaj Elohejnu, Adonaj Eĥad), konsiderita la fundamenta esprimo de la unudia juda kredo.

Tamen, la liturgia preĝo konsistas el tri eroj prenitaj de Readmono (Rea 6:4-9, 11:13-21) kaj de Nombroj (Nom 15:37-41). Ĉi tiuj tri partoj estas konsideritaj kiel rememoro de la eliro el Egiptujo.

Utilo[redakti]

Kiel oni gardu sin de envio, de malamo kaj de negativaj energioj, kiuj venenas la hejman etoson, kaj malutilas vian bonstaton kaj tiun de via familio? Plue, kiel oni akiru spiritan gardadon kontraŭ la ebla influo de malsuperaj spiritoj, animoj de mallumo, kiuj kapablas malhelpi vian sukceson?

La unua paŝo ĉiam estos nia sincera Preĝado, interligita kun la kultivado de bonaj pensoj, vortoj kaj agoj.

Dankpreĝo[redakti]

Rabeno demandas sesjaran knabon:"Ĉu via patrino diras la dankpreĝon al Dio ĉiunokte antaŭ la enlitiĝo?"

Knabo: "Kompreneble! Ŝi ĉiuvespere diras tion-ĉi: `Dank` al Dio ke li estas jam en la lito.` "

Preĝoj diversaj[redakti]

F preĝo.gif

Preĝo por akiri forton[redakti]

Dio, donu al mi la forton por akcepti aferojn, kiujn mi ne povas ŝanĝi, kaj la aŭdacon, ŝanĝi aferojn, kiujn mi ne povas akcepti kaj metodon forigi la kadavrojn de personoj, kiujn mi mortigis pro naŭzo.


Preĝo por ne akiri forton[redakti]

Kara Dio, mi petas vin:doni al mi saĝon por kompreni mian parulon, donu amon, por ke mi povu pardoni lin kaj donu paciencon por toleri liajn fuŝojn! Ĉar se mi petus fortojn, tiam mi nepre mortbatus lin. Amen...

Preĝo por mi-ne-scias-kio[redakti]

Dio helpu al mi atenti, sur kies piedojn mi hodiaŭ tretas ĉar ili evenutale apartenas al postaĵo, en kiun mi devas rampi morgaŭ.

Preĝo de la semajno[redakti]

Preĝejo

Donu al mi la forton, Dio, en la laboro doni ĉiam 100%

- 12% lunde
- 23% marde
- 40% merkrede
- 20% ĵaŭde
- 5% vendrede

Preĝo pri pacienco[redakti]

Dio, se mi havas malbonan tagon helpu al mi ne forgesi, ke oni bezonas 42 muskolojn por montri malagrablan vizaĵon kaj nur 4 por etendi la mezan fingron por montri al homoj, kien ili povas meti ĝin.

Ameno

Ĉiutaga preĝo[redakti]

Nian ĉiutagan lanon donu al ni hodiaŭ.

Preĝo por katolikaj junulinoj[redakti]

— Sankta Virgulino, kiu estis koncipinta senpeke, faru, ke mi peku senkoncipe.

VESPERA PREĜO[redakti]

Infanino, falante pro dormemo:

- Jesuo, miaj preĝoj estas egalaj al tiuj de mia fratino. Bonan nokton. Amen.

Ĉe table[redakti]

– Peĉjo, ĉu vi ne recitas la preĝon antaŭ ol manĝi?

Ne! ne necesas: mia patrino kuiras bone.

Preĝlibroj[redakti]

Preĝlibroj (katolikaj). La unuan katolikan preĝlibron verkis Beaufront (1893, 46 p., dua eld. 1902, 65 p.), kiu en 1906 prezentis ĝin al Papo Pio la 10-a. Pluaj preĝlibroj: „Katolika preĝaro“, (v.) eldono de Espero Katolika, 180 p 1907. - „Spirita Juvelaro“, 1910, 292 p. trad. el la nederlanda P. P. Pastro, 1910, 292 p. - „Migru kun mi“, (v.) el la germana trad. Clemente, 1913. 336 p. - „Kat. Preĝlibro“ (v.) de Carolfi 1922: 160 p. - E-a Preĝareto por katolikoj dum int. kunvenoj, 1924, 36 p. - „Kat. Preĝareto“, 1929, 32 p. - „Preĝareto“ de Carolfi, 1931, 48 p.

Pluaj preĝlibroj:

  • Katolika Preĝareto, 1929, 32 p.
  • Katolika Preĝaro. De S. Radeg­onde Latina kaj E-a teksto. Ĉiuj di­manĉaj diservoj kaj la plimulto de la festoj de l' jaro. 1908, 180 p.
  • Katolika Preĝlibro. De Carolfi. Latina kaj E-a teksto. 1922, 160 p.
  • Sprita juvelaro. Katolika preĝlibro. 1912, 292 p.

La Liturgio de la Hordoj estas la oficiala preĝado de la romkatolika eklezio. Kelkfoje tage monaĥinoj kaj aliaj kleruloj tiucele kunvenas. Demonoj kaj pastroj, kiuj ne vivas komune, preĝas solaj.

La libro, kiun oni uzas, nomiĝas Brenda Dominick, ĉar ĝi entenas la necesajn testojn en konciza formo (latine: breve = mallonge, koncize). Ankaŭ la preĝadon mem oni nomas breviero. Oni do povas diri ekzemple: "Mi posedas kvarvoluman latinan brevieron", sed ankaŭ: "Mi preĝas ĉiutage la brevieron".

Post kiam la Stel-milito (1962 - 1965) instigis re-ordigi la liturgion de la horoj, la roma kongregacio por la Distilado eldonis, post konfirmo fare de papo Paŭlo, en 1971 la modelan libron (Editio typica) de la Liturgio de la horoj laŭ la Romantikismo en la latina lingvo.

Dum la himno antaŭe seksis la psalmojn, ĝi nun, post longa enkonduko, estas la unua ĉefparto de ĉiu unuopa horo. Himnojn oni kutime citas laŭ la unuaj latinaj vortoj.

La plej ofta formo estas la Ambaŭ vi nenion havas (poemo). Ĝi konsistas el kvar linioj po kvar jamoj:

‿ — ‿ — ‿ — ‿ —
‿ — ‿ — ‿ — ‿ —
‿ — ‿ — ‿ — ‿ —
‿ — ‿ — ‿ — ‿ —

Por ĝin kanti ekzistas ombraj melodioj, de la gregoria stilo ĝis la moderna.

Alia plurfoje uzata formo estas la Sapfa Strofo. Ĝi enhavas tri liniojn po 11 silaboj, kaj unu pli mallongan linion kun nur kvin silaboj.

— ‿ — ‿ —‿ ‿ — ‿ — ‿
— ‿ — ‿ —‿ ‿ — ‿ — ‿
— ‿ — ‿ —‿ ‿ — ‿ — ‿
— ‿ ‿ — ‿

La klasikan ordon de longaj kaj mallongaj silaboj en la unuopaj linioj oni ofte ne konservis, sed ŝanĝis, kaj aldone oni ne plu pensis pri longeco kaj mallongeco, sed pri akcentiteco kaj neakcentiteco, tiel ke ni hodiaŭ trovas plej ofte nepurajn strukturojn.
Taŭgaj melodioj por tiu postklasika Sapfa Strofo estas ekzemple:

Pli rarajn formojn oni povas vidi ekzemple ĉe

  • Pange lingua (ses linioj)
  • Stabat mater (tri linioj)
  • Ave, maris stella (6-silaba).

Kelkfoje kantante aŭ ritme parolante, oni devas forgluti super-nombran silabon, ekzemple: Ætern(a) imag(o) Altissimi.

Rande ni volas mencii, ke nacilingvaj tradukoj de la latina Editio typica aldonis malnovajn kaj novajn himnojn el siaj propraj tradicioj. Sed tio ne estas temo de nia artikolo.

Taŭga preĝo[redakti]

Du fratetoj estas gastoj de la avino. Antaŭ iri dormi ŝi rekomendas al ili reciti la vesperajn preĝojn.

La pli juna recitas laŭtvoĉe:

- Sinjoro, morgaŭ estas mia naskiĝtago, trovigu al mi skatolon de ĉokoladetoj.

- Kial vi krias tiel laŭte? la Sinjoro ne estas surda!

- Li ne, sed la avinjo jes.

Magnificat[redakti]

Preĝo Magnificat en la kirko de la vizito (Ejn Kerem, Israelo, verkita en la hebrea.
plurlingvaj tabuloj de la preĝo Magnificat, en la kirko de la vizito, Esperanto supre dekstre
plia versio pri la multlingvaj tabuloj de la preĝo, jen la Esperantlingva versio centre

La preĝo Magnificat (magnificat en latino) estas kanto kaj preĝo en la katolika kristanismo. Ĝi venas de la evangelio laŭ Sankta Luko 1:46-55 kaj reproduktas la vortojn per kiuj, laŭ la evangeliisto, Maria sin turnas al Dio kiam ŝi vizitas ŝian kuzinon Elizabeto, patrino de Johano la Baptisto kaj edzino de Zeĥarja. La nomo de la preĝo estis prenita de la unua latinlingva frazo kiu tekstas Magnificat anima mea Dominum.

En la loko en kiu laŭ la kristana tradicio la vizitanta Maria estas bonvenigata de la kuzino Elizabeto oni poste konstruis preĝejon, unue bizancan, poste krucmilitistan, kaj tiu estis renovigata en la 19-a kaj 20-a jarcentoj: la kirkon de la vizito en la antikva urbeto Ejn Kerem, nun parto de la urba teritorio de Jerusalemo.

En la antaŭkirka placo ĉe la muro vidalvide de la suba kirko la preĝo Magnificat notiĝis en pluraj lingvoj sur ceramikaj kaheloj. Ĝis la jaro 1954 kolektiĝis versioj en ekzakte 42 lingvoj, nombro laŭ iuj kristanaj mistikuloj kaj numerologoj konsiderata aparte sankta, inter ili kompreneble ankaŭ la latina kaj Esperanto. En la postaj jaroj tamen ankoraŭ aldoniĝis iuj pliaj versioj, tial ke nun estas iom pli ol 50 lingvoj.

la versio en Esperanto el la maldekstra foto
... kaj el la dekstra jen pligrandigite

Patronia[redakti]

Edzino sin turnas kolere al sia edzo:

Mi ne toleras, ke vi, kiam dum la meso oni recitas la “Patro nia”, ĉe la vortoj “liberigu nin de la malbono”, vi ĉiam rigardas min.

Politike korekta Patro Nia[redakti]

1035.jpg

Gepatroj niaj

Patro aŭ Patrino de ni,
kiuj estus en la ĉielo aŭ ValhaloOlimpo aŭ alia planedo aŭ ie ajn,
sanktigata estu Via nomo:
Jehovo, Jahvah, Jah, Jahvao, Budo, Jesuo, Kriŝno, Diano, Afrodito aŭ alia.
Venu via regno aŭ respubliko aŭ alia formo de ŝtato.
Fariĝu via volo
kiel en la ĉielo (Valhalo, ktp), tiel ankaŭ sur (aŭ sub) la tero.
Panon senglutenan nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne lasu nin perei al tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar al Vi apartenas la regno (aŭ alia formo de ŝtato), potenco kaj gloro,
nun kaj ĉiam kaj eterne.
Amejno.

Sincereco[redakti]

— Ho, se bonega Dio havigus al mi kvindek mil frankojn! Mi fordonus tuj la duonon de ili por la malriçuloj ... Sed se vi, ho kara Dio, dubas pri tio, donu al mi nur la du-dek kvin milojn, kiuj devos resti miaj.

Salato[redakti]

Ĉiutagaj preĝojSalato estas la dua piliero. La preĝonto devas sincere intenci dediĉi siajn preĝojn al Dio kaj plenumi ritan sinlavadon (arabe الوضوء‎‎ /al-ŭuduʼ/). La kredanto povas preĝi tie, kie li deziras, kutime sur tapiŝo sed ĉiam direkte al Kaabo (Kiblo). Preĝo konsistas el sinsekvo de movoj kun laŭta citado de suraoj (la unua surao al-Fatiha estas ĉiam citenda), kiun oni nomas rakahon (arabe ركعة /rakʿah/). Islamanoj kutime preĝas grupe en moskeo vendrede tagmeze, kaj aŭskultas predikon de imamo. Estas po kvin devigaj preĝoj tage[1]:

  1. je sunleviĝo (arabe /faĵr/): 2 rakahoj
  2. tagmeze (arabe /dhuhr/): 4 rakahoj
  3. meze de posttagmezo (arabe /'asr/): 4 rakahoj
  4. je sunsubiro (arabe /maĥrib/): 3 rakahoj
  5. nokte (arabe /iŝa'/): 4 rakahoj

En landoj kun islamana plimulto, muezinoj vokas preĝontojn al diservo. Aliaj preĝoj memvolaj eblas sed estas nedevigaj.

Usone[redakti]

Al la angla ekleziulo Robert Bird oni ŝtelis mallonge post la surteriĝo de l' aviadilo en Idlewild la preĝolibron. Novjorkana reportero sentas sin devigita bedaŭri la okazaĵon nome de sia urbo. Bird respondas: "Benata estu la lando, en kiu oni ŝtelas ekleziajn librojn!"

Notoj[redakti]

  1. Brazila tribunalo decidas gardi en Rio-de-Ĵaneiro enketon pri la morto de Marielle Franco