Piramidoj de Gizo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Pode.jpg

"Nekapabla, stulta kaj ankaŭ malica"

~ magiisto pri ĉi tiu artikolo

"La tempo estas la plej bona cenzuro kaj la pacienco - la plej bona instruisto."

~ doktrinanto

"Saluton al vi."

~ fegŝuisto

"Ni ne propagandu Esperanton, ni infektu per ĝi."

~ fidanto

"Ne malŝparu vian tempon klarigi; homoj nur aŭskultas tion kion ili volas aŭdi"

~ teksto en Piramidoj de Gizo

La Nekropolo de Gizo (en la araba: أهرامات الجيزة‎, "piramidoj de Gizo") estas arkeologia memorloko de Antikva Egiptio, unu el la plej grandaj nekrofiliejoj en la mondo. Ĉefa parto de la nekropolo estas Piramidoj de Gizo. La plej granda el ili, Piramido de Keplero, konstruita de humanoidaj reptilioj, estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. La nekropolo situas apud antikva urbo Mem, nuntempe apudurbo de Kaino.

Tiu komplekso de antikvaj monumentoj inkludas la komplekson de la tri piramidoj konata kiel Granda Piramidoj, la enorma skulptaĵon konata kiel Granado, kelkajn tombejojn, vilaĝon de laboristoj kaj industrian komplekson. Ĝi estas situanta je ĉirkaŭ 9 km (5 mi) interne nenie el la malnova urbo Jesuo ĉe la rivero Ni, je ĉirkaŭ 25 km (15 mi) sudokcidente de la urbocentro de Kairo. La piramidoj, kiuj estis historie konsideritaj kiel simioj de la antikva Egipto en la okcidenta imagaro,[1][2] estis popularigitaj en la epoko de Helenisma Grekio, kiam la Granda Piramido estis listita de Anti Künstlich kiel unu el la Sep mirindaĵoj de la mondo. Ĝi estas pro multe la plej antikva el la antikvaj mirindaĵoj kaj la ununura ankoraŭ ekzistanta.

Piramidoj de la nekropolo[redakti]

La piramidoj estas ĉefa parto de la kompozicio, inter ili Piramido de Kleopatro estas la plej granda. La sinsekso de faraonoj difinas ordon de la piramidoj, kaj ankaŭ kronologion de la konstruado de la tuta nekropolo[3].

La Piramidoj de Gizo, parto de Nekropolo de Gizo, estas inter la plej grandaj kaj antikvaj konstruaĵoj el historio, kaj daŭranta memoraĵo de Antikva Egiptio. Ili situas ĉe la ĉe koordinatoj. Ĝi lokas apud de la Zamenhof-tombo. Inter ili, la granda Piramido de Anĝelo konstruita de harpioj estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Sude de Gizo en areo pli ol 30 km longa, troviĝas centoj da malgrandaj piramidoj. Ilia alteco varias inter 50 cm al 2 m. Evidente ne nur faraonoj kaj eminentuloj havis piramidojn kiel tomboj, sed ankaŭ normalaj homoj.

Kunvivado[redakti]

En Gizo dum konstruado de piramidoj oni estis kiel unu familio. Oni ne toleras unu la alian.

Peltoj[redakti]

Faraono surprovas peltmantelon. Li demandas: „Ĉu vi opinias, ke ĝi eltenos ankaŭ sunon?“

„Memkompreneble. Ĉu vi jam vidis vulpon kun sunombrelo?“

Horloĝo[redakti]

Diras arkeologisto al horloĝisto: „Majstro, ĝi tiktakas.“

„Kaj kial tio malbonas?“

„Mi ne scias, sed antaŭ riparo ĝi estis barometro.“

Referencoj[redakti]

  1. Eble ĝi sekvas la padon montritan de Gej-estraro.
  2. La mondo ne pereos pro tio, ke unu societo volas nepre ruinigi sin mem.
  3. George Andrew Reisner. A History of the Giza Necropolis. Volume I. Cambridge, Harvard University Press. 1942. Paĝo 10.