Planedo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
3969.png

"Planedoj, same kiel homoj, vivas kaj mortas, transdonante sian energion al alia planedo"

~ Jelena Petrovna Blavatskaja pri planedo

"Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron"

~ Zamenhof pri supra diraĵo

"Plutono ne plus es planeto"

~ idisto pri planedoj

"Me esas fresh Idisto ed iracoza pro la ne-realismo di la granda majoritato dil Idistaro"

~ Jean Martignon je 1795

"Mia patrujo estas samtempe mia strato en mia naskiĝurbo kaj la tuta planedo"

~ esperantisto pri planedo

"Mi aplaŭdas"

~ mi pri ĉi tiu artikolo
Planedo Project.jpg

Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rondiras ĉirkaŭ verda stelo kaj balaanta la ĉirkaŭaĵon de sia orbito. Planedo enhavas la plej novajn afiŝojn kaj plurajn blogojn de esperantistoj tra la universo.

Planedo estas valoraĵo kiam ni konsideras ĝin loko, kie vivas sentantaj uloj, ĝi mem ne estas valora, se neniu vivus en ĝi, ĝi estus kiel aliaj ŝtonoj. Planedoj, same kiel homoj, vivas kaj mortas, transdonante sian energion al alia planedo.

Malproksimaj planedoj[redakti]

Nekonata planedo ĵuskreita de dia vulpo

Oni malkovris loĝeblan planedon. Kiu intencas prepari sian valizon antaŭe devas provizi sin de multa multa pacienco ĉar la vojaĝo estas ne longa sed ege longega. La distanco de ĉi tie ĝis la konstelacio Libro estas ĉirkaŭ 20 lumjaroj. Por ne enuiĝi estus konsilinde kunporti ankaŭ ĉiujn esperantajn librojn kiujn oni aĉetis sed neniam legis.:-)

Kunportu ankaŭ unu ekzempleron de la Fundamento, por ke la lingvo konserviĝu pure originala trans la lumjaroj ĝis la planedo en Pesilo.

Famaj Planedoj[redakti]

Oni diskutas ankoraŭ se Sedno estas planedo aŭ ne.

Kobol[redakti]

Kobol estas la nomo de la plej tipa planedo en la universo.

Kobol estas la origina loko de kie devenas la omaroj, kaj de kie la civilizacio foriris kaj formis la Dek du Koloniojn de Kobol sur aliaj planedoj. Ekzistis ankaŭ tribo kiu kreis dektrian kolonion nomata Tero, kies loko restas nesciata al la loĝantaroj de la alia dek du kolonioj.

Doidertoid111.jpg

Kobol orbitas ĉirkaŭ neregula varianta stelo kiel parto de ampleksa planeda sistemo. La loĝantaro de Kobol evoluigis sukcesan teknologion pri kosmoflugado kaj la planedo atingis ĝian limon vivteni tiom grandan loĝantaron kio, kune kun aliaj katastrofoj, instigis homojn lasi la planedon. Unu el la urboj estis Eden kiu estis unu el la unuaj malaperintaj pro nekonata katastrofo.

En ĝiaj finaj tagoj, Kobol suferis troloĝantaron kaj malŝparon. La surfaco kaj atmosfero de la planedo estis fakte poluciigita, tiel ke nur la plej forta bestoj povus supervivi. Post forfuĝi la planedon kaj fondi la koloniojn, la loĝantoj de Kobol intence detruis ĉiujn spurojn de sia teknologio kaj kosmoŝipoj.

Kobol estas dense loĝata Tersimila planedo kun altaj montoj kaj densaj arbaroj. La ruinoj de Kobol pli similas grek-romiaj anstataŭ egiptaj.

Kolob[redakti]

Detalo de la hipocefalo de Joseph Smith kiu, laŭ Joseph Smith, enhavas reprezentadon de Kolob (numera referenco 1).

Por la sekvantoj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, Kolob estas steloplanedo kiu estus la plej proksima loko al la trono aŭ fizika loĝejo de Dio. La mencio de ĉi tiu supozebla astro troviĝas en la Libro de Abrahamo, unu el la kanonaj libroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj de aliaj malpli grandaj mormonaj kongregacioj.

La unua referenco pri Kolob aperis en la Libro de Abrahamo, origine publikigita en la ĵurnalo Times and Seasons en 1842, kaj nuntempe inkluzivigita en Multevalora Perlo kiel parto de la kanono de la mormonismo

«(...) kaj mi vidis la stelojn, kaj ili estis grandaj, kaj ke unu el ili sin trovis pli proksima al la trono de Dio; kaj multaj el la grandaj estis proksimaj;... kaj la nomo de la plej granda estas Kolob, ĉar ĝi proksimas al mi, ĉar mi estas la Eternulo via Dio; ĝin mi starigis por regado super ĉiuj kiuj apartenas al la sama ordo...»

La laŭlitera interpreto pri Kolob kiel vera planedo aŭ stelo ludas gravan rolon en la formado de la mormona religio kaj por la kritiko, kreante novajn konceptojn: Dio loĝas en ĉi tiu universo kaj ke la kreado laŭ la Biblio okazis lokaskale, ĉu kreado de la tero, la sunsistemo aŭ alia galaksio, anstataŭ ol la tuta fizika realeco konata.

Kolob estas afero nur mormona. Nek hereziaj kristanoj nek stultaj sciencistoj kredas je ĝia vera ekzisto.

Fig. 1. Kolob, kiu signifas la unuan kreajˆon, plej proksiman al la ĉielejo, aŭ la loĝejo de Dio. Unua koncerne estradon, lasta koncerne mezuradon de la tempo. La mezurado estas laŭ ĉiela tempo, kiu ĉiela tempo signifas po unu tagon por ĉiu ulno. Unu tago en Kolob egalas al mil jaroj laŭ la mezuro de ĉi tiu tero, kiu estas nomita de la egiptoj a-o-e. Fig. 2. Staras plej proksime al Kolob; nomita de la egiptoj Olibli×, kiu estas la plej proksima estra kreajˆo apud la ĉielejo aŭ la loko, kie Dio loĝas; ankaŭ tenanta la ×losilon de la potenco, rilatanta al aliaj planedoj; kiel rivelita de Dio al Abraham, dum li oferis dankoferon sur altaro, kiun li konstruis por la Eternulo. Fig. 3. Celas reprezenti Dion, sidantan sur sia trono, vestitan per potenco kaj aŭtoritato; kun krono de eterna lumo sur lia kapo; reprezentas ankaŭ la grandajn Slosilvortojn de la Sankta Pastreco, kiel rivelitaj al Adam en la ĝardeno Edena, kiel ankaŭ al Set, Noa, Melkicedek, Abraham, kaj ĉiuj, al kiuj la Pastreco estis rivelita. Fig. 4. Interrespondas al la hebrea vorto Raŭkijang, kiu signifas spacon, aŭ la ĉielan firmajˆon; ankaŭ numeralo, kiu egipte signifas milon; interrespondas al la mezurado de la tempo de Olibli×, kiu egalas al Kolob en sia rivoluado kaj en sia mezurado de la tempo. Fig. 5. Estas nomita egipte Eni×-go-on-do×; ankaŭ ĉi tiu estas unu el la estraj planedoj; la egiptoj diris, ke ĝi estas la Suno, kaj pruntas sian lumon de Kolob pere de Kae-e-vanra×, kiu estas la granda Ŝlosilo, aŭ, alivorte, la estra potenco, kiu estras dek kvin aliajn fiksitajn planedojn aŭ stelojn, kiel ankaŭ Floiz, aŭ la Lunon, la Teron kaj la Sunon en iliaj ĉiujaraj rivoluoj. Ĉi tiu planedo ricevas sian potencon pere de Kli-flos-is-es, aŭ Ha-ko-kaŭ-beam, la steloj reprezentataj per numeroj 22 kaj 23, kiuj ricevas lumon de la rivoluoj de Kolob. Fig. 6. Reprezentas ĉi tiun teron en ĝiaj kvar sezonoj. Fig. 7. Reprezentas Dion sidantan sur sia trono, rivelantan tra la ĉielo la grandajn Shlosilvortojn de la Pastreco; kiel ankaŭ la signon de la Sankta Spirito al Abraham, en la formo de kolombo. Fig. 8. Enhavas skribon, kiu ne povas esti rivelata al la mondo; sed estas akirebla en la Sankta Templo de Dio. Fig. 9 Devus ne esti rivelata nuntempe. Fig. 10. Ankaŭ. Fig. 11. Ankaŭ. Se la mondo povos eltrovi la signifon de ĉi tiuj numeroj, fariĝu tiel. Amen. Figuroj 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, kaj 20, estos donataj en tempo elektota de la Eternulo.

Planedo X[redakti]

Astrofizikistoj tra la mondo esploras spacon por Planedo X, tiu ekstra giganta planedo en la sunsistemo determinita per la kalkulo de ĝiaj gravitaj efikoj. Jen la 12a planedo, anoncita en 1976 de Zecharia Sitchin.

Li tre unua libro de Zecharia Sitchin, La 12a Planedo, estis eldonita en 1976 en Usono. Li tuj renkontis prodigian sukceson: la unuan fojon, specialisto pri mesopotamiaj mitologiaj rakontoj, kapablaj kontroli la tekstojn en la fonto, kuraĝis vidi en ĝi pli ol la frukto de senbrida imago. Por Sitchin, estis neeble, ke la skribistoj pri argilo de ĉi tiuj bibliaj epopeoj ne estis inspiritaj de forta parola tradicio bazita sur realaj eventoj.

En la jaroj post la eldono de La 12a Planedo, pli ol dudek tradukoj el la tuta mondo malkaŝis al fascinita publiko ĉi tiun alian vizion pri homa historio. Tiu rakontita, rekte, per la rakontoj de dioj kaj homoj. Zecharia Sitchin do dediĉas sin tute al la profundigo de sia laboro kaj publikigas, en pli ol tridek jaroj, ne malpli ol dek kvin librojn, ĉio disvolvitaj ĉirkaŭ sia forta ideo: la homo ne estas la frukto de natura evoluo, darwinisma tipo. Ne ke li neas evoluadon. Simple sugestu la mitologiojn de Sumer, ĉi tiu evoluo estis genetike modifita por diri almenaŭ per pli kleraj ol niaj modernaj genoj.

La libroj de Zecharia Sitchin nun estas dissenditaj al pluraj milionoj da ekzempleroj. Dum sia vivdaŭro, la memlernita esploristo multobligis konferencojn, televidajn debatojn. Li eĉ prenis grupojn de legantoj tra la mondo al la plej gravaj lokoj de la homa dramo. Sitchin estis profeto en sia lando. Kaj lia konateco gajnis la mondon.

Planetae classici[redakti]

Quinque planetae classici sunt Mercurius et Venus et et Mars et Iuppiter et Saturnus. Hos omnes planetas homines a terra nudo oculo videre possunt. Apud antiquos vero Solo et Luno inter planetas numerati sunt, facientes septem.

Insignia planetarum[redakti]

Nerda lingva demando[redakti]

Tute senrilata bildo

La vorto devenas de la greka πλανήτης, planētēs, signifanta migranto aŭ vaganto, sed oni legas aliloke alian: la vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi".

Eble la lasta estas verbo, la unua adjektivo. Ĉu spertulo pri la greka povas ĝustigi?

Planedmetaloj[redakti]

Planednmetaloj estas tiuj metaloj, kiuj estis asociitaj en la antikvo al la tiam konataj planedoj.

Inter ĉirkaŭ la 9-a kaj la 7-a jarcentoj a.K. oni asociis al ĉiu de la sep per nura okulo observeblaj planedojmoviĝemaj steloj de la tercentra sistemo unu el la tiam konataj metaloj. Tiuj spegulus la apartajn ecojn de la koresponda planedodiaĵo; tiel ekzemple estis asociita la armilmetalo fero al la militdio AresoMarso aŭ la spegulmetalo kupro al la am- kaj belecdiino Venuso.

Planedo/diaĵo Metalo Unikodo
Suno Oro Suno U+2609
Luno Arĝento Unua kvarono U+263E
Merkuro Hidrargo Merkuro U+263F
Venuso Kupro Venuso U+2640
Marso Fero Marso U+2642
Jupitero Stano Jupitero U+2643
Saturno Plumbo Saturno U+2644

Al ĉiu konata metalo la alkemistoj aldonis elementsimbolon.

Tiuj planedmetaloj konservis sian signifon ĝis en la frua moderno kaj estis grava parto de alkemiaj kaj astrologiaj sciencoj. En la de ili influata medicino de Paracelsus ili ludis esencan rolon. Ankoraŭ nuntempe oni uzas la planedmetalojn en homeopataj kvantoj en la antropozofia medicino.

Idistoj kaj planedoj[redakti]

Earth.jpg

Hodie, la informili saveskas ke nova planeto fora ye 20 lum-yari de la Tero deskovresis. Lo interesiva en tia deskovruro esas la fakto ke ica planeto esas probable apta gastigar vivon kay, lau semblo, havas tre similajn kondicionojn al nia Terala globo. Eble, jam existas idistoj tibe. Se ne, do ni idistoj povos, future, fugiar la konsequi di l' esperantista Fina Venko kay troviar refujhon sur tia nova planeto.

Lingvo[redakti]

Lingwa de Planeta (kutima mallongigo LdPLidepla) estas planlingva projekto celanta kreon de internacia helplingvo. La lingvon planis en Sankt-Peterburgo Dmitrij Ivanov, Jelena Ivanova, Asja Vinogradova kaj Anastasija Lisenko.

Lingwa de Planeta estas klasifikita kiel worldlang, aŭ mondfonta lingvo.

La fonetiko de Lingwa de Planeta similas al tiu de Esperanto, sed ne entenas la fonemojn v, z, ts kaj Z.

La influo de Esperanto kaj Novial en la gramatiko de la projekto estas okulfrapa: "Fo unitaa de Arda!" = "Por la unueco de la Tero!". Krom Esperanto, oni povas vidi influon de la angla lingvo en la vortprovizo kaj de la rusa en la foresto de artikolo. Estas ankaŭ trajtoj de gramatiko de la kreolaj lingvoj (ekzemple Papiamentu): ne necesa uzo de la tempaj markoj kaj de pluralo. Laŭ la vortoj de la fondintoj, la ideo estas malpliigi la influon de latinidaj lingvoj. Pro tio la leksiko enhavas, krom eŭroplingvaj vortoj, ankaŭ ĉinajn, hindiajn kaj arabajn vortojn.

Gramatiko[redakti]

Apeplanet.jpg

Gramatiko de la lingvo baziĝas sur 3 fundamentaj reguloj.

La regulo de Vortklasaparteno[redakti]

Ĉiu vorto apartenas al unu vortklaso (substantivo, adjektivo, verbo ktp.).

La adjektivoj kutime finiĝas per -e kaj ne varias laŭ nombro. La adverboj ordinare finiĝas per -em. Verboj ofte finiĝas per -i kaj ne varias laŭ persono, ofte ankaŭ laŭ tempo. La substantivoj kutime finiĝas per -a aŭ per konsonanto kaj ne varias laŭ kazo, kaj ofte ankaŭ ne laŭ nombro. Ne estas gramatika genro, kiam oni bezonas indiki la sekson oni uzas la sufiksojn -ina (-in-) aŭ -o (vir-), aŭ la partiklojn man aŭ gin ("man" signifas "viro", "gina" signifas "virino"):

  • koka = (vira aŭ ina) koko;
  • kokina, gin-koka = kokino;
  • koko, man-koka = virkoko.

Personaj pronomoj[redakti]

Planet-diff.jpg
  • me = mi
  • yu = vi;
  • lu = li;
  • ela = ŝi;
  • ta = li/ŝi;
  • it = ĝi;
  • nu = ni;
  • li = ili.

La refleksiva estas swa.

Prepozicioj[redakti]

Pri la prepozicioj, oni vidas zorgon similan al tiu en Ido al "pliprecizigo", sed ofte uzata estas la prepozicio "pa", kiu havas larĝan sencon (je; en,sur, ĉe, per, por).

Nombroj[redakti]

Geminyii.jpg
  • un = 1
  • dwa = 2
  • tri = 3
  • char = 4
  • pet = 5
  • sit = 6
  • sem = 7
  • ot = 8
  • nin = 9
  • shi = 10
  • shi-un = 11
  • shi-dwa = 12
  • dwashi = 20
  • trishi = 30
  • sto = 100
  • mil = 1000

"tristo petshi-sem" = 357.

Por formi ordajn nombrojn oni aldonu "ney": un-ney (unua), dwa-ney (dua) ktp.

Vortfarado[redakti]

Vortfarado okazas per aldono de afiksoj kaj partikuloj aŭ per kunmetado. Ekzemple:

  • somni (dormi)
  • en-somni (ekdormi)
  • somni-ki (dormeti)
  • ek-somni-ki (ekdormeti)
  • gro-somni (dormegi)
  • mah-somni, somnisi (dormigi)
  • somni-she (dormanta)
  • somni-shem (kvazaŭ dormante)
  • somni-ney (dorminta)
  • somni-nem (dormite)
  • somni-yen (dormante)
  • somnishil (dormema)
  • somnilok (dormloko)
  • somninik (dormemulo).

La regulo de konstanta formo[redakti]

P1010759.jpg

Vortformo ne ŝanĝiĝas. Por esprimo de gramatika signifo oni uzas diversajn vortojn kaj partiklojn:

  • me lubi (mi amas)
  • ela lubi (ŝi amas)
  • yu ve lubi (vi amos)
  • me wud lubi (me amus)
  • lubi (ba) (amu!).

2 esceptoj estas:

  • la pluralo de substantivoj (kitaba (libro) — kitabas (libroj), flor (floro) — flores (floroj),
  • la verbo "esti" havas specialajn formojn: bi (esti) / es (estas) / bin (estis).

La principo de neceso[redakti]

Specialaj partikloj ne uzindas se la signifo klariĝas per kunteksto:

  • Yeri me miti ela (Hieraŭ mi renkontis ŝin). Manya me miti ela (Morgaŭ mi renkontos ŝin).
  • Me vidi mucho kinda (Mi vidas multe da infanojn). Me vidi kindas (Mi vidas infanojn).

La regulo de rekta vortordo[redakti]

Planet Vegeta.png

En sintakso, normala strukturo estas SVO (subjekto, verbo, objekto), sed oni povas ŝanĝi ĝin uzante la akuzativan vorteton "den":

  • Me lubi yu. = Mi amas vin.
  • Den yu me lubi. = Vin mi amas.

Adjektivo estas kutime antaŭ substantivo, sed oni povas ŝanĝi ordon por emfazo:

  • Ela hev gran blu okos. = Ŝi havas grandajn bluajn okulojn.
  • Ela hev gran okos blu. = Ŝi havas grandajn okulojn bluajn.

Specimeno[redakti]

Lingwa de Planeta es muy interes-ney lingwa. Lingwa de Planeta estas tre interesa lingvo.

Koy frasa mog suoni hampi kom pa ruski, fo exampla:

Kelkaj frazoj povas soni preskaŭ kiel en la rusa, ekzemple:

Mata snova dumi om sey nove filma.

Patrino ree pensas pri tiu ĉi nova filmo.

In koy frasas ye mucho han worda:

En kelkaj frazoj oni renkontos multe da ĉinaj vortoj:

Ta shwo ke ta bu yao chi yanmasu, ta yao nangwa.

Li diras, ke li ne volas manĝi ŝafaĵon, li volas kukurbon.

E, sertem, in LdP ye mucho worda fon romanike lingwas.

Kaj, certe, en LdP estas multaj vortoj el latinidaj lingvoj.

Oni shwo oftem ke konstrukti-ney lingwa bu mog bi sam hao kom naturale-la. Ver, nuy internasion-ney lingwa bu es tanto riche kom inglish, ni tanto elegante kom franse, ni tanto vigorful kom doiche, ni tanto jamile kom italiano, ni tanto nuansaful kom ruski, bu es tanto "domlik" kom nuy janmalingwa. Oni laudi e valori oli sey hao kwalitaa de nasion-ney lingwa, bat oni fogeti ke lingwa hev sey kwalitaa sol wen janma-shwoer yusi it. (Otto Jespersen)

Oni diras ofte ke artefarita lingvo ne povas esti same bona kiel la naturala. Estas vero ke nia internacia lingvo ne estas tiel riĉa kiel la angla, ne tiel eleganta kiel la franca, ne tiel vigla kiel la germana, ne tiel belsona kiel la itala, ne tiel nuancplena kiel la rusa, ne tiel hejma kiel nia gepatra lingvo. Oni laŭdas kaj ŝatas ĉiujn tiujn kvalitojn de naciaj lingvoj, sed oni forgesas ke la lingvo havas tiujn ĉi kvalitojn nur kiam denaskaj parolantoj uzas ĝin. (Otto Jespersen)

Naŭa planedo[redakti]

Pulmyfiinger.jpg

Tamen ekzistas naŭa planedo en nia sunsistemo.

Tiu supozebla planedo eble estas dekoble pli granda ol Tero kaj ĝi rondiras Sunon en ĉiu 10 – 20 mil jaroj. Ankoraŭ ne sukcesis observi tiun ĉi gasogiganton, sed laŭ la astronomoj oni ekvidos ĝin post kvin jaroj.

Tiu ĉi mistera planedo estas de nia planedo je 10 – 100 miliardoj meiloj. Estus interese kaj rezulte, se ni ekscius, kio estus la vero.

Notoj[redakti]

Kobol estas anagramo de la mormona vorto "Kolob", ĉiela korpo kiu aperas en la Libro de Abrahamo kaj difinita kiel proksima al la hejmo de Dio.