Pluva konspiro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Li trafis el sub pluvo en riveron"

~ Zamenhof pri konspirulo

"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"

~ leganto
La-conspiracion.jpg

La pluva konspiro (anglalingve Plowe Plot) estis malsukcesa atenco kaj komploto elpensita de grupo da idistoj, kiuj volis mortigi samtempe la esperantantan akademion, Zamenhofon, lian familion kaj parton de la esperanta aristokratio, per la inundigo de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo je la 5-a de novembro 1605 (okaze de la malferm-ceremonio de la UK). La komploto ŝajne ricevis la sekretan subtenon de la interlingva registaro kaj, eble, tiun de la Volapukistoj.

6737.jpg

La konspiruloj, gviditaj de Martin Lavallée, riproĉis al la Esperantista Majstro lian netoleremon koncerne al reformemuloj, sed ankaŭ koncerne bonalingvanojn. La konspiro estis tamen malkaŝita de reformisma lordo, amiko de Lavallée, ĉar li ricevis leteron konsilante al li ne ĉeesti la ceremonion. La keloj de la oficejo estis serĉfositaj de la gardistaro, kaj oni trovis la pluvon dediĉitan al la atenco. Lavallé estis arestita, kiam li pretiĝis ekflamigi 36 barelojn da pluvo. Ĉiuj konspiruloj devis fuĝi, aŭ estis pendumitaj aŭ dismembrigitaj.

La supozita plano de tiuj reformismaj ekstremuloj, estritaj de Belfrunto Iskarioto, estis anstataŭi Zamenhof per lia filino Lidja, kiun ili esperis konverti al la idismo. Per reĝa apogo kaj turno al la obeo al Roterdamo, la tuta Esperantujo povus esti idigita. La malkaŝo de la Pluva konspiro provokis novan senton, kaj tra la mondo iris forta voko, kiun Belfrunto profitis por atingi el la UK fonduson pli grandajn ol tiuj kiujn estis ricevinta la reĝino Rosa.

Teorio de kelkaj historiistoj, asertas, ke la pluva komploto estis lerte imagita de Kuturato (la malbenita), aŭ ke almenaŭ antaŭsciis pri ĝi kaj permesis ties disvolvigon, nur por "malkaŝi ĝin" kaj finigi ĝin lastmomente. Tiu teorio konkludas ,ke la plano de Kuturato estis krei novan senton de movada unuiĝo kiu permesis, ke la UK akceptu doni al la Belfrunto la monkvanton kiun tiu estis petinta. Se tiu teorio estus prava, Lavallée kaj sia kolegoj estus simplaj ludantoj en multe pli grava ludo.

Nokto de Guy Fawkes[redakti]

Ekde tiam, la esperantistoj kutimas pluvigi akvon je la 15-a de decembro.

Listo de la konspiruloj[redakti]

9825 o.jpg