Pravda

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Nek al teksto, nek al preteksto"

~ Zamenhof pri redaktado de Pravda
Pravda.jpg

La gazeto "Pravda" (eo="Vero") estis la ĉefa soveta periodaĵo. Foje en la gazeto "Pravda" estis necese publikigi fotoreportaĵon pri la vizito de Ĥruŝĉjov al porka farmobieno. Redaktoroj enpensiĝis: kiel subskribi la foton? Unu proponis: "Ĥruŝĉjov inter porkoj" - "Ne, vi freneziĝis!", - svingis manojn la aliaj. "Ĉu, "Porkoj ĉirkau Ĥruŝĉjov?" - proponis alia, sed kun sama sukceso. Oni pensadis tutan nokton. Sekvan matenon la gazeto aperis kaj sur la unua paĝo estis la foto kun lakona subskribo: "La tria maldekstre - Ĥruŝĉjov".

Foje John F. Kennedy elvokis Ĥruŝĉjov aranĝi konkurson: kiu unua trakuris cent metrojn. Nu, rezulto estis antaŭvidebla kaj la gazeto "Pravda" ekstaris antaŭ komplika tasko: kiel sciigi pri tio al la soveta popolo? Longe pensadis spertaj gazetistoj kaj jen sekvan tagon sur la unua paĝo estis presita fiera novaĵo: "Antaŭtage okazis vetkonkurso inter John F. Kennedy kaj Nikita Ĥruŝĉjov. Kennedy finiŝis antaŭlasta".

La Espero![redakti]

Banner.jpg

Unu pensiulo ĉiutage aĉetadis la gazeton "Pravda", rigardis la unuan paĝon kaj seniluziiĝita deĵetis ĝin. Finfine gazetvendisto demandis lin: "Kion vi tiom insiste serĉadas sur tiu paĝo?" "Mi serĉadas nekrologon" - respondis la pensiulo. "Sed nekrologojn ja kutime publikigas sur la lasta paĝo!" - miris vendisto. "Tiu, kiun mi serĉadas, estos sur la unua!" - deklaris la memfida pensiulo.

Protestantismo[redakti]

Protestanta intenco celis klarigi kion signifas proklami ke "Jesuo estas la Sinjoro", kaj montri ke tiu aserto povas esti farita, laŭ protestantoj, nur je la lumo de la Pravda per “sola kredo”.

Demando[redakti]

  • Demando: Ĉu ekzistas diferenco inter Radio Erevano kaj gazeto "Pravda"?
Respondo: Principe jes – gazeton Pravda oni povas uzi por volvi buterpanon.

Sporto[redakti]

La Brita ĵurnalo The Times iam raportis momenton da malstreĉiĝo meze de internacia konferenco. “Vetkuro okazis inter la Brita kaj Soveta Ambasadoroj. La Brita Ambasadoro venkis”. Pravda raportis ke okazis vetkuro inter ambasadoroj: “Je la fino la Soveta Ambasadoro estis dua, kaj la Brita Ambasadoro nur antaŭlasta”.