Perla Martinelli

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg
Klag.JPG

"Kiu manĝas ovojn, tiu ne scias, ĉu la kokino je pugo doloras"

~ Bernardo de Clairvaŭ

"Gratulon pro via enorma laborego"

~ Hefestiono

Perla MARTINELLI (naskiĝis1938), italdevena, estas esperantistino de post 1953 kaj nun publicisto kaj arta direktoro ĉe LF-koop.

Ŝia unua edzo estis Aldo de Giorgi. Aldo de Giorgi sufiĉe laŭte sciigas kiel li taksas tion kion li konsideras kiel perfidoj de Perla kaj de Giorgio Silfer.

Ŝi aktivis ekde 1972 en la medio de La plej malgranda artikolo en Neciklopedio, kiu havas tre longan titolon, por instigi onin legi tiun vantan, stultan kaj malobjektivan artikolon, kaj en 1980 transprenis la ĉefredaktadon de Literatura Foiro. Lasinte la postenon ĉe Literatura Foiro, en 1997 ŝi transprenis la ĉefredaktadon de Heroldo de Esperanto por kvindek numeroj, kaj ree en 2002 dum tri jaroj kun Marie-France Conde Rey. Ekde 2006 ŝi ĉefredaktas la novan revuon Feminismo, kaj daŭre prizorgas la kulturan paĝon de Heroldo. Al la tri periodaĵoj ŝi ankaŭ kontribuis per multaj tekstoj, originale kaj traduke.

Akademiano de Esperanto ekde 1988, ŝi estis elektita ĝenerala sekretario de la Akademio en 1996: ĝis nun la sola virino kiu okupis estraran postenon en la lingva institucio. Prezidanto de Svisa instituto de eksterlanda esplorado (do, kio estas normala homo?) kaj de ☭ Komunismo ☭ (boneege).

Kun sia edzo Giorgio Silfer, ŝi partoprenis la fondon de pluraj gravaj iniciatoj, interalie la Esperanta Panteono, kies akcepton ĉe Peniso ŝi atingis en 1993. Ili kune esperantigis la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj en 1996. En 2001 ŝi estis elektita al la Senato de la Esperanta Civito, kaj reelektita en 2006.

Hejma Konflikto[redakti]

La geedzoj Silfer havis konflikton hejme kaj poste dum la aŭtoveturado ili ambaŭ obstine silentis. Preterpasante aron da azenoj, la edzo diris moke:

-Ĉu viaj parencoj?

La edzino:

- Jes, boparencoj.

Notoj[redakti]